Ĉu li venis trakosme?/30

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
29 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
30
31

Jano Karal kaj la notaria sekretariino sidis en la policejo.

“Min devojigis mia scivolemo”, ŝi diris amare.

La policano miris pri ŝia kompleta psika ŝanĝo. En la notariejo, ŝi montris la reagojn de besto persekutata. Sed tuj kiam ŝi decidis diri la veron, ŝia sinteno tute aliiĝis. Ŝajnis, kvazaŭ venus en ŝin granda paco, granda psika trankvilo, kvankam miksita kun profunda malĝojo.

“Mi agis saĝe dum mia tuta vivo”, ŝi daŭrigis. “Mi tute ne havas brilan intelekton. Mia inteligenteco eble eĉ situas iom sub la meza nivelo. Sed mi ĉiam havis sanan prudenton, kaj mi estas ĝenerale fidinda, serioza en mia laboro. Tion la notario ŝatis en mi. Mi akiris la postenon dank’ al mia ofica fidindeco.

“Vi sciu, ke labori ĉiutage en la plej fama notariejo de la regiono estas stranga sperto. Vizitadas la oficejon ĉiaspecaj homoj, kelkaj videble tre riĉaj, kaj ili enfermiĝas en la notaria kabineto por babili, babili... Kio okazas trans tiu remburita duobla pordo? Mi estis konfidenca sekretariino kaj jam sciis aŭ divenis multon pro mia ofico, sed mi ege scivolis pri ĉio, kio restis al mi kaŝita.

“Kiam mi instalis mikrofoneton, kiu ebligis al mi ĉion aŭdi, mi tute ne havis krimajn intencojn.”

“Kiam vi ĝin aranĝis?” demandis Karal.

“Foje, kiam la notario devis enhospitaliĝi. Li havas plenan konfidon al mi, kaj mi daŭre venis al la oficejo por tajpi, klasi, ktp. Ĉiam estas laboro farenda. Mi havis la ŝlosilon kaj povis facile resti, post kiam la aliaj oficistoj estis for. Mia amiko Joĉjo, knabo tre kompetenta pri elektroniko, donis al mi ĉiujn necesajn indikojn, por ke mi taŭge aranĝu la aferon.”

“Joĉjo, ĉu tiu knabo, kiu gajnis premion, kaj nun krozadas sur la kariba maro?”

“Jes, ĉu vi konas lin?”

Jano ŝin rigardis: la kompakta korpo, la sportema aspekto, la sinĝena mieno, jes, ĉio ĉi jam estis menciita de Stefano. Kia strangaĵo! Kaj kiel stulte, ke la nevo neniam menciis ŝian nomon!

“Estis bone organizite”, ŝi plu diris. “Mi eĉ ne devis kaŝi min, ĉar mi tajpas el diktokasedoj kaj ofte havas aŭdilojn sur la oreloj por transskribi, kion li diktis. Mi povas konekti la aŭdilojn al la drato de la kabineta mikrofono kaj faras ĝin ofte, kiam iu tie troviĝas kun la notario.

“Estis por mi tre agrabla kaj senkulpa ludo. Neniam estis mia intenco tiri el tiu ludo profiton, sed estis ege kontentige scii, kio estas tie dirata.

“Kiam la pentristo venis, mi aŭskultis des pli ekscitiĝe, ĉar li estas intima amiko de mia onklino, kaj ĉar li epizode loĝas ne malproksime de la loko, kie Rik Ospaci falis. Vi scias, ĉu ne?, ke mi apartenis al la grupo de Rik?”

“Ne. Aŭ pli ĝuste, mi komence ne sciis, sed antaŭ ne tre longe mi suspektis. Vi estas Elizabeta por la notario, sed Lizabeta por la NIFO-grupo, kaj estas vi, kiu ricevas sonĝe mesaĝojn, ĉu ne?”

“Jes, estas mi. Kiel mi diris, mi trovis la sintenon de s-ro Verstrata ege stranga... kaj mi ege scivolis. La gardoŝranko de kara Viljemín estas malnova afero, tute bonorda kaj fortika, sed brua. Mi sciis, kiunumere malŝlosi ĝin, ĉar mi rimarkis, ke ĉiu cifero el la ŝlosa ciferplato faras difinitan nombron da tiktik-bruetoj, simile al telefonaj ciferoj, kaj mi aŭdis tiujn multfoje tra la mikrofono.

“Ju pli la notario maljuniĝas, des pli ofte li forlasas la oficejon, kaj mi restas sola en ĝi, kiom mi deziras. Mi sekve profitis de unu el tiuj okazoj por serĉi en la gardoŝranko. Mi tuj trovis la leteron de s-ro Verstrata. Ĝi surhavis vaksan sigelon, kaj adreson tajpitan per tipoj tute identaj al tiuj de unu el niaj skribmaŝinoj. Mi pensis, ke mi povos malfermi ĝin senriske. Remeti la leteron en similan koverton, tajpi la adreson simile, kaj refari ne-netan vaksan sigelon ja ne estos malfacile. Mi estis certa, ke la notario ne kontrolos tre atente la sigelon, ĉar neniam li imagus, ke oni povus malŝlosi la monŝrankon. Mia rezono poste montriĝis tute prava.

“Tiumomente, mi deziris nur legi la leteron, ne anstataŭigi ĝin per alia, falsa. Sed kiam mi ĝin legis...” Ŝi ĉesis paroli, kaj ŝia gorĝo videble streĉiĝis.

“Kio estis skribita? Ĉu vi konservis la leteron?” Karal diris, kaj tiu konkreta demando efikis malstreĉe.

“Ne. Mi ĝin bruligis”, ŝi respondis pli trankvile. “Ĝi estis tro danĝera por mi. Ĝi enhavis kompletan konfeson fare de l’ falsa pentristo. Sed ĉar mi havas la manion – tipe notariecan – konservi arĥivojn, antaŭ ol cindrigi la leteron, mi kopiis ĝin stenografie. Mia stenografio estas absolute nelegebla por iu alia, ĝi estas tiom sekreta skribo, kiom stenografio, tiel ke mi riskis nenion tion farante.”

“Ĉu vi bonvolos tajpi por mi la tekston, kiun vi tiel transskribis? Ankaŭ ni ĉe la polico ŝatas kompletajn arĥivojn.”

“Jes, se vi volas, mi tion faros”, ŝi promesis iom reve. “Sed kion mi rakontis? Ha jes! Kiam mi legis la leteron... Miaj sentoj pli kaj pli flamis. Mi indignis. Mi bolis per indigno. Jen Verstrata profitis dum multaj jaroj de alies laboro kaj talento. Mi ne kapablus priskribi, kion mi travivis legante. Mia indigno min frenezigis, transformiĝis al kolero. Ke li vivis tiel lukse, ĝuis famon kaj vojaĝojn, kiujn mi, eta honesta sekretariino, neniam povos ĝui, estis neelporteble. Krome, li detruis mian naivan estimon al Rik, montrante lin ĉantaĝisto.

“En tiuj tagoj, mi eĉ pli kaj pli sentis ĝeneralan ĵaluzon, ĉar mia juneta amiko Joĉjo nur pro bona ŝanco faris tian vojaĝon, al kia mi sopiras de jaroj sen povi ĝin pagi por mi.

“Mi unue konsideris informi la policon, sed kiel mi klarigus mian scion? Aliflanke, min impresis la sekreta edziĝo kun onklino Laŭra. Eĉ al mi la nevino – cetere neniam de ŝi tre ŝatata – ili ĝin prisilentis, mi eksciis ĝin nur per tiu letero.

“Tiam mi memoris konversacion, kiun mi foje aŭdis, inter kelkaj notarioj, kiuj kunvenis en la kabineto de Viljemín. Mi streĉe aŭskultis tiufoje, ĉar estis strange interese, kaj mi speciale dankis mian inspiron instali mikrofonon. Prezentiĝis momento, kiam ilia diskuto deflankiĝis al la grandaj riĉoj de Sanktavalo, kaj iu menciis s-ron Verstratan, akcentante, ke li ne havas heredontojn, kaj ke li foje diris, ke li neniam faros testamenton, tiel ke lia tuta havaĵo iros al la ŝtato.

“Memorante tiun interparolon, mi pensis: nun la edzeco tion ŝanĝis, nun heredos mia onklino, kaj kiam ŝi mortos... Kiam ŝi mortos, heredos mia kanada fratino kaj mi. Kiel kontraŭbatali la penson, ke, se ambaŭ mortus, mi tuj fariĝus riĉega? En kelkaj sekundoj, dum mi legis tiun leteron, komplete renversiĝis mia mensa universo. Komprenu min...”

Ŝi ekploris, singulte, dum en Jano kirliĝis, kiel ofte similkaze, diversaj emocioj. Al konfesantaj krimuloj li ofte sentis komprenon, kaj li ilin rigardis kortuŝite, pri kio li kelkfoje sin demandis, ĉu estas vere sana, vere normala reago. Li konsciis la hororan karakteron de la ago de Lizabeta, li abomenis murdon kiel manieron solvi la problemojn, sed la sento de kompato, kontraŭ kiu li provis sin defendi, estis pli forta ol lia volo.

“Rakontu”, li simple diris, kun tia perceptebla foresto de morala juĝo, ke Lizabeta lin rigardis akre, kaj sammomente ĉesis plori. Ŝiaj okuloj kelksekunde montris miron, kaj tuj poste refariĝis malĝojaj.

“Mi subite vidis antaŭ mi mian tutan estontan vivon: mi estas pli ol tridekjara, inter krozado kaj mi Joĉjo elektis la krozadon, kaj li estas la sola homo, kiu iam iom amis min. Mi neniam estos bela. Mi neniam estos riĉa. Sekve, mi ĉiam estos sola, kaptita inter la kvar muroj de oficejo, frapante la klavojn de skribmaŝino ĝis, ankoraŭ pli sola, mi pensiiĝos. Neniu amos min. Ĉu vi scias, kion mi vidas en la okuloj de la notario, en la okuloj de la NIFO-grupo, en la viaj? Ĉu vi scias?”

Jano sentis embarason.

“Kompaton. Oni kompatas min. Povrulino, jen kio mi estas, jen kio mi estos, ĝismorte kompatinda povrulino. La homoj dividiĝas en du grupojn, la neaĉulojn, kiel vi, kiuj sentas kompaton, kaj la aĉulojn, kiel onklino Laŭra, kiuj rigardas min de alte, kun klara malestím.

“Ĉu vi ne komprenas, ke homo bezonas dignon? Eĉ ne tre inteligenta tajpistino bezonas dignon! Se vi nur scius, kiom mi donus, por ke foje oni respektu min!

“Kiel mi eskapus el la penso, ke se mi estos milionriĉa, oni respektos min? S-ro Verstrata estis aĉulo, kaj ĉiuj lin respektis. Rik es..., Rik... Rik...”

Larmkrizo ŝin denove skuis. Evidente, ŝi antaŭe idealigis Ospacin, kaj la rivelo de lia fia konduto efikis disrompe al ŝi.

“Ankaŭ Rik estis aĉulo”, milde prononcis Karal.

“Jes. Mi kredis je la eksterteranoj. Ili por mi prezentis la eblecon fidi al alia mondo, kie pli da justeco regus, kie neniu malestimus min... Sed ili estis nur fantazia elpensaĵo de Rik, favora al la propraj interesoj. Efektive, ankaŭ Rik estis aĉulo, sed li estis respektata, kaj – mi tion bone vidis en la grupo – pluraj lin reale amis. Mi estis morala, honesta, bona, komplezema, servema, kaj neniu respektis min, kaj neniu iam ajn serioze amis min... Mi valoras malpli ol kariba krozado! Sed se mi havus milionojn, mi irus al la plej kostaj hoteloj, kaj oni klinus sin antaŭ mi, mi invitus konatojn al la plej karaj restoracioj, kaj ĉiu ekŝatus min. Ne simplan leteron mi tenis enmane, sed Eldoradon...”

Ŝi paŭzis, kaj Karal, kiu, male al ŝia opinio, ŝin respektis, respektis ŝian silenton.

“Mi estis stulta,” ŝi reparolis pli sobre, “sed esprimante al vi miajn tiutempajn sentojn, ŝajnas, ke eĉ kun la konscio, ke ĝi verŝajne fiaskos, la tento estus tro forta, kaj mi refarus ĝin. Se ili estus bonuloj, tiu riĉo ne allogus min. Sed likvidi du komplotintajn ŝtelistojn, kiuj agis trompe al la tuta mondo, por doni tiun riĉon al iu honesta, tio ŝajnas logika, ĉu ne? Mi komprenas, racie, ke tiu rezono ne estas ĝusta: se mi mem murdas, mi fariĝas aĉa kiel ili, kaj perdas la meriton al riĉeco. Sed tamen, tamen, nur puŝeto, kaj respekton akiri...”

“Kiel vi faris por ilin altiri al la Rafunja-teraso?” la policano demandis post paŭzo emociplena.

“Mi kontaktis s-ron Verstratan, diris al li, ke mi havas lian leteron, ke mi redonos ĝin al li kontraŭ mono. Mi sciis, ke li ne povus fari ion alian ol obei min, se li volis ne iĝi arestita. En tia situacio, mi povis dikti miajn kondiĉojn. Mi fiksis rendevuon al li ĉe Rafunja, klarigante, ke tio montras mian bonvolemon, ĉar mi faciligas al li la aferon proponante lokon proksiman al lia surmonta domo. Mi diris – kaj tio estis vera, kaj mi poste sciis, ke li kontrolis – ke mi devos iri tien supren pro promeso farita al la grupo de Rik iri serĉi spuron, kiun la eksterteranoj tie lasis.

“Kiam li venis, mi stumbligis lin kaj li falis. Ne estis vere malfacile. Mi estas tre forta. Li komence estis suspektema, sed kiam mi diris, ke mi havas la originalon de lia letero, li sekundeton rigardis la paperon tre atente, kaj mi profitis tiun okazon por lin puŝi.”

“Kaj pri via onklino?” Karal demandis.

“Estis eĉ pli simple. Mi iris al la lignodomo, klarigis, ke mi estis tie pro laboro koncerne la eksterteranojn, kaj ke mi vidis viron stumbli kaj fali. Ŝi tuj venis. Ŝi jam maltrankviliĝis pri lia longa foresto – li estis for jam unu horon – kaj estis facile puŝi ŝin.”

“Ĉu ŝi kutimas loĝi kun li tie supre?”

“Mi opinias, ke ne, sed mi sciis, ke tiunokte ŝi iros al Rafunja. Iu diris al ŝi, ke li vidis Gidon eniri la notariejon, kaj ŝi scivolis kial. Ĉar ŝi sciis, ke mi laboras en tiu oficejo, ŝi proponis al mi vespermanĝi kun ŝi. Estas mi, kiu sugestis restoracion en Malpaz, ĉar mi devis iri tien pli frue la saman vesperon. Kiam ŝi proponis al mi kunmanĝi ie, ŝi menciis, ke Malpaz tre taŭgos por ŝi, ĉar poste ŝi iros al la domo de Gido en Rafunja. Tiam mi decidis agi tiun nokton, kaj mi aranĝis la rendevuon kun s-ro Verstrata.

“Kiel vi divenis, mi estas tiu, kiu ricevas mesaĝojn sonĝe de la eksterteranoj. Mian lastan sonĝmesaĝon mi rakontis abunde, kiam la renkontiĝo kun mia onklino en Malpaz kaj kun la pentristo en Rafunja estis fiksita. Mi pensis, ke ju pli da homoj iros tien, des malpli oni suspektos min, ĉar espereble iu el la aliaj estos vidita kaj la aferon oni raportos al la polico.”

“Sed ĉu vi ne timis, ke ili vidos ankaŭ vin?”

“Ili vidos min, sed tio estis favora al mi. Mi ja anoncis, ke mi nepre ne volas maltrafi tiun alteriĝon de kosmoŝipo, kaj ĉiuj en la grupo sciis, ke mi iros. Krimulo ĝenerale ne anoncas antaŭe, ke li troviĝos sur la loko de l’ krimo, ĉu? Do verŝajne tio estos argumento favora al mia senkulpeco.”

“Sed oni povus vidi vin efektivigi la murdon!”

“Ne, ĉar mi indikis al la aliaj horon konsiderinde pli fruan ol tiu de la rendevuo kun s-ro Verstrata. Atendi plurajn horojn en la malvarmo tie supre, dum nenio okazas... tion ili ne faros. Plie, ĉar mi sciis, ke estas grave ne montriĝi je la mortohoro, mi intencis esti tre singarda, dum la aliaj havis neniun kaŭzon kaŝi sin. Mi ankaŭ pensis, ke kelkaj havos neniun eblecon pruvi, je kiu horo precize ili forlasis Rafunjan, tiel ke la diferenco inter la horoj ne starigis seriozan problemon. Tamen mi prenis sur min stulte gravan riskon provante altiri plurajn NIFO-ŝatantojn al mia krimejo. Kiel mi diris, mi ne estas tre inteligenta. Kaj mi tiom avidis la monon! Fakte venis nur Veronika, aŭ almenaŭ nur ŝin mi vidis.”

“Kaj vi pensis pri ŝi, kiam vi konsciis, ke la polico ne konas la ĝustan horon de la morto de Laŭra, ĉu ne?”

“Estis por mi terura bato, kiam la notario klarigis tion. Mi aŭskultis per miaj aŭdiloj, kiel kutime, kiam vi estis kun li. Mi antaŭe pensis, ke polico ĉiam povas akurate difini la tempon de morto per nekropsio. Mi ne sciis, ke kelkfoje oni ne havas certecon.

“Tiam mi samtempe furiozis kaj panikis: jen mi akceptis egan riskon, mi fariĝis murdinto, kaj nun eble la tuta riĉego, por kiu mi agis, ekfuĝos for! Mi ne povis toleri tiun penson, sed mi ne sciis, kiel elturni min. Tiam mi pensis al Veronika, sed mi jam dubis pri miaj ŝancoj sukcesi, kaj mi jam duonkomprenis, ke mi neniam povos vere ĝui tiujn milionojn. Mia kulposento malebligos.”

“Ĉu vi pensis, ke Veronika povos negative respondi al via ĉantaĝprovo? Ĉu vi ne konsideris la eblecon, ke ŝi diros: ‘Kial mi komuniku tion al la polico? Rakontu al ĝi, kion vi volas, al mi estas egale’?”

“Mi suspektis, ke Veronika havas ian sekreton, kaj ke eble ŝia ĉeesto en Rafunja estas ligita al tiu sekreto. Sed mi riskis fiaski. Mi faris tion nur, ĉar mi ne havis alian elekton. Absolute necesis, ke oni sciu, ke Laŭra mortis poste.”

“Ĉu ne venis al vi la ideo, ke oni tuj suspektos vin, kiam vi devos diri, ke vi estas la nevino de Laŭra Pergame, por ricevi la heredaĵon? Ke la polico tiam informiĝos pri tio, kion vi faris dum la koncerna nokto, ktp?”

“Jes, mi pensis pri tio. Mia plano estis iri al Kanado al mia fratino kaj tie instaliĝi por kelkaj monatoj. Mi tiam aranĝus hazardon, kiu konigus al ni la morton de onklino Laŭra, kaj mi agus pere de jurista firmao kanada. Mi proponus al tiu rilati kun notario en Valĉefa, kiu estas vera malamiko de s-ro Viljemín, tiel ke ĉi tiu nenion scius. Se iu devus persone veni, mi sendus mian fratinon kun plenpovo subskribita de mi. Ŝi tute ne similas min. Estus tre neprobable, ke la polico rilatigus tiun personon el Kanado kun sekretariino de notario niaurba.”

“Nestulte. Eble tio estus povinta sukcesi...” Jano diris penseme, kaj li aldonis: “Kial vi skribis al la polico falsan leteron, kiun ĝi atribuu al Laŭra Pergame? Tio ne estis necesa.”

“Mi opiniis, ke tio forturnos de mi la suspekton. Mi havis la ideon pro la alia letero. Kiel vi vidos, kiam mi estos tajpinta la veran leteron de s-ro Verstrata, li efektive petis la policon fari nekropsion, se li mortos antaŭ ol onklino Laŭra. Fakte, la falsa letero, kiun mi verkis imitante la skribon de s-ro Verstrata, plejparte nur rekopiis lian aŭtentan tekston. Sed ĝi estis multe malpli longa, ĉar mi forprenis la tutan konfeson, nur lasis la partojn pri tio, ke li suspektas ĉe Laŭra intencon lin likvidi. Tio donis al mi la ideon verki similan leteron atribuotan al Laŭra Pergame. Por la polico, mi rezonis, tio estos kvazaŭ pruvo, ke ambaŭ mortis provante faligi unu la alian. Verŝajne ne estis tre saĝe tion fari, ĉar pro tiu falsa letero mi iĝis perdita.”

Karal ne faris komenton, sed lastan demandon submetis al ŝi:

“Ĉu ne venis al vi la ideo, ke, ĉiaokaze, vi ne heredos, ĉar ne al Ronaldo Verostrata vere – kaj do leĝe – apartenis la riĉego, sed al la aŭtenta pentristo, al tiu Gido Verstrata, kiu mortis antaŭ dudeko da jaroj?”

“Mi imagis, ke vi neniam scios pri la interŝanĝo. Ĝi estis konfesita en la letero, kiun mi ŝtelis el la gardoŝranko notaria, sed mi opiniis, ke sen tiu konfeso, vi havas neniun rimedon koni la koncernajn faktojn. Ĉar mia falsa letero ne inkluzivis tiun tutan rakonton, mi kredis min senriska tiurilate.”

“Mi komprenas”, simple diris la detektivo, pensante, ke jen refoje krimulo subtaksis la ŝancojn de la polico iĝi plene informita.

“Kio okazos al mi?” ŝi demandis humile.

“Tion decidos la tribunalo, ne la polico. Kie estas la stenografia kopio de la ŝtelita letero?”

“Sur notbloko en mia oficejo, kune kun diversaj aliaj stenografitaj tekstoj.”

“Akompanu min, mi iros ĝin preni, kaj vi ĝin tajpos por mi. Ĉu vi ankaŭ konsentos tajpi mem vian depozicion?”

“Se vi deziras”, diris la ĉiam komplezema virino. “Mi maŝinskribas tre nete.” Kaj ŝi ridetis sian mallertan, timeman rideton, kiun ĉeestunto malfacile povus akordigi kun la ideo, ke tiu tajpistino antaŭ nelonge malvarme mortigis du personojn.