Ĉu li venis trakosme?/32

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
31 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
32

“Bob!”

“Veronika!”

Ili interkisis pasie.

“Veronika!”

“Bob!”

Flamoj fluis en liaj vejnoj, sed tio estis tre agrabla sensaco, eble ĉar samtempe anĝela ĥoro milde muzikis, kaj ili flugis tra la spaco akompanate de miloj da birdoj, kiuj proklamis al la kosmo lian paradizan feliĉon.

“Ili kondamnus nin”, ŝi diris tiel proze, ke li abrupte retroviĝis surtere, “je tre grava puno, se ni ne estus sukcesintaj negoci niajn sciojn kun la kontraŭspiona servo kontraŭ promeso de senpuneco. Ni neniam plu agos kontraŭleĝe, ĉu?”

“Neniam plu”, li diris, kaj li denove regalis ŝin per longa, longa, Hollywooda kiso.

Ili promenis sur la Rafunja-ebenaĵo. Post la streĉaj tagoj travivitaj jen dise jen kune, tiu sovaĝa naturo ŝajnis pli taŭga ol iu ajn kadro por repacigi la korojn kaj ilin provizi per anima trankvilo sopire bezonata. Ŝi rompis la silenton.

“Li estis nekredeble afabla, ĉu vi ne trovis?”

“Jes”, ŝia amato diris, sed lia menso rigardis tro malproksimen por povi vere memori pri la gravulo el la kontraŭspiona servo, kun kiu ili ĵus havis longan konfesan kunsidon.

“Li eĉ ne montris malestimon,” ŝi prononcis, “li komprenis, ke mi estis viktimo, simpla viktimo.”

Li ne respondis, nur plu kontemplis reve la rokan oceanon.

Ŝi haltis por forpreni ŝtoneton el la ŝuo. Sub la vesperiĝa suno, la rokoj de Rafunja aspektis pli kaj pli sonĝeskaj. Ilin – sed ankaŭ ŝin – Bob rigardis admire. Ŝi remetis la ŝuon kaj rekomencis paŝi. Tenere, li metis la manon sur ŝian ŝultron. Kvankam li havis longajn krurojn, kaj ŝi relative etajn, ambaŭ iris sampaŝe, kaj tiu komuna kadenco estis por li pace feliĉiga simbolo.

“Nu,” ŝi diris, “la ĉefa afero estas, ke ni kuraĝis fronti unu la alian, kaj diri al ni reciproke la veron pri ni mem. Tio estas mirakla, ĉu ne?”

“Ĉu mirakla? Mi opinias, ke tute simple ambaŭ sentis, ke li aŭ ŝi amas la alian, kaj ke vivi mensoge ne koheras kun la postuloj de feliĉa amo. Ni agis nur pro propra intereso.”

“Eble jes, sed feliĉe niaj personaj interesoj koincidas.”

Li rigardis ŝin oblikve.

“Multo en ni emas koincidi, ĉu ne?” li susuris.

Kaj duafoje en tiu sama tago la ĥaosa naturo de Rafunja liveris kadron al unu el la plej pasiaj kisoj en la homa historio. Sed io lin ĝenetis.

“Kial vi ĉiam kvazaŭ subpremas ridon, kiam mi vin kisas?” li demandis kun nuanco kelke ĉagrena en la voĉo.

Ŝi eligis etan feliĉan ridon.

“Karulo! Mi trovas vin tiom aminda! Nur...”

“Nur kio?”

“Nur tio, ke via nazo min tiklas ĉiufoje.”

Ambaŭ ridis.

“Ne kalumniu mian nazon. Bonan flaron mi havas, ege utilan en la vivo!”

“Ĉu vere? Kaj kion vi flaras nun? Ĉu plej amindan spioninon?”

“Eksspioninon,” li diris per karesa voĉo, “kaj ankaŭ...”

“Ankaŭ kion?”

Li komike flaris plurdirekte, kaj lia mieno fariĝis amuze mistera.

“Eksterteranojn!” li prononcis per drame trema voĉo. Kaj ridante ili salte-dance brak-en-brake paŝis for.

De malantaŭ apuda roko eta homaspekta estaĵo, alta eble 1,40 metron, vestita per strangmateriala supertuto kun rebriloj grize verdaj, rigardis ilin foriri. Li ridetis. Lia tasko estis finita. Post unu (tera) horo, la spacveturilo revenos senbrue por lin forkonduki. La du forirantojn li kontemplis kun simpatia, iom nostalgia esprimo, kaj li direktis al ili amikan geston, kiu signifis “adiaŭ”. Sed pri tiu saluto, kaj pri la emocio, kiu ĝin akompanis, ili neniam scios. Kaj, sendube, tiel estas pli bone.