Ĉu li venis trakosme?/5

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
4 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
5
6

En sia tuta vivo, Melania Georgido stumblis ĉe la sama nesolvebla problemo. Ŝi ege ŝatis sian sendependecon, kaj pro tio neniam eltenus vivon en domo maljunula. Sed soleco al ŝi pezis: forte viglis en ŝi la deziro dividi kun iu alia la ĉefajn spertojn de la vivo.

Tial, se ŝi — laŭ fantazia hipotezo — foje forlasus la ortodoksan religion, en kiu ŝi estis edukita, por alpreni kredon paganan, ŝi certe kultus unuarange al tiu unuaranga beno de l’ soluloj: la dio Telefono.

Vidu nun, kiom telefonemo ŝin tiklas. Ŝi hazarde trafis sur la televida ekrano programon el malproksime, kiun oni neniam listigas en la gazetoj de Valĉefa, ĉar ĝi estas ĝenerale nericevebla, kaj la afero montriĝis tiel spirhaltiga, ke ŝi nepre devas komuniki siajn sentojn al iu alia.

Efektive, jen ŝi jam telefonas:

“Adela? Ĉu estas vi? Rigardu sur kanalo 7. Kion?… Televido, kompreneble! Jes, 7. Estas eksterordinara raportaĵo… Ne… Ne en la gazeta programo. Vi scias, ke kanalo 7 neniam listiĝas ĉe ni… Kial?… Hazarde. Mi serĉis alian, sed mislokis miajn okulvitrojn… La sono, la paroloj, kompreneble… Mi ne bezonis vidi por aŭdi, ke ĝi… Pli ol interesa, kiel oni povas diri? Terure interesega… Ne, mi trovis ilin en mia poŝo… Tiuj eksterteranoj refoje venis, sed ĉi-foje la televido ĉeestis kaj ili filmis ĉion… Kiel mi diras, kara, ekzakte tiel. Ili venis kaj oni ilin filmas. Mi adiaŭas tuj, ĉar mi ne volas perdi minuton. Sciencisto parolis, kiam mi decidis telefoni al vi. Lia klarigo ja estis tute nekomprenebla por mi… Ĝis!”

Adela Gregor vidis. Nebone, ĉar la elsenda stacio malproksimis, kaj la meteologiaj kondiĉoj estis favoraj nur sporade. Sed ŝi vidis sufiĉe por scii, ke necesas averti la najbarinon Julian.

“Haloo! Jes, parolas Julia Blankavój… Kion? Sed mia aparato neniam donas ion per kanalo 7… Ĉu vere?… Dankon, sinjorino Gregor, mi tuj rigardos.”

Kaj tiel, de vidvino al vidvino, de najbarino al najbár, de amiko al amikino, la famo disvastiĝis: ili venis kaj estis filmataj.

La adiciiloj de l’ telefona kompanio laboris laŭ freneza ritmo. Ĉar dum parto de Valĉefa telefonis al la konatoj la miraĵon pri programo 7, alia parto telefone disvastigis informon ne malpli gravan:

“Rikardo Ospaci ĵus mortis!”, “Oni trovis Ospacin mortan!”, “Mi ne scias, nur ke li estis tute sana, kaj jen mortis subite”, “Krimo! Rik estis murdita!”. La vortigo variis, sed ne la signifo. “Rik mortis”, “Rik mortis”, “Rik mortis”, ripetis la telefonaj lineoj kaj ties milvoĉa eĥo kafeja, drinkeja, restoracia, aŭtobusa aŭ privatloĝeja.

Ne necesis multe da tempo por ke kruciĝu ambaŭ informlinioj. Baldaŭ la famo prenis novan formon: “La verdaj hometoj alteriĝis kaj murdis Ospacin, verŝajne ĉar li rifuzis labori por havigi al ili la povon…”

Sprituloj aldonis amuzajn detalojn, kiujn homoj kredemaj tuj prenis serioze. Mensmalfortuloj enmiksis siajn sonĝojn, prenitajn por realo. Vidiluzioj kombinitaj kun la forta kolektiva sugestio aldoniĝis al la tuto. Kaj post du horoj oftiĝis komentoj kiel jenaj: “Mi vidis ilin propraokule: du flugantajn telerformajn aferojn, tute lumajn en la nokto”, aŭ “Ŝi rakontis mem al mi la aferon: ŝi pasis laŭ Hugostrato, kie la publaj lumoj paneis, kaj eta homo estis tie kaŝita kaj kuris post ŝi, kaj li havis enmane armilon, specon de tubeto, kaj kiam li ekfunkciigis ĝin, venis fasko da lúm, kaj muso, kiu kuris tie, ekestis nevidebla, fulmrapide neniigita. Feliĉe ŝi sukcesis sin forsavi dank’ al ĵus alvenanta bús…”

Post iom da tempo estis neeble atingi telefone oficejon polican, armean aŭ administran. En la ĉefurbo, la ministro pri defendo kaj tiu pri enlandaj aferoj devis forlasi, la unua komitatkunsidon, la dua varman liton virinhavan, por rapidi al televida studio kaj tie turni sin “ĉefe al la loĝantaro de Sanktavalo, sed ankaŭ de aliaj regionoj” kaj klarigi al ĝi, ke la eksterlanda programo sur kanalo 7 estas fikciaĵo, kaj ke oni ne konfuzu ĝin kun la efektiva morto de s-ro Rikardo Ospaci, juna ĵurnalisto el Valĉefa, fondinto de partio, kiu prezentas kandidatliston por la baldaŭa elektado.

Tio, kune kun la klarigo sur la morgaŭa gazetaro, kvietigis la spiritojn, se escepti aron da obstinuloj, laŭ kiuj la ministroj intervenis nur “por kaŝi al la popolo la amplekson de la katastróf”.

* * *

Jano Karal ĉirkaŭrigardis. Estis io prema en la loko mem. Jam la antaŭan tagon, kiam li venis tuj post la funebra malkovro, la loko lin impresis preme. Nun, la korpo estis for, la fotoj jam faritaj, restis sur la grundo nur la kreta silueto de homo kun granda larĝa torso, kruroj ne tre longaj, kaj la brakoj etenditaj preskaŭ kruce.

Rokoj, nur nudaj rokoj ĉirkaŭis la polican detektivon. Nuboj densis en la ĉielo, kaj Jano, tiom por fari ion helpan al pensado, kiom por konservi la formon de l’ falinto en la okazo, se komencus pluvi, kovris la kretan desegnon per ŝtonetoj.

Ne necesis nekropsia raporto por scii, ke Rik Ospaci mortis pro rompo de ostoj kaj histoj. Sufiĉis rigardi supren: li falis de proksimume 150-metra alteco, kaj neniu arbo, neniu vepro, neniu herbejo povis moligi la baton, li falis sur grundon betone malmolan, nur de ŝtonoj kaj rokoj kovritan.

Rik Ospaci ĉiam rifuzis diri, kie, laŭdire, li renkontas la elkosmanojn, sed li plurfoje menciis “tre sovaĝan kaj dezertan lokon en la montoj ne pli ol 60 kilometrojn for de Valĉefa”. Li eble elektis ĉi tiun lokon kiel bazon por siaj elpensaĵoj.

Malsupre de la alta apikaĵo, de kie Ospaci falis, etendiĝis relative vasta ebena spaco, en kiu iom da imago povus vidi alteriĝan terenon. La reliefo, malglata pro la rokoj piede de la natura ŝtonmurego, fariĝis plata kaj kovrita de malabunda herbaro je negranda distanco de la klifo. Ĉirkaŭrigardante, Karal starigis al si du demandojn, kies respondon li eble trovos en turista gvidlibro, nome, pro kiu natura kaŭzo preskaŭ nenio kreskas ĉi-loke, dum tute proksime, je pli alta nivelo, videblas vastaj pinarbaroj, kaj de kie venas — do kion signifas — la nomo Rafunja donita al ĉi tiu rokdezerto.

Nenio pli restis vidinda piede de la roka vertikalaĵo, kaj la detektivo reiris la krutan vojon supren. La loko, de kie Rik Ospaci falis, povus liveri pri la evento indikojn, kiujn la rokoj malsupre obstine rifuzis doni.

La natura teraso, de sur kiu la mortiga plonĝo okazis, ne estis tre glata. Tie kreskis arboj kaj herbo. Vojeto paralelis la randon de la klifforma altaĵo tiel proksime al la abismo, ke multaj certe sentus kapturniĝon ĝin irante. De ĉi tie la malsupra ebenaĵo eĉ pli pensigis pri alteriĝa tereno, tiom ĝia glateco kontrastis kun la ĥaosa naturo ĉirkaŭa.

Jano Karal tre atente ekzamenis la grundon, sed vane. Neniu indikaĵo, neniu spuro montriĝis. La vetero estis seka dum la tri aŭ kvar lastaj tagoj, kaj la ŝtonabunda tero ne povis konservi la stampon de plandumoj. Eĉ se homoj luktis ĉi tie, neniu spuro restus, ĉar la naturo estis per si mem ĥaoso, al kiu neniu baraktado povus aldoni malordon.

Al la randa vojeto, kiu sekvis la neregulan formon de la kvazaŭklifo, perpendikle kondukis, sur la alia flanko, vojeto alsupranta laŭ ne tre forta deklivo. Jano ekiris ĝin. Post cento da metroj ĝi atingis pli larĝan teran vojon, pli malpli kovritan de ŝtonoj, kiu unusence serpentis valen, kaj alisence kondukis al la kulmino. Ambaŭflanke staris koniferoj, kaj verŝajne pro ili la grundo ĉi tie ne estis same seka kiel rande de la krutaĵo: la pluvego de la antaŭa semajno ne lasis sin forgesi tiel rapide ĉi-loke. Sur kelkaj grundopecoj, arbe ŝirmitaj kontraŭ suno kaj vento, vera koto troviĝis, kaj en ĝi nete aperis spuroj pneŭmatikaj. La plej spurriĉa koto eĉ tenis stampaĵon de du bone distingeblaj kaŭĉukaĵoj. Ne povis esti dubo, ke du aŭtomobiloj tie pasis post la forta pluvo lastsemajna.

Kontenta fine renkonti materian sciigon, Jano faris gipsan muldaĵon de la spuroj. Tion farinte, li decidis sekvi la vojon supren. Estus utile scii, ĉu la veturanto lasis sian aŭton tie por piediri al la rafunja belvedero, aŭ ĉu li plu stiris direkte al la montkulmino. Bedaŭrinde, la lokoj sufiĉe malsekaj por konservi spurojn ne abundis, kaj ili ĝenerale troviĝis nur ĉe la vojrando, kie rado ne bezonis pasi. Jano do devis alsupri plurajn centojn da metroj antaŭ ol retrovi pneŭmatikajn premaĵojn. Tiuj estis videble la samaj kiel unuj el la pli malsupraj: almenaŭ unu el la du aŭtoj nekontesteble daŭrigis la veturadon.

Sekvante la vojon supren per la rigardo, Jano Karal ekvidis ion, kio similis al ligna muro. Paŝante plu, li konstatis, ke estas kabano. Li proksimiĝis. La lignodomo estis ne malgranda, pli granda, eble, ol la plimulto el similaj montaj konstruaĵoj. Ĝi estis relative malnova, sed evidente bone prizorgata. Ĝi staris je cento da metroj distance de la ĉefa vojo, sed la terstrio, kiu kondukis al ĝi, estis sufiĉe larĝa por ke oni ĝin atingu aŭte. La fenestrokovriloj estis fermitaj, kaj nenio indikis la ĉeeston de iu ajn. La policano tamen iris frapi al la pordo. Kiel atendite, neniu respondis, kaj la pordo estis ŝlosita.

Promenante ĉirkaŭ la domo, Karal rimarkis instalaĵojn, kies ĉeesto en tia sovaĝejo tuj elvokis riĉecon: elektra lampo ĉe la enirpordo, kaj elektra pumpilo, kiu, se Jano prave interpretis, kion li vidas, tiris akvon el puto al rezervujo lokita supre. Ĉar kompreneble elektra energio ne estis publike liverata ĉi-alte, tio signifis sufiĉe potencan generatoron. Estus interese scii, kiu originalulo vivas aŭ — pli probable — sporade vivas en tiu lignodomo. Estis strange, ke homo sufiĉe riĉa por provizi sian domon per tiaj instalaĵoj ne elektis pli taŭgan situon. Multaj lokoj pli pentrindaj troviĝis samregione.

Komencis pluveti, kaj Jano ĝojis, ke li havis la tempon fari la muldaĵojn, ĉar se la pluvo intensiĝos, baldaŭ restos nenio plu el la spuroj. Li rapidis returne.

* * *

“Kaj ĉu vi scias, kiu frenezulo konstruis al si loĝejon en tia neimagebla loko?” demandis leŭtenanto Remon.

“Jes, Izabela trovis la informon”, Karal respondis

En la ĉefpolicejo de Valĉefa Izabela ludas gravan rolon: ŝi respondecas pri la dokumenta parto de ĉia serĉado, kaj alianco inter ŝiaj sliparoj, notlibroj, referenclibroj kaj gazetkolektoj kun, unuflanke, reto de bone situantaj konatoj, kaj, aliflanke, fulmrapida cerbo konektita al memoro ŝajne senlima faras el ŝi unu el la plej utilaj kunlaborantoj de enketisto.

“Kompreneble”, basis la leŭtenanto. “Al kiu ĝi apartenas?”

“Al originalulo, kiel vi divenis: la fama pentristo Gido Verstrata.”

“Ĉu vi vidis lin?”

“Ne. Ni ne sukcesis scii, kie li troviĝas nun. Mi kompreneble kontaktos lin, sed mi dubas, ĉu li povos montriĝi utila atestanto. El lia kabano oni ne vidas la lokon, de kie falis Rik Ospaci, nek, cetere, la lokon, sur kiun li falis.”

“Surloke vi trovis neniun indikaĵon, neniun postsignon?”

“Neniun, krom la pneŭmatikaj spuroj, pri kiuj ni nun serĉas plu.”

“Kaj en la apartamento de Ospaci? Vi diris, ke li havas apartamenton en eksterurba domo, ĉu ne?”

“Jes, en Punjano. Tie ni trovis plurajn aferojn, kiuj interesos vin. Rigardu.” Jano transdonis tajpaĵojn.

“Kio ili estas?” la leŭtenanto demandis.

“La unua estas projekto de artikolo, kiun verkis Ospaci — li estas ĵurnalisto, ĉu ne? — kaj en kiu li asertas, mi devas diri, tre konvinke, ke la monata revuo Legantula Plezuro estas fakte lerta kaj kaŝa propagandilo apartenanta al CIA…”

“Diable!” interrompis la fortika, denskorpa leŭtenanto. “Sed tiu revuo havas grandegan eldonnombron! Ĝi estas ekstreme populara!”

“Ĝuste tial ĝi estas bonega armilo por CIA, tiel longe kiel la publiko ne scias pri ĝia vera esenco. Nia popolo ne ŝatas esti manipulata. Se oni povus pruvi la apartenon de tiu periodaĵo al CIA, ni ĉeestus furiozan reagon fare de la legantaro. Kaj tio klarigas la duan dokumenton.”

“Kio ĝi estas?”

“Trakopio de ĉantaĝa letero. La apostolo de la eksterteranoj eble ricevis kosman komision de la elspaculoj, sed li estas pruvebla ĉantaĝisto. Per ĉi tiu letero, adresita al iu Roberto Sulavi (kiu laŭ li ŝajnas labori por CIA), li minacas publike fari rivelon pri Legantula Plezuro, se oni ne plenumos difinotajn kondiĉojn.”

“Ĉarme, kaj interese. Jen bona motivo por murde faligi iun sur la rokaĉan ebenon de Rafunja!”

“Jes. Bedaŭrinde, ĉantaĝemulo ĝenerale ne limigas sin je unu kliento. Kaj do la motivhavantoj povus svarmi. Jen alia dokumento, kiun mi trovis ĉe la Profeto.” Li prenis paperon kaj ĝin transdonis al la ĉefo.

“Estas trakopio de letero al Oskaro Kolombét, la direktoro de Vespera Folio. En ĝi Ospaci diras, ke se Kolombét plu rifuzos pagi, li publikigos la dosieron. Tiu dosiero, plena je interesaj riveloj, estas kaŝita ĉe amiko de Rik, kiu povos ĝin komuniki al la polico aŭ al aliaj koncernatoj. Kiam la Profeto laboris ĉe Vespera Folio, li kunmetis tiun dosieron pri la nebelaĵoj, pri kiuj kulpas lia kara direktoro. Antaŭvidema ulo, ĉu ne? Kaj tiu gazetdirektoro ne aperas tre purmana, laŭ la tono de tiu letero.”

“Ĉio ĉi estas ege interesa. Nu, via laboro estas kvazaŭ jam planita per tiuj trovaĵoj. Vi devos viziti s-ron Kolombét, kaj tiun CIA-agenton. Pri ĉi-lasta, ni devos ekrilati kun la kontraŭspiona servo denove, ili volos havi la leteron pri Legantula Plezuro. Kaj vi devos informiĝi ankaŭ pri la pentristo. Eble li tamen vidis ion, aŭ scias, kion nia ĉantaĝisto faris en tiu sovaĝejo.”

“Jes, mi vidos ĉiun el ili.”

“Ĉu oni scias, kiu estas la lasta, kiu vidis Ospacin, antaŭ ol oni trovis lin mortan?”

“Jes. Estas… Imagu, tio ne simpligas la aferon! Estas tiu f-ino Veronika Munzo, pri kiu la kontraŭspiona servo ankaŭ interesiĝas ekde kiam infanoj trovis ŝian monkaŝejon. Post la lasta publika parolado de Rik Ospaci, ŝi akompanis lin hejmen. Neniu vidis la viktimon poste.”