Ĉu ni kunvenis vane?/10

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
9 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
10
11

La nokto estis tre bela, kun milionoj da okulumantaj steloj prezidataj de ege luma, ronda luno, kaj Stefano decidis iri promeni. Alma-Ato estas plaĉa urbo, agrabligita per dekoble pli da arboj kaj verdaĵoj ol troviĝas en ordinara okcidenteŭropa urbo, kaj per grandaj avenuoj, kie estas plezure promeni. Aliflanke, dumnokte, ĉio aperas muta. Kompare kun Sanktavalo, kie oni trovas trinkejon je ĉiu stratangulo, Alma-Ato ne prezentas multajn eblecojn sensoifiĝi aliloke ol hejme.

Sencele vagante, la junulo atingis grandan parkon, kien li eniris. Iu ebriulo lin raŭke alparolis en nekomprenebla lingvo – ĉu kazaĥa, ĉu rusa? Stefano ne distingis.

Ĉe la renkontiĝo de du parkaj vojoj, Stefano dum sekundo retenis la spiron: la homo, kiu proksimiĝis liadirekte el la dekstra flanko, estis neniu alia ol Jakobo Plum. Malgraŭ la mallumo, la junulo tuj rekonis tiun plej karakterizan silueton, kaj, kun ĉiuj detektivaj instinktoj vekitaj, li decidis lin sekvi.

La estro de la tradukfako eliris el la parko kaj paŝis laŭ senhomaj stratoj. De tempo al tempo, ĉe vojkruciĝoj, li tiris el la poŝo paperon kaj ĝin atente rigardis, post kio li videble serĉis platon kun stratnomo.

La junulo komencis timi. Ili pli kaj pli distancis de la centro, kaj li ne plu estis certa, ĉu li kapablos orienti sin. Nek taksio, nek aŭtobuso, nek iu ajn signo de vivo aperis ĉi-kvartale. Kiel li retrovos la vojon hotelen?

Dum li tiel ne tre optimisme pensadis, ili alvenis apud vastan konstruejon. Granda uzino videble estis tie starigata. Tiun Stefano rigardis, kiam subite el la ombro eksaltis samsekunde du viroj, unu antaŭ, la alia post Plum. Kompare kun ĉi-lasta, ambaŭ montriĝis kolosoj. Unu flustris ordonon al la tradukisto, kiu levis la brakojn kaj tiujn metis al la malantaŭa parto de la kranio. Granda zono de ombro, kie ĝuste unu el la du viroj estis antaŭe kaŝita, ebligis al Stefano proksimiĝi sufiĉe. Unu el la du viroj tenis enmane pistolon kaj per ties minaco devigis Plum eniri sur la konstruterenon. Post nelonga hezito, la knabo decidis sekvi.

La triopo ne eniris tre profunde: ĝi staris en speco de korto, kiun ĉirkaŭis unuflanke betona muro nefinita, kaj aliflanke palisaro kaj rubaĵoj. Apud stako da traboj troviĝis betonmiksilo. Stefano iris senbrue kaŝiĝi malantaŭ ĉi-lasta. Oni povis vidi lin de la strato, sed neniu preterpasis tiuhore, kaj multe pli gravis esti nevidebla por la aliaj, kaj bone situi por ĉion detale observi, kiujn avantaĝojn havigis lia nuna pozicio. Estis klare, ke neniu perceptis lian alvenon.

‘Angle! Ili parolas angle!’ li diris al si kun senpeziĝo. Li estis pretiĝinta al nekomprenota rusa dialogo, kaj la surprizo pri la lingvo uzata tuj levis lian spiriton al alta ekĝojo. Li streĉis la orelojn.

“Ĉu vi vidas ĉi tion?” unu el la viroj diris kun raŭka prononco, gestante al la longa ekstremaĵo de la pistolo. “Estas silentigilo. Dank’ al ĝi, se mi pafos, neniu aŭdos nin. Nu, sidiĝu!”

Plum, tremante, eksidis sur la grundo, dum la du viroj plu staris. Inter tiuj du fortikaj banditoj, li aspektis groteske senpova.

“Kaj ĉiaokaze,” plu diris la voĉo, “eĉ se ne estus silentigilo, neniu aŭdus nin pro la simpla fakto, ke tiu ĉi loko estas tute izolita. Neniam iu preterpasas.”

Post tiu aserto la viro paŭzis refoje, kvazaŭ por lasi la impresan silenton krei etoson de angoro. Alte, en la stelplena ĉielo, melankolia luno brilis. La speco de lumo, kiu de tie supre radiis, estis ege pala, kaj donis al tiu banala konstruejo atmosferon de sonĝo, prema sonĝo, aŭgura pri teruraj eventoj.

“Vi komprenas, ĉu ne?, ke vi havas neniun ŝancon eskapi, se vi ne kontentigos nin. Estus senutile ludi obstinan infanon. Konfesu! Kie vi kaŝis la dokumenton?”

“Pri kio vi parolas?” lispis la tremanta voĉo de Plum.

“Ne ŝajnigu vin naiva. La dokumenton, kiun vi ŝtelis de Kertsch.”

“Vi eraras, s-ro… s-ro… Pardonu min, ni ne estis prezentitaj…”

“Sufiĉe kun la spritaĵoj! Ni ne ludas. Ni interesiĝas pri la dokumento, la sama, pri kiu ankaŭ vi…”

“Kiel mi…? Mi eĉ ne havas ideon pri la tipo de afero, pri kiu vi interesiĝas. Miaj interesoj ĉi-nokte koncentriĝis ekskluzive al poŝtmarkoj. Mi estas kolektanto…”

“Sufiĉe!” bojis la raŭkulo, kies humoro percepteble rapide evoluis al furiozo. Li ekparolis kun streĉita intenseco, kvazaŭ li krius mallaŭte, silabojn, kiujn Stefano ne sukcesis kompreni.

Ĉi-punkte, la dua viro blekis al la ĵus parolinto kelkajn silabojn en lingvo al Stefano ne identigebla. Sekvis akra diskuto inter la du en tiu sama lingvo, dum la pistolo restis direktita al la tremanta Plum. La knabo provis streĉi la atenton, kun la espero povi transdoni al la onklo almenaŭ minimuman informeton, sed, escepte de vorto kiel “ŝtam”; kiu dufoje elstaris el la pli obtuza, gorĝa sonfono, li sukcesis kapti nenion. La unua viro reparolis angle:

“Ni traserĉis viajn aferojn, kaj en la oficejo, kaj en la hotelĉambro, kaj ni ne trovis, kvankam la referaĵo devas esti plurpaĝa. Ni scias, ke Berenŝtam ne havis eblecon uzi mikropunkton, aŭ similan altevoluan teknikon, kiujn uzas spionoj, ĉar li laboris, kiel vi scias, en specialaj cirkonstancoj. Nur vi povis forpreni la dokumenton, kiun Graf certe donis al Kertsch iom antaŭe. Nun ni volas scii, kie vi ĝin kaŝis. Estu prudenta, ne devigu nin uzi malagrablajn metodojn…”

“Vi estas komplete frenezaj”, Plum lispis. “Certe vi konfuzas min kun iu alia. Lasu min foriri. Mi ĵuras, ke mi rakontos al neniu. Mi ne plendos ĉe la polico. Mi ne…”

“Sufiĉe!” tondris la raŭkulo per aŭtoritata voĉo. Plum elmontris senesperan vizaĝon. “Lastan fojon, ĉu vi bonvolas diri al ni, kie troviĝas la raporto pri la eltrovo de Berenŝtam?”

Plum preskaŭ ploris:

“Kiel mi povus? Mi eĉ ne scias, pri kio vi parolas.”

“Nu, se vi estas obstina, ne estas nia kulpo. Sed ni nepre devas scii. Nia ĉefo postulas rezultojn, kaj rezultojn li ricevos.”

Sekvis ree longa konversacio fremdlingva inter la du agresintoj. Fine, tiu, kiu neniam parolis angle, ekbruligis cigaredon.

“Demetu vian pantalonon”, la alia diris al la tradukisto.

“Ki… ki… kio? Mian pa… pantalonon?” Plum balbutis. “Ne… ne estas dece… ĉi tio estas publika loko.”

“Rapidu. Aŭ, se ne plaĉas al vi, konfesu tuj la kaŝejon.”

Stefanon tiu sceno pli kaj pli incitis, sed li ne sciis, kiamaniere helpi Jakobon Plum sin elturni. Elpaŝi sinmontre estus inviti al si mortpafon. Li ja ne povis fidi je taŭgaj refleksoj de tia strangulo, kia Plum. Iri serĉi helpon estis neeble, li eĉ ne sciis, kie li estas, kaj manke de lingvo li ne povus ricevi la necesan kunlaboron. Tamen li ne povis lasi torturi tiun kompatindan viron sen interveni. Kun ega mensa turmento, sed feliĉe fida al la propra manlerteco, li kaptis ŝtoneton. Li momente havis la ideon ĝin ĵeti al la pistoltena mano, por faligi la armilon, sed li konsideris tion tro danĝera. La viro povus reflekse pafi al Plum. Li do decidis celi la vangon de la nearmita viro, esperante, ke la konfuzo tiel kreata ebligos al Plum forkuri. Li sciis, ke li prenos sur sin grandan riskon, sed kiel fari alimaniere?

Li levis la ŝtonhavan manon, celis kiel eble plej akurate, kaj…

Nu, skaĵite, graĵdanin, ŝto zdes’ proisĥodit…1

La forta resona voĉo, kiu ĵus aŭdiĝis, apartenis al mezaĝa milicano (kiel oni nomas en Sovet-Unio la anojn de la administracio respondeca pri publika ordo kaj sekureco de la civitanoj), kiu, revenante hejmen post sia deĵoro, preterpasis sur la alia flanko de la vojo, kiam li rimarkis Stefanon kaŝitan malantaŭ la betonmiksilo. Li haltis por observi, kio okazas, iom tro malproksime por aŭdi la flustrajn voĉojn de la aliaj, kaj mire vidis la junulon elekti ŝtoneton. Tiam li senbrue trairis la vojon kaj intervenis.

Ke lia voĉo haltis ĉe tiu frazo, tio ŝuldiĝas al ekkrio kaj al tuja, lepore rapida forkuro de la du inkvizitoroj; tiuj bruoj igis la milicanon kuri al la loko de la pridemandado, kie li koliziis kun Jakobo Plum, kiu ĝuste tiam releviĝis, kaj, konstateble, eĉ en tiaj cirkonstancoj ne perdis sian kutimon ion fuŝi per mallerto. Tiel la du turmentistoj amplekse disponis tempon por malaperi, antaŭ ol la milicano ekvidis eĉ unu el ili.

“Kiu vi estas? Kio okazas? Kio estis tiu bruo?” li demandis.

Jakobo Plum rigardis lin, kvazaŭ paralizite. Poste li ekrampis serĉe al la okulvitroj, tiujn retrovis, metis la manon al la disigitaj haroj, kaj estis skuata de longa, intensa, impresa tremado. La milicano alparolas lin tre seke:

“Ej! Al vi mi parolas. Kio okazas ĉi tie?”

“Ili volis, ke mi mallevu la pantalonon”, Plum prononcis angle, kvazaŭ reve.

“Ĉu vi ne komprenas la rusan?” la uniformulo demandis suspekteme.

“Ho jes”, Plum samlingve respondis. “Mi ĵus estis atakita de du frenezuloj.”

“Du frenezuloj? Kie ili estas? Kien ili iris? Kial vi ne diris, ke mi postkuru?”

“Kiel mi scius, kien ili forkuris? Mi ne vidis. Sendube ili fuĝis, ien, tien”, la tradukisto diris vastageste, montrante la disajn konstruaĵojn, pli malpli finitajn, de la starigata uzino.

“Venu rakonti tion al la milicejo, kaj ankaŭ vi, knabo”, la sovetiano diris. Plum tradukis por Stefano, kiu silente kapjesis. Kaj li kaj Plum sentis fortan emon danki brakume la milicanon, kiom ajn malmilde tiu parolis, sed ili – certe saĝe – sin kompreneble retenis.

* * *

“Kaj ili tuj liberigis vin, ĉu? Mi timus, laŭ la famo de tiu burokrataro, ke la afero estus multe pli longa. Ĝi ja certe aperis plej suspektinda, ĉu ne?”

Tiel parolis Jano Karal. Elirinte el la milicejo, Stefano konvinkis la estron de l’ tradukfako tuj iri rakonti la aventuron al Karal, kaj Plum volonte akceptis. Ili nun sidis en la ĉambro de la policano, ĝuante bonvenan glason da brando.

“Nu, al ili mi ne rakontis la veron”, Plum lispis. “Mi diris, ke tiu junulo kaj mi laboras por la konferenco, ke tiu belega, hela nokto decidigis nin promeni en la urbo, ke ni perdis la vojon, kaj ke dum ni apartiĝis, ĉar la knabo iris kontroli ĉu strata nomplato troviĝas en la dekstraflanka vojo, du viroj, rekonante min kiel internacian funkciulon, min atakis pistole kaj postulis de mi dolarojn. La milicanoj petis min priskribi la du agresintojn, igis min subskribi la plendon, kaj lasis nin for.”

“Stranga aventuro!” komentis Karal. “Kial li ne vokis helpon, por ke la polico ĉirkaŭstaru la konstrulokon kaj provu kapti la aĉulojn, kiuj vin atakis? Kial li eĉ ne provis postkuri?”

“Nu,” Plum respondis, “li momente estis iom… kiel mi diru?… mense blindigita de la kolizio kun mi. Eble, se li estus vidinta, kien ili forkuras… Cetere, Alma-Ato ne estas Ĉikago. Milicanoj ne promenas kun radiosendiloj. Kaj tiu tereno estas tiel vasta, kun tiom da palisaroj, tia labirinto el duonfinitaj konstruaĵoj havantaj verŝajne tutan reton de keloj, ke oni havus eĉ ne unu ŝancon trovi ilin post la unuaj minutoj. Eĉ se ili sendus veturilon por patroli tiukvartale, mi vetus, ke la milico ne kapablus trovi ilin.”

“Kaj nun”, diris Karal, “estas plej dubinde, eĉ se via priskribo estis vere preciza, ke ekzistas ia ŝanco ekkoni viajn iom tro scivolajn amikojn.”

La tradukisto ekgapis, surprizite, kvazaŭ patro al filo senkaŭze komplikanta tre simplan aferon.

“Ho, tio ne estas problemo”, li mirige anoncis. “Mi facile diros al vi, kiuj ili estas.”

Nun gapis Stefano.

“Ĉu vi ilin konas?” li demandis nekredeme.

“Ne. Sed se vi havas fotojn de la libia delegitaro, mi probable povos tuj diri iliajn nomojn al vi.”

“Kiel vi scias…?”

“Mi pretus veti, ke tiu, kiu nomiĝas Zajd, estas el Tripolo, kaj ke la alia, kies individuan nomon mi ne aŭdis – aŭ ĉu eble estis Ali? – devenas de la regiono ĉirkaŭ Tobruk.”

“Nekredeble! Ĉu vi estas magiisto? Aŭ ĉu vi simple mokas nin?”

“Nek unu, nek la alia, mi juĝas laŭ la prononco.”

“Kiun lingvon ili uzis? En Libio, oni parolas la araban, ĉu ne?”

“Jes. Sed ilia prononco estis nekontesteble libia.”

“Ĉu vi povas rekoni tiel facile?”

“Multaj internaciaj tradukistoj estas tre kompetentaj pri lingvoj. Estas ja nia fako, ĉu ne? Sed fakte mi eĉ pli scias pri la araba. Mia doktoriĝa disertacio temis pri la kompara dialektologio de la araba en Norda Afriko.”

“Sed, tiukaze, vi komprenis, kion ili diris inter si!” ekkriis Stefano, ekscitite.

“Jes, kaj mi estis bonŝanca pri la dialekto: marokan aŭ jemenan mi malpli bone komprenus.”

“Ili multe parolis arabe unu al la alia,” plu diris la junulo, “kvazaŭ ili ne konsentus pri tio, kion ili demandu de vi. Devis esti interesege.”

“Pli ol interesa ĝi certe estis. Mi ĉerpis el tio esperon transvivi, sed vi parolas pri ĝi, kvazaŭ temus pri kafeja konversacio. Ke la interparolo estis instrua ne igis mian pozicion pli komforta.”

“Kion ili diris?” scivolis Karal.

“Ili diskutis pri la maniero perforte paroligi min, kaj aludis al aliaj aferoj, pri kiuj mi nenion komprenis, manke de la bazaj scioj.”

“Pri kio temis?”

“Ŝajnas ke iu sovetiano, iu Berenŝtam, transdonis pere de mi-ne-scias-kiu peranto al Kertsch priskribon de teknike kaj politike tre grava eltrovo, kaj ili ial encerbigis al si la ideon, ke mi mortigis Kertsch-on por havigi la dokumenton al mi. Prezentu al vi! Mi, la plej pacama specimeno el la tradukista subspeco, kiu estas la plej pacama subspeco el la homa speco. Supozi, ke mi murdis!”

“Devis esti malplaĉe por vi!”

“Malplaĉe! Kiajn vortojn vi uzas! Estis mortige angoriga sperto. Mi timis, ke mia koro kolapsos, aŭ ke mi falos en frenezon. Ili diskutis apud mi, ĉu uzi tiun… argumenton, aŭ tiun alian, por min konvinki. Kaj mi dum la tuta tempo pensis, ke kiom ajn ili min turmentos, mi neniam povos diri al ili, kie kuŝas tiu referaĵo, ĉar mi eĉ ne sciis pri ĝia ekzisto, antaŭ ol aŭdi ilin.”

“Kiam ili minacis brulvundi vin per tiu cigaredo, ankaŭ mi ne plu povis toleri”, Stefano diris kompate.

“Mi preskaŭ svenis”, daŭrigis Plum. “Ili diris, ke ili traserĉis mian oficejon kaj mian hotelĉambron, kaj ne trovis, tiel ke necesos uzi torturon. Ili ŝajnas ne havi sufiĉe vastan imagon por pensi, ke ilia malsukceso ŝuldiĝas al tre simpla kaŭzo, nome, ke ne mi havas la serĉatan aferon!”

“Kial, viaopinie, ili estis tiel certaj, ke vi ĝin havas?”

“Eble, ĉar Kertsch mortis, kaj ili ial eliminis la aliajn vizitintojn. Aŭ eble ili intencas torturi ĉiujn, kiuj estas suspekteblaj pri la murdo de Kertsch. Kiel scii? Fakte, ili estas stultaj. Unu el ili aludis al la fakto, ke li jam fuŝis plurajn spionajn aŭ aliajn komisiojn, kaj ke se li fuŝos ankaŭ ĉi tiun, la konsekvencoj estos gravegaj por li. Ili iom panikis, ĉar oni nepre postulas de ili rezultojn, sed ili ne kapablas tiujn akiri. Miaopinie, tio ne estas miriga. Ili ne estas sufiĉe inteligentaj. Ili tro fidas je bruta forto kaj krudaj teknikoj, kaj mi dubas, ĉu tiaj metodoj efikas sur la spiona kampo.”

Aŭskultante lin, Karal faris al si multajn demandojn. Kial, ekzemple, Plum montriĝis ĉi-foje tiom pli normala, ol kiam la kvin enketistoj lin pridemandis? Ĉi-vespere, malgraŭ la ĵus spertita aventuro, kiu devus logike ŝanceli eĉ tre ekvilibran personon, Jakobo Plum havis neniun el la tikoj, kiuj igis lin tiel klaŭneska dum la komenca intervjuo.

“Kiel ili povis scii, ke vi pasos sur tiu strato?” li demandis.

“Ili altiris min.”

“Kiamaniere?”

“Mi estas pasia poŝtmark-kolektanto, kaj dank’ al komunaj konatoj same freneze filatelaj mi renkontis ĉi tie estonon, kiu havas kelkajn raraĵojn. Mi preskaŭ aĉetis unu de li, ĉar devizoj lin interesas, sed la afero ne fintraktiĝis. Nu, la sekvantan tagon en la memserva kafejo de Puŝkina biblioteko – vi scias, ĉu ne?, ke tie oni instalis niajn oficejojn – mi menciis la aferon entuziasme al kolegoj, verŝajne parolante tro laŭte, laŭ nesuperebla kutimo mia. Almenaŭ mi supozas, ke tiel originis la afero. La morgaŭon, mi ricevis anglalingvan leteron de iu, kiu asertis, ke li estas amiko de tiu estono, kaj ke li havas raraĵojn, kiujn li pretus vendi. Li proponis al mi viziti lin ĉi-vespere, iom malfrue, ĉar li havas komplikajn laborhorojn, kaj detale klarigis, kiel atingi lian kelke ekstercentran loĝejon…”

“Viaj informkolektantoj havis ne malbonan ideon.”

“Ĝi efikis. Krome, ili sciis, ke al tia rendevuo mi nepre iros sola. Iu ajn, kiu aŭdis min paroli pri tiuj poŝtmarkoj, certe tuj sentis, ke mi estas tiel fervora filatelisto, ke mi faros ion ajn por nekutima specimeno tiukampe.”

“Ĉu vi konservis la koncernan leteron?”

“Jes. Jen ĝi estas. Konservu ĝin, se vi bezonas ĝin por viaj arĥivoj.” Li transdonis la bileton al Karal. “Sed kion vi opinias pri mia sekureco? Ĉu estas risko, ke ili reprovos kapti min?”

Karal kelktempe pripensis.

“Mi parolos pri tio al miaj sovetiaj kolegoj”, li fine diris. “Ili aranĝos protekton. Cetere, evitu promeni sola.”

Plum profunde ĝemspiris.

“Via konjako vere estas bonega”, li diris neatendite post momenta silento. “Ĉu aŭtenta franca ĝi estas?”

“Ne”, konfesis Karal. “Sovetia. Mi aĉetis ĝin antaŭhieraŭ. Vi ne imagus, kiom ofte brando montriĝas necesa dum polica enketo.”

“Nu, nu, nu”, Plum prononcis, skuante la kapon, kaj pene starigante sin. “Tiuj emocioj lasis min tute senforta. Ŝajnas, ke mia korpo pezas pli ol la terglobo. Nu, sinjoro policano, dankon, kaj adiaŭ. Mi esperas, ke mi sukcesos dormi.”

————————

1  Nu, skaĵite, graĵdanin, ŝto zdes’ proisĥodit… “Nu, diru, civitano, kio ĉi tie okazas…?”