Ĉu ni kunvenis vane?/12

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
11 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
12
13

Kiam la edzino de Jano Karal vidis la altan figuron eniri la muzeon, ŝi ekĝojis. Ŝi sekvis la viron jam tutan horon nun, kaj, kvankam ŝi opiniis, ke li rimarkis ŝin, ŝi tamen sin demandis, ĉu ŝi trovos manieron taŭge iniciati kontakton kun li. Eble la muzeo havigos la serĉatan okazon. Ŝi eniris.

Ŝi vidis la viron aliĝi al grupo da vizitantoj, al kiuj gvidistino ĉion klarigis angle, kaj ankaŭ Ĝoja kuniĝis al ĝi. Ili iris de montrejo al montrejo, ŝafare. Nur post kelkaj minutoj, la longamembrulo rimarkis Ĝojan. Li klinis la kapon kaj ridetis salute al ŝi. Same senvorte ŝi resalutis.

Kiam li faris al la gvidistino demandon, kiu implicis kritikon de la oficiala sinteno pri religio, ŝi sciis, kiamaniere ŝi komencos la konversacion, des pli ĉar per sia naiveco, la gvidistino helpis starigi tutan diskuton, dank’ al kiu Ĝoja eksciis multon pri la religiemo de la viro, kies koron ŝi intencis diskrete sondi.

Ŝi aranĝis sian iradon tiamaniere, ke ŝi retroviĝu tuj apud li dum la fina parto de la vizito. Kiam ŝi faris komentojn pri unu el la rigardataj aĵoj, kaj li respondis rekte al ŝi, ne plu estis dubo, ke ŝia taktiko efikas: estante sola, ne sciante, kion fari dum sia sendeĵora duontago, li klare bonvenigis tiun okazon babili kun plaĉa, amikiĝema virino, laŭvide konata, kies sintenon li sentis profunde flata al li.

Ĝoja eĉ ne devis komedii. Kvankam li ne estis aparte bela vizaĝe, li havis ĉarmon, kaj ŝi sentis sin logata de ĝi. Al tiu ĉarmo kontribuis la fizika potenco, kiun disradiis la altkreska korpo kun larĝa busto kaj longaj membroj, sed eble ĉefe ĝin estigis la okuloj, intense bluaj, kaj kvazaŭ vivigataj de interna lumo, okuloj ŝajne kapablaj lasere1 detrui la rigardaton, tiom plenaj je energio ili estis, sed kiujn ial li decidis uzi kun ega retenemo, tiel ke oni sentis sin tute sekura apud li. Neniu, al kiu Arne Kristiansen direktis la rigardon, restis netuŝita de ĝi. Ĝoja ne estis escepto.

Fakte pri tio ŝi kontentis. Ŝi ja perceptis ne nur, ke li plezure rimarkas la impreson, kiun li faras al ŝi, sed ke ankaŭ ŝia personeco lin impresas favore. Tiu reciproka estimo kaj allogo nur povos faciligi la plenumon de ŝia tasko.

“Kiel netolerema tiu knabino estas pri religio!” ŝi diris al li, elirante el la muzeo.

“Nu, ili estas submetitaj al tia kondiĉado ekde la plej frua infaneco”, li respondis kun ia pardonema nuanco en la voĉo.

Babilante plu pri tiu temo, ili atingis la Gorki-parkon. Kiam, elvokante la lacon kaŭzitan de la muzevizitado, ŝi eksidis sur benkon, kaj li sidiĝis apud ŝi, ŝi sciis, ke ŝi sukcesis.

La demando, kiel aranĝi renkontiĝon inter ŝtata delegitino kaj simpla gardisto tiamaniere, ke ĉio aperu perfekte natura, estis multe pli tikla ol ŝi unuavide pensis. En tia konferenco, neniam troviĝas okazo, kiam la nobela kasto de la ŝtataj delegitoj interrilatas egalece kun la malalta kasto de pedeloj, gardistoj kaj aliaj malsuperaj ŝtupoj de la hierarkio. Nur kiam la alta kastulo estas viro kaj la malalta virino, tia rilato povas naskiĝi sen aspekti strange: kiom ajn ili ludas je progresemo kaj vorte sin proklamas avangardaj, la internaciuloj en sia konduto konservas la diskriminaciajn reagojn de multjarcenta tradicio.

“Kiel vi povas scii, ke ili ne estas el la konferenco?” ŝi demandis, aludante la grupon, al kiu ili aliĝis en la muzeo.

“Laŭ la vizaĝoj. Estis turista grupo usona. Internacia turismo komencas disvolviĝi ĉi-regione.”

“Kial vi diris: laŭ la vizaĝoj? Ĉu vi konas ĉiujn vizaĝojn de la konferencanoj?”

“Eble ne ĉiujn, sed la plimulton. Mi kompreneble ne scias, kion faras tiu aŭ alia persono. Ekzemple, mi scias, ke vi estas delegitino, sed el kiu lando mi ne povus diri.”

“Estas eksterordinare! Pli ol cent landoj estas reprezentataj ĉi tie, kaj ĉiu delegitaro havas minimume kvin membrojn, multaj havas ĝis dek aŭ dek du. Devas esti 700 delegitoj, plus la interorganiza sekretariejo, plus la sovetiaj helpantoj! Kiel vi povus koni tiom da vizaĝoj?”

“Estas nia profesio, ĉu ne? Ni lernas havi specon de fotografia memoro. Fakte ni studis la fotojn de la ĉeestantaro dum pluraj semajnoj antaŭ ol veni Alma-Aton.”

“Ĉu vere oni povas lerni memori vizaĝon?”

“Ho jes! Ne nur vizaĝon, sed la tutan korpon. Ni lernas analizi la trajtojn dum rigardado. Tio fakte fariĝas reflekso, kaj oni trejnas nin ilin memori. Finfine, ne estas pli malfacile ol lerni parkere frazon de poezio, aŭ de kanto.”

“Mirinde! Mi ne sciis pri tio”, mensogis Ĝoja, kiu perfekte konis tiujn teknikojn, plurfoje menciitajn de la edzo. Kaj ŝi aldonis: “Via laboro estas plena je respondecoj. Fakte devas esti nefacile.”

“Vi pravas. Multaj ne suspektas la amplekson de niaj respondecoj.”

“Kaj kiam okazas krimo, kiel ĉi-foje…”

“Des pli strange impresas, efektive. Tion bone scias mi. Kiam tio okazis, estis mia vico deĵori ĉe la enirejo de la koridoro, ĉe kiu troviĝas la ĉambro, kie s-ro Kertsch estis murdita.”

“Ĉu vere? Terure! Ĉu tio ne malhelpas vin dormi?”

“Feliĉe ne. Mi havas tre bonan dormon. Eble ĉar mi scias, ke mi povis nenion fari por malebligi la krimon.”

“Tamen…”

“Jes, kompreneble, mi pensas pri tiuj posttagmezo kaj vespero pli ofte ol pri aliaj. Sed…”

Dum li lasis ŝvebi la frazon nefinita, Ĝoja ekhavis ideon.

“Mi admiras vian egalanimecon”, ŝi diris. “Por mi estus ege maltrankvilige, sciante pri la sovetia kontrolmanio…”

“Tiun oni ne troigu”, la norvega gardisto konsilis, kun rideto memfida.

“Tamen, la ideo, ke televida kamerao rigardas ĉiun vian movon…” Ĝoja mensoge prononcis.

Ŝi vidis lin paliĝi.

“Kion vi celas?” li demandis, unuafoje perdante iom el sia aplombo.

“Nu, vi scias, ĉu ne?, ke en la muro, kiu rigardas al la enirejo de la gravula koridoro troviĝas kamerao, kiu ebligas al la sovetiaj aŭtoritatoj kontroli, kio tie okazas. Tiel ke se la gardisto forlasus sian postenon…”

Ĉi-foje, li iĝis kadavre pala, tiagrade, ke Ĝoja sentis glacian sensacon laŭ la spino: ŝi ne imagis, ke ŝia ruzo donos tian rezulton.

“Se gardisto forlasas la lokon…” li murmuris kun tremanta voĉo. Lia perturbiĝo des pli impresis, ĉar oni sentis lin nefacile ŝancelebla homo. Li estis la tipo mem de forta personeco en forta figuro, de menso sana en sana korpo, kiel diris la latinoj. La nuna emocia sinteno, ĉe simila homo, certe estis plej malofta.

Ĝoja ne respondis. Ŝi rigardis lin. Li fiksis la rigardon rekte antaŭ sin, al nenio, nur al la propraj mensaj bildoj. Li ekbalbutis ion apenaŭ kompreneblan, kaj ŝi ne dubis, ke li ne vere konscias, ke li parolas kun iu.

“Dankon”, ŝi aŭdis lin flustri kvazaŭ sonĝe.

Kiel fakulino, ŝi bone konis la signojn de psika ena lukto, kaj tiujn ŝi legis el lia vizaĝo. Sed la lukto ne daŭris longe, la tuta incidento, fakte, ne superis dek kvin sekundojn. Homo kiel Arne Kristiansen, se ŝancelita, tuj retrovas sian ekvilibron; lia memregado rapide venkis la momentan skuon. Roza koloro revenis al liaj vangoj, li ridetis belan rideton, kaj rigardis al sia horloĝo.

“Estas tempo, ke mi reiru”, li diris. “Mi iros piede. Ĉu vi venos kun mi?”

* * *

“Mi estas certa”, Ĝoja asertis al la edzo. “Ne povus esti aliel.”

Li turnis sin al ŝi, kaj la somiero grincis. Li ŝatis tiujn momentojn, en la mallumo, kiam ili lite-kuŝe babilis pri la okazaĵoj de l’ tago. Eĉ se tiu estis streĉa, la nokta kuneco alportis grandan pacon.

“Ĉu vere?” li dube prononcis.

“Jes. Vi konas min, ĉu ne? Vi scias, ke mi hontas pri la propra faro. Tio estas diametre kontraŭa al miaj principoj.”

Li ridetis. Li sciis, kiom malfacile estas harmoniigi la etikajn principojn kun la bezonoj de la realo. Komence de ilia interkoniĝo, la tromoraleco de Ĝoja lin incitis, sed nun ĝi efikis al li jen impone, jen amuze. Tre trankvile li parolis:

“Efektive, vi malobeis viajn karajn principojn mensogante. Sed nun la afero estas farita. Nia problemo ne estas diskuti, ĉu vi pravis aŭ ne, sed kiajn konkludojn tiri el la sinteno de Kristiansen.”

“Miaopinie, ne povas esti dubo: li forlasis la gardejon. Eble nur dum unu minuto, eble pli longe. Povas esti, ke ni neniam scios, kiom longe. Sed pri tio, ke li forlasis ĝin almenaŭ momenton, mi absolute ne dubas. Nur tio povas klarigi lian reagon.”

“Kiel vi povas esti tiel certa?”

“Ej! Mi tamen kapablas distingi, kiam homon regas emocio, kaj kiam ne! La emocio estis tiel forta en li, ke li dum kelkaj sekundoj nenion plu konsciis. Li murmuris dankon al mi sonĝavoĉe, kvazaŭ mi estus dirinta tion por lin helpi, kvazaŭ ni estus kunkulpuloj. Tio estis infaneca reago. Mi estas certa, ke se vi nun dirus al li, ke li prononcis tiujn dankovortojn, li ege mirus. Li ne diris tion konscie. Li estis tiel skuita, ke dum momento li ne plu regis sin mem.”

Jano nenion respondis, nur milde karesis ŝian flankon. Antaŭ multaj jaroj, kiam li ankoraŭ ne edziĝis, li eble demandus, ĉu tia kelksekunda perdo de konscio ne signus nenormalan personecon. Nun, vivante kun psikologino kaj ofte diskutante kun ŝi, li sciis, ke similaj emociaj reagoj povas trafi iun ajn, eĉ homojn plej normalajn. Li murmuris pripensante:

“Do, viaopinie, li forlasis la gardejon.”

“Jes. La sola alia hipotezo estus, ke li faris alian nepravigeblan agon, sed laŭ la maniero, laŭ kiu la konversacio disvolviĝis, mi ne opinias tion tre probabla. Laŭ mi, li momente foriris dum sia garda deĵoro, kaj teruras lin la penso, ke oni tion povus pruvi.”

“Ĉu vi demandis lin pri Kertsch?”

“Mi hezitis, time ke li malkovros, ke mi fakte enketas. Tamen, promenante revene hotelen mi menciis la nomon.”

“Kaj kiel li reagis?”

“Li diris, ke li havas neniun opinion pri Kertsch, ke li laboras en Novjorko kaj havas neniun rilaton kun la homoj el Ĝenevo, Vieno kaj Parizo, sed ke laŭ liaj kolegoj el la aliaj organizoj, Kertsch ne estis ŝatata.”

“Kompreneble li tion respondis. Kion alian li povus diri?” Jano komentis. Kaj li sin demandis, kiamaniere oni povos esplori pri eventualaj rilatoj, alikadraj, inter Kristiansen kaj la murdito. El Kazaĥstano ne estos facile.

————————

1  lasero — Aparato produktanta tre intensan lumondon kun granda potenco.