Ĉu ni kunvenis vane?/13

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
12 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
13
14

“Kion signifas tiu skribo?” Ĝoja montris la larĝan ruĝan tolbendon kiu, kovrita de flavaj cirilaj literoj, superpasis la straton de unu flanko al la alia.

“Bonvenon al la partoprenantoj de la Internacia Konferenco pri… ktp”, la edzo tradukis.

Ili paŝis silente.

“Kaj tiu ĉi?” Temis ĉi-foje pri giganta afiŝo.

“Plenumi la decidojn de la kongreso de la komunista partio de Sovet-Unio”, diligente legis Karal.

“Tiun vi ne tradukis al mi, ĉu?” la edzino diris, montrante alian, malproksiman.

“Mi ne povas legi de ĉi tie, ni iru vidi.” Ili daŭrigis la vojon, man-en-mane, kiel junaj gefianĉoj.

“Tiu estas en la kazaĥa, mi ne komprenas ĝin”, Jano diris, kiam ili staris apud ĝi.

Ili forlasis Komunistan Avenuon, preterpasis la monumenton al V. I. Lenin kaj atingis Karl-Marks-straton.

“Kiel belaj estas tiuj rusaj preĝejoj”, Karal ekstaziĝis, admirante la orkovritajn bulbojn. “Ĉu oni povas eniri? Mi ŝatas la etoson de tiuj, kaj la kantoj de ortodoksa ĥoro ĉiam trafas min en la plejprofundon de la animo.”

“Ne ĉi tie vi aŭdos similan ĥoron”, ŝi respondis, rekonante la konstruaĵon. Ŝi ne bezonis klarigi plu: jam Jano eklegis la rusan surskribon:

“Muzeo!” li diris elreviĝe. “Tio estas nun la Centra Muzeo de la Kazaĥa Soveta Socialista Respubliko, kaj ĝi estas fermita ĉi-hore. Mi memoras nun, ke mi legis pri tiu; ĝi estis antaŭe la loka katedralo.”

“Fakte mi nun sopiras je pli materiaj realaĵoj: mi malsatas. Kie estas la plej proksima restoracio?”

“Devas esti la Turkestan, ĉe Pasteurstrato; ni iru tra la Gorki-Parko, tiel ni pasos preter la “Eterna Flamo” kaj la “Glorkomplekso”, kiel diras la alma-atanoj. Kvankam al miaj oreloj tio sonas iom psikologie, fakte estas monumento.”

Ege agrablis la vespero, kun milda, plaĉa temperaturo. Ili sentis sin kvazaŭ novgeedzoj.

“Estas eksterordinare, kiel rapide vi parkerigas al vi la planon de nova urbo. Kaj vi eĉ scias la nomojn de la stratoj. Kiel vi tion atingas?” Ĝoja demandis.

“Speco de polica reflekso, verŝajne. Aŭ komplekso de malsekureco: se mi devas postkuri krimulon, necesas havi ĝustan mensbildon pri la respektivaj situoj de stratoj, parkoj, publikaj lokoj, ktp.”

“Kio estas tre agrabla en Alma-Ato,” ŝi diris, “krom la klimato, kompreneble, estas la abundo de arboj kaj la malrapida ritmo de la vivo. Ĉu vi rimarkas, kiel la homoj iras multe malpli kure ol en Okcidento? Plie, la fakto, ke multe malpli da aŭtoj veturas, akcentas tiun impreson de… kiel diri… ne-tro-urĝeco.”

“Jes. Ankaŭ mi tre ĝuas tiun malrapidan vivritmon. Aliflanke, unu el la malavantaĝoj estas la malfacileco trovi lokon por manĝi. Vidu. Jen la Turkestan-restoracio estas fermita. Nun la plej proksima estas sur Kalininstrato. Ni ne sidos ĉe manĝotablo antaŭ duonhoro, kaj tiam ni devos atendi, ke unu el la moŝtaj “oficantoj”, kiel ili diras ĉi tie, komplezu tiri sin el la pasia konversacio kun la kolegoj por interesiĝi pri nia malsato. Mi min demandas, ĉu post unu horo, vi ankoraŭ admiros la malrapidecon de la vivo alma-ata!”

* * *

“Tiu viandsupo malpli bongustis ol tiu de Kok-Tjube, sed la ŝaŝliko vere estas frandinda.”

Li verŝis al ŝi glason da bulgara Kaberné-vino. Ŝi trinketis, reveme.

“Pri kio vi pensas?” li demandis.

“Pri Graf. Mi pensis pri la ideo de la libiano, raportita de Plum, ke eble Graf venis al Kertsch por porti la sekretan referaĵon. Ĉu eblus, ke la tuta diskutado pri la filino Katarina estus nur kamuflilo por la mikrofono, aŭ kodo, per kiu ili babilis pri siaj spion-aferoj?”

“Mi estas preskaŭ certa, ke ne. La tono de ambaŭ montriĝis tute sincera.”

“Tamen estas io kontentige logika en la supozo, ke Graf alportis la dokumenton, ke Plum aŭ Romian antaŭsciis tion, kaj vizitis Kertsch-on por lin mortigi kaj forrabi la paperojn.”

“Sed la paperojn povis alporti iu ajn, en iu ajn tago. La resto de la supozo validas, eĉ se iu alia ol Graf ilin transdonis, nur kondiĉe ke Kertsch konservis ilin en sia oficejo, kio estus verŝajne la plej saĝa sistemo.”

“Kaj kion, se Graf estus la murdinto…?”

“Kion?”

“Ĉu eblus, ke Graf…? Ĉu vi jam konsideris lin kiel suspektaton?”

“Motivon li certe havus.”

“Jes. Lia filino. Kertsch estis tiel cinika. Se li opiniis, ke neniam Kertsch helpos lin eliri el Sovetio, eble li estis tiel senrevigita, tiel defalis de alta espero, ke li perdis la prudenton kaj esprimis sian malesperiĝon perforte. Krome, li povis pensi: tiel mi senigas la mondon je monstro, kiu sen tio malfeliĉigos multajn aliajn knabinetojn. Vi memoras, kiel persekutata li sin sentas. Eble li pensis: nun mia lasta espero forlasi ĉi tiun landon malaperis, nun mi ne plu eskapos el la koncentrejo, mi do riskas nenion…”

“Ne troigu. Ne ĉar li petis elirvizon oni sendos lin al koncentrejo!”

“Tamen, vi diris, ke li estas rigardata kiel nefidinda civitano…”

“Jes, sed tio signifas simple, ke oni ne konfidos al li seriozajn respondecojn. Sed ni deflankiĝas de nia temo. Ĉu vi, kiel psikologo, akceptas verŝajna la ideon, ke li kulpus pri la krimo?”

“Jes, mi opinias, ke en similaj cirkonstancoj, simila homo povus tiel reagi. Kiom koncernas la motivon, mi trovas ĝin sufiĉa, sed ĉu tiu hipotezo kongruas kun la faktoj, pri tio la fakulo estas vi.”

Li trinkis penseme iom da ruĝa vino.

“Tio supozigus,” li diris post momento, “ke kiam Lolita Fuentes alvenis, Kertsch estis jam morta. Kiel klarigi, ke tri personoj sinsekve troviĝis en tiu ĉambro, konstatis la morton, kaj ne sciigis ĝin al la gardisto? Krome, f-ino Martin diris, ke ŝi aŭdis diskuton inter Lolita Fuentes kaj Kertsch. Graf do ne povis…”

“Kial vi subite haltas?”

“Ĉar mi nepre devas demandi al f-ino Martin, ĉu ŝi aŭdis Kertsch-on. Ŝajnas al mi, laŭ ŝia maniero rakonti, ke ŝi ĉefe aŭdis Lolitan. Se ĉi tiu alvenis kaj trovis Kertsch-on morta, eble ŝi ŝajnigis koleron precize por trompi Martan Martin, pri kies ĉeesto en la apuda ĉambro ŝi certe sciis.”

“Ĉu tiu hipotezo akordus kun tio, kion vi scias pri la mortotempo?”

“Ĝis nun, ni ne ricevis tre precizan nekropsian raporton. Laŭ tio, kion ni havas, jes, estus eble.”

“Sed kial ŝi ludus tian komedion? Kial ne simple diri la veron, ke ŝi trovis Kertsch-on morta?”

“Ekzemple ĉar ŝi pensis: mi havas tro da kialoj por murdi lin, oni neniam kredos min senkulpa. Ne forgesu, ke ŝi laŭtvoĉe diris foje, ke ŝi ŝatus lin mortigi!”

“Vi diras: tro da kialoj por lin murdi. Kiuj, krom la ĵaluzo?”

“Nu, ekzemple, akiri viv-asekuron, kiu vere estas invito al murdo, por tiaspeca virino.”

“Jes, tio estus ebla. Tamen la afero estas apenaŭ verŝajna, ĉar se Graf estas la kulpulo, ne nur Lolita, sed ankaŭ Plum kaj Romian devus havi kaŭzon por prisilenti la funebran trovon.”

“Pri Romian, ni jam akceptas lian tiurilatan motivon tute kredebla. Pri Plum…, nu, ni imagu, ke li vizitis Kertsch-on por havigi al si la faman dokumenton, kiel li intencis procedi?”

“Eble li intencis minaci pistole.”

“Jes. Li povus havi ankaŭ aliajn armilojn, ekzemple ĉantaĝajn. Se li iel disponus obscenan foton de Kertsch kun neplenaĝa knabino… Kertsch certe interŝanĝus la spiondokumenton kontraŭ tiaj pruvoj de lia konduto. Do, imagu, ke Plum venas al li kun la intenco fari tian negocon, kaj troviĝas antaŭ kadavro. Se li tuj trovus la dokumenton, li povus eliri kriante: “Murdo!”, sed se li devis serĉi longe, kiel klarigi al la gardisto sian longan ĉeeston tie? Li restis kvaronhoron. Eble li bezonis tiun tempon por trovi la referaĵon de Berenŝtam.”

“Kia komplikaĵo! Jen ni nun devas aldoni plian suspektaton! Estis pli simple, kiam la dilemo estis inter Plum kaj Romian.”

Jano rigardis fikse sian edzinon.

“Vi havis alian ideon, ĉu ne?” ŝi diris kun la esprimo de patrino konstatanta, ke la bubo refoje havas krizon de sia malsano.

“Jes. Se ni povas ŝovi la respondecon de la murdo al Graf, ni aŭtomate devas akcepti la saman eblecon pri Lolita. Fakte mi duonpensis tion listigante ŝiajn eblajn motivojn antaŭ minuto, sed tiam mi ankoraŭ kredis, ke ŝin protektis la ĉeesto de la voĉo de Kertsch, aŭdata de Marta Martin, aŭ la posta alveno de Plum. Mi malsaĝis. Ĉu eble tiu bulgara vino malhelpas min pensi tute klare?”

“Kompatinda Jano! Vi estis tiel kontenta, ke vi havis nur du suspektatojn. Aŭ eĉ preskaŭ nur unu, ĉar vi ne tre inklinas pensi, ke Romian estas murdokulpa. Vi ĉefe deziris trovi pruvon pri la kulpeco de Plum, ĉu ne? Kaj nun via tuta sistemo disfalas!”

“Nu, almenaŭ, ĉi-enkete, mi ne estas sola kun mia rezonado.”

“Tre afabla por mi, tiu rimarko!”

“Pardonu, kara, mi scias, ke vi ĉiam partoprenas kun mi. Mi nur volis diri…”

“… ke ĉi-foje vi povas disĵeti niajn brilajn hipotezojn sur kvar aliajn policanojn, kiuj respondecas samgrade kiel vi pri la enketo. Efektive, tio estas konsolo.”

* * *

Kiam Jano Karal proponis tiujn ideojn al siaj kolegoj, li aŭdis, ke preskaŭ ĉiuj jam rezonis laŭ la sama vojo. Sed unu punkto estis tuj kontrolebla, kaj la kvinopo venigis Martan Martin.

“Fraŭlino Martin, kiam ni pridemandis vin unuafoje, vi diris, ke vi aŭdis disputon inter Lolita Fuentes kaj s-ro Kertsch, ĉu ne vere?” Adams diris.

“Tute ĝuste, sinjoro, mi bone memoras, kiel furioze ŝi kriis.”

“Sed ĉu vi aŭdis ankaŭ lin? Pripensu momenton, traserĉu vian memoron, antaŭ ol respondi.”

“Nu, nun, kiam vi tion diras, mi ekkonscias, ke mi ne aŭdis lian voĉon. Li parolas… pardonu, parolis… ĉiam obtuze. Kial gravas, ĉu mi aŭdis lin aŭ ne? Ŝi tamen ne disputis sola, ĉu?”

Dankite, ŝi foriris.

“Tiuj hipotezoj estas tre interesaj,” Maĥmetali diris, “sed ĉu ili estas akordigeblaj kun tio, kion ni scias pri la armilo?”

“Mi jam pripensis tiun punkton”, respondis Olavi Tuurken. “Estas domaĝe, ke ni ne scias pli pri la nekropsio…” Li intense rigardis la du sovetianojn, kiuj restis senemociaj. “Sed se ni akceptas la fakton, ke iu ajn longeta kaj plata klingo kaŭzis la morton, t.e. iu ajn stileto aŭ ponardeto, mi ne vidas, kiamaniere tiu faktoro povas ŝanĝi la situacion. Karal kaj mi demandis tion al Arne Kristiansen: laŭ lia memoro, Graf, Romian kaj Plum havis po unu tekon, kaj Lolita havis mansaketon, eĉ relative ampleksan. Ŝajnas al mi, ke ĉiu povis enporti la armilon en tiu, ĉu ne? Fakte, por la viroj, estus facile eĉ en poŝo.”

“Ĉu utilus traserĉi la aferojn de Lolita Fuentes kaj Peter Graf?” Adams demandis.

“Kompreneble,” Zajcev respondis, “ni devas tion fari. Oni ja devas retrovi la armilon. Sed mi dubas, ke ĝi retroviĝos ĉe tiuj. Plej verŝajne, la krimulo tuj seniĝis je ĝi, kiam li foriris el la konstruaĵo. Ni refoje traserĉis la domegon kaj la ĉirkaŭaĵojn tiurilate, sed ne pli rezulte ol la antaŭan fojon.”

“Dum vi parolas pri tio,” Maĥmetali interdiris, “eble vi devus komuniki la enhavon de la raporto de l’ teknikistoj.”

“Jes,” aprobis la grasmuskola rulo, “kvankam ne estas io speciale interesa. En la kabineto de Kertsch troviĝis kelkaj fingrospuroj, el kiuj la plimulto ne estas sufiĉe klaraj por ke ni povu konkludi ion. Ŝajnas, ke troviĝis tiuj de unu pedelo, de purigistino, ktp, kiuj venis dumtage, sed krome nenio aparte notinda: nur tiuj de Kertsch, Marta Martin kaj Romian estas tute nete distingeblaj. Tiujn de Romian ni trovis sur la aktoŝranko en la kabineto de Kertsch, kaj ankaŭ sur la tirkestoj en la oficejo de Marta Martin.

“La teknikistoj trovis ankaŭ kelkajn postlasaĵojn, ekzemple unu haron apud Kertsch, kaj mikroskopan frotaĵon de ŝu-ciro. La unua estas haro nature falinta de la kapo de Marta Martin, la dua devenas de ŝuo apartenanta al Lolita Fuentes. Plie, ili uzis diversajn lumprocedojn por foti la plankon kaj eventuale riveli spurojn tie. Inter la pordo kaj la apogseĝo, kiu staras tuj ĉe la skribmeblo, vid-al-vide de Kertsch, aperis multaj ŝu-spuroj, tro miksitaj, por ke oni povu identigi ilin. Je unu metro maldekstre de tie, kie Kertsch sidis, riveliĝis bela, identigebla ŝu-spuro. Tiun produktis la dekstra ŝuo de Jakobo Plum. Tiuj materiaj indikaĵoj do alportas nenion novan al nia enketo, nur konfirmon pri la ĉeesto de tiu aŭ alia persono, pri kies troviĝo tie ni konfirmon ne bezonis.”

“Nur pri io alia”, la uzbeko prononcis, turnante sin al Adams. “Ĉu vi povis kontroli, kiagrade Plum scias la araban?”

“Certe”, la nigrulo respondis. “Li regas tiun lingvon perfekte. Pri tio riceviĝis pluraj konfirmaj atestoj.”

* * *

Kiel atendite, la sovetiaj policanoj serĉis kaj traserĉis, sed neniam trovis la mortigilon.