Ĉu ni kunvenis vane?/15

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
14 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
15
16

“Mi tre dankas vin, sed tio nun fariĝis absolute neebla”, prononcis la bela baritona voĉo de Araksi Romian.

Ĝoja rigardis sian kunparolanton. La flavpala vizaĝo esprimis lacecon, kaj seniluziiĝon la brunaj okuloj. Kaj tamen, la firma mentono, la trajtoj profunde gravuritaj, la teniĝo de la ŝultroj kaj mil aliaj detaloj, kiujn ŝi senkonscie, sed kun prava intuo interpretis, rivelis homon ĝenerale efikan en sia agado, ne bremsatan de psikaj turmentoj, kaj kapablan lukti, se lukti necesas, kun potenca energio. ‘Inteligenta, kuraĝa, realisma’, Ĝoja verdiktis. Sed nun ia melankolio lin tenis, penetrita de amareco.

“Neebla”, li ripetis, kaj diveniĝis, ke tia vorto ne ofte aplikiĝas al liaj situacioj.

Ĝoja, prezentante sin kiel delegitinon al la konferenco, estis proponinta al li kunan tagmanĝon, pretekstante, ke ŝi estis komisiita fari al li proponon nome de pluraj delegitaroj. Lia unua impulso videble estis rifuzi, sed io en la personeco de Ĝoja, ia tuj perceptebla komprenemo igis lin ŝanĝi sian inklinon. Li sentis sin malespere sola, kaj la perspektivo konversacii kun simpatia virino eble lin iom senpezigis, kvankam la ideo devi surhavi maskon de normaleco promesis streĉon ne aparte agrablan.

Kaj nun, pli kaj pli evidentiĝis al li, ke masko tute ne necesas.

“Kial?” ŝi demandis.

Li apenaŭ hezitis.

“Mi povas diri al vi, tamen petante vin ne disfamigi la aferon. Post kelkaj semajnoj ĝi estos publika, sed…”

“Mi promesas ne disvastigi viajn konfidencojn”, ŝi deklaris per tono tiel firma, ke li nepre sentis fidon.

“Tiu posteno estis por mi tre ŝatata revo, al kies realiĝo mi longe kredis. Multaj delegitaroj estas favoraj al mi, kaj mi scias, ke mi estas kompetenta, kaj farus tian laboron bone…”

“Kio okazis?” ŝi murmuris, dum li momente silentis, perdita en malgajaj pensoj.

Li turnis al ŝi vizaĝon stampitan per speco de senĝoja, sed realisma firmeco.

“Mi studis juron, antaŭ ol interesiĝi pri financoj, kaj mi kelkatempe praktikis la advokatan profesion. Mi do scias, kiam kazo estas senespera. Tia estas mia kazo.”

“Kazo pri kio?”

Li skuis la kapon, amare.

“Du kazoj estas. Unu el ili temas pri la murdo de s-ro Kertsch. Oni suspektas min, kaj multaj argumentoj povas konfirmi la suspekton. El tiu mi esperas savi min. Verŝajne tamen la polico, aŭ pli ĝuste la du policoj kunlaborantaj, la sovetia kaj la internacia, trovos spurojn, indikaĵojn, mi ne scias…, elementojn, kiuj kondukos ilin al la vero, nome, ke ne mi kulpas.”

“Kaj kio estas la dua kazo?”

“Laŭtempe ĝi estas la unua. El tiu mi ne eltiros min.”

“Ĉu vi estas kulpa?” ŝi flustris, apenaŭ aŭdeble.

“Ne. Aŭ pli ĝuste, jes. Mi diru, ke mi estas kulpa pri io, sed ne pri tio, kion oni riproĉas al mi. Mi kulpas pri neglektemo, sed oni akuzas min pri defraŭdo, pri malhonesta alproprigo de grandaj sumoj buĝetitaj de pluraj internaciaj organizoj, kaj la dokumentoj pruvas mian kulpecon. Kiel juristo, mi ne havas iluziojn. Estos tre malfacile demonstri, ke mi faris nenion ŝtelan. Li estis makiavela.”

“Li? Kiu?”

“Mia kunlaboranto. Se vi apartenas al ŝtata delegitaro, vi nepre scias, ĉu ne?, kiagrade homo povas malami homon, lin ĵaluzi, kaj plezure frakasi lian karieron.”

“Tion mi efektive scias, sed ial ĝi ŝajnas ne taŭgi kun via personeco. Vi estas tro inteligenta, tro kompetenta, tro realisma, sed ankaŭ certe tro kapabla vin defendi, por lasi iun venki vin per simila nejusta strebado.”

“Vi pravas, kaj tio estas terura, el la vidpunkto de mia estonteco. Ĉar tion, kion vi ĵus diris, ankaŭ la juĝistoj diros. Eĉ mia karaktero argumentos kontraŭ mi. Kiam mi diros, ke mi estis nur neglektema, oni ne kredos min, oni facile pruvos, ke neniam dum mia profesia vivo mi montris plej etan tendencon al neglekto.”

“Sed, se, kiel vi diras, vi kulpas pri nenio alia, kio okazis?”

“Stulta afero! Mi enamiĝis. Mi renkontis virinon, kiu ŝanĝis mian tutan percepton pri la vivo. Mi refariĝis junulo. Mi pensis nur pri ŝi. Mi iĝis romantika. Tiu amo plenigis mian ekziston, nenio plu gravis ekster ĝi, ĝi igis min trovi la mondon bela, la homojn simpatiaj. Ĝi agis sur min blindige, eble ankaŭ ĉar blinde fidi tiom faciligis mian amvivon!”

Li paŭzis, kun okuloj esprimantaj profundan animan defalon.

“Kiam oni havas bonan, perfekte kompetentan kunlaboranton, homon kun giganta laborforto kaj senmanka kono de ĉiuj dosieroj, kiujn oni traktas, homon kun tiel gravaj kvalitoj kiel firmeco kaj diplomateco, kaj li proponas preni sur sin pli kaj pli da respondecoj, kiujn oni devus konservi… En ordinaraj cirkonstancoj, mi ne lasus kunlaboranton fari ĉion anstataŭ mi, ne pro malfido, sed nur pro tio, ke la laboro min interesas, kaj mi ŝatas trakti la aferojn mem, kaj do ĉion kontroli, kio estas mia respondeco. Sed mi estis amfreneza.”

Ĝoja komprenplene kapjesis.

“Mi estis respondeca. Mi, kaj nur mi, havis la rajton subskribi la kontraktojn, la pag-ordonojn, ktp. Estis tiom pli simple, se mi povis fidi lin. Mi subskribis sen kontroli. Kaj nun mia subskribo troviĝas sur tiuj dokumentoj, kaj atestas, ke mi defraŭdis nekredeblajn sumojn.”

“Diable!”

“Tio estas la ĝusta vorto. Li agis diable, satane. Kaj li kaptis min per alia rimedo: li estas turko.”

“Mi ne komprenas.”

“Mi malamas la turkojn, mi abomenas la turkojn. Estas nejuste ĝeneraligi al tuta popolo senton eble klarigeblan pri kelkaj eroj el ĝi, sed malamo ne estas racia afero. Mi estas armeno, kaj mi aŭdis terurajn rakontojn pri tio, kiel parto de mia familio, en la generacio de miaj avo kaj patro, estis ekstermitaj de la turkoj. Sed vi scias, ke internaciaj organizoj tre insistas pri tio, ke nenia etna diskriminacio aŭ netoleremo aperu en ties personaro. Se oni povus riproĉi al mi malaman sintenon al turko, estus tre grava makulo en la raportoj pri mi, kaj ĝi endanĝerigus mian karieron. Mi estas ambicia, ne volis riski fuŝon tiurilate, kaj do des pli montris fidemon kaj konfidemon al mia turka kunlaboranto.

“Verŝajne li jam planis provi iel frakasi mian karieron, ĉar li estas same ambicia kiel mi, kaj ege ĵaluza. Sed kiam mi enamiĝis kaj komencis malpli rigore kontroli, li trovis la okazon beninda. Li makiavele aranĝis la aferojn ekstreme inteligente…”

“Sed se li riĉigis sin, kaj ne vin, tio certe estas pruvebla per la bankaj etatoj!”

“Li ne celis esti riĉa, nur frakasi mian karieron, kaj ĉefe malhelpi, ke mi ricevu la postenon, pri kiu vi ĵus antaŭe parolis nome de kelkaj viaj kolegoj kaj vi. Kaj pri tio li sukcesis, ĉar la afero estos decidita dum la nuna konferenco, kaj estas absolute certe nun, ke mia nomo ne povos esti konsiderata, eĉ se mi poste facile povus pruvi mian senkulpecon.”

“Jes. Pri tio vi tute pravas, se la enketo jam atingis tiun stadion.”

“Ĝi atingis ĝin, kaj mi estas amara. Ial, eble ĉar mia amafero intertempe perdis multe el sia ekzalta etoso, mi ege ambiciis tiun postenon. La defalo estas por mi tre kruela.”

“Kiam vi eksciis, ke oni kontrolas viajn financajn manipuladojn?”

“Mi sciis pri ia kontrolo jam de kelka tempo, sed pri la rezultoj de tiu kontrolado mi eksciis nur ĉi tie, en Alma-Ato.”

“Nu, estas terura bato por vi, ke vi ne havos tiun postenon, tion mi komprenas, sed post la konferenco vi tamen povos pruvi, ke, dum vi kulpas pri neglekto, la sumoj defraŭditaj iris al iu alia ol vi.”

“Se nur estus tiel, la bato al mia kariero jam estus nesuperebla, almenaŭ por ambicia homo kiel mi. Sed vi ne imagas la makiavelan spiriton de mia kolego…” Li interrompis sin kaj ŝin rigardis takse.

“Ĉu vi permesas, ke mi fumu?” li diris, kaj, ĉe ŝia jesa respondo, li proponis al ŝi cigaredon, kiun ŝi ne akceptis.

“Vi parolis pri la makiavela cerbo de via kolego”, ŝi memorigis.

“Jes. Tion mi eksciis nur pasintan vendredon” – ‘verŝajne el la dosiero ŝtelita ĉe Kertsch’, Ĝoja pensis – “kaj tio pruvas, ke lia celo estas min faligi, ne havigi al si monon, kvankam li verŝajne ekspluatis kelkajn bonajn okazojn tiucele. La defraŭdataj sumoj estis ĝirataj al speciala bankokonto mianoma, pri kiu mi sciis nenion…”

“Sed”, Ĝoja interrompis, “oni ne povas havi bankkonton sen doni specimenon de sia subskribo, kaj sen indiki adreson!”

“La adreso, kiun li donis, estis ĉe iu t.n. respondservo, kiu, tute certe aŭtomate plusendis la korespondaĵojn al li aŭ al amiko lia. Sekve, mi neniam ricevis ian paperon de la banko koncerne tiun konton kaj mi suspektis nenion. Kaj koncerne mian subskribon, ĉi tiu troviĝas sur la dokumentoj pri malfermo de konto. Tiujn ne mi subskribis, kompreneble, estas simple falsaĵo.”

“Vi do povos pruvi la falson, kaj estos savita!”

“Tion mi unue opiniis, kiam mi eksciis pri tiu konto. Kaj poste mi pripensis. Se mi reale volus defraŭdi, ĉu ne plej simpla ruzo estus, por defendi min kontraŭ eventuala suspekto, iel falsi la propran specimenan subskribon, ekzemple petante senskrupulan personon tion fari por mi, kontraŭ pago? La risko estus minimuma. Kaj ĝi estis nula por mia turka kolego. Oni eble povos pruvi, ke la subskribo ne estas mia, sed estas alia afero trovi, kiu imitis ĝin. Mia kolego necese havas kunkulpulojn, li koruptis homojn en la evolulandoj por defraŭdi tiujn sumojn. Ekzemple, ni financis projekton, kiu laŭdire plenumiĝis dum tri jaroj, kun aĉeto de materialo kaj ĉiaspecaj elspezoj, ĉiu raporto laŭregulare estis komunikita, sed ĉio estis falsa, nenio estis reale efektivigita, kaj la respondeculo en la evolulando enpoŝigis al si multe da mono, dum la aliaj ŝparitaj sumoj estis ĝiritaj al mia sekreta konto. Pri tiu projekto respondecis mi, sed mi lasis mian turkan helpanton ĝin prizorgi.

“En multaj aliaj okazoj, temas nur pri procentoj dedirektataj de la ĝusta funkcio al privataj kontoj, sed kiel ajn estis, li bezonis kunfriponojn, kaj verŝajne unu el ili akceptis imiti mian subskribon. La polico neniam trovos lin. Povas esti ie ajn en la mondo!”

“Sed vi neniam uzis tiun konton. Tio estos suspekta, ĉu ne?”

“Ĉu vere? Kiu tribunalo kredos, ke mi ne intencis uzi ĝin? Cetere, mia vera subskribo sufiĉe similas la imitan, por ke la banko agu laŭ miaj ordonoj, se mi sendus ordonon al ĝi. Tiu mono do fakte estas je mia dispono. Kiel pruvi, ke ne mi aranĝis la tutan aferon?”

“Vi efektive bezonos unuarangan advokaton”, Ĝoja diris kun simpatio, ekkonsciante, dum ŝi prononcis la vortojn, ke tiu frazo validas egale ĉu li rakontis la veron aŭ ne.

“Eĉ pli ol vi imagas. Aŭskultu. Mi raportos al vi plian kaŭzon min suspekti. Siatempe, kiam mi estis juna, mi laboris en firmao, kie gravulo, mia ĉefo, foje faris konsiderindan eraron, sufiĉe seriozkonsekvencan por ke la afero venu antaŭ tribunalon. La kulpinto estis malkuraĝa homo, kaj por ne preni la respondecon sur sin, li maljuste akuzis junan oficiston. Aliaj helpis lin en la falsa akuzado, kaj li petis ankaŭ min atesti samsence, minacante, ke se mi ne konsentos, ili maldungos min, kion mi tute ne deziris. Se mi estus jesinta, la tribunalo estus kondamninta la knabon. Mi rifuzis, kaj dank’ al mia atesto, ĉi-lasta estis savita. Tamen, la aliaj sufiĉe bone konspiris inter si por konfuzi la aferojn, tiel ke ili evitis kondamniĝon kaj konservis siajn postenojn en la firmao. Mi kompreneble perdis mian, kaj foriris. Ankaŭ mia juna savito estis eksigita, sed li sentis al mi kortuŝan dankemon. Antaŭ mia foriro, li vizitis min kaj deklaris solene, ke li estas mia ŝuldanto, kaj ke se iam li sukcesos iĝi sufiĉe riĉa, li trovos min, kie ajn mi estos, kaj nepre repagos al mi (mi ankaŭ estis helpinta lin multe per miaj juraj konsiloj). Tiuj okazaĵoj disvolviĝis en Aleksandrio en 1952.

“Mi tute forgesis tiun aferon, ĝis antaŭ kelkaj monatoj iu ĝiris 2000 dolarojn al mia ordinara konto, kun neniu alia klarigo ol “Memore pri Aleksandrio, A.T.” A.T., tio estas liaj komencliteroj. Nu, bone, mi trovis la aferon neatendita kaj ĉarma. Post du monatoj denove venis 2000 dolaroj kun la sama mencio. Kaj kiam mi eksciis pri la makiavelaĵo aranĝita por perdigi mian reputacion, mi subite ektimis. Kion, se mia turka kunlaboranto eltrovis pri tiu epizodo, kaj decidis tiel sendi al mi monon kun mencio, kiu ne igos min reagi tuj? En la tuta kunteksto de la aferoj riproĉataj al mi, tiu mencio odoras kiel aludo al koruptaĵo, ĉu ne? Kiel mi povus konvinki tribunalon, mi demandas vin? Ne estas ia ebleco. Tiu homo profitis momenton de anima malforteco miaflanka, kiam mi enamiĝis, por ruinigi mian vivon…”

“Mi estas impresita, sinjoro. Kiam mi venis al vi kun mia kolektiva propono, mi ne imagis, ke mi aŭdos pri tia angoriga situacio.”

“Mi petas vian pardonon, se vian afablecon mi trouzis, sed mi vere bezonis paroli al iu, kaj vi montriĝis tiel komprenema! Vi ne imagus, kiel sola mi sentas min en tiu tuta travivaĵo.”

“Mi devas pardoni al vi nenion, sinjoro. Mi komprenas vian turmenton. Bedaŭrinde…”

“Nun estas tempo, ke mi reiru oficejen. Ĉu mi revidos vin, sinjorino?”

“Espereble”, ŝi respondis, kun miksitaj sentoj. Kaj rigardante lin foriri, ŝi sentis pinĉeton en la koro.

* * *

“Kaj kiel vi taksas la tutan aferon?” Jano demandis.

Dum longa senvorta minuto, Ĝoja mense konsideris la diversajn elementojn.

“Mia unua impreso estis, ke li parolas sincere.”

“Sed vi havis duan impreson, ĉu?”

“Jes. Mi ŝanceliĝas de unu al la alia. Mi diras al mi: Se li estas sincera, kia terura situacio! Kaj tiaj situacioj ekzistas en la vivo, ĉu ne? Aliflanke, mi rebatas: Se li estas kulpa pri la defraŭdoj, kaj eble ankaŭ pri la murdo, kia bona maniero prezenti sian defendon! Li estis advokato siatempe, kaj lia pledo estis perfekta, kun la ĝustaj momentoj de emocio, la esprimo de amareco, kaj la racia konstruo de la tuto… Kiel scii la veron?”

“Ĉu tiu turko troviĝas ĉi tie? Estus interese aŭdi lian version de la faktoj.”

“Li absolute ne aludis al ties ebla ĉeesto. Li eĉ ne diris la nomon, kaj kompreneble mi ne povis demandi.”

“Enketante surloke, necese ni solvos la dilemon. Ekzemple, ni certe trovos bankoficiston, kiu atestos, ĉu Romian mem aŭ iu alia prezentiĝis por malfermi la konton…”

“Jano!”

Li rigardis akre. En ŝia esprimo hororo legiĝis. Ŝi prononcis rapide:

“Jano! Mi ĵus pensis! Ĉu eblus, ke dezirante definitive ruinigi lian karieron, iu murdis Kertsch-on, certa, ke la kulpo falos sur Romian?”

“Vi scias same bone kiel mi, kiom tordita la homa menso kelkfoje montriĝas. Vi pravas. Tio estas hipotezo, kiun ni ne rajtas neglekti.” Kaj Karal zorge notis en sia notlibreto: esplori pri la turka kunlaboranto de Romian.