Ĉu ni kunvenis vane?/16

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
15 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
16
17

Stefano rendevuis kun Michael Wise ĉe la akceptejo de hotelo Ala-Tau. Tie troviĝis gazetvendejo, kiu disponis gazetojn en ĉiaspecaj lingvoj, sed, almenaŭ koncerne la okcidenteŭropajn, nur komunistajn: L’Humanité, L’Unità, The Daily Worker, Le Drapeau Rouge, ktp. Por sin amuzi, Stefano demandis al la vendistino, ĉu ŝi havas L’Osservatore Romano, sed ŝi sciis nur la rusan.

“Stefano! Ĉu ankaŭ vi sopiras al okcidenta…” Ĵus alvenis Michael Wise, sed nur post nekomprenebla paŭzo, dum kiu li fikse rigardis la vendatajn gazetojn kaj revuojn, li finis sian frazon, tre malrapide: “… al okcidenta gazeto ne komunista?”

“Kio okazis al vi?” demandis Stefano, sed jam Michael fingrumis en sia monujo.

“Ĉu vi havas du kopekojn?” li petis Stefanon, kiu tuj transdonis la monerojn.

“Jen”, li diris al la vendistino, prenante gazeton. Ŝi rigardis lin ekstreme intense. Stefano rimarkis, ke la gazeto estas hebreskriba.

“Mi neniam kredus, ke ni trovos ĝin ĉi tie”, la usonano diris al sia kunulo, dum ambaŭ paŝis for. Estis ja decidite, ke ili piediros urbocentren.

“Kio ĝi estas?” la nevo de Karal scivolis.

“Ekzemplero de la gazeto, kiun menciis mia mistera apudulo en la sinagogo: Birobiĝaner Ŝtern.”

“Ĉu vi kapablas legi?”

“Estas en la jida lingvo. Mi ne legas ĝin tute flue, sed mi povas preskaŭ ĉion kompreni. Miaj kvar geavoj parolis nur jide, kaj ili vivis longe, ĉu kun ni, ĉu tuj apude, en Brooklyn. Tial, kvankam mi ne vere parolas la lingvon, mi ĝin komprenas, eĉ se – se paroli sincere – mi preferus, ke ĝi estu skribata per latinaj literoj.”

“Ĉu la jida estas nur speciala maniero skribi la germanan?”

“Ne. La gramatiko estas relative malsama, ankaŭ la prononco, kaj multaj vortoj estas tute aliaj, kiuj devenas de la hebrea, aramea, latina kaj ĉefe el la rusa, pola aŭ aliaj slavaj lingvoj.”

“Kiel tio klariĝas?”

“Mi ne estas spertulo pri la afero, kvankam unu el miaj avoj estis iom fanatika pri ĝi. Se mi bone memoras liajn tedajn prelegojn, la jida komence estis la lingvo de judoj, kiuj, venante el romanidaj landoj, establiĝis ĉe la Rejnvalo ĉirkaŭ la 11-a aŭ la 12-a jarcento. Tial eĉ la germana enhavo de la lingvo estas arkaika kaj dialekta. Oni ĉiam skribis ĝin per hebreaj literoj, ĉar la judoj plejparte, almenaŭ tiuepoke, ne sciis skribi alimaniere. Cetere, tiam, en la tuta Eŭropo, nur la judaj viroj kaj la kristanaj religiuloj entute sciis skribi, krom kelkaj maloftaj esceptoj.”

“Kaj kion signifas Bibiroĝa… kiel vi diris?”

Birobiĝaner Ŝtern?”

“Jes. Kion tio signifas?”

“Birobiĝana stelo.”

“Ne multe pli kompreneble!”

“Ĉu vi neniam aŭdis pri Birobiĝano?”

“Neniam.”

“Estas regiono en sovetia Ekstrema Oriento. Terura regiono, laŭ tio, kion mi aŭdis. Se mi ne eraras, estis ideo de Stalin por kontraŭbatali cionismon. Li pensis: la judoj volas propran landon, nu, bone, mi donos landon al ili. Li elektis tiun negastaman teron, kaj ege propagandis, por ke la judoj de Sovet-Unio iru tien establi judan komunisman paradizon. Multaj iris, el kiuj, laŭdire, multaj ne pro propra decido. Mi tute ne scias, kiom da ili ankoraŭ restas tie. Fakte, mi eĉ ne imagis, ke ekzistas sufiĉa jidlingva komunumo, por ke oni presu ĉi tian gazeton. Kiam mia apudulo sinagoga menciis la nomon, mi apenaŭ kredis miajn orelojn. Sed la plej granda surprizo estis trovi ĝin ĉi tie.”

“Eble ili ne havas ĝin konstante.”

“Efektive. Mi ne mirus, se tio estus organizita pro la internacia konferenco, por ke okcidentanoj ne povu plendi, ke ĉiu signo pri juda kaj jida kulturo malaperis.”

“Pri kio parolas tiu gazeto? Ĉu vi povas diri?”

“Mi legu al vi la titolojn, tio donos ideon. Jen: Pli rapide prizorgi la transporton de la terpomoj, Averto de la Nadeĵdina soveto de l’ Birobiĝana ‘rajon’, t.e. distrikto, aŭ io simila; Estu salutata, lernejo, tio ŝajnas esti pri la fino de la ferioj; Kunsido de la Prezidantaro de la Supera Soveto de USSR; Survoje al teknika progreso; Progresa brigado de traktorprizorgantoj… Ne tre interese. Ŝajnas, ke eĉ ne estas unu internacia novaĵo, nur lokaj aferoj. Kompreneble, ĉiu leganto de ĉi tiu legas pri aliaj eventoj en la grandaj sovetaj taggazetoj, kiel Pravda kaj Izvestija.”

“Ĉu vi komprenas, kial via kunulo en la sinagogo menciis tiun gazeton?”

“Mi opinias, ke jes. Li ja menciis ‘specialan numeron’. Sed ĉefe mi komprenas pro la enhavo de la filakterioj.”

Stefano haltis subite, mirigita.

“Ĉu vi rigardis, kio estas en ili? Ĉu vi scias?”

“Kompreneble, mi estis scivolema, kaj tuj rigardis…”

“Kial vi ne diris antaŭe?” Stefano preskaŭ koleris.

“Ĉar ni estis interrompitaj, kaj en tiu publika loko…”

“Kia senpeziĝo! La internaciaj policanoj estis tre ĝenataj de la fakto, ke ili nenion komprenas, kaj ili tamen ne volis transdoni al la sovetiaj kolegoj. Pri kio temas?”

“Estas kodo. Estas la klarigoj por deĉifri tekstojn en kodo bazita sur la hebrea Biblio.”

“Efektive, ĉio fariĝas klara nun. Iu grava teksto troviĝas en speciala numero de Bibiĝana Stelo, kodita, kaj la maniero kompreni la kodon alvenis laŭ alia vojo en la filakterioj. Sendube unu el la anoj de la konspiro, kio ajn ĝi estas, havas eblecon uzi presejon kun hebreaj tipoj kaj li presis la hebrekodan mesaĝon tiamaniere, ke ĝi aspektas kiel ordinara gazeto jidlingva. Se oni enmetis tian koditan paĝon en ĉi tian gazeton, estas vere preskaŭ neniu ŝanco, ke iu suspektu ion ajn!”

“Vi pravas. Mi supozas, ke malmultaj sovetaj civitanoj kapablas legi tiujn literojn… Almenaŭ inter la nejudaj, kaj judoj trafante tion – kio ankaŭ estas tre malprobabla, se ekzistas nur unu ekzemplero – verŝajne ne perfidus. Estas ne malbona ideo.”

“Kaj por eviti, ke iu komprenu pri la afero, ili sendis la du erojn aparte: iu, pri kiu ni scias nenion, alportis Bibi…ĝaĝa… nu, la gazeton enhavantan la mesaĝon al la celita instanco aŭ persono, kaj la kodon transportis iu alia, via flustrema kunpreĝanto.”

“Sed kio okazos nun, kiam Kertsch formortis?” sin demandis Michael.

Al tiu demando neniu povis respondi. Pensemaj, ambaŭ junuloj plu marŝis senvorte laŭ strato Furmanova.

* * *

Adams, Tuurken kaj Karal sidis surbenke en la Gorki-Parko. Jam de kelkaj minutoj Karal seninterrompe flustris al siaj du kunuloj.

“Do,” li finis sian raporton, “la mesaĝo troviĝas en tiu jidlingva gazeto. Kion ni faru?”

Adams kaj Tuurken momente pripensis.

“Necesas traserĉi la ĉambrojn kaj oficejojn de ĉiu suspektato, kaj vidi, ĉu unu el ili havas tiun jidlingvan gazeton”, sugestis la blondulo. “Tiam ni pridemandos lin, kaj eble sukcesos akiri konfeson, ke li ĝin ricevis per la murdo de Kertsch.”

“Jes”, aprobis la ĉefo. “La fakto ke la libianoj trovis nenion ĉe Plum ne havas ian signifon por ni, ĉar, unue, ni ne scias, ĉu Plum ne elpensis la tutan aferon, kaj, due, verŝajne ili ne konjektis, ke ili devas serĉi gazeton presitan per hebreaj literoj.”

“Prave”, “Jes”, kunparolis la du aliaj.

“Sed nun”, Adams daŭrigis, “ni stumblas refoje ĉe la sama demando, kiu konstante ĝenas ĉi-enkete: kion, se ion, ni rakontu al niaj sovetiaj kolegoj?”

Voĉo, kies obtuza prononco de la angla estis tuj rekonebla, ekskuis la tri virojn:

“Al kamarado Zajcev, nenion, mi konsilas; kaj al mi ne estas necese, mi ĉion aŭdis.”

De malantaŭ la bosketo, ĉe kiu la benko staris, aperis Maĥmetali. Li paŝis al la parka vojo, antaŭ la benkon, kaj tie kurbiĝis por prenlevi skarabon kaŝitan en la herbo.

“La usonanoj vere estas ege kompetentaj teknike, ĉu ne? Neniam en Sovet-Unio oni sukcesus produkti tiel belan kompakton de tre sensiva mikrofono kaj radio-elsendilo. Ni ĉiam devas akiri el fremdlando tiajn ludiletojn.”

“Ĉu la diablo vin helpas?” Adams demandis, nekapabla kaŝi sian defalon. “Kiel vi povis scii, ke ni sidos ĉi-benke?”

Maĥmetali ridetis:

“Sendube estus pli saĝe lasi vin pensi, ke min helpas la diablo. Sed mi havas korinklinon al via triopo, kaj sekve klarigos. Estas simple. Kunlaboranto mia, kiu, cetere, tute ne scias, pri kio temas, faligis ĉi tiun aŭdeman skarabon delikate en la herbon, kiam ni vidis, ke ĉi tiun benkon vi elektas.”

“Dankon pro la klarigo, kolego. Sed ĉu vi bonvolos ripeti, kion vi komence diris, kiam vi kobolde materiiĝis antaŭ ni? Mi ne estas certa, ĉu mi bone komprenis”, prononcis la nigrulo, kuntirante la brovojn.

“Eble ĉar mia diro efikis surprize. Mi proponas interkonsenton kun vi. Vi diros nenion al mia ĉefo Boris Zajcev pri tiu ĉi afero. Tiuj rusoj ne bezonas scii ĉion gravan, ĉu? Sed, ĉar mi scias, vi dividos kun mi la fruktojn de via esplorado. Se vi trovos la gazeton, vi diskrete informos min, kaj ni kune decidos, kion fari. Ĉu konsentite?”

“Kompreneble ni konsentas. Kion alian ni povus fari?” Adams malĝoje voĉis. La uzbeko, kapsalutante kun kelka ironio, foriris.

Kun sufokita ĝojo Karal dankis la ĉielon ke Maĥmetali ne povis havi ideon pri tio, kion ili diskutis antaŭ ol eksidi sur la benkon. La sovetiano scias pri la gazeto, jes ja, sed ne pri la kodo, kaj la loko, kie ĝi nun situas. Tiun parton de sia raporto Jano prezentis al la du kolegoj promenante antaŭe.

Kaj tiel konscii sian ĝojon igis lin dubeme konsideri la strangan situacion de internaciaj funkciuloj, al kies speco li portempe apartenis: kiom ajn sincere ĉe la dungiĝo oni ĵuris lojalecon al la internacia komunumo, aliaj faktoroj intervenis, kaj li tute ne sentis sin kulpa kaŝi parton de la vero al Zajcev. La malkovro, ke Adams kaj Tuurken samopinias estis por li plaĉa okazaĵo. Kaj nun, eĉ Maĥmetali… ‘Kiel sola tiu Zajcev estas!’ li pensis.