Ĉu ni kunvenis vane?/17

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
16 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
17
18

Ĝoja ĉiam tre ŝatis piediri. Ĉi-matene, ŝi decidis marŝi al sia komisiona kunsido. Laŭlonge de la vasta avenuo, kondukanta al Lenin-Palaco, troviĝis larĝa trotuaro; ĝi ne estis pavimita aŭ asfaltita, sed plaĉe estis al la piedoj paŝi trankvile sur la tero: ŝi ne estis tia pedanta elegantulino, kiu ne tolerus iom da polvo sur la ŝuoj.

Elirante tiun matenon, ŝi preskaŭ koliziis kun Marta Martin. Ankaŭ ĉi tiu iris piede, firme tenante la malnovan pluvombrelon, kiu neniam forlasis ŝin.

Ĝoja iam profitis de la fakto, ke la restoracio apud Lenin-Palaco estis plenplena, por sidi ĉe la tablo, ĉe kiu manĝis Marta Martin, pensante, ke ĉiam estas utile pli bone konatiĝi kun personoj ligitaj al enketo. Ili tiel interkonatiĝis.

“Ĉu ankaŭ vi marŝos al la laboro?” Ĝoja demandis kun larĝa rideto.

“Kompreneble. Estas tiom pli agrable. Mi ne kuraĝas uzi la lokajn aŭtobusojn, tiel plenaj je homoj ili ĉiam estas, kaj mi ne ŝatas iri per tiuj veturiloj, kiujn la aŭtoritatoj metis je nia dispono. Ili neniam estas pretaj je la ĝusta horo, kiam oni ilin bezonas. Sed al mi tre plaĉas tiu vojo oficejen, des pli ĉar la vetero ĝis nun konstante estis perfekta.”

“Efektive. Hodiaŭ estas la unua tago, kiam ni ellitiĝis ĉe griza ĉielo.”

Tiel babilante pri plej diversaj temoj, pri Alma-Ato kaj ĝiaj pomoj, pri la fakto, ke pluraj restoracioj dum la konferenco estas malpermesitaj al la urbanoj, tiel ke kelkfoje oni vidas de ekstere malplenan manĝosalonon, ĉe kies pordo sovetia Cerbero forpelas la frandemulojn ne apartenantajn al la konferenca elito, pri la etaj afiŝetoj invitantaj al interŝanĝo de apartamento, kaj pri multaj aliaj aspektoj de vivo tiom malsama ol tiu, al kiu ili kutimas, tiel babilante ili iris.

Ĉe la vojkruco de Lenina kaj Abaja avenuoj, milicano direktis la trafikon. Al tiu punkto laŭ Abaja avenuo rapide alvenis nigra solenaspekta ‘Volgo’-aŭto, dum la milicano donis la paspermeson al la trafiko de Lenina avenuo. La nigra ‘Volgo’, ne haltante, kornis, sed la milicano ne aŭdis pro la bruo de pasanta ŝarĝveturilo.

Ĝoja kaj Marta haltis por rigardi scenon ne imageblan en okcidenta lando. La ‘Volgo’, al kiu la pasrajto ne estis allasita, tamen plu antaŭeniris, malrapide, ĝis ĝi preskaŭ karambolis kun eta ‘Ĵiguli’-veturilo, kies ŝoforo feliĉe havis bonegajn refleksojn. La bremsa bruo surprizsaltigis la milicanon, kiu, sin turnante, kun falanta makzelo kaj larĝigitaj okuloj unuafoje ekvidis la nigran ‘Volgon’. El tiu eliris dikventrulo, videble furioza. El la eta ‘Ĵiguli’ elsaltis viro en armea oficira uniformo. Kaj, sub la nekredemaj rigardoj de Ĝoja kaj de la sekretariino, fajra kverelo eksplodis, dum aŭtoj kornis kaj pasis ĉiudirekte, singarde kaj malrapide, direktataj de ridantaj aŭtistoj, kiuj amuziĝe pasis preter la krianta triopo, staranta meze de l’ vojkruco.

“Kiaj strangaj moroj!” diris Marta Martin. “Tiu viro en la nigra aŭto ne volis obei la signon de la trafikĝendarmo, kaj li haltigas sian aŭton sub ties nazo por iri lin skoldi! Kiaj strangaj moroj! Rigardu, kiel li kaptis la zonon de la milicano kaj lin skuas!”

Eble la kverelo estus daŭrinta multe pli longe, sed subite, kiel okazas en tropikaj regionoj, fortega pluvtorento ekbatis la grundon. Rapidege, sed plu kriaĉante, ambaŭ veturantoj kuris en sian respektivan aŭton kaj foriris, dum la milicano esprime levis la ŝultrojn.

La pluvombrelo de Marta Martin montriĝis plej bonvena, kaj efikis plaĉe ŝirme kontraŭ la lavanga diluvo, kiu ilin ĉirkaŭis.

“Ĉiuj mokas mian pluvombrelon,” ŝi diris – kaj estis vere, ke ŝia manio ĉien kunporti tian arkaikaĵon estis la celo de multaj ridoj en la monda konferenco – “sed mi nun pruvos, ke ĝi estas pli bona ol multaj modernaj. Ni iros tute komforte triope, ĉu ne?, kara sinjoro, venu kun ni.”

Tiujn lastajn vortojn ŝi direktis al grasa, barelforma sinjoro, kiu staris ĉe pordo provante protekti sin kontraŭ la torenta pluvo. ‘Eble la pluvombrelo taŭgas por tri, sed nur normaldimensiaj’, Ĝoja pensis, dum diluvo lavangis sur ŝian dekstran ŝultron, sed io, kion diris f-ino Martin ŝin subite sendis al fulmrapida ĉeniĝo de neatenditaj pensoj, kvankam la koncerna frazo estis unu el la plej banalaj, kiujn oni povas imagi:

“Kaj kiel fartas via kara edzino? Ĉu ŝi ne venis kun vi el Luksemburgo, s-ro Kirsch1?”

* * *

“Ĉu estas la sama?” Olavi Tuurken demandis al Jano Karal.

Ĉi tiu eligis falditan gazeton el sia poŝo. Pene, li komparis la literojn de la titolo kun tiu, kiun la finno ĵus prenis el la amaso da revuoj kaj dokumentoj en la araba, rusa kaj multaj aliaj lingvoj, kiujn la policanoj ne kapablis identigi.

“Rigardu. Kion vi opinias?” Jano respondis. Kaj ambaŭ viroj kliniĝis super tiuj literoj, el kiuj, por ili, ĉiu tute similis la sekvantan.

“Jes, estas la sama”, ili diris samtempe. Kaj zorgante, ke ĉio estu en la sama ordo, kiel ĉe ilia eniro, la du policanoj eliris el la ĉambro de Jakobo Plum. Estis la lasta el la esplorendaj lokoj. Li, kaj nur li, posedis ĉe si numeron de Birobiĝaner Ŝtern.

* * *

Plum aspektis pli kompatige ridinda ol iam ajn antaŭe. Li balbutis, li havis tikojn, li faris nekoherajn gestojn, kiuj ĉiam minacis faligi iun objekton, kaj lia voĉo iĝis pli kaj pli alta, kvazaŭ ju pli li teruriĝis, des pli li penis imiti la sonojn de sopranulo.

“Kion mi diru, sinjoroj, kion mi diru?” li kriis kvazaŭ deklame. “Via demando estas tiel absurda, ke mi… oj, oj, oj… kontraŭ absurdeco senkulpa ŝafido estas pli senhelpa ol hardita bandito.”

“Kio estas tiu ĵurnalo?”

“Ĉu vere vi ne scias? Sufiĉas legi la titolon. Estas Birobiĝaner Ŝtern.”

“Kaj kio estas Birobiĝaner Ŝtern?”

“Publikigaĵo, periodaĵo, ĵurnalo, tagaperaĵo, taggazeto, sinjoroj. Kiel oni povas respondi tiel absurdajn demandojn? Tamen, mi ne povas diri, ke estas la Korano aŭ la Biblio. Oj! Eble mi ofendis vin. Mi diru, videble ne estas la Kapitalo de olda Karlo! Oj, oj! Refoje mi ofendas, eble. Dio mia! Mi perdas la prudenton. Kaj da ĝi mi neniam havis…”

Dum li parolis, li pasigis la manon ree kaj ree tra la hararo, tiel ke post kelka tempo li iĝis tute diskombita, kun plej komika efekto.

“Aŭskultu, gesinjoroj, ne, pardonu, sinjoroj, e… kion mi volis diri? Ha jes! Kial vi venas fari al mi demandojn pri tiu kompatinda birobiĝana gazeto, dum vi vidis en tiu sama ĉambro mian kolekton da gazetoj pers-, arab-, hindi-, rus-, moldav- kaj alilingvaj, pri kiuj vi sentas neniun bezonon pridemandi min. Mi ne komprenas.”

“Kial vi havas tiun gazeton ĉe vi? Kiel vi ĝin akiris?”

“Kiel pri ĉiuj aliaj, sinjoroj. Pro la lingvo. Mi aĉetas ĉialingvajn tekstojn. Mi estas estro de ĉi tiu tradukfako. Mi estas konata poligloto. Post Georgo S*** kaj Georgo K***, verŝajne mi estas la homo, kiu komprenas plej multe da lingvoj en la mondo, kvankam mia antaŭnomo ne estas Georgo. Mi eĉ opinias, ke mi staras antaŭ Teodoro G***. Kaj mi eĉ havas avantaĝon super ili: mi komprenas la lingvojn aŭde, dum tiuj estas ĉefe legaj lingvofenomenoj.”

“Interese”, simple diris Karal, sin demandante, ĉu tiuj nomoj respondas al ia realeco, aŭ ĉu temas nur pri misvojiga elpensaĵo. Plum probable ne aŭdis.

“Sed vi ne imagus,” li plu lispis, “kion tiu gazeto signifas por mi…”

“Ho jes, mi imagas.”

“Ne, sinjoro, vi ne povas imagi. Birobiĝan! La sovetia Ciono… Kaj estas tiel interese vidi la influon de la rusa sur la jidan! Rigardu!” Li kaptis la gazeton el la manoj de Tuurken tiel rapide kaj forte, ke ĝi preskaŭ ŝiriĝis. “Sur paĝo 3, se mi bone memoras, jes ĉi tie sur paĝo 3. Ĉu vi vidas? Ĉu ne estas eksterordinare?”

“Ho, vi scias, por mi,” Karal diris ridetante, “hebreaĵo estas hebreaĵo, nekomprenebla.”

Sed la alia ne aŭskultis lin.

“Rigardu, sentjaber, por “septembro”, pura rusaĵo. En Novjorko, en Jerusalemo, en Antverpeno, se iu ankoraŭ parolas la jidan en Antverpeno, oni diras september. Kiel stulta mi estas! Kial mi serĉis sur la tria paĝo? Kompreneble la dato troviĝas sur la frontpaĝo. Jen: sentjaber, el la rusa sentjabr’. Ĉu vi scias, kial tja anstataŭ tem? Tre interesa demando. En la malnovslava ekzistis nazaj vokaloj…”

“Sendube estas tre interese, sinjoro” interrompis la finno, “sed…”

“Sed kio? Kial mi ne rajtus havi jidlingvan gazeton apud la kazaĥaj, uzbekaj, taĝikaj kaj aliaj, kiujn mi kolektis ĉi-lande? Ĉu vi iom lernis la kazaĥan? Tre interesa lingvo. Turkeca. Bedaŭrinde, mi ne restos sufiĉe longe por ĝin vere studi. Tamen, Abaj, la granda kazaĥa poeto…”

“Alian fojon pri kazaĥa poezio, s-ro Plum”, Karal intervenis. “Ni ne volas diskuti pli longe hodiaŭ. Sed ni devas konservi ĉi tiun gazeton.”

“Ne, ne, sinjoro, mi petas vin, mi petegas vin” – li genuiĝis – “ne mian Stelon Birobiĝanan. Mi donos al vi alian, se vi nepre deziras jidlingvan publikaĵon. Mi havas ankaŭ Sovetiŝ Hejmland, ĉu tiu ne plaĉos al vi? Multe pli literature. Sed mian Birobiĝanan Stelon” – li kisis ĝin – “mi ne donos al vi.” Li parolis kun la tono de infano, kiu rifuzas pruntedoni ludilon al kamaradeto.

“Tamen, s-ro Plum, ni devas…”

“Vi devas! Sed ĉu vi rajtas? Montru al mi la paperon, kiu rajtigas vin traserĉi mian ĉambron, dum mi forestas, kaj preni aferon el ĝi.”

‘Li ludas frenezulon, sed estas fakte inteligenta, eble eĉ siamaniere tre efika ulo’, Karal pensis, kaj li dankis Dion, ke la inkluzivo, kvankam ne tre klarmotiva, de Maĥmetali en la konfidencon ebligis agi, se ne leĝe, almenaŭ kun ĉiuj ŝajnoj de leĝeco.

Li tamen iom timis transdonante al Plum la ruslingvan oficialaspektan paperon pretigitan de la sfereca uzbeka enketisto. Videble Plum estis tia homo, kiu scias multon pri regularoj kaj dokumentoj el iu ajn lando. La estro de la tradukistoj prenis la paperon per la pinto de fingro, kvazaŭ estus malbonodora ŝmiraĵo. Li metis la okulvitrojn al la pinto de la nazo kaj legis laŭtvoĉe en la rusa. ‘Li havas tre bonan prononcon’, Karal konstatis.

“Estas ankaŭ ĉi tiu”, Tuurken diris, enmanigante al Plum la duan rajtigilon, subskribitan de Adams. Por impresi la tradukiston, Adams decidis uzi anglalingvan dokumenton, esprimantan la rajtigon pri traserĉo kaj eventuala forpreno de gazeto Birobiĝaner Ŝtern. Tiu fakte ne validis ĉi-kaze, ĉar la individuaj hotelĉambroj ne ĝuis la eksterteritorian statuson atribuitan al la konstruaĵoj kunside kaj ofice uzataj por la konferenco, sed estis dube, ĉu Plum sciis pri tiuj subtilaj juraj nuancoj.

“Nu, nu, ŝajnas en ordo, sed kiam vi redonos ĝin al mi?”

“Tion ni ankoraŭ ne povas diri”, Tuurken respondis. “Kiel eble plej baldaŭ, ĉu ne, Jano?”

“Tute certe”, ĉi-lasta aprobis, trankvilige.

Kiam ili forlasis la oficejon, Plum skuis malĝoje la kapon. Du larmoj ruliĝis ambaŭflanke de lia nazo, dum ili aŭdis lin murmuri, kvazaŭ nostalgie: “Birobiĝan.”

* * *

“Sed eĉ se tiu ĉi numero enhavas la mesaĝon, kio ne estas pruvita, tio efektive sciigas al ni nenion pri la krimo”, Adams diris.

“Nenion”, eĥis la finno. “Eble Kertsch ankoraŭ vivis kaj donis la gazeton, kiam Plum iris lin viziti, se ambaŭ partoprenis en la konspiro. Ĉu Plum estas judo?”

“Ni ne scias”, Adams diris. “Tiu nomo estas stranga. Povus esti aliigo de Blum. Sed ĉiaokaze nomo signifas nenion tiurilate.”

“Ĉu eblus, ke ni misinterpretis niajn faktojn pri la eltrovaĵo de Berenŝtam?” Karal demandis.

“Miaopinie ne”, respondis la ĉefo. “Laŭ mia kompreno, Berenŝtam faris iun teknike tre gravan eltrovon. Estante judo, verŝajne laboranta en Birobiĝano, eble eĉ tie ekzilita, li preferis komuniki sian eltrovaĵon al Israelo ol al la reĝimo sovetia. La libianoj eksciis, probable per israelano laboranta por ili, aŭ per duobla agento2, pri la plano profiti de la alma-ata konferenco por transmanigi la referaĵon de Berenŝtam kaj ĝin elporti el Sovetio. La sovetianoj tion eksciis, ĉu per la libianoj, ĉu per agento sia en Israelo aŭ sur la propra teritorio. Kiom da ŝtatoj nun scias pri la afero, ni ne povas diveni. Mia impreso estas, ke kiel agento de ŝtato ekstera, Berenŝtam estis nur amatoro, fakte improvizis tiun rolon por si, kaj loĝis forperdite, se eblas tiel diri, en izolita malproksima regiono, ne disponante la sperton kaj rimedon de vera inform-agento, tiel ke eble aliaj likoj okazis ie sur la transsenda linio. Tion ni ne scias. Kion ni scias, tio estas, ke la transdono de la mesaĝo kaj de la kodo devis fariĝi pere de Kertsch.”

“Se Plum estas judo, estus tute kompreneble, ke li akceptis parton en plano destinita helpi al Israelo”, Tuurken diris.

“Eble, sed tio ne estas decida faktoro”, Karal rimarkigis. “Eĉ estante judo, li povus labori por alia ŝtato, kaj murdi Kertsch-on por kapti la gazeton kun la sekreta mesaĝo.”

“Tiel ke, eĉ se la gazeto, kiun ni trovis ĉe li, estas la ĝusta, ni ne antaŭeniris unu colon direkte al pruvo de kulpeco”, la finno murmuris, kaj Adams malĝoje konkludis:

“Prave, ni tute ne progresis.”

————————


1  Kirsch — Prononcu: Kirŝ.

2  duobla agento — Ano de spionservo, kiu laboras samtempe por du malamikaj ŝtatoj, el kiuj nek unu nek la alia scias pri lia aparteno al la rivala sekreta servo.