Ĉu ni kunvenis vane?/18

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
17 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
18
19

Ĝoja sentis sin aparte bonhumora. La vetero, kiel preskaŭ konstante en Alma-Ato, estis belega, la kunsido, kiun ŝi ĵus ĉeestis, speciale kaptis ŝian intereson, kaj la malrapide paŝantaj sovetianoj, kiuj svarmis surtrotuare, montris nur ridetantajn vizaĝojn. Ŝi intencis reveni hotelen piede, sed kiam ŝi proksimiĝis al la bushaltejo, ŝi vidis, ke el la grupo de atendantoj elstaras neordinare eleganta belulino: Lolita Fuentes. Tian okazon pli bone konatiĝi kun ŝi estus nedece forperdi.

“Pardonu min, sinjorino,” ŝi alparolis ŝin, elmetante sian plej ĉarman rideton, “eble vi scias, ĉu ĉi tiu buso iras al Ala-Tau-hotelo?”

“Jes, ĝi tien iras”, belsonis la respondo. “La venonta veturilo de la konferenco foriros nur post duonhoro, sed publika buso venos tre baldaŭ.”

“Ankaŭ mi do iros buse. Sed verdire, mi ĝojas, ke mi estas kun vi. Mi neniam kuraĝis eniri tiujn. Ili estas tiel homplenaj ĉiufoje! Kaj ne sciante la lingvon, mi timis ne scii kiamaniere pagi, kaj kiom…”

“Estas tute simple, vi vidos. Ha, jen ĝi venas.”

La aŭtobuso estis efektive plenplena. Ambaŭ virinoj grimpis en ĝin.

“Ĉu oni pagas al la ŝoforo?” Ĝoja scivolis.

“Jes.”

“Sed ni eniris tra la malantaŭa pordo!”

“Ne grave. Estas tre amuza sistemo”, ŝi prenis monon el sia saketo kaj, prononcante dva1, ŝi ĝin transdonis al viro, kiu staris en la buskoridoro. Tiu viro transpagis la monon al alia pli antaŭa ripetanta dva, kaj tiu al plua, kaj tiel, de pasaĝero al alia, la mono atingis la ŝoforon. Post kelkaj momentoj, la sistemo funkciis en la alia direkto, ĝis iu finfine redonis al Lolita du busbiletojn kaj la restmonon.

“Mirinde!” Ĝoja gaje krietis.

“Tia sistemo ne estus imagebla en Okcidento, ĉu?” Lolita demandis.

“Certe ne. Estas vere granda plezuro konferenci en tia loko, kiun ni normale neniam vizitus.”

“Efektive, la loko estas tre interesa. Hieraŭ mi ĉeestis la kazaĥan operon. Ege interese.”

“Ĉu vere?”

“Grandioza spektaĵo. Kompreneble, mi nenion komprenis, ĉar estis en la kazaĥa. Sed la voĉoj estis belegaj. Kaj la kostumoj! Ĉu ankaŭ vi spektis ion interesan ĉi tie?”

“Nur la cirkon, sed ĝi estis rimarkinda.”

“La ejo estas tre malvasta, kompare kun la cirkoj, al kiuj ni kutimas, sed la prezentado estas efektive belega. La klaŭno sur la ĉevalo… Mirinde! Tiuj kazaĥoj vere formas unuon kun siaj ĉevaloj. Kompreneble dum generacioj ili nomadis tra la stepoj kaj dezertoj, rajde.”

“Jes. Ŝajnas, ke la registaro provas igi ilin fikshejmaj. Mi min demandas, ĉu ili povas adaptiĝi…”

“La registaro faras tiom por ili. Nomadismo ne plu estas adaptita al la kondiĉoj de vivo moderna. Sed la socia vivo ĉi tie… Ne estas mizero, absolute ne…”

“Tamen mi vidis domaĉan kvartalon, piede revenante de sur Kok-Tjube. Ni iom misvojis kaj …”

“Domaĉoj, ĉu vere? Mi neniam vidis. Devas esti postrestaĵo de la malfacilaj tempoj. Nun videble estas plena prospero ĉi tie.”

“Ĉu vi vizitis la magazenojn?”

“Apenaŭ, ni havas tiom da laboro.”

“Nu, la GUM ne havas multajn varojn. Se kompari kun okc—”

“Sed kial ĉiam kompari, sinjorino? Kaj, se entute kompari, kial kun Okcidenta Eŭropo kaj ne kun Hindio aŭ Sudameriko? Tio estas la eraro. Vi troviĝas meze de Centra Azio. Kvarcent kilometrojn for – ĉu vi imagas? tio estas tute proksima – nur 400 kilometrojn for komenciĝas Ĉinio, la plej sovaĝa parto de Ĉinio. Se vi esperas trovi ĉi tie magazenojn kiel en Parizo aŭ Londono, kompreneble vi defalos de alte. Prefere rigardu la homojn, kiel feliĉaj ili estas.”

Ĝoja rigardis ĉirkaŭ si en la buso. Kelkaj homoj babilis tre vigle kaj ridetis. Aliaj havis neŭtralajn, senesprimajn vizaĝojn. Kaj la trajtoj de tria kategorio elvokis zorgojn kaj la streĉitecon de tiu, kies vivo malfacilas. Tuj apud Ĝoja, junulo duondormis sur sia seĝo, kun lipoj formitaj al feliĉa rideto, kvazaŭ li sonĝus plej plaĉan amaventuron. Certe ne estis ĉi tie pli da malfeliĉo ol aliloke, se juĝi laŭ la vizaĝoj, sed videble ankaŭ ne malpli.

“Okcidentanoj havas terurajn antaŭjuĝojn”, Lolita daŭrigis pli kaj pli entuziasme. “Ili emas ĉion kritiki. Ĉar oni iom atendas en restoracio, ili laŭte grumblegas, ne pensante pri la bono de tia sistemo por la gekelneroj. Egoismaj ili estas, nekredeble egoismaj.”

Ŝi parolis tre laŭte, kaj pluraj veturantoj jen scivole, jen ironie rigardis al ŝi.

“Ĉu vi scias, kiun rangon okupas Alma-Ato koncerne la proporcion de verdejoj rilate al la nombro de loĝantoj?”

“Ne. Mi tute ne scias”, respondis Ĝoja.

“La trian. Estas la tria urbo en la mondo: 80 kvadrataj metroj da verdaĵo por unu urbloĝanto, ĉu ne mirinde?”

“Tio certe igas la urbon tre plaĉa. Vi ŝajnas bonege informita pri ĝi. Ĉu vi povus diri al mi, kial ne estas pli varme? Mi opiniis, ke meze de Azio, ĉirkaŭite de dezerto, en tia urbo oni devus boli.”

“Estas pro la alteco. Ni troviĝas 900 metrojn alte super la marnivelo, kaj tio sufiĉas, des pli ke la klimato estas seka.”

La entuziasmo de Lolita Fuentes pri Alma-Ato ŝajnis neelĉerpebla. Ŝi konis multajn detalojn pri la urbo, la respubliko, la tuta sovetia federacio. Kaj ŝi kvazaŭ prelegis al Ĝoja tiel absorbite, ke ŝi ne atentis la vojon.

“Oj, kie ni estas?” ŝi subite ekkriis.

“Mi tute ne scias”, Ĝoja respondis. “Vi aperas tiel hejme en alma-ata buso, ke mi blinde sekvis vin.”

“Ĉi tiu buso ne iris laŭ la kutima vojo; ŝajnas al mi, ke ĝi turniĝis dekstren.”

“Ĉu ni provu demandi iun?”

Ambaŭ provis informiĝi ĉe la kunveturantoj, sed neniu povis respondi en lingvo scipovata de la du virinoj.

“Ni eliru”, Lolita Fuentes decidis, kun io tre aŭtoritata en la voĉo. Ĝoja sekvis ŝin.

“Neniam ni trovos so—” la sudamerikanino komencis, sed ŝi tuj interrompis sin vidante taksion, kiun ŝi vigle alvokis.

Post kiam la taksio ilin lasis ĉe la hotelo, Ĝoja sugestis:

“Ĉu vi estas libera nun? Mi invitas vin al trinkaĵo. Pro mi vi maltrafis la hotelon en la buso.”

Kelkajn minutojn poste ili sidis kune en la trinksalono, kaj daŭrigis la konversacion.

“Ĉu vi trovas la konferencon interesa?” demandis Lolita.

“Iurilate jes,” ŝia kunulino respondis, “sed… kiel diri? Mi min demandas, ĉu la etoso ne estis grandparte fuŝita de la krimo.”

“Ĉu vere?”

“Estas malfacile diri. Ĉio laŭŝajne plu disvolviĝas kiel antaŭe, sed oni sentas ian… ian malkomforton, ĉu ne?”

“Eble jes. En kiu organizo vi laboras?”

“Mi ne apartenas al la sekretariejo. Mi estas ano de ŝtata delegitaro”, Ĝoja respondis, amuzate de la konsterna esprimo de la kunbabilantino. La rilatoj inter delegitoj kaj membroj de la sekretariejoj ne ĉiam estas glataj.

“Pardonu, mi tute ne sciis…” Lolita diris, kaj ŝi subite ekridegis. Nun estis la vico de Ĝoja konsterniĝi nekomprene.

“Nun ni estas kvitaj”, ridvoĉis la elegantulino. “Eble mi estis sentakta traktante delegiton kiel membron de la sekretariejo, sed vi estis sentakta parolante al mi pri la morto de kompatinda Tomaso.”

“Pardonu, sinjorino, mi vere ne komprenas”, Ĝoja mensogis. “Cetere, ne estas sentakte konfuzi delegiton kun ano de sekretariejo. Tiuj hierarkioj devus ne ekzisti. Se mi agis maldelikate al vi, bonvolu min pardoni, estis tute nevole.”

“Nu, en la sekretariejoj, ĉiuj scias, ke mi estis la… e… edzino, ni diru, neoficiala edzino de Tomaso Kertsch, kiu tiel neatendite mortis.”

La okuloj de Ĝoja malfermiĝis tute larĝe, ŝi elspiris brue kaj mordetis al si la lipon, esperante, ke ŝi sukcesas taŭge ŝajnigi ekmiron. Ŝia mieno samtempe montris embarason, kio estis tute konvena, ĉar kiel kondolenci personon, kiu ridas tiel varme pri la forpaso de la amato?

“Mi… mi…” ŝi balbutis. “Pardonu, mi ne sciis. Bonvolu akcepti mian plej koran kondolencon…”

“Ne necesas, sinjorino, tute ne necesas. Kiel vi vidas, lia forpaso min ne suferigas. Aŭ almenaŭ nun ne plu. Mi amis lin, estas vere, sed li kondutis tiel abomene al mi lastatempe, ke mi fakte ĝojas pri lia morto.”

Ĝojan surprizis la esprimo de profunda malamo, kiu pentriĝis sur la vizaĝo de Lolita. Kaj iom post iom, ties trajtoj evoluis al malestimo.

“Li estis hontinda estaĵo. Li perfidis min. Li provis igi min ridinda. Nun mi estas bone venĝita, ĉu ne? Li ricevis tion, kion li meritis. Kaj mi ne verŝos unu pluan larmon pri li. La ĝojo komence estis amara, pro la memoroj, ĉu vi komprenas?, ankaŭ pro ĉio, kio estus devinta okazi, ho estus povinta feliĉigi min liaflanke, kaj kion li kripligis kiel vermo, vermo, putra vermo, kiu fuŝas la tutan guston de l’ vivo. Mi amis lin, siatempe, kaj li asertis, ke li min amas. Senkorulaĉo! Li komediis al mi. Mi estis lia servistino, la prizorgantino, kiu aranĝas la bonan funkciadon de lia hejmo. Sed lia koro vibris aliloke. Ne. Kial diable mi diras ‘koro’. Tian organon li ne havis. Nur… Nu, vi komprenas.”

Ŝi grincigis la dentojn, farante bruon, kiun Ĝoja trovis tre malagrabla.

“Rubaĉo! Profesie altnivela, ho jes. Profesie honesta, certe. Sed kun sentoj de hundaĉo, kiu postkuras hundinojn laŭflare, sen eĉ groŝo da lojaleco aŭ da digneco en si…”

Ŝi paŭzis dum kelkaj sekundoj, kaj subite rigardis sian brakhorloĝon. Antaŭ ol Ĝoja havis la tempon ekkonscii, kio okazas, ŝi jam staris.

“Mi devas rapidi!” ŝi krietis. “Ĝis revido, sinjorino.”

Ĝoja sekvis ŝin rigarde, nekonscie skuante la kapon.

‘Kiel abrupta estas tiu Lolita!’ ŝi pensis. ‘Abrupta en siaj agoj, abrupta en sia parolo, abrupta en siaj humorŝanĝoj. Ĉu ŝi ĉiam agas tiel impulse?’ Kaj ŝi ekdediĉis sin al la malfacila tasko altiri la okulojn de la kelnerino.

* * *

“Kian impreson ŝi faris al vi?” Jano Karal demandis al la edzino.

Ĝoja momente pripensis. Ŝi staris ĉe la malfermita pordo de la banĉambro, se oni rajtas nomi tiavorte la mizeraspektan ejeton, kiu, kun siaj betonaj, ne tegitaj muroj, sia neapartigita duŝo, kapabla malsekigi la tutan lokon en du sekundoj, kaj sia konstante gutanta tubaro, pli elvokis postrestaĵon de domaĉo bombita ol la freŝdate konstruitan, altarangan hotelon, en kiu ĝi situis.

“Mi bezonus iom pli da lavpulvoro”, li prononcis.

Ĝoja ĝin transdonis al li.

“Vi vere devus lasi min tion fari”, ŝi diris. “Ĉu vi imagas, kion oni opinius pri vi, se oni vidus vin? Viro dungita de interorganiza sekretariejo, kiel ano de tutmonda polica opo, viro rekomendita de Interpol por tiu tute elita posteno, kun gravaj respondecoj inkluzivantaj ege diplomatiajn traktadojn kun rivala sovetia administracio, jen viro tiel grav-ofica… mem purigas la ĉemizojn!”

“Tio estas la avantaĝo de parte poliesteraj vestaĵoj.”

“Kaj eĉ ŝtrumpetojn li mem lavas!”

“Ĉiaokaze, necesas esti profesia detektivo por trovi la solvon al la demando nuntempe plej tikla, nome: kie kaj kiel, en la lokoj al ni disponigitaj, oni povas pendigi tri ĉemizojn kaj sep parojn da ŝtrumpetoj, por ke ili sekiĝu?”

“Kaj tion li faras,” Ĝoja retorikis, kvazaŭ deklamante al la muroj, “dum la propra amema edzineto apude staras farante nenion.”

Li turnis sin al ŝi, preskaŭ bataleme.

“Mi devus vin denunci al la virinliberiga movado”, li diraĉis.

“Tamen…”

“Tamen mi estas nur deĵoranto de sekretariejo, dum vi apartenas al la plej respektindaj personoj ĉi-konference: vi estas ŝtatdelegito. Ĉu decus, ke aĉa policano lasu psikologi-fakulinon el ŝtata delegitaro purigi liajn aferojn?”

“Mi memoros tiujn vortojn, kiam ni ree estos hejme”, ŝi diris, kaj la duopa ekrido vibrigis la ekipon de la duŝgroto, tiel ke la tubaro eĉ pli vigle gutis.

“Ni revenu al pli gravaj temoj”, Jano diris serioziĝe. “Kion vi pensas pri Lolita nun?”

Ŝia buŝo formiĝis al paŭteto.

“Ŝi surprizis min. Mi atendis la reagojn de riĉa sudamerika bienposedantino, kiu plendus pri la hoteloj, la manĝoj, la manko de varoj magazene aŭ la nombro de ebriuloj, sed tute ne. Ŝi havas nekredeble rozkoloran percepton pri la sovetia realaĵo.”

“Dum vi havas malan antaŭjuĝon.”

“Mi esperas, ke ne. Mi provas esti objektiva. Sed ŝi estas partia, subjektiva. Ŝi simple neas tiujn aspektojn, kiuj ĝenus ŝian idealigon. Estas videble, ke ŝian vivon regas sentoj, kaj tute ne racio.”

“Tion mi rimarkis ĉe la unua renkonto.”

“Estas malfacile kompreni ŝiajn sentojn al Kertsch. Ŝi malamis lin, verŝajne ĉar ŝi lin tre fervore amis antaŭe, kaj defalis de alte, kiam li perfidis ŝin. Ŝi ne kaŝis sian ĝojon pri lia morto.”

“Ĉu vi trovis ŝin simpatia?”

“Fakte jes. Estas io naiva, natura, spontana, senafekta, refreŝiga en ŝia admiremo, en ŝia entuziasmo. Mi timis, ke ŝi estus snobo. Ŝi tute ne estas. Sed estas tre malfacile adaptiĝi al ŝia abrupteco.”

“Ĉu, laŭ vi, ŝi kapablas murdi?”

“Ŝin regas pasio, ŝi havas profundajn, intensajn sentojn, kiuj estras ŝian konduton, tute certe. Mi ne ŝatas respondi tian demandon, kvankam… Finfine, ĉu ne ĉiu el ni kapablus murdi, se la cirkonstancoj nin puŝus? Sed efektive, mi povas bildigi al mi ŝian furiozon, ŝian subitan decidon pagigi al la perfidinto la definitivan prezon, enmeti ponardon en la mansaketon, iri al li, kaj lin trapiki morta.”

“Ne ponardo estis, sed tre akrapinta klingo, verŝajne speco de stileto.”

“Nu, bone, eĉ tute bone, stileto estus laŭ ŝia stilo, laŭ ŝia stil-eto, se vi allasas tian vortludon.”

“Psikologie, vi do opinias ŝin ebla kulpinto, ĉu?”

“Jes, sen ia dubo, kvankam nur en cirkonstancoj, kiuj ege tuŝas ŝiajn plej profundajn sentojn. Kaj se ŝi krimis, ŝi restos sen kulposento, sen memriproĉo. Tamen, mi tute ne diras, ke ŝi tion faris. Ŝia sinteno antaŭ vi – kiam ŝi esprimis dankemon al la murdinto – estas tute kohera kun ŝia personeca strukturo, miaopinie.”

“Kiel vi taksas ŝin el intelekta vidpunkto?”

“Ŝi estas tre inteligenta. Mi ne dubas pri tio. Sed ne ŝia intelekto regas ŝin. Ŝia alta inteligenteco certe troviĝas je la servo de ŝiaj sentoj. Ŝi povas fari bonegan intelektan laboron, se ĝi plaĉas al ŝi kaj tuŝas ŝian entuziasmon. Sen ia dubo ŝi tiam laboras multe kaj efike.”

“Interese…”

“Mi ne mirus, se ŝi perfekte taŭgus en sia posteno pri laborhigieno en ILO. Eble multaj laboristoj, kies laborkondiĉoj pliboniĝis, tion parte ŝuldas senscie al ŝi. Sed…”

“Kial vi haltas? Pri kio vi ĵus pensis?”

“Pri io tute alia ol la intelekta aspekto. Io, kio ŝajnis neĝusta al mi, kiam ni parolis pri ŝi kiel eventuala krimulino. Mi ĵus rekaptis la penson, kiu fulmis tra mia menso antaŭ kelkaj minutoj…”

“Jes?”

“Ŝi certe kapablas murdi. Sed miaopinie, se ŝi krimus, ŝi poste ne kaŝus la veron. Ŝi dirus: jen, mi ne elportis lian konduton, havigis al li la ĝustan punon, faru el mi, kion vi volas. Ŝi prenus sur sin la konsekvencojn, kuraĝe.”

“Interesa vidpunkto. Sed ĉu ĝi estas prava? Eĉ ĉe normale tre sincera persono, la perspektivo esti kondamnita pro murdo povas mobilizi defendfortojn, ĉu ne? Ĉi-kaze preskaŭ temas pri la vivinstinkto. Kaj laŭ tio, kion vi diris, ŝi havas tre potencajn instinktojn.”

“Vi pravas. Subite konsciiĝi pri la estonteco de kondamnito povas ŝanĝi la kutiman manieron konduti. Jes, eble vi tamen pravas.”

Ŝi rondrigardis. Je plej neatenditaj lokoj en la duŝkaverno pendis jen ŝtrumpeto, jen ĉemizo.

“Vi vere estas genia”, ŝi diris admire. “Vi trovis lokon por ĉio.”

Sur la bele lavitan blankan ĉemizon, pendantan de vestarko hokita al alta tubo, guto post guto falis, rustaruĝe.

————————


1  dva — “Du”, ruse.