Ĉu ni kunvenis vane?/19

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
18 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
19
20

Ne facilas la tasko de kronikisto, kiu volas fideli al la vero. La vero ja ofte ŝajnas neverŝajna. Tiu rimarko aparte validas pri spionado kaj sekretaj servoj. La publiko ĝenerale akiris pri tiuj tute neĝustajn ideojn, simple pro tio, ke ĝi havas tiukampe neniun kontakton kun io aŭtenta. Se ĝia sola informfonto estas romanoj kaj filmoj – do puraj fikciaĵoj – kiel ĝi povus ricevi bildon eĉ iom konforman al realo?

Por la ĝenerala publiko, viro, kiu partoprenas en sekreta ŝtatinforma agado, nepre estas fizike plej forta kaj fleksebla, psike bonekvilibra, mense inteligenta, kaj naturdotita same per supera sana prudento kiel per neordinara kapablo regi sin kaj solvi ĉiajn problemojn. Unuvorte, superhomo. Al la ŝtatoj tiu bildo tre plaĉas, ĉar ĝi elvokas efikecon, kaj sekve faciligas la aprobon de la buĝetoj necesaj por financi kaŝajn politikajn aktivecojn. Sed ĝi estas trompa. La uloj, kiuj faras la koncernan laboron, ne estas superhomoj. Ili jen kaj jen misrezonas, ili cedas al siaj deziroj neoportune, iliaj gestoj povas misprecizi, al ili ofte mankas realismo, timo ilin multokaze inhibas, kaj, reage al ĝi, ili spertas epizodojn de maltimo, kiu blindigas ilian juĝon, tiel ke vanta tromemfido igas ilin agi fuŝe. Homaj, ete homaj ili estas, kun la propra mikso de bonaj kaj malbonaj kvalitoj, en kiuj preskaŭ ĉiam troviĝas elemento de malsaĝeco, sen kiu ili neniam eniĝus en tiun strangan, en-ombran karieron.

La okazaĵoj, kiujn ĉi-ĉapitre necesas kroniki, probable montriĝos neverŝajnaj al parto de la estimata legantaro, sed kion fari? Ĉu estus permeseble falsi la veron por igi la raporton pli akceptebla? Ne. Konscienca historiisto tion ne povas allasi. La faktoj prezentiĝu tiaj, kiaj ili envere disvolviĝis. Jene.

* * *

La salono, ĉe la unua etaĝo de Hotelo Alma-Ata, estis vastega, kaj plenplena je homoj. Laŭ la sovetia kutimo, tosto sekvis toston, kaj la tiulandaj ĉeestantoj, ĉefe la plej junaj, atentis pri tio, ke la gastoj eltrinku unuglute la tuton el sia glaso. Vodko, konjako, blanka vino, ruĝa vino, sovetia ĉampano, alkoholaĵoj diversaj prezentiĝis ĉe ĉiu el la longegaj tabloj, kiuj dividis la gigantan salonon en kvar aŭ kvin koridorojn. Apud la trinkaĵo, ĉiaspecaj delikataĵoj igis la gastojn salivi, inter kiuj kaviaro ŝajne plej forte allogis. Disvolviĝis la akcepto aranĝita de la Soveta Socialista Respubliko Kazaĥa honore al la delegitoj kaj laboruloj de la konferenco. Se la konferenca tagordo havis kiel temon la spiritan bonfarton de la homaro, la anoj de la konferenco per sia konduto okulfrape montris, ke ties materia bazo ne estas neglektinda: pri manĝo kaj drinko ili ĝue konkuris.

Karal, Stefano kaj Ĝoja promenis de unu flanko al alia, laŭ la longaj blanktuke kovritaj tabloj, ornamitaj de floroj kaj verdaĵoj, provante aŭskulti kiel eble plej multe da konversacieroj. Aŭdiĝis iom da ĉio – gajaj bonhumoraj ridoj, snoba pedanteco, politikaj kvereloj, trankvila amika babilado – sed multo restis al ili nekomprenebla. La araba, rusa, franca, angla, hispana, japana, kaj multaj aliaj lingvoj sonis ĉi-salone, kiel en giganta babela forumo.

“Ankaŭ en hitlera Germanio, se vi promenis sur la stratoj, vi vidis nur belvestajn, bone nutritajn homojn kun kontentaj vizaĝoj. Tamen sub tiu supraĵo…”

“… Sed laborsekureco! Ĉu vi imagas? Neniam riski senlaborecon! Ĉu tio ne valoras perdi iom de la t.n. libereco, kiu fakte ekzistas nur por burĝoj?”

“Ne. Vi eraras. Ne li sukcesis ricevi ormedalon ĉe la olimpiaj ludoj tiujare. Estis en… ĉu 1976?”

“Ĉiam tiel jun-aspekta. Kaj ĉu vi ne trovas, ke lia ĉarmo ĉefe ŝuldiĝas al liaj lipharoj?”

“Sed la ĝeneraligo de pensioj maljunulaj en Sovet-Unio datiĝas nur de la jaro 1964, kiom koncernas kolĥozanojn. Mi legis tion en via propra revuo Ekonomika Sel’skogo Ĥozjajstva, atendu, mi eĉ konservis la referencon en mia poŝlibreto, jen, jen, n-ro 12 de 1964. Tio estis multe pli malfrue ol en multaj laŭdire kapitalismaj landoj!…”

“La problemo ĉefe fontis en la fanatikeco de tiuj ajatullahoj…”

“Kaj oni donis kaviaron ĉiutage al tiuj britaj soldatoj, jes, ĉe la Nigra Maro… Kaj oni demandis al la serĝento: ‘Ĉu la trupo havas ion por plendi?’ Kaj li respondis: ‘Ne, sinjoro, nenion, krom unu punkto: ili plendas, ke la… ke la… ke la konfitaĵo… haha!… ke la konfitaĵo odoras je fiŝo!’ Hahahahahaha!”

“Ne. Mi simple forprenis la manikojn, kaj poste mi kudris… kiel oni diras vialingve?… ĉu rubandon?”

“Ŝi estis furioza kaj ponardis lin. Mi estas tute certa, ke estas ŝi. Ŝi ne elportis la alvenon de tiu juna francino.”

“Ne trinku plu, kara, morgaŭ vi malsanos. Ili nomas tion ĉampano! Estas skandalo! La ĉampanproduktistoj devus plendi ĉe la internacia kortumo. Nu, aŭstralia ĉampano estas io tute alia…”

Kaj tiel, de grupo al grupo, de zumo al zumo, Jano Karal, lia edzino kaj ilia nevo, jen aparte, jen kune, promenis laŭ la longaj tabloj.

Kiam proksimiĝis la fino de la akcepto, voĉo rimarkinde pli ebria ol la aliaj igis Janon turni la rigardon. Interesate, li konstatis, ke ĝi originas en la juna libiano nomita Zajd Azzuz. Li direktis siajn paŝojn al li.

Survoje li aŭdis la komentojn de du blankharaj sinjoroj:

“Kaj jen la afero rekomenciĝas. Estas ĉiam la sama problemo kun tiuj islamanoj. Ili ne kutimas drinki. Kaj jen iufoje ili troviĝas alilande sub terura premo provi la malpermesitan frukton, kaj ili ne kapablas deteni sin. Sed jam post du glasoj ilia korpo ne plu toleras kaj ili ebriiĝas plej hontinde. Ĉu ne, sinjoro ambasadoro?”

La raŭka voĉo de la sekreta agento, kies ebrieco feliĉe ne estis el la tragika aŭ agresa tipo, sed el la gaja, altiris nemalmultajn gastojn liadirekte. Li parolis angle. Fakte, kiam Karal estis tute proksime, li apenaŭ povis kredi siajn orelojn. Azzuz ja estis diranta:

“…ezdaz zoveta judo, giu elpensis ĝin… glb… gaj li metis zian zegredan rabordon en hebrean gazeton, tre bona ideo, neniu pensus, eĉ mi ne pensis, nur andaŭ gelgaj horoj mi eksciis pri dio… glb… gaj li devis transdoni dion al Girĉ, la zubĝenerala diregtoro, kaj nun diu Girĉ mortis, gaj…”

Iu alvenis tiel rapide, ke li preskaŭ kuris, almenaŭ tiom, kiom eblis en tia homamasa salono. Li diris kelkajn vortojn en la araba, tre akre.

Poste li turnis sin al la bunta ĉirkaŭularo kaj kun iom sinĝena rideto diris angle:

“Tiu kompatinda Zajd… pardonu lin. Li estas verkisto dum siaj kromhoroj, verkas spionromanojn kaj volas ĉiam tedi ĉiujn per siaj historioj. Li trovas ilin tiel interesaj! Kaj ĝenerale li konfuzas sin kun la heroo.”

Azzuz rigardis lin per larĝe malfermitaj okuloj.

“Gion vi ragondas? Ĝu vi ezdaz vreneza? Glp glp… Vi ja scias…”

La alia reparolis arabe al la ebriulo, ne tre ĝentile, ŝajnis. Li provis lin konduki for, sed Azzuz rezistis.

“Gial vi volas trudi? Mi vartas dude bone… glup…” post kio li transiris al la araba.

Alia sinjoro venis apud Azzuz kaj flustris ion al li en la orelon. Tiu ridetis, ridis, ridegis, kaj diris: “Prave brave, ni iru tuj.” Ambaŭ foriris brak-en-brake.

La viro, kiu parolis pri spionromanoj, eligis tre profundan spiron. Videble, la forkonduko de Zajd Azzuz kaŭzis en li bonvenan senpeziĝon.

Turnante la okulojn ĉirkaŭen, Karal havis la impreson, ke en la rigardoj, kiujn la ĉeestantoj de tiu sceno sendas al si reciproke, pasas pli da altatensia kurento dum dek sekundoj ol kutime okazas dum dek tagoj. Ĉiu ja provis kapti el la esprimo de la aliaj kiom eble plej multe da riveloj pri ties sentoj kaj intencoj, kaj la proprajn maksimume kaŝi.

* * *

La sekvantan matenon, granda paco regis en la salono, kie kunsidis Komisiono A. Parolis la mozambika delegito. S-ro Kirsch, la delegito el Luksemburgo, ne speciale amis sian mozambikan kolegon, sed li ankaŭ tute ne malamis lin. Eĉ, komence, kiam la prezidanto donis la parolon al la mozambikano, s-ro Kirsch antaŭĝojis. Li sciis, ke nun okazos tre tre longa parolado, laŭ tre tre monotona eldiro, pri tre tre seninteresaj ideoj, kaj do kreiĝos la perfekta etoso por plaĉe dormi sur sia remburita seĝo. Kaj la delegito el Luksemburgo tre tre bezonis ripozi, ĉar li tre tre malbone dormis dumnokte.

Sed nun, barelforma Filiberto (la kompleta nomo ja estis Philibert Kirsch) estis malkontenta. La hipnota lulo el Mozambiko ne efikis, kaj ĝi ne efikis, ĉar doloris la ventro. La luksemburga delegito portis la dekstran manon al la konveksa ventro, preskaŭ pli remburita ol la apogseĝoj, kaj ĝin karesis ame kaj zorge.

‘Mi devus pli atenti, dum tiuj akceptoj’, li pensis. ‘Mi manĝas tro, mi trinkas tro, kaj la postan tagon mi repagas per doloro.’ Li rigardis ĉirkaŭen. Videble, la plimulto el liaj kolegoj troviĝis en tiu benata stato, kiu ne estas kompleta dormo, sed en kiu oni plaĉe drivas de unu revo al alia, kun la plezura duobla sento, ke oni laboras por progresigi la mondon, kaj ke la impostpaganto havigas al oni tute komfortan salajron por ĉiu horo da duondormo. Lule, lule, lule, la mozambikano plu parolis. Malantaŭ Filiberto Kirsch, iu ekronkis. ‘Novulo’, pensis la moŝto: ĉiu persono iom sperta pri internaciaj kunvenoj kapablas teni sin en la agrabla stato, kiam la cerbo elsendas nur alfa-ondojn, tamen la dignon neniam perdante. Kaj ĉu ronki ne estas grava peko kontraŭ digno?

La ventro pli kaj pli doloris, kaj Kirsch konsideris eliron el la kunsidejo. Li tuj forpuŝis tiun ideon pro diplomata solidareco: se li stariĝos kaj ekpaŝos, li ne sukcesos eviti veki kelkajn el la diligenta kolegaro en laboro paca laciĝinta, kaj estus nedece.

Sed al la stomaka malamiko, kiu atakis lin jam plurajn horojn nun, jen alianciĝis la intesta. Kontraŭ du samtempaj ofensivoj, el kiu unu trudis urĝan priatenton, eĉ plej sperta diplomato ne povas venki. Filiberto ekstaris.

La ĉagrenajn reagojn, la frotatajn okulojn, la vizaĝojn klare montrantajn, ke tia atenco al dormo kaj tradicioj riproĉindas eĉ al kutime ŝatata kolego, li absolute ne vidis. Apenaŭ murmurante “senkulpigu min” al la kolegoj, preter kiuj li pasis, li rapidis for.

‘Devas esti tiu veneno nomata sovetia ĉampano’, li diris al si kelkajn minutojn poste, kiam, iom pli trankvila ĉe la intesto, li sidis en aŭto, kiu lin kondukis hotelen. Kun iom malĝoja antaŭplezuro li bildigis al si la liton, sur kiu li baldaŭ kuŝos, sorbinte el tiu ĝenerale efika kuracilo, kiun li havis la prudenton kunpreni al Alma-Ato.

Ĝis la tria etaĝo li decidis ŝtupari, ĉar kolego restis kaptita dum horo enlifte la antaŭan tagon, kaj la penso pri tiu risko, en lia nuna stato, lin tremigis. Nur kiam, spirblovante kiel malnova vaporlokomotivo, li ricevis de la etaĝa prizorgantino la ŝlosilon de n-ro 342, nur tiam li komencis vere trankviliĝi.

Kompatindulo, se li nur scius…

‘Strange, la pordo estas malŝlosita’, li pensis, sed memorante, kiel malbone li dormis kaj kiel naŭze li sin sentis matene, li atribuis al propra neglekto tiun neŝloson. Tamen, nur dum ero da sekundo. Ĉar kiam li faris unu ekpaŝon en la ĉambron, eĉ antaŭ ol fermi la pordon post si, kaj trovis sin frunt-al-frunte kun viro – videble centraziano – kiu eltiris el stako da paperoj la jidan gazeton, li sciis, ke almenaŭ pri tio la sovetia ĉampano ne kulpas.

“Kion vi faras ĉi tie?” li diris france, provante aspekti kiel eble plej impona, sed kun terura timo, tremiga ĉe la genuoj.

La alia respondis ion ruse. S-ro Kirsch ne komprenis, kio estis bedaŭrinda, ĉar la liphara, kurbanaza centraziano ja diris:

“Kion ĉi tie faras vi? Vi devus sidi en la kunvenejo.”

Kaj lia tono montris, ke delegitoj al hodiaŭaj internaciaj konferencoj ne plu estas fidinde konsciencaj.

Dume, s-ro Kirsch, sentante, ke tiu nova emocio tuj agas kuraĝige al la intesta malamiko, kaj terurita pri la eblaj sekvoj de ties ofensivo ĉi-kondiĉe, decidis paroli tre laŭte, pensante, ke tio eble venigos ian najbaron. Trafulmis lian menson dum sekundo la ideo krii “Help!”, sed ial tio ne aperis akorda kun lia sento pri digneco. La viro, kiu estis ŝtelanta la gazeton, ja estis maldika kaj neforta, kaj estus iom ridinde montri sin fizike malsupera al li.

“Do vi venas ŝteli en mia ĉambro, ĉu? Kiu vi estas?” tondris Filiberto, feliĉa, ke la pordo restis nefermita. “Redonu al mi tion, vi havas neniun rajton…”

Sed li ne havis la tempon fini, jam voĉo malantaŭe lin interrompis.

“Ĉu okazas io? Ĉu mi povus helpi?”

Estis viro proksimume 35-jara, alta preskaŭ du metrojn, kun pezaj ŝultroj, bruna bukla hararo, mallonga nazo iom suprencela kaj verdaj okuloj ŝajne tre penetremaj. Li surhavis bonkvalitan kremkoloran kompleton da vesto kaj bruna ĉemizo senkravata. Li staris tiamaniere en la porda malfermaĵo, ke neniam la eta ŝtelisto kapablus eliri. Li tuj prezentis sin:

“James McKinzie1, el la usona delegitaro, vi ne vidis min ofte, ĉar mi kunsidas ĉe la subkomitato pri laborkondiĉoj. Ĉu tiu ulo venis prirabi vin?”

“Jes. Mi envenis en la ĉambron, kaj jen li estis traserĉanta, kvazaŭ hejme…” Kirsch respondis, sed ĉu li intencis diri ion pluan ni ne povas scii, ĉar denove prezentiĝis interrompo.

“Kio okazas ĉi tie? Mi aŭdis, ke oni krias, kaj nun iu parolas pri ŝtelo! Ĉu mi povas helpi?”

Tiel parolis enirante malgrasa viro, nigrahara kaj nigrokula, kun inteligenta vizaĝo kaj vestoj malbone adaptitaj al lia figuro.

La aliaj tri rigardis, surprizite.

“Ĉu vi…? Albana delegito, ĉu ne?” Filiberto prononcis.

“Ĝuste. Reis Budo estas mia nomo. Mi pasis koridore, kiam mi aŭdis la kriojn…”

Lasante lin enveni, McKinzie eniris iom pli profunde en la ĉambron, forlasante sian pozicion ĉe-porde. Kaj tuj… ŝir glit bat bum! Jen subite estiĝis karambolo, kiu sternis la tri delegitojn unujn sur la aliajn. En apenaŭ unu sekundo ĝi okazis, sed ĝin detale rakonti postulos multe pli longan tempon, jene. Komence, la ŝtelinto, videble serĉanta sensukcese manieron tiri sin el la ĝena situacio, plu tenis la jidan gazeton. Fulme, la albano etendis la manon, kaptis ĝin kaj provis foriri, sed la usonano intermetis sian longan kruron kaj faligis lin. Kirsch, iom stumble, sin klinis por repreni la ĵurnalon, sed la centraziano profitis de la momenta malekvilibro de l’ luksemburgano por puŝi ĉi-lastan ĉe la dorso kaj lin ŝanceli, tiel ke la kompatinda Kirsch, jam ne tre sana, falis kun sia tuta biernutrita pezo sur Budon, samtempe faligante ankaŭ McKinzie, kies kruro estis kaptita sub la albano.

“Haaaa!” kriis la usonano, sentante akutan doloron ĉe la maleolo.

Dum la triopo tiel interplektiĝis; la aglonaza ŝtelinto rekaptis la gazeton, aŭ la plejparton de ĝi, ĉar ĝi estis ŝirita kaj eta parto restis en la mano de Budo. Kirsch spiris tre forte, kaj ŝajne ne sukcesis releviĝi, kion studinto pri fiziko tuj komprenos konsiderante, ke lia pezocentro situas ĉe la ventro, tiel ke nur superante la fortan reziston de la tera altiro per siaj ne trejnitaj muskoloj li povus retrovi vertikalan pozicion. Kaj de lia restariĝo dependis tiuj de Budo kaj McKinzie, kiuj konsistigis, se tiel diri, la du sinsekvajn geologiajn tavolojn nun kovritajn de Kirsch. Homo interesiĝanta pri politika kaj historia filozofio eble trovus pensigan terenon por meditado en tiu situacio, en kiu la usona tavolo estis submetita al du aliaj, reprezentantaj du el la plej malgrandaj landoj de la mondo, sed la liphara aziano – la sola, kiu plu staris – ne apartenis al la rondo de tiuj sciencaj studantoj. Lia menso estis pli praktika.

Kiam finfine McKinzie sukcesis sin malimpliki, li konstatis, ke la aziano troviĝas en la banĉambro, ĉe la neceseja kuvo, kiun li nutras per la gazeto ŝirata rubandforme.

“Ĉu vi estas freneza?” li kriis. “Ĉesu!”

Dolorĝemante, li kiel eble plej rapide lamis al la gazetŝiranto, sed li alvenis tro malfrue kaj sukcesis savi nur malgrandan pecon da rubando, plurpaĝan, sed certe senutilan. Kun triumfa esprimo, la liphara kurbnazulo funkciigis la akvoŝprucon.

“Kio okazas ĉi tie?” sonis ina voĉo ruse, kaj post ekrigardo al Kirsch kaj Budo, ĵus sukcesintaj releviĝi, la ampleksa matrono, kiu gardis la ŝlosilojn ĉe la enirejo etaĝa, rapidis al la banĉambro, farante siblajn bruojn.

“Ne. Vi ne forkuros”, kriis Kirsch, kaptante ĉe l’ maniko la albanon, kiu provis ŝtele eliri. La aziano rigardis ridete, kaj McKinzie karesis al si la kruron, forte kunpremante la makzelojn kun esprimo sufera.

“Ne moviĝu, iu ajn el vi”, la rusino diris sialingve per tiel aŭtoritata voĉo, ke, eĉ ne komprenante la frazon, ĉiu sentis sin najlita surloke.

“Frenezuloj, danĝeraj frenezuloj”, ŝi grumblis kaj iris al la telefono, en kiun ŝi baldaŭ skandaltone raportis.

Tuj alvenis dua matrono, eĉ pli ampleksa ol la unua, kiu ankaŭ diris kelkajn vortojn. Ial, neniu el la viroj moviĝis aŭ parolis. Post du aŭ tri pluaj minutoj, milicano alvenis kaj gestis al ĉiuj lin sekvi. La kvinvira kaj duvirina procesio eliris el la ĉambro.

“Ĉu mi ne povas resti? Mi estas malsana”, plendis dika Filiberto.

Sed neniu povis rusigi lian frazon kaj li mobilizis siajn rezervojn de stoikeco. Diplomata vivo ne ĉiam facilas.

* * *

“Jen, kolegoj, mi rakontis al vi la faktojn”, basis Zajcev. “Nun pri iliaj kaŭzoj. Ni scias ĉion, ĉar Mansur Buzurganin, la taĝiko, ĉion konfesis.”

“Taĝiko?” miris Adams. “Kio estas tio?”

“Unu el la sovetiaj naciecoj. Etno el sovetia Azio. Tiu viro, kiu ŝiris la ĵurnalon kaj ĝin perdigis neceseje, nomiĝas Mansur Buzurganin kaj estas taĝiko. Antaŭ nelonge li dungiĝis en la hotelon. Li konfesis, ke li apartenas al sekreta grupo, kiu rilatas kun Irano (la taĝikoj estas kulture tre proksimaj al la irananoj, ili parolas lingvon similan al la persa). Iel, irana klano eksciis, ke iu sovetiano, nomata Berenŝtam, enmetis, presitan sub koda formo, en ekzempleron de jida gazeto, referaĵon pri materialo ebliganta senlime kaj senperde konservi energion en ĝi materiigitan. Kiu ajn ĝia origino – egale ĉu ĝi devenas de vento, suno, akvofalo aŭ pedalado de sklavoj – energio povas stokiĝi sen perdo en la materialo eltrovita de Berenŝtam, tiel ke post dek jaroj oni povas uzi ĝin sen manketo sub formo de elektro. Ekzemple oni povus per tiu materialo akumuli varmenergion de niaj dezertoj kaj ĝin sendi senperde al la plej norda Siberio.”

Dum Zajcev paŭzis, reveme, liaj kolegoj lin akre rigardis.

“Berenŝtam estis perfidulo al la soveta patrio”, la ruso reparolis. “Li volis, ke lia eltrovo profitigu ne nin, sed Israelon. Laŭ lia plano, la referaĵo devis tien eliri el Sovet-Unio, pasante la limon en la pakaĵoj de iu nesuspektinda diplomato, Filiberto Kirsch, delegito el Luksemburgo. Montriĝas, ke la irananoj tre timis pri tiu eltrovaĵo, ĉar ili opiniis, ke se ĝi disvastiĝos, petrolon povos anstataŭi la uzo de tiu materialo, tiel ke la lando perdos grandparte sian riĉon. Buzurganin estis komisiita forŝteli, aŭ, se ne eble, almenaŭ detrui la tekston. Tion li sukcesis fari. Li ŝajne ne timas la punon, kaj fieras pri sia ago.”

“Ĉu ekzistis pluraj ekzempleroj?” Tuurken demandis.

“Certe ne, kaj nun Berenŝtam mortis. Jen kiel stulta naciismo de kelkaj homoj perdigas al la homaro ekstreme valoran eltrovaĵon. Antaŭ ol morti, Berenŝtam detruis ĉiujn siajn paperojn. Li nepre volis, ke la soveta ŝtato ne profitu de lia malkovro…”

“Kiuj estis la aliaj, kiuj ĉeestis kaj batalis?” Karal scivolis.

“Agentoj de la respektivaj sekretaj servoj sialandaj. Ni ne havas absolutan certecon, sed preskaŭ. Ili troviĝis tie por kapti la gazeton.”

“Kiel ili sciis pri ĝi?”

“Ni sciis pri tio dank’ al agento, kiu laboras en Israelo kaj informis Libion pri la afero. Sovetia agento en Libio nin avertis, sed la libianoj, kaj sekve ankaŭ ni, konfuzis la nomojn Kertsch kaj Kirsch. La araba skribo ne favoras taŭgan transsendon de tiaj fajnaj sonnuancoj.”

“Verŝajne iu israelano informis Usonon”, Maĥmetali diris. “Krome, la libiaj sekretaj servoj ne estas aparte lik-imunaj, se la afero eksciiĝis ankaŭ en Irano kaj Albanio.”

“Sed la diversaj ŝtatoj ne sciis la samajn aferojn”, Zajcev emfazis. “Multaj mankoj estis riparitaj hieraŭ dum la akcepto de la Soveta Socialista Respubliko Kazaĥa, kiam iu libiano ebriiĝis kaj stulte dismesaĝis kelkajn informojn.”

“Ĉu vi estas certa, ke Berenŝtam mortis?” Jano Karal demandis. Zajcev aspektis malĝoja respondante:

“Ne estas dubo. Li havis kanceron kaj sciis, ke li ne plu havas ŝancon foriri el Sovetio. Tial li nepre volis, ke lia mirindaĵo atingu senprokraste Israelon. Lia frato laboras en la presejo de Birobiĝaner Ŝtern.”

“Mi supozas, ke vi povas fari nenion rilate al Kirsch, McKinzie kaj Budo, ĉu?” Tuurken diris.

“Ne”, respondis la grasmuskola ruso. “Ili ĉiuj havas diplomatan pasporton. Ni nur povas ilin forpeli el la lando. Sed pri tio decidos aŭtoritatoj pli altaj ol mi.”

“Ĉu vi ilin pridemandis?”

“Jes, sed ili kompreneble neas. Kirsch asertas, ke li ne komprenas; ke oni probable misprenis lin por iu alia; ke li ne sciis ke tiu gazeto troviĝas inter liaj posedaĵoj; ke li eĉ ne kapablus distingi la lingvon, en kiu ĝi estas presita. Nu, tiu lasta punkto estas probabla, sed pri la cetero, mi dubas. Li ne estas judo, kaj por tiaj komisioj Israelo povas preferi nejudon. Li apartenas al eta lando, pri kiuj la grandaj potencoj malmulte pensas…”

“Sed kion ĉio ĉi signifas rilate nian enketon pri la murdo de Kertsch?” Adams demandis. “Ĉu tio ŝanĝas ion?”

“Absolute ne”, Zajcev amarvoĉis. “Ni staras ekzakte kiel antaŭe, nur kun tiu plua hipotezo, ke eble Kertsch mortis anstataŭ Kirsch, murdite de iu, kiu serĉis tiun dokumenton…”

* * *

“S-ro McKinzie? Kiel mi povas servi vin?” la granda nigrulo diris.

“Nu, s-ro Adams, eble tiuj fragmentoj iel interesos vin. Mi ilin fotokopiis, kvankam sen espero, ke tio povos helpi.”

“Pri kio temas?”

“Estas pecoj de la gazeto, kiujn mi sukcesis savi el la detruo. Vi rajtas havi ilin same kiel mi, ĉu ne?”

“Hm, mi dubas, ĉu vi havas iun ajn rajton…”

“Ne leĝan, kompreneble, sed moralan jes. Dank’ al mi ne ĉio estis perdita.”

“Nu, ni vidos.”

La fragmentoj certe estis tro malampleksaj por helpi retrovi la ideojn de Berenŝtam, sed ili tamen havis iun utilon: Tuurken kaj Karal komparis la koncernajn pecojn kun la ekzemplero de Birobiĝaner Ŝtern trovita ĉe Plum. Montriĝis, ke ĉi ties ekzemplero havas alian daton. Temis do pri alia gazeto ol tiu, en kiu kaŝe presiĝis la revolucia scienca referaĵo. Tiel evidentiĝis, ke se Plum murdis Kertsch-on, lia motivo ne estis sciencospiona.

————————


1  James McKinzie — Prononcu: Ĝejmz Mak-Kinzij.