Ĉu ni kunvenis vane?/20

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
19 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
20
21

“Ĉu vi venos al ekskurso morgaŭ?” Stefano demandis la onklon.

“Vi feliĉuloj, kiuj laboras por la konferenco mem! Ne konfuzu ĉies situacion kun la propra”, Jano respondis. “Mi havas laboron por la enketo. Sed Ĝoja intencas iri al ekskurso n-ro 2. Ŝi diris al mi la nomon, sed mi forgesis. Tiuj kazaĥaj nomoj ne estas facile memoreblaj.”

“Mi iros al ekskurso n-ro 3. Estas tiu por la personoj, kiuj interesiĝas pri sovetia publiksaneca organizado. Ni vizitos diversajn instituciojn kaj tagmanĝos en unu el la t.n. sovĥozoj.”

“Nu, mi deziras al vi agrablan tagon.”

“Mi ĝojos eliri el la urbo kaj vidi iom de tiu kazaĥa kamparo, se kamparo estas. Eble estos ĉefe dezerto, se juĝi laŭ tio, kion ni vidis de sur la monto.”

“Ne troigu. Ne estis dezerto ĉiuflanke. Mi memoras tre verdajn partojn...”

“Diru, Kara-Karal. Onklino Ĝoja rakontis al mi pri Romian kaj lia turka kunlaboranto, aŭ kontraŭlaboranto, se vi preferas; ĉu vi havis informojn pri tiu? Ĉu vi sukcesis scii lian nomon? Ĉu li estas en Alma-Ato?”

“Ni kompreneble ricevis informojn, sed li ne venis. Li anstataŭis Romian dum ĉi-lasta estas en Alma-Ato.”

“Li do ne povis murdi Kertsch-on por akuzigi Romian kaj tiel seniĝi je li, ĉu?”

“Ne. Rekte li ne povis, sed ĉu ni povas elimini la hipotezon, ke eble li havis kunkulpulon ĉi tie, kiu agis por li?”

Alproksimiĝis Ĝoja.

“Kio okazas, Stefano? Ĉu mi fortimigas vin?” ŝi demandis melodie, konstatante, ke Stefano pretiĝas foriri.

“Kulpas mia natura delikateco. Mi ne volas trudi min al geamantoj, kiuj videble deziras kune soli.”

“Kaj krome nun estas via horo deĵori, ĉu ne?” Jano rebatis.

La junulo kun grimaco malaperis.

“Ĉu vi estas libera nun?” la psikologino demandis la edzon.

“Jes. Ni relaboros morgaŭ, dum multaj ekskursos, sed nun mi havas iom da libertempo. Ĉu vi?”

“Ankaŭ mi, jes. Tiuj kunsidoj estas vere lacigaj, mi bezonas aerumi min. Ĉu vi konsentus reiri al Kok-Tjube kaj iom promeni en la montaro? Ni povus veturi supren per la pendvagono, kaj reveni piede.”

“Bonega ideo. Ankaŭ mi ŝatus iom da spirado en senlima etoso natura.”

Tiuhore en la pendvagono troviĝis preskaŭ neniu: nur juna paro kaj kompakta virino en uniformo tre simila al la armea, plus kvindekjarulo surhavanta malnovajn ĉifitajn vestojn, kun la led-aspekta haŭto de tiu, kiu laboras la tutan tagon ekstere. Malrapide suprenŝvebante ili rigardis la neĝkovritajn montojn.

“Kolego diris al mi, ke tiu monto atingas 7000 metrojn,” Ĝoja diris, “ĉu vi kredus tion?”

“Nu, la pinto nomata ‘Venko’ (Pobedy) altas pli ol 7000 metrojn, sed mi dubas, ĉu ĝi videblas de ĉi tie.”

Ili fine alvenis, eliris el la suprenkajuto, kaj kontemplis la mirindan montoĉenon.

“Demandu al iu, kiel nomiĝas tiu plej alta pinto”, ŝi petis.

Karal sin turnis al la uniforma virino, kaj ruse alparolis ŝin.

“Ŝi ne scias; ŝi diris, ke ŝi ne estas el ĉi tie kaj havas neniun ideon. Eĉ ŝajnas al mi, ke mia demando aperis al ŝi stranga”, li iom poste klarigis al la edzino. “Mi demandos tiun junan paron.”

Sama demando, sama nea respondo.

“Strange! Neniam eblas ricevi respondon pri tiel simplaj punktoj. Nialande, se oni informiĝas ĉe lokanoj, ili konas la nomojn de ĉiuj suproj, ĉu ne?”

“Eble tiuj suproj ne havas nomon, kaj ĉiaokaze, ĉiu lando diferencas de la alia. La kutimoj malsamas.”

“Jes, sed ĉi tie tiom da aferoj mirigas! Mi antaŭ nelonge parolis kun kolegino el la kanada delegitaro. Ŝi estas ukrajndevena kaj legas la rusan. Nu, ŝi serĉis libron pri psikologio en la tuta urbo. Absolute ne estis eble trovi unu. Tamen, Alma-Ato estas universitata urbo, kun pli ol 600 000 loĝantoj! En okcidento, eĉ en urbo kun 10 000 loĝantoj vi nepre trovos plurajn librejojn kun almenaŭ kelkaj verkoj pri tiu fako, kaj eĉ en pli malgranda urbeto vi povus mendi unu. Ĉi tie, ŝi provis, kaj oni respondis al ŝi, ke estas neeble. Mi tute ne komprenas, kiel la vivo organiziĝas ĉi-lande.”

Ili ekmarŝis direkte al la montoĉeno.

“Ĉu vi sukcesis vidi lin?” Jano demandis la edzinon, kiu ĵus devis renkontiĝi kun Plum.

“Jes. Ni pasigis kune longan horon. Li eĉ invitis min al kafo.”

“Kaj kio estas via diagnozo?”

“Se mi nur scius!”

“Ne diru, ke vi ne povas distingi mensogulon disde frenezulo!”

“Kiajn vortojn vi uzas! La realo neniam estas tiel simpla. Kaj Jakobo Plum certe ne estas simpla homo. Li impresis min kiel tre sentema kaj inteligenta viro...”

“Tio konfirmas mian intuon”, la policano interrompis. “Li estas ruzulo, kiu kaŝas siajn ruzojn sub masko de kvazaŭ-frenezeco.”

“Mi ne konsentas. Li estas pli kompleksa ol tio. Laŭ mia impreso, lia personeco disvolviĝis en perturbaj cirkonstancoj, kiuj devigis lin alpreni neordinaran estmanieron por protekti sin.”

“Ĉu vi ne opinias, ke li komedias laŭvole?”

“Li komedias tute certe, sed ne laŭvole, kiom mi rajtas juĝi post tiel malprofunda ekkono. Komedii fariĝis por li kvazaŭ dua naturo. Mia interpreto estas, ke dum la infaneco li rimarkis, ke li sukcesas ridigi la aliulojn kaj iamaniere regi la situaciojn dank’ al tiu konstanta komediado. Homo, kiu ridas, malpli emas ataki, kaj ŝajnis al mi, ke Plum sentas sin ege vundebla.”

“Vi ĵus diris ‘regi la situaciojn’ kaj tio koincidas kun mia propra takso, nome, ke la ridinda personeco, kiun li alprenas, ebligas al li estri la ĉirkaŭularon. Li devigas la homojn agi aliel ol nature, kaj ilin devigas adaptiĝi al li, ĉu ne?”

“Jes. Pli malpli tia mi sentas lin.”

“Ĉu kun liaj tikoj, lia mallerteco, liaj emociaj reagoj, li povus esti agento por iu ŝtatsekreta servo?”

“Kiel diri? Mi ne konas lin sufiĉe. Li certe aspektas kiel fuŝulo, kun malbone kunordigitaj movoj. Sed tio povas esti masko. Ĉiam ŝajnas al mi, ke malantaŭ la masko, li profunde amuziĝas. Miaopinie, se la tasko estas adaptita al lia personeco, li tre bone povus plenumi ĝin. Sed oni ne postulu de li ion fizike danĝeran.”

“Kaj kion vi opinias pri murdkapablo? Ĉu li estas homo, kiu mortigus se necese?”

Ĝoja profundiĝis en la pensojn. Ŝi provis mense revidi Jakobon Plum, liajn strangajn gestojn, liajn klaŭnajn, sed fojfoje kortuŝajn, esprimojn, liajn dirojn tiel malsimilajn ol tio, kion oni ĝenerale aŭdas.

“Li certe havas multege da energio. Oni parolis al mi pri lia giganta laborpovo, kaj pri tio mi ne miras. Rigardante lin, oni sentas, ke lia nerva sistemo bolas konstante. Kaj tamen, laŭ liaj kolegoj, kiujn mi pridemandis, li neniam estas elĉerpita, kio signas neordinarajn rezervojn da nerva energio. Nu, kial mi tion diris? Tio ne rilatas al via demando.”

“Jes. Vi scias, Ĝoja, kiom mi fidas vian juĝon pri homoj. Ĉiam via opinio pri suspektato min ege helpas. Ĉu Plum laŭ vi kapablas murdi?”

“Li havas la necesan inteligentecon por plani, li povus havi motivojn, kun sia torturita, tre kompleksa psiko, eble li ne havas multajn inhibojn, almenaŭ normalajn inhibojn: aspekti ridinde amuzas lin pli ol lin ĝenas, kio karakterizas homon ne atribuantan egan gravecon al la sociaj juĝoj kaj sekve eble ankaŭ al sociaj konceptoj pri moraleco. Li verŝajne havas propran moralecon, tute malsaman ol la komuna.”

“Tio staras sur la pormurda flanko de la bilanco; ĉu io sur la kontraŭmurda?”

“Jes, lia sentemo. Li efektive impresas min kiel homo, kiu tre malfacile povas suferigi.”

“Sed Kertsch ne suferis. Li estis tuj senkonsciigita, anestezita. Li mortis post kelkaj minutoj da dormo.”

“Vi pravas. Kiel scii? Vi ne imagus, kian strangan ideon mi ĵus havis. Bildiĝis miamense Jakobo Plum en la kabineto de Kertsch. Ili diskutas. Ili amikiĝas (kiu diris al ni, ke ili estis malamikoj, se ne Plum mem?) kaj Plum montras al Kertsch glaveton, kiun li ĵus trovis en iu azia bazaro, kaj grandageste teatrante apud li, kun ridegoj ambaŭflanke, per mallerta movo senvole trafas Kertsch-on rekte en la koron. Tiam, li ekscitiĝas, teruriĝas, panikas, kaj kure foriras mensogante al la gardisto...”

“Se tiel estis, vi solvas la problemon de la motivo – se problemon ni havus koncerne lin – laŭ tre bela maniero. Kara, ĉi-foje vi ne helpas. Vi komplikas la serĉon de la vero. Ĉar estas io tre ĝusta en tio, kion vi ĵus diris. Plum estas tia homo, kiu neniam atingus la koron de iu ajn, se li ĝin celus, sed kiu tre bone povus, fuŝe, mallertamove, trafi nete en la centron...”