Ĉu ni kunvenis vane?/21

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
20 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
21
22

La buso forlasis sian restejon inter Kazaĥstan-hotelo kaj Lenin-Palaco, trairis la urbon, pasis sub speco de provizora triumfarko portanta gigantan sloganon, aŭ bonvenalvokon – Stefano bedaŭris, ke lia onklo ne ĉeestas, por traduki al li – kaj en la kamparon ekveturis.

Al la junulo plaĉis eliri el la urbo. Tiu kamparo estis bela, verda, kaj, repensante pri la vido de sur Kok-Tjube, Stefano rememoris, ke ne sur ĉiuj flankoj la dezerto ĉirkaŭas la urbon. Ĉi tiu estis unu el la flankoj ĉu ŝparitaj de la dezertformiĝo, ĉu ege provizitaj per irigacio.

La junulo avide rigardis la pejzaĝon, kies bildoj sekvis unu la alian antaŭ liaj okuloj. Pasante preter iu vilaĝo, li mire rimarkis, ke la grandliteraj sloganoj, kiel kutime pentritaj flave sur larĝa ruĝa tolbendo, ĉi tie estas germanlingvaj. “Ne malstreĉi la fortojn dum la kolektado de fruktoj!” vokis unu. “Plenumi la decidojn de la kongreso de la komunista partio de USSR”, proklamis alia. ‘Germana kolĥozo en sovetia centra Azio! Mi neniam estus imaginta tion!’ li diris al si, penseme.

Ilia unua halto estis en la vilaĝo Tonkeris, en la distrikto de Talgar, kie ili vizitis t.n. feldŝeran kaj akuŝistan prizorgejon, etan domon kun kalkitaj blankaj muroj, meze de la vilaĝo, kie unu akuŝistino sekvas la evoluon de gravedecoj kaj kie la feldŝer – virino, kiu ricevis specialan trejniĝon kvarjaran pri medicina praktiko – zorgas pri diversaj malsanpreventaj aktivecoj kaj prenas sur sin la traktadon de kutimaj malsanoj, kiuj ne postulas la intervenon de plentrejnita kuracisto.

La triĉambra dometo estis pura kaj plaĉa, kvankam tre sobre aranĝita, kaj Stefano trovis interesa tiun konceptadon pri vilaĝa sanprizorgado. Bedaŭrinde, la parkera maniero, laŭ kiu la du vizitataj virinoj klarigis sian agadon, estis ege ĝena, kaj ne malpli la fakto, ke elirante, ĉiu ekskursanto ricevis presitan faldfolion trilingvan (la angla inkluziviĝis!) pri la ĵus vizitita ejo. Li estus preferinta rigardi vere ordinaran vilaĝan konsultejon, malpli modelan, malpli specialigitan en akcepto al eksterlandaj gastoj.

Tagmeze ili haltis en sovĥozo “Kazaĥstan”. Kontraste kun kolĥozo, kiu estas kooperativo de vilaĝanoj posedanta la grundon kaj la ekipaĵon, sovĥozo apartenas al la ŝtato. La ekskursantoj vizitis diversajn instalaĵojn kaj estis superŝutataj per lavango da statistikaj informoj, post kio oni kondukis ilin al vasta manĝosalono, kie pantagruela tagmanĝo ilin atendis. Ree kaj ree la manĝo estis interrompata de tostoj, jen per vodko, jen per vino, jen per brando, al la interpopola amikeco, al la paco kaj al la multaj noblaj celoj de la konferenco tutmonda.

Stefano troviĝis apud f-ino Martin kaj, dum vodka tosto, ĉi-lasta flustre petis lin diskrete transpreni la enhavon de ŝia glaso kaj ĝin anstataŭigi per akvo. Dank’ al la lerta maniero, laŭ kiu Stefano plenumis tiun taskon, ŝia sovetia najbaro, kiu ŝian glason konstante replenigis, ne rimarkis la interŝanĝon. F-ino Martin direktis al Stefano rigardon kun eterna dankemo.

La konversacio papiliis de unu temo al alia.

“Ĉu vi vizitis la cirkon?” demandis unu el la sovĥozaj gastigantoj.

“Kompreneble”, unuvoĉe diris Marta Martin kaj Stefano.

La delegito de Komoroj konfesis preskaŭ honte, ke li ne iris. Tion li sentis des pli embarasa, ĉar, estante islamano, li rifuzis trinki alkoholaĵon. Ne estas agrable percepti sin malbona gasto.

“Vi nepre devas iri”, “Estas tre interese”, ĉiuj ĉirkaŭuloj entuziasme konsilis.

“Ĉu estas io, ho ne plaĉis al vi?” demandis unu el la sovĥozanoj.

“Nenio”, diris Stefano, sed Marta Martin, kun kunstreĉitaj lipoj prononcis:

“Mi tute ne ŝatis tiujn longajn versdeklamojn, per infaneca tono, kiuj prezentiĝis de tempo al tempo.”

“Mi forgesis pri tiuj”, la junulo sin korektis. “Efektive, ankaŭ al mi tio ne plaĉis, sed mi pensis, ke nur pro tio, ke mi ne komprenas la lingvon.”

“Eĉ komprenante la lingvon mi ilin malŝatis”, intervenis angla interpretistino, kiu sidis apud la komora delegito. “Estis nur fanfaronaj naivrimaj retorikaĵoj pri la beleco kaj boneco de Kazaĥstano kaj de Sovet-Unio. Mi estus preferinta muzikon.”

Stefano opiniis, ke ŝi ne estas tre ĝentila.

“Nu, nu, estas tradicio de niaj spektaĵoj”, la sovĥozano klarigis. “Ni eble havas alian komprenon pri poezio ol vi okcidentanoj, kaj ankaŭ pri deklamado. Sed diru, kio al vi plej plaĉis?”

“Mi hezitas inter la klaŭnoj kaj la ĉevalrajdado”, Stefano respondis. “La maniero, laŭ kiu tiuj kazaĥoj sentas sin hejme sur galopantaj ĉevaloj, kaj faras ion ajn, vere ion ajn sur ili, estas eksterordinara.”

“Prave”, la sovetiano diris. “Ili estas tre impresaj. Sed ankaŭ la klaŭnoj plaĉis al vi, ĉu ne?”

“Ege”, Stefano jesis.

Marta Martin interdiris:

“Kio plej plaĉis al mi estis tiu ero, kun unu el la klaŭnoj klaŭnanta sur galopanta ĉevalo. Li havis la lertecon de la kazaĥoj, kiun vi ĵus menciis, sed ankaŭ la humuron de klaŭno.”

“Tiun programeron mi bedaŭrinde ne vidis”, diris Stefano. “La klaŭno estis malsana, kiam mi spektis la cirkon, kaj neniu kapablis anstataŭi lin. Sed mi efektive aŭdis, ke ĝi estis perfekta.”

“Ankaŭ mi bedaŭrinde ĉeestis la cirkon, kiam tiu junulo malsanis”, muzikvoĉis la angla interpretistino. “Tre domaĝe, ĉar ĉiuj ege laŭdis tiun programeron.”

“Jes, vere estis domaĝe, li estas mirinda”, la sovetiano diris. “Mi tion des pli bone scias, ĉar li naskiĝis ĉi tie, sur la teritorio de ĉi tiu sovĥozo. Li vizitadis la lernejon en ĉi tiu preciza loko. Kaj mi fieras aŭdi, ke spontane vi elektis ties eron la plej bona. Sed kial vi ne manĝas iom da vinberoj, provu ilin, ili ne havas kernetojn.”

“Ege bongustaj”, komplimentis la delegito el la Komoraj Insuloj, feliĉa fine trovi ion por laŭdi.

“Viaj pomoj estas paradizaj”, Marta Martin diris. “Oni ne povas rezisti la tenton.”

“Ĉi tiu estas la lando de la pomoj”, fieris la kazaĥo.

“Belega lando!” entuziasmis la sekretariino.

“Sed kial oni ne povas ĝin viziti?” la angla interpretistino demandis. Ŝajnis, ke plaĉas al ŝi agresi la gastigantojn. “Antaŭ kelkaj tagoj, mi estis kun kolegoj kaj kamaradoj, kaj ni petis taksion nin konduki al iu vilaĝo, por iom vidi, kiel homoj vivas, kaj eventuale vespermanĝi tie. Li komence rifuzis, dirante, ke estus multe pli interese veturi al tiu turista loko, kie oni glitŝuas. Sed turistaj aranĝoj tute ne interesas nin. Ni insistis kaj insistis. Finfine li akceptis, ke ni eniru la taksion, kaj diris, ke li kondukos nin al vilaĝo. Sed ĉu vi scias, kien ni fine trafis?”

“Ne”, unuvoĉis la aliaj, dum Stefano rigardis la videble embarasitan vizaĝon de la sovĥozano.

“Al tiu sama glitkurejo, kien ni diris, ke ni ne volas iri. Tiam ni furiozis, diris, ke ni plendos al la aŭtoritatoj pri lia trompo, ke ni volas iri al iu ajn vilaĝo ekster la urbo – ni ja sciis, ke estas ne nur dezerto ĉi tie – sed li simple plu ridis kaj diris: ‘Nu, bone, plendu al la aŭtoritatoj!’ Tiam ni petis lin reveturigi nin urben. Alvenante, ni rifuzis pagi. Ni furiozis. Kia disputo! Ĉu vi konas tiun Lolitan Fuentes? Ŝi estis kun ni. Dio mia! Kian skandalon ŝi faris! Kiam tiu estas malkontenta, oni aŭdas ŝin, mi garantias al vi. Ŝi kriis angle, kaj la taksiisto ne komprenis, kaj mi provis interpreti por li, kaj personoj komencis ariĝi. Tiam la taksiisto petis nin subskribi paperon klarigantan, ke ni petis lin iri al vilaĝo, ke li malkonsentis, kondukis nin sur la monton, kie estas tiu glitŝuejo, kaj ke ni ne akceptis pagi lin. Kiam tiu atesto estis subskribita, li foriris tute kontenta, dum Lolita plu piedbatis la grundon kriante: ‘Li ne eskapos el la puno. Mi havas protektojn en la plej altaj sferoj sovetiaj. Oni neniam iras kontraŭ mia volo sen esti punata...’ kaj similajn sensencaĵojn, kiuj vere hontigis nin rilate al la personoj pasantaj preter ni kun moka rigardado.”

“Kaj ĉu vi plendis al la aŭtoritatoj?” scivolis Stefano.

“Ne. Ni promesis al ni, ke ni diskutos la aferon la morgaŭan tagon, sed... nu, vi scias, kiel tiuj aferoj disvolviĝas praktike, ni devis labori, kaj la tuta afero forfalis. Diru al mi, sinjoro, kiu tiom fieras pri via bela lando, kial ni ne rajtis viziti vilaĝon? En niaj landoj...”

“Nu, mi ne scias pri viaj landoj,” ridetis la sovĥozano, “sed vi malpravas dirante, ke vi ne rajtas viziti vilaĝon. Ĉu vi ne pasigas la tutan hodiaŭan tagon vizitante la kazaĥan kamparon?”

La anglino volis rebati, sed la gruporganizanto ekstaris, proponis lastan toston, kaj petis ĉiujn reiri al la aŭtobuso.

Stefano troviĝis apud la interpretistino, dum ili transiris al la buso.

“Ĉu vi bone konas tiun Lolitan?” li demandis.

“Tute ne intime, multe mankas ĝis tio”, ŝi respondis. “Ŝi fakte estas amikino de amikino mia, kaj pro tio okazis plurfoje dum ĉi tiu konferenco, ke ni renkontiĝis. Ekzemple, ni vizitis kune la teatron. Ŝi estas maloftaĵo, emocie. Tiun vendredon, kiam mi iris al la cirko, pri kio ni dummanĝe parolis, ŝi venis kun ni, sed tuj poste, kiam ni eksidis, dum ni atendis la komencon de l’ spektaĵo, ŝi subite ekscitiĝis pri iu eta francino, kiun ŝi ekvidis trans-arene, ŝi ekkverelis kun sia amikino kaj nin forlasis sen plua klarigo. Ŝi estas tia, agas tute ne racie, tuj laŭ la impulsoj. Mi estas preskaŭ certa, ke ŝi entute forlasis la cirkon.”

Side en la buso, dum la kamparaj pejzaĝoj sinsekve pasis preter lia fenestro, Stefano subite eksaltetis.

“Ej! Mi nepre devos kontroli!” li murmuris al si.

Ie, malantaŭe, sudamerika delegito spontane komencis kanti, nostalgie.

* * *

Por tiuj, kiuj elektis ekskurson n-ro 2, la pejzaĝo tre monotonis, tial Ĝoja benis la ĉielon, ke ŝia kunulo estis ege simpatia. Li estis el Jordanio, kaj ĉiujn vortojn, kiujn li prononcis, stampis profunda saĝeco.

“Estus grava eraro juĝi libianojn laŭ tiuj viroj”, li diris al ŝi. “Mi laboris en Libio kelktempe, kaj mi tie renkontis multajn agrablajn, afablajn, modestajn, inteligentajn homojn. Mi ne komprenas, kial la libiaj registoj akceptis tiun Azzuz en sian delegitaron. Kvankam verdire...” li aldonis post paŭzeto, lasante la frazon ŝvebi nefinita.

“Kion vi volis diri?” Ĝoja scivolis.

“Ba! Ĉi tiu konferenco estas tiel stranga! Ĝi kostas milionojn, kaj utilos al kio? Pliajn vanajn tunojn da papero, kiujn pagos la laboruloj de la tuta mondo, feliĉe sen konscii, ke parto de iliaj impostoj perdiĝas en tian frenezaĵon.”

Viro, eble 30-jara, kiu sidis trans la aŭtobusa koridoro, turnis sin al li:

“Ĉu vi ne kredas je la spirita kaj socia bonfarto de la homoj, s-ro Lutfi?” li demandis kun rideto. Kun la tre nete kombitaj haroj, la plaĉa, zorge razita vizaĝo, kaj la bonkvalitaj vestoj, li aspektis kiel juna kunlaboranto en jura oficejo usona.

“Ho jes, mi kredas je ĝi,” diris la milda arabo, “sed mi ne kredas, ke tia konferenco povas akceli ĝin. Ĉu vere tion kredas vi?”

“Honeste, ne,” la juna viro respondis, “kaj – kvankam mi petas vin tion ne ripeti kiel mian opinion – ankaŭ mi taksas, ke okazas ĉi tie nur paroladoj kaj paroladoj, je kosto astronomia, por neniom da utilo.”

“Tio kelkfoje estas senesperiga, ĉu ne?” komentis Ĝoja, kun sulkita frunto.

“Ofte jes,” diris la jordaniano, “kvankam eble nia konferenco tamen havas utilon: okazigi personajn kontaktojn inter homoj plej diversaj, kiuj tiel lernas estimi unu la alian. Jen ni estas tri malsamaj personoj, arabo, ruso, okcidentanino, kaj la reciproka simpatio inter ni tuj percepteblas, ĉu ne? Mi ne dubas, ke pri multaj punktoj ni interkonsentas, kaj ke pri la ceteraj ni almenaŭ respektos unu la alian.”

“Ĉu vi estas ruso, sinjoro?” Ĝoja demandis la junan viron.

“Ho! Ĉu vi ne interkonatiĝis?” Lutfi diris kun la tono de pardonpetanto. “Permesu, ke mi prezentu vin. Sergej Karaulov, el Radio Moskva, S-ino Ĝoja Karal.”

“Kiam mi repensas pri la cirkonstancoj, en kiuj ni ambaŭ interkonatiĝis, mi kelkfoje sentas timon”, la ruso diris, iom enigme. “Ĉu ne, s-ro Lutfi?”

“Efektive. Imagu, s-ino Karal, ke ni renkontiĝis la vesperon de la krimo, ĉe la loko de la krimo...”

“Ĉu vere?” Ĝoja interrompis, surprizskuiĝe.

“Ne tute vere”, Karaulov korektis. “Sed ni ambaŭ unu post la alia iris tien por viziti unu el la gravuloj, kiu estis for ĉe mi-ne-memoras-kiu akcepto. Ni estis bonŝancaj, ke la gardisto informiĝis pri la celo de nia vizito kaj ne enlasis nin. Aliel, ni certe troviĝus inter la suspektatoj, ĉu ne?”

“Nu, tio sendube dependas de la horo”, diris Ĝoja.

“Prave, kaj mi tute ne scias, kiam tiu Kertsch mortis. Ni sekvis unu la alian tie pli malpli je la 18:15, ĉu ne, s-ro Lutfi?”

“Jes. Kaj mi vere sentas dankemon al tiu gardisto. Se li nin enlasus, ni devus skribi nian nomon en la registrolibron, kaj aŭtomate la polico interesiĝus pri ni. Mi malŝategus submetiĝi al polica pridemandado. Sed ni revenu al nia antaŭa temo. Diru al mi, kara s-ro Karaulov, ĉu vi legis la tekston de tiu González pri la valoro de nuancoj kaj la fakto, ke, laŭ li, marksista dialektiko instruas tiujn ignori kaj sekve kondukas la homaron al manko de intelekta matureco? Min interesus scii, kiel vi, sovetiano, reagas al similaj asertoj...”

La buso plu iris en la monotona pejzaĝo. Ĝoja diris al si, ke se la pejzaĝo estus pli interesa, ili rigardus ĝin, anstataŭ diskuti, kaj tio, por ilia triopo, certe estus spirite malpli riĉiga.

* * *

La vizaĝo de Arne Kristiansen ne montris eĉ plej etan emocion.

“Ne”, li trankvile respondis. “Dum mi deĵoris ĉe la koridora gardejo tiutage, neniu venis por viziti unu el tiuj gravuloj, kiuj estis for ĉe la akcepto; neniu venis, kiun mi devis forsendi.”

Ĉu lia rigardo estis malpli akra ol kutime, aŭ ĉu tion Jano nur imagis?