Ĉu ni kunvenis vane?/22

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
21 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
22
23

La ĉeestantaro aplaŭdis plu kaj plu, tondre. Jano staris sur galopanta ĉevalo, meze de la areno; du suspektatoj – la armeno kaj la gardisto – rajdis same kure apud li. Kaj jen subite pluvo da ponardoj, ĵetataj de Lolita Fuentes, kiu sidis sur trapezo super li kaj trovis la ludon tre amuza, ekfalis liadirekte. Liaj refleksoj estas bonegaj, kaj tuj li havis la ideon malfermi la pluvombrelon de Marta Martin, kiun objekton li transdonis al Romian. Ŝajnis al li strange, ke neniu gardisto ĉeestas. La ponardoj trapikis la ombrelon, kaj li vekiĝis, morte terurita. Estis la kvara matene, kaj li aŭdis apud si la regulan, pacan spiradon de Ĝoja.

Matenmanĝe, li diskutis pri sia sonĝo kun ŝi, laŭ jam longa para tradicio. De la sonĝo ili transiris al diversaj detaloj gravaj por la enketo. Stefano tiam alvenis, kaj aŭskultis kun intereso.

“Ha jes, onklino Ĝoja, mi vidas, ke vi rakontas al Kara-Karal, kion mi pripensis en la buso.”

Ambaŭ geonkloj kapjesis.

“Sed hieraŭ nokte revenis al mia menso alia detalo, kiun mi ne menciis al vi, kaj kiu eble gravas. Temas pri tiu atleta blondulo kun la bluaj okuloj. Li diris, ke li ĉeestis la saman cirkan spektaĵon kiel mi, sen la klaŭna galopado. Tio do okazis la faman tagon!”

“Sed ĉu ne la morgaŭan?” Karal demandis.

“Ne povas esti. La sekvantan tagon la programo komplete ŝanĝiĝis.”

“Povis esti dum la dua spektado”, Ĝoja diris. “Ne forgesu, ke pro la mondkonferenco ili duobligis la prezentojn…”

“Sed eĉ se estis vespere! Se li estis en la cirko, tio signifas, ke ne li gardis la enirejon al la koridoro! Li ja deĵoris ĝis la 21-a.”

“Hm!” medite sonis la voĉo de Karal. “Tion ni devas analizi pli profunde…”

Tiel la triopo plu babilis, dum Karal notis diversajn punktojn, indajn je plua faktoesplorado.

Ĉe la matena kunsido kun la kvar kolegoj, li klarigis sian hipotezon, kaj la kvinopo organizis la kontrolon de tuta serio da punktoj. Dum du tagoj, oni informiĝis ĉe taksiistoj, ĉe la cirko, pridemandis la sovetiajn kaj internaciajn gardistojn, esploris atente aron da dokumentoj, kun la difinita celo trovi konfirmon al hipotezo, kiu fakte pli kaj pli praviĝis.