Ĉu ni kunvenis vane?/24

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
23 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
24
25

“Estas la malĝoja historio de juna infano”, ŝi diris enpensiĝante. “Mi iĝis orfa, kiam mi aĝis ses jarojn. Min akceptis ĉe si kamparanoj, bonaj homoj, kiuj amis min kaj provis redoni al mi hejmon. Sed la rompo estis tro granda disde la antaŭa vivo, kaj mi malfacile adaptiĝis.

“Tamen, iom post iom, mi refaris al mi hejmon el tiu farmbieno, kaj mi laŭgrade pli kaj pli ŝatis mian vivon, sanan, simplan vivon ĉe homoj komprenemaj, kvankam, eble, ili igis min tro labori.

“Iam, kiam mi estis dekjara, junulo dekokjara venis al la farmo. Mi ne estas tute certa kial, sed mi duonkomprenis, ke li faris delikton, kaj ke estis decidite, ke li laboros dum du jaroj kampare, prefere ol malliberiĝi. La farmistoj estis bonaj homoj, kiuj akceptis lin, kiel ili antaŭe min akceptis.

“Iutage, ili estis for, kaj la junulo venis al mi kaj provis min konvinki kuŝi kun li. Mi ne bone komprenis, kion li volas. Mi timis, kaj diris: ne. Mi sciis malmulte pri la homa aspekto de tiuj aferoj, mi sciis pri la farmbestoj, sed neniam antaŭe vidis viron ekscititan. Estis terura sperto. Li estis tre granda kaj forta, kaj mi aparte eta. Li provis kapti min, komence sukcesis, sed mi mordis lin, piedbatis lin, kaj prosperis al mi liberiĝi. Terurita, sciante, ke la farmistoj ne revenos antaŭ longe, kaj ke neniu helpo venos, ĉar la bieno estis tro izolita, mi kuris en la arbaron. Sed li estis dudekoble pli forta kaj sporte kapabla ol mi, kaj li min baldaŭ reatingis. Li estis furioza, ĉar mi lin mordis, eble ankaŭ ĉar mi sukcesis eskapi, kio certe estis por li neelportebla humiligo.

“Kiam li ĉi-foje kaptis min, li estis tre zorga. Mi denove baraktis, kun la energio de malesperanto, sed miaj fortoj rapide forsvenis kaj mi komprenis, ke mi ne plu havas unu ŝancon.

“Tie en la arbaro, tiu dekokjara fortikulo sekse ekposedis la dekjaran knabinon, kiu estis mi. Li agis brute kaj sovaĝe, kaj estis por mi ege dolora kaj timiga travivaĵo, tiom fizike kiom morale. Kiam, satigita, li malgluiĝis de mi, li minacis: ‘Se vi rakontos, eĉ aludos, pri ĉio ĉi al la farmistoj aŭ al iu ajn, mi vin mortigos.’ Liaj okuloj estis tiel kruelaj, lia fizika forto tiel granda, ke mi ne dubis pri lia sincereco. Mi estis certa, ĉu ne?, ke li kapablus min murdi.

“Ekde tiu tago mia vivo iĝis morale plej mizera. La farmistoj venigis kuraciston, ĉar ili trovis min pala kaj iom stranga. Eble se mi estus konfidinta al li… Sed mi tro timis la venĝon de la juna koloso. Mi ankaŭ konsideris konfidi al pastro, sed mi timis, ĉar mi aŭdis, ke kuŝi kun viro estas grava peko por ne-geedzoj, kaj mi estis tro juna por distingi, ĉu la fakto, ke oni perfortis min, ŝanĝas la aferon aŭ ne. Iel, en la kondiĉoj de tiu kamparo, mi sentis min malpura, definitive, nelaveble kotigita.

“Sed la afero ne haltis tiel. Li sentis sian povon. Li konstatis, ke mi efektive ne kuraĝas lin denunci, ke mi neniam kuraĝos. Certiĝinte, ke ne plu estas risko por li, li igis min lia amdonantino. La farmistoj blindis pri la tuta afero, ĉar ili estis tro bonkoraj: bonuloj, kiuj ne vidas la malbonon, ne suspektas ĝin, el la pureco de sia koro.

“Li havis fortajn bezonojn, sekse. Dum tiuj du jaroj, li submetis min al siaj kapricoj. Neniam mi havis plezuron, eĉ bestan. Estis ia sadisma trajto en li, kaj li ĝuis ne nur la volupton, sed ankaŭ, eble ĉefe, sian povon super mi. Tial li igis min agi plej malnoblige. Li sciis, ke li tenas min per sia minaco kaj sia fizika forto kombinita kun kompleta foresto de skrupuloj. Kion mi povis fari? Se mi rifuzus, kiam li ordonis, li min strangolus. Se mi provus denunci lin al iu, li min murdus. Se mi klopodus fuĝi, li reatingus min. Estis terure… Mia vivo estis alpremita al angulo, el kiu eskapi ne eblis. Tiu sadisma junulo nomiĝis Thomas Kertsch.

“Kiam li foriris, post du jaroj, mi ne plu ekzistis kiel persono. Li sukcesis redukti min al objektino. Neniam mi povis ĝui la vivon poste.

“Eble tial mi decidis fariĝi flegistino. Prizorgi tiujn, kiuj suferas en sia korpo, mildigi la dolorojn, paroli dolĉe al mortanto, tenante ties manon… Mi faris tion al aliaj, ĉar neniu iam ajn faris ion similan por mi.

“En hospitalo, kie mi laboris, mi enamiĝis al medicina studento, kiu diris, ke li amas min. Li estis milda, bonkora, almenaŭ komence. Sed, kiam li volis konduki min al sia lito, mi tremis, mi havis tiel teruran reagon de rifuzo, eble ankaŭ, samtempe, de deziro, mi ne scias, mi estis konfuzita. Li ne komprenis min, li kredis, ke mi ne amas lin vere, kaj li forlasis min. Eble, se mi estus povinta rakonti… Sed mi ne povis. Hodiaŭ unuafoje mi parolas pri tio. Kiel ajn estu, la sola persono, kiu iomete amis min kiel vivantan personon, seniĝis je mi. Mi defalis de alte.

“Tiam mi havis la ideon min mortigi. Mi pensis ja, ke la vivo por mi neniam prezentos ian intereson, ke mi povos esti nur malfeliĉa, ke neniam iu amos min, eĉ se nur pro tio, ke mi tro timos ami kaj esti amata, ĉar tio tuj elvokos… Jes mi decidis min mortigi. Kaj subite mi ekkonsciis, ke tiu, kiu rezignas pri la vivo, povas fari ion ajn sen riski timi punon. Mi pensis: antaŭ ol mi mortos, mi pagigos al li lian krimon, ĉar estis vera krimo tiamaniere fuŝi mian tutan vivon, pro la propra plezuro, ĉu ne?

“Mi estis sola. Mi havis neniun financan devigon. Mi vivis tre modeste. Mian tutan monon mi dediĉis al la esploroj, por retrovi lin. Mi ne povis pagi detektivojn, sed mem enketis. Mi vojaĝis nur por sekvi lian spuron. Mi pridemandadis multegajn homojn. Kaj fine mi trovis lin. Foje, ĉe pulbazaro, mi trovis tiun pluvombrelon, malnovan aferon, kiu entenis specon de glaveto. Mi aĉetis ĝin.

“Li komencis karieron en UN. Nu, bone. Mi eksciis, ke estas multaj rilatoj inter ĉiuj organizaĵoj ligitaj al UN. Mi trovis postenon kiel flegistino, kadre de la MOS-buĝeto, unue en Afriko, poste en Azio. Mi sukcesis transiĝi al la burokrata aparato, al la ĉefsidejo. Poste al alia kaj al tria internaciaj organizoj. Mi ja estis ne nur flegistino, sed ankaŭ sekretariino, kaj mia strebado estis tiel intensa, ke mi bonege laboris. Mi plu planis.

“Mi havis la tutan vivon por celtrafi. Finfine, antaŭ kelka tempo, mi sukcesis fariĝi lia sekretariino. Post kvar jardekoj, en alia lando, aliaj cirkonstancoj, li kompreneble ne rekonis min. Tiam la sola afero estis trovi bonan okazon. Mi estus murdinta lin ie ajn, en Ĝenevo, Parizo, Romo aŭ Novjorko. Aŭ dum unu el la konferencoj ie ajn en la mondo, kien mi sekvis lin. Ĉien mia pluvombrelo min akompanis.

“Mi decidis agi ĉi tie pro du kialoj. Nelonge antaŭ la foriro, iu relative juna, kaj tre bela, libiano konatiĝis kun mi. Estis tuj videble, ke li ne interesiĝis pri mi kiel persono, sed ial bezonis min por propra celo. Kial oni povus interesiĝi pri mi, se ne por trafi Kertsch-on? Estis do mia intereso scii kiel eble plej multe pri tiu stranga afero. Mi do invitis lin al mia apartamento. Mi proponis al li aperitivon. Tuj mi konstatis, ke li ne kutimas drinki, sed ke li akceptas por ne kontraŭstari min, ĉar li volas agi kiel eble plej konforme al miaj deziroj, por povi atingi sian celon. Sekve, mi replenigadis sufiĉe lian glason, por ke lia lango malligiĝu. Mi ne eksciis la substancon de la afero, tial ke li tamen estis sufiĉe konscia por sin gardi tiurilate. Sed mi eksciis, ke, laŭ informoj atingintaj la libiajn sekretajn servojn de agento laboranta en Israelo por ili, iu dokumento destinita al Israelo devos esti transportita el Sovetio pere de Kertsch, kaj ke la transdono okazos en Alma-Ato.

“Mi tiam pensis, ke se li estas ligita al iu afero pri ŝtelo de ŝtata dokumento, kiu implikas Libion, Sovetion, Israelon, plus homon – Kertsch – kiu estas germandevena usonano konservinta kontaktojn kun parto de sia familio konsistanta el Volgo-germanoj, oni verŝajne pli multe serĉos en la direkto de politiko kaj spionado ol suspektos min.

“Mi do planis ĉion por povi lin murdi ĉi tie. Kiam li petis min aranĝi rendevuon de Romian ĉe li, mi fiksis al Romian la horon tiamaniere, ke li venu tuj post la murdo. Mi konas tiun, mi sciis, ke lia unua reflekso estos serĉi la dokumentojn, kiuj pruvas liajn trompoŝtelojn. Tio eĉ pli konfuzos la serĉadon al la murdulo. Mi do diris al Romian, ke li venu tiun tagon je la 18:30, kaj al Kertsch, ke Romian estos libera nur tiuhore. Mi sciis, ke al li estas egale, li akceptos.

“Mi sentis specon de ekzalto, ĉe la ideo, ke mia plano sukcesos. Mi sentis, kvazaŭ post lia morto mi estos purigita de liaj abomenaĵoj, kaj komencos povi ĝui la vivon. Kaj tamen, eble mi estus retropaŝinta, ĉar murdi, eĉ aĉulon, estas io terura…

“Sed la konversacio kun Graf estis por mi neelportebla. Ne nur Kertsch faris tion al mi, kiam li estis juna, sed nun, 60-jara, li plu ludis siajn kapricajn seksludojn kun infanoj! Tiam mi pensis, ke estas mia devo senigi la homaron je tiu monstro.

“Vi divenis ĝuste. Mi foriris, dum s-ino Fuentes kriaĉis, kaj mi iris al la cirko, bone vidigis min tie, taksie revenis, pasis preter la gardisto, kiu tiom kutimas vidi min pasi, ke li nenion suspektis, mi ŝajnigis, ke mi skribas, sed tenis la registrolibron tiamaniere, ke li ne vidu min, mi konstatis el tiu libro, ke Plum jam eliris, kaj Romian ankoraŭ ne alvenis, mi iris al mia oficejo, eniris tiun de Kertsch ne tra la koridora pordo, sed tra tiu, kiu komunikiĝas kun mia ejo, mi havis en la mano dokumenton kaj diris, ke mi volas ĝin montri al li, mi alproksimiĝis, iris malantaŭ li, lin senkonsciigis, aŭ eble mortigis, per alnuka bato de mia mano…

“Parenteze, tion mi siatempe lernis de mia medicinstudenta amato. Li sciis ĉion pri metodoj de memdefendo, kaj trejnis min pri kelkaj lertaĵoj tiukampe. Pri tio mi tre ĝojis, ĉar mi pensis, ke se, estante infano, mi estus koninta tiujn teknikojn, eĉ sen fizika forto mi estus povinta min defendi kontraŭ Thomas…

“Mi forgesis diri, ke kiam mi eniris la kabineton de Kertsch, mi tenis la pluvombrelon en unu mano, la dokumenton en la alia. Mi ne scias, ĉu s-ro Kertsch miris pri la ombrelo aŭ ne, eble li pensis, ke mi tuj foriros, aŭ simple li tiom kutimis vidi min kun ĝi… Nu, kiam li estis senkonscia, mi iris antaŭ lin, ĉar estas anatomie pli facile trafi la koron tiuflanke, kaj lin mortpikis. Mi tuj atingis la koron kaj li certe ne suferis pro mi. Mi do povas diri, ke mi estis pli bonkora ol li, ĉar li estus meritinta sadisman torturon, longadaŭran, por kompensi tutan vivon fuŝitan. Tiam mi viŝis la klingon, remetis ĝin en la ombrelan parton, reportis la dokumenton al mia oficejo, refaris la saman komedion ĉe la gardista registrolibro, skribante fakte nenion, nur ŝajne, kaj rerapidis cirken. Min interesis scii, la sekvantan tagon, ke Romian nenion diris…

“Jen, sinjoro,” – ŝi plu parolis nur al Karal – “vi scias ĉion pri mi. Mi estas je via dispono. Al mi estas egale, ĉu vi kondamnos min, kaj al kio. Mi ne bedaŭras mian agon. Dank’ al mia planado, mia vivo ekhavis ian intereson, kiu savis min de memmortigo, kaj dank’ al mia agado, mi savis de malnobligo kaj sufero certe dekojn da inaj infanoj.”

Tiel ŝi finis. Longe, longe la ĉambro restis senbrua, kvazaŭ plenŝtopita per densa pripensado. Ne estas ĉiam facile psike digesti la veron pri unu homa vivo, kiam ĝi montriĝas, nuda, al la mensaj okuloj…