Ĉu ni kunvenis vane?/26

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
25 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
26
27

Zajd Azzuz malbukis la sekurzonon kaj etendis siajn longajn krurojn. La regulaj trajtoj vizaĝaj ĉi-foje esprimis malkontenton, kaj eble eĉ specon de antaŭtimo. Oni jam multe plendis pri liaj fuŝaĵoj en la sekreta servo, kaj kvankam li havas altajn protektojn, tiuj eble ĉi-foje ne sufiĉos. Li provos prezenti la aferojn tiamaniere, ke oni danku lin pri tio, ke Israelo ne ricevos la Berenŝtam-tekston, kaj li emfazos la fakton, ke, kun siaj petrolrezervoj, Libio ne bezonas ĝin, sed ĉu ili akceptos?

Li pripensis pri si. Li provis kompreni, en kio konsistas lia eraro. Dum sekundero li preskaŭ trafis la ĝustan respondon, sed tuj liaj pensoj fuĝis de ĝi, al bildoj de maldungiĝo. Io amara pentriĝis sur lia estetike perfekta vizaĝo. Li sentis, ke se oni fortiros lin el la landa sekreta servo, tio estos ega maljusteco, ŝuldata ne al ia manko en li, sed al la internaj malamikoj, viroj eble ĵaluzaj pri lia beleco, pri lia sukceso ĉe virinoj. Kio alia povus esti? Malofte homo akceptas la ideon, ke povus manki al li iom da inteligenteco.

Li malfermis sian vojaĝsakon, kaj ameme karesis la tranĉilon, kiun, dank’ al taŭga artifiko, li ĉiam sukcesis kunpreni, kaj kiu neniam praktike utilis.

* * *

S-ro Kirsch, delegito el Luksemburgo, kontrolis ĉu lia kreditkarto, liaj dolaroj, liaj vojaĝĉekoj kaj lia diplomata pasporto plu troviĝas en la negranda leda saketo, kiun lia edzino donacis al li okaze de lia 50-a naskiĝtaga datreveno. Ĉio estis en ordo. Almenaŭ tiuflanke.

Ĉe la medicina flanko… Li metis la manon al la koro, kaj ĝemspiris. Ekde tiu batalo liaĉambra, li sentis strangajn sensacojn en la brusto, fojfoje ankaŭ ĉe la maldekstra ŝultro. Li bedaŭris, ke ne prosperis al li sukcese plenumi la servon, kiun li akceptis por sia israela amiko. Io refoje pinĉis ĉe la koro. Nepre, kiam li retroviĝos hejme, li konsultos d-ron Dupong. Li esperas, ke tamen ne estas io serioza. Li akuzos tiun abomenindan sovetian t.n. ĉampanon, kaj eble eĉ la sorbon, samvespere, de vodko kaj brando, al kiu li estis, kiel diplomato, devigita. Ĉu li rakontos pri la batalo? Ĉu lia rolo en ĝi ne estis iom ridinda? Kompreneble, ne estas risko, ke iu alia sciu, la profesian sekreton D-ro Dupong senmanke obeos. Sed, tamen, kiel ŝtata reprezentanto, ĉu li ne havas la devon, eĉ rilate al unu sola persono, gardi sian dignecon? Al s-ro Kirsch la aviadilo aperis pli kaj pli ne tute komforta.

* * *

Post kelktaga restado ĉe amikoj en Moskvo, kaj diversaj aktivecoj pravigantaj, laŭplane, tiun lian vojaĝon, Miŝa Viktoroviĉ Kaganov reaviadis al Birobiĝano. Li estis kontenta, ke lia tasko plenumiĝis tiel facile. Konfesinde, transdoni gazeton al difinita persono estas simpla afero, kaj li ne multe herois. Tamen, kiam la elpensaĵo de Berenŝtam alportos al Israelo tiajn mirindajn sekurecon kaj riĉecon, kiuj helpos ĝin pluvivi, li estos agnoskita kiel unu el la gravaj kontribuintoj. Tiu ideo plaĉis al li. Sed dum longa tempo necesos, ke neniam lia nomo estu prononcata tiakuntekste. Pasporto kaj elirvizo ja estas tro gravaj aferoj, por ke oni endanĝerigu siajn ŝancojn.

Li rigardis al la interna poŝo de la jako, kie, dum la irvojaĝo, troviĝis la Birobiĝaner Ŝtern. Nun tie troviĝis nenio plu. Li ridetis. Marko Lazaroviĉ Berenŝtam, la presisto, ege feliĉos, kiam li rakontos al li. Tiu ĉiam havis profundan amon al sia frato, kies nomo nun eniros la homan historion…

* * *

Ilja Romanoviĉ Aŝkenazi troviĝis en trajno. Li iris al iu malliberejo, ne sciante kien. Li ne komprenis sin. Antaŭe li pensis, ke se tio okazus, li estus panikfebra. Kaj jen nun ĝi okazis. Ili arestis lin, li scias, nek kien li iras nun, nek kien li iros poste, kaj tamen li sentas en si strangan serenecon. Ĉu ĉar li sukcesis transdoni la kodhavajn tefilojn? Ĉu ĉar li estas, fundfunde, pli fatalisma ol li imagis sin? Li ne dubis, ke tiu juna usonano finfine enmanigis la kodon al la koncerna persono. Kaj nun ĉio estis nenormala. Li staris malkomforte en ĉi tiu trajno, li estis gardata kiel krimulo, lia tuta vivo nun orientiĝos al radikala ŝanĝo, al nekonataj sortodezertoj, kaj anstataŭ angori, tremi, suferi, li plenas per nekomprenebla sereneco.

Estas eksterordinare, kiel cirkonstancoj povas ŝanĝi la karakteron de homo. Li neniam estis tre religia. En Alma-Ato li vizitis la sinagogon, ne pro aparta pieco, sed nur ĉar li konstatis sin sekvata de homoj apartenantaj al KGB kaj esperis iel renkonti fidindan eksterlandan konferencanon. Kaj jen nun, ne komprenante, kio okazas al li, li rimarkas, ke li ekbalanciĝas surloke kaj aŭdas internan voĉon kvazaŭ propravole murmuri en la hebrea: “Benata estu, Eternulo, nia Dio, Reĝo de la Universo, kiu…”

* * *

Ankaŭ Marta Martin sin ne komprenis. Ŝi sidis en sia karcero, kaj ploris. Jam tutan horon ŝi ne ĉesis plori. En sia vivo, ekde kiam ŝi estis tute eta kaj ŝiaj gepatroj mortis, neniam plu ŝi ploris. Ŝi havis nur tragikan rigidan maskon, anstataŭ normala moviĝema vizaĝo. Kaj nun la masko ial estis forŝirita. Estis tre dolora sperto, sed samtempe kvazaŭ liberiga. Ŝi komprenis nenion pri si. Ŝi estis ĵurinta al si, ke neniam ŝi konfesos la veron, kaj tamen ŝi tion faris. Ŝia rigida obstineco venkiĝis, kaj, anstataŭ senti pri tio humiliĝon, ŝi perceptis ian konfuzan, primitivan senton de plenumiĝo, kvazaŭ naturo finfine triumfis.

Sed jen el la konfuzaj, sinkontraŭdiraj sentoj subite elmergiĝis alia, kiu preskaŭ ŝin sufokis: angoro. Ŝi pensis pri sia estonteco. Kio okazos al ŝi? Kiel ŝi travivos la proceduron en rusa lingvo laŭ normoj kaj kutimoj, pri kiuj ŝi konas nenion, en lando, kie ŝi havas eĉ ne unu amikon por ŝin viziti?

Kaj ĉi-foje sento humiliĝa, aperanta kvazaŭ fulma ofensivo, ŝin batis kruele. Ŝi ekkonsciis, ke tutavive ŝi planis la murdon de Kertsch, kun tia koncentriĝo, tia atento al la detaloj, ke neniam ŝi starigis al si la demandon: kaj kio, se mi estos kaptita? Ŝi neniam pensis pri la posta vivo. Nur tre konfuze ŝi atendis de ĝi specon de libereco, sed neniam klare ŝi frontis la eblecon, ke eble ŝi riskas kaptiĝi.

Ŝi mordis al si la lipon. Ŝi menciis tiun cirkan programeron ĝuste tial, ĉar tiu klaŭna galopado okazis, la antaŭan tagon, kiam ŝi ĉeestis la tuton, precize en tiuj minutoj, kiujn ŝi fiksis al si por la realigo de la murdoplano. Kaj ĉu estis eraro konstante preni kun si la pluvombrelon? Fakte, ŝi tiom timis, ke, se ŝi lasas ĝin en la hotelĉambro, iu tie ĝin pristudos. Kaj la kontroloj pri la taksioj, la skribo… La polico estas pli forta ol ŝi imagis. Ŝi estis certa, ke oni ne povos suspekti ŝin, kaj pro tio ŝi neglektis tiujn punktojn.

Ondo de malĝojo ŝin denove kaptis, kaj la larmoj, momente haltintaj, rekomencis flui. Kio nun okazos al ŝi? Kio nun? Nur unu penso ŝin konsolis: ke kiom ajn ŝi misplanis, prosperis al ŝi unu afero, la plej grava: Kertsch nun ne plu vivas. Kaj kun la sala gusto de l’ larmoj miksiĝis la plaĉa gusto de plenumita venĝo, nepre, nepre frandinda.