Ĉu ni kunvenis vane?/27

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
26 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
27

Ester Plum rigardis sian edzon malkontente.

“Jakobo, vi drinkas tro multe. Viaj okuloj jam aperas vualitaj. Memoru, kion diris d-ro Lasal. Viaj arterioj…” Sonorado ŝin interrompis. “Kaj nun tiu malbena telefono!” ŝi grumblis. “Ĉu do ne eblas vivi pace?”

Ŝi marŝis telefonen kiel kolonelo ofensive.

“Haloo, Ester Plum…” ŝi preskaŭ bojis, sed iom post iom ŝiaj trajtoj moliĝis. Per tute amika voĉo ŝi reparolis post momento: “Kia agrabla surprizo! Jes. Atendu minuteton, mi tuj demandos, ĉu li ne havas alian projekton.”

Li estis en la banĉambro kun – kia homo! – glaso da viskio enmane.

“Jakobo, ĵus telefonis Eriko Frajdele. Li alvenis ĉi-urben. Lia aviadilo malfruis, kaj alia ne povis ĝuste alteriĝi pro la nebulo aŭ io simila, mi ne tre klare komprenis, sed ĉiaokaze liaj planoj ŝanĝiĝis kaj li foriros nur morgaŭ posttagmeze. Vi konsentas, ke ni invitu lin vespermanĝi ĉe ni kaj lin loĝigu, ĉu ne?” Ŝi paŭzis. “Kvankam en via drinkostato…” Ŝi lasis la frazon ŝvebi senfine, kun malgaja esprimo.

Li ŝin rigardis tra nebulaj okuloj.

“Frajdele, ĉu vere? Ĝuste al li mi volis skribi. Kompreneble li venu.”

Kaj kvazaŭ por festi tiun plaĉan novaĵon, li unuglute eltrinkis.

Post nelonge eta barbulo kun nigra ĉapelo estis bonvenigita en la domon. Jakobo Plum penis venki la pezon, kiu igis lian langon strange mallerta, kaj preskaŭ komplete sukcesis.

“Eriko!” li pezlangis. “Estas eksterordinare, ke vi venis ĝuste kiam mi intencis skribi al vi. Pri interesa lingva problemo. Kia ĝojo akcepti hejmen la plej faman konanton de ĉiuj lingvoj uzataj aŭ uzitaj de la judoj, aŭtoritaton pri la aramea, spanjola, tata, judpersa…”

“Nu, nu, ne troigu!” diris la vireto, demetante la mantelon.

Intervenis ina voĉo:

“Jakobo, eble Eriko ŝatus iom ripozi, bani sin, aŭ ĝui duŝon, post tiel longa, transoceana flugado. Ĉu vi ne povus lasi lin spiri kelkminute antaŭ ol sufoki lin per viaj lingvaj enigmoj?”

“Nu, nu,” respondis la eta barbulo, “vi estas tre afabla, kara amikino, sed vi ne komprenas nin virojn. Ankaŭ mi pasiiĝas pri tiuj lingvaj demandoj, kaj estos por mi pli refreŝige pritrakti kun Jakobo la ŝatatan temon ol malstreĉiĝi en via banujo.”

“Ne pro ĝentileco vi tiel parolas, espereble,” ŝi diris, “sed verŝajne ne. Mi suspektas, ke vi diras la veron. Intelektulojn mi neniam komprenos”, kaj, skuante la kapon, ŝi foriris al iu hejma tasko, lasante la du virojn solaj.

“Kion vi ŝatus trinki?” Plum demandis, verŝante al si plenglason da viskio. “Ĉu ĉi-saman?”

La alia hezitis, senutile. Jam lin servis lia amiko. Levante la ŝultrojn, li akceptis la viskion.

“Sansán!”

“Sansán!”

Ili trinkis, Plum vere, Frajdele nur ŝajne. Viskion li abomenis.

“Mi menciis viajn lingvajn kapablojn,” la tradukisto lispis, “ĉar…”

“Vi defalos, se vi atendas de mi pli ol mi povas doni”, la barbuleto interrompis.

“Ne, ne. Ne ŝajnigu vin modesta. Mi konas vin. Aŭskultu. Mi montros al vi dokumenton, pri kiu mi ŝatus vian opinion. Mi alportis ĝin el Alma-Ato.”

Li rapidis al sia studĉambro, ne stabilkrure, kaj, brue koliziinte kun koridora kesto, revenis kun gazeto kovrita per hebreaj literoj.

“Ho!” Frajdele krietis mire, legante la titolon. “Birobiĝaner Ŝtern! Ĉu ankoraŭ ekzistas judoj en tiu forperdita lando? Mi opiniis ke tiu malnova projekto fiaskis.”

“Ili estas ne pli ol 15 procentoj el la loĝantaro tie, eble 20 procentoj”, la alia dikvoĉis. “Sed rigardu la gazeton.”

“Ĝi devas esti interesa. Jida gazeto el tiel izolita komunumo…”

“Fakte ĝi tute ne estas interesa. Se vi legos Pravda, vi legos la samajn frazojn, nur kun iom pli kampara etoso ĉi tie.”

“Kial do vi tiom senpaciencas ĝin montri al mi?”

“Ne pro la jida parto”, Plum respondis reverŝante al si iom pli da alkohola veneno, ĉe kio Frajdele direktis al li riproĉan rigardon, tute vane.

“Ĉu estas parto en alia lingvo?”

“Atendu kaj atentu. Jen. Tiu ĉi titolo legiĝas Progresoj de sovetia scienco kaj tekniko, ĉu ne?”

“Vi tro drinkas, Jakobo”, lia kunulo diris, skuante la kapon iom malĝoje. Li rigardis la gazeton. “Nu, estas pure jida lingvo. Sed tiu aŭtoro, tiu I. L. Ŝtamenber verkas vere longe, vidu, multajn paĝojn tiu artikolo okupas.”

Plum absorbis gluton da viskio, gratis al si la nukon, dum spasma tiko manifestiĝis ĉe lia lipangulo.

‘Strange’, li pensis en sia duonebria, konfuza stato. ‘Kial mi nun pensas pri tiuj libianoj?’ Sed li ne sukcesis klare regi sian menson. Li faris kapgeston, kvazaŭ por muŝon forpeli, kaj sin turnis al Frajdele:

“Nun rigardu”, li grasvortis. “La komenco de la teksto estas en la jida. Sed poste, diru al mi: kiu lingvo estas?”

“Permesu…” la barbuleto atente legis, kuntirante la brovojn. Jakobo Plum lin rigardis, tenante sin ŝanceliĝe stare, kun unu ŝultro pli alta ol la alia, kaj farante strangajn grimacojn per la buŝo. Fine la alia ekridis:

“Hahahaha! Tio ne estas lingvo! Mi povas identigi ĉiujn lingvojn iam ajn skribitajn aŭ skribatajn per hebreaj literoj. Tio ĉi ne estas unu el ili.”

“Ankaŭ al mi ĝi aperis stranga, sed… Mi min demandis, ĉu ne estas ia maloftaĵo, ia jud-azerbajĝa aŭ io simila. La fakto, ke en pluraj lingvoj skribitaj hebre-litere, oni ne markas vokalojn, igas iun ajn litermiksaĵon aperi kiel vera lingvo, ĉu ne? Sed se ĝi ne estas lingvo, kio ĝi estas?”

“Hahaha! Kara lingvisto! Vi videble ne pensis pri la evidenta solvo! Hehe! Estas fuŝaĵo, tute simple. Mi suspektas, ke ili aĉetis unu el tiuj modernaj elektronaj maŝinoj, kiuj kompostas mem rekte el tajpaĵo, kaj ili tiom malfruis en la aperigo de la ĵurnalo, ke ili ne havis la tempon relegi la presitan tekston, kaj la maŝino havis ian difekton, kapricon, tusis, singultis, kaj miksis la literojn. Tia sovetia tekniko!”

Jakobo Plum ebriete ekridis, kaj frapis al si la frunton per la mano.

“Kompreneble! Tamen ne. Mi havas pli probablan respondon: la Plano. Ĉu vi scias, kiom supersankta la produktoplano estas por sovetianoj? Sekureco kaj mona enspezo dependas ĉefe de ĝi. Certe la Plano difinis, ke devos aperi tiom da paĝoj, kaj ĉar ili ne havas sufiĉe da materialo kaj atingis la Planan limdaton, ili tajpis ion ajn sur sia klavaro, sciante ke okazos neniu kontrolo fare de nejudo, eĉ ekster Birobiĝano, kaj ke tie, ĉiuj komprenos kaj pardonos la fuŝon! Hahaha! Kaj mi rompis al mi la kapon provante trovi, kia lingvo tio estas!”

“Vi certe pravas. Via hipotezo estas pli probabla ol la mia. Plenumi la Planon ĉiakoste! Kaj plej humure estis titoli tion Progresoj de sovetia tekniko!

“Prave, brave!”

“Aŭskultu, kara mia, ĉu vi bonvolus lasi al mi tiun specimenon? Tamen, birobiĝana gazeto valoras, ke oni konservu ĝin.”

“Eriko, Eriko, mi ŝatas vin, sed ankaŭ mi havas la saman penson: mi ŝatus konservi ĝin. Domaĝe, ke mi havas nur unu ekzempleron.”

“Kial vi ne aĉetis du?”

“Mi ne aĉetis. Iu gravulo tie, iu Kertsch, donis ĝin al mi. Li diris, ke iu freneza sovetiano, kun kaŝa mistera sinteno, ĝin liveris al li, kvazaŭ li devus per ĝi fari ion gravan. Kertsch ne sciis, kion fari el ĝi, kaj ĉar mi interesiĝas pri lingvoj… Sed fakto estas, ke mi havas nur unu ekzempleron, kaj intencas ĝin konservi. Nu, kio okazas al vi, Eriko, vi aspektas tute malĝoja.”

Plum refoje malplenigis sian glason, brue glute.

“Nu, kiam mi vidis tion,” Frajdele diris, “mi pensis: por miaj arĥivoj… Birobiĝana gazeto…”

“Mi komprenas. Mi scias, ke tia estas absolute nehavebla en Okcidento, sed…”

“Aŭskultu, Jakobo”, la eta barbulo solene prononcis. “Vi deziras ĉi tiun gazeton, kaj mi deziras ĉi tiun gazeton, ĉu ne?”

“Jes”, respondis Plum, nebulokule.

“Permesu do, ke mi agu salomone. Ni aranĝu dividon.”

“Eriko, vi estas genia. Prenu la frontpaĝon, aŭ pli ĝuste la tutan unuan folion, kaj mi prenu la duan.”

“Kaj la internon?”

“Tio estas nur la fuŝaĵo, kiun mi misprenis por vera lingvo, ĝi valoras nenion. Tiun parton ni povas forĵeti.” Li genuis apud la kameno. “Cetere, mi intencis tuj fari fajron. Ne estas tre varme, kaj kamenfajro ĉiam kreas tiel plaĉan etoson.”

Li prenis la internon de la gazeto, ĝin ĉifis, aranĝis sur ĝi maldikan lignon, kaj sur tiu iom pli dikan, kaj sur tiu pli dikan, faligis la tutan aranĝon per mallerta, ebriula gesto, rekomencis, refaligis parte, kaj post kiam li fine tamen sukcesis pli malpli taŭge pretigi la ŝtiparon, metis flamantan alumeton al ĝi.

La fajro brile lumis.

Ambaŭ viroj rigardis ĝin kvazaŭ hipnote – fajro ja facile fascinas – kaj dum longa momento aŭdiĝis nur la ritma tiktako de malnova pendhorloĝo kaj la plaĉe kraka bruo de ligno flamvorata. Jakobo Plum plu drinkis.

“Okazis io stranga pri tiu gazeto”, li lispis, pli kaj pli pene artikante la silabojn. “Policano ĝin ŝtelis de mi, kaj konservis ĝin unu aŭ du tagojn, antaŭ ol ĝin redoni.”

“Eble cenzura afero, ĉu?”

“Eble”, sonis la vakumensa respondo.

Ĉe ambaŭ viroj tre nebula ero da penso flirtis tracerbe, sed Frajdele estis vojaĝe tro laca, Plum tro konfuza viskie, por kapabli vere kapti ĝin.

“Rakontu al mi pri Alma-Ato ĝenerale”, la eta barbulo sugestis.

“Nu…” komencis la alia, dum tiko vibrigis kadence la maldekstran angulon de lia buŝo, “estis tiel. Kiam ni alvenis…”

Li stariĝis el la seĝo kaj per la fajrostango fuŝgeste, duonebrie, iom skuis la cindrojn. Ŝtipo falis sur la plankon, sed feliĉe ĝi apenaŭ komencis bruli kaj ĝia sola efiko estis lasi sendanĝeran nigran makulon.

De fuŝuloj ekzistas du specoj, lertaj kaj mallertaj. Al la unua kategorio apartenis Zajd Azzuz, al la dua Jakobo Plum. Sed dum ĉi-lasta skuis la cindrojn de la dua kopio de l’ Berenŝtama verko – dua kopio presita sur alia numero, kun aliaj dato kaj enpaĝigo, kaj sendita al Alma-Ato laŭ alia vojo ‘garantie, se okazus io fuŝa al la unua’ – Jakobo Plum eĉ ne imagis, ke li ĵus faris la plej grandiozan fuŝon el sia tuta vivo.

En la kameno, la fajro plu malhelruĝis: laŭ alia procedo ol la Berenŝtama, materio transformiĝis en energion, hejmecige.