Ĉu ni kunvenis vane?/3

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
3
4

Marta Martin zorge metis sian pluvombrelon en la angulon de la oficejo, apud sian saketon, kaj rigardis la paperojn, kiuj kuŝis sur ŝia tablo. Ŝi prenis unu, ĝin legis rapide, sulkigis la frunton, kaj ekpaŝis direkte al la apuda ĉambro, la kabineto de s-ro Kertsch{{refq|1}, kies sekretariino ŝi estis.

Si aŭtomate frapis al la pordo, per kiu ŝia oficejo rekte komunikiĝis kun tiu de s-ro Kertsch, kaj, antaŭ ol atendi respondon – ŝi ja ne dubis, ke li ankoraŭ ne alvenis je ĉi tiu frua horo – eniris tuj. Sed apenaŭ ŝi faris paŝon en la oficejo, jam ŝi haltis, ekkriante. Post dusekunda hezito, ŝi rapidis al la figuro sinkinta en la apogseĝo. Ŝi tuŝis manon. Ĝi estis glacie malvarma. Kure ŝi eliris, vokante:

“Tujtujtuj! Al s-ro Kertsch! Urĝe, venu!”

Jam la juna hinda gardisto, kiu deĵoris ĉe la enirejo de la gravula koridoro, rapidis renkonte al ŝi.

“Kio okazis?” li demandis streĉe.

“S-ro Kertsch!” ŝi respondis, kaj ŝia paleco estis impresa. “Ŝajnas, ke li mortis.”

Post kelkaj sekundoj la juna hindo staris apud la korpo, kiu prezentis la karakterizan aspekton de kadavra rigideco. Eĉ ne necesis tuŝi ties manradikon.

“Ne estas dubo”, li flustris. “Mi devas voki la ĉefon.” Kaj li kuris eksteren.

“Estas telefono ĉi tie”, la sekretariino rimarkigis.

“Ne tuŝu! Fingrospuroj…” li kriis averte, kaj ŝi grimacis.

Post nelonge alvenis altkreska larĝaŝultra nigrulo, viro impona, kun firma oficira sinteno, tuj sentiganta ĉirkaŭ si efikan aŭtoritatecon: Henry Adams, jamaikano, estro de la sekureca opo en la inter-organiza sekretariejo.

“Neniu tuŝu ion ajn, neniu eniru ĉi tien!” li ordonis, kaj tuj poste turnis sin al la hinda gardisto:

“Telefonu al Karal kaj Tuurken, ke ili venu tuj. Mi bezonas iun, kiu scipovas la rusan. Mi restas ĉi tie.” Kaj li reeniris la kabineton de Kertsch.

Li refermis la pordon kaj restis ĉe ĝi stare, kun la kruroj apartigitaj kaj la manoj malantaŭ la dorso. Li ne moviĝis. Lia rigardo tre malrapide rondiris la ĉambron. Se iu lin observus, tiu ne dubus, ke neniu detaleto povas eskapi el tia koncentrita atentado. Post kelkaj minutoj li forlasis sian statuan pozon kaj rondpaŝis, okul-esplorante. Fine li aliris la korpon. Ne tuŝante ion ajn, li ĝin rigardadis, tre sisteme, kvazaŭ studante centimetron post centimetro.

Pri Henry Adams oni kelkfoje diris, ke lia ĉefa profesia atuto estas liaj okuloj, kaj efektive, lia maniero vide inspekti sen iu manko, restante tute senmova, ankaŭ ĉi-foje nepre impresus ĉeestunton.

Iu frapis al la pordo kaj eniris, maldika kaj longa blondulo – la finno Olavi Tuurken – kaj Jano Karal alvenis tuj post li. Ambaŭ proksimiĝis al la korpo. Laŭ la direkto de la okuloj de Adams, ili sciis, kien rigardi: sur la malhelblua ĉemizo, maldekstraflanke, je la nivelo de l’ koro, komenciĝis bruna makulo, kiu etendiĝis al la pantalono kaj al la seĝo, signifoplene.

“Murdo!” murmuris Karal.

Adams tiris el sia pantalono grandan poŝtukon kaj, tre delikate, evitante kiel eble plej multe difekti fingrospurojn, li parte malmuntis la telefonon per siaj tukkovritaj manoj. Li signis al la du kolegoj, kiuj interesate rigardis: la telefona parolilo estis aranĝita al ĉiokapta mikrofono – mikrofono kaptanta ĉiun bruon en la ĉambro, ne nur telefonajn konversaciojn – konektita al ekstreme malgranda radiosendilo. Iu, ie, povis aŭskulti ĉion okazantan ĉi-oficeje. La ĉefo sin turnis al la blondulo:

“Olavi, iru voki la sovetianojn, bonvolu.” La malgrasa finno senvorte eliris. La nigrulo tiam direktis la vizaĝon al Jano:

“Mi petas, venigu la juran konsiliston”, li diris. “Mi timas, ke niaj rilatoj kun la sovetia polico ne estos simplaj. Necesas ankaŭ informi la ĝeneralajn sekretarion kaj direktorojn de la kvar organizaĵoj, la prezidanton de la konferenco, kaj ili decidos, kiun plue informi jam nun. Ĉu vi prenu tion sur vin?”

Karal kapjesis.

“Ĉu vi hazarde scias, ĉu s-ino Kertsch troviĝas en Alma-Ato?” li demandis la ĉefon.

“Ne,” tiu respondis, “bonvolu ankaŭ tion kontroli, kaj revenu tuj.”

Ankaŭ Karal eliris silente.

Olavi Tuurken ne restis longe for, kaj post li rapide sekvis du sovetiaj funkciuloj. La kvar homoj rapide prezentis sin reciproke, kun firmaj manpremoj kaj intensa, pritaksa rigardado.

Boris K. Zajcev, la sledovatel’{{refq|2}, estis iom malpli alta ol Adams, sed same larĝa kaj multe pli dika. Dum Adams aspektis kiel perfekte trejnita boksisto, Zajcev elvokis eksboksiston, kiu neniam ĉesis manĝi kaj drinki, ekde kiam li forlasis la arenon: lia impona muskola strukturo estis trasorbigita de graso, sed pro tio ne malpli impresa, ĉar videble, kiom da fleksebleco li perdis, tiom li gajnis kiel batforton. La mallonge tonditaj haroj, kaŝtankoloraj, akrigis la vizaĝtrajtojn kaj iel pliigis la impreson de nevenkebleco.

Ankaŭ Ivan I. Maĥmetali, lia ĉefhelpanto, estis dika, sed nur ĉe la ventro, kontraste kun ĉefo Zajcev, ĉe kiu graso amasiĝis egale ĉie, kie troviĝis muskoloj. Maĥmetali havis malpli altan kreskon, kaj se li ŝajnis nek speciale forta, nek aparte rapidmova, tion ĉe li sendube kompensis ruzo. Ĉapitan de admirinda nigra hararo, lian rondan vizaĝon, kun la elstarantaj vang-ostoj kaj la mongolaj okuloj, inteligento stampis.

Reenirante, Karal trovis streĉitan etoson. La du sovetianoj videble konsideris, ke, ĉar la krimo okazis sur sovetia teritorio, ĉiuj aliaj devas forlasi la lokon kaj lasi al la soveta povo la taskon enketi, kaj, espereble, aresti la kulpulon. Sed tion Adams ne akceptis: la murdo estis farita sur internacia teritorio, kaj la viktimo estis internacia funkciulo. Plej verŝajne la granda plimulto el la atestantoj kaj pridemandotoj apartenas al la konferenca dungitaro kaj eĉ ne scias la rusan. Li postulis, ke la anoj de la internacia sekureca opo kunlaboru kun la polico sovetia. La tono certe restis tre trankvila ambaŭflanke, sed la frazoj pli kaj pli elvokis la alternajn pugnobatojn de boksmatĉo. Sub la homa civiliziteco sentiĝis praa kvazaŭbesta konkuro pri tio, kiu el ambaŭ bandoj posedos la teritorion.

Meze de la diskuto alvenis la jura konsilisto, kun fasko da dokumentoj. Lia svelta eleganteco akcentis la ordinarecon de ĉiuj aliaj. Estis io aristokrata en lia estmaniero, kaj, eble ĉar ili tute ne kutimis renkonti viron simile belvestan, la du sovetianoj aperis impresitaj.

Fakte, impresitaj aŭ ne, ili nur povis cedi. Kiam estis proponite, ke la konferenco okazos en Sovetio, la aŭspiciantaj organizoj kaj la soveta registaro subskribis konvencion pri parta eksterteritorieco, tiel ke la ejoj uzataj de la internaciularo ricevis statuson pli malpli kompareblan al tiu de ambasadorejo. Kriminalaj aferoj estis antaŭviditaj en la konvencio, kiu nete difinis la devigon de partopreno ambaŭflanka. La koncernajn punktojn oni siatempe enŝovis, ĉar pluraj ŝtatoj malfidis la pretecon de Sovetio plene lasi esprimliberon en la konferenco, kaj ili vidis en tiuj artikoloj garantion kontraŭ ĉia arbitra pseŭdo-kriminala agado.

Tamen, tiu aranĝo tiom kontraŭis la normalajn refleksojn de policano, ke la du sovetiaj funkciuloj ege rezistis kontraŭ la devo ĝin obei. Ilin Karal bone komprenis. Se li estus hejme kaj murdo okazus, kaj li devus dum la tuta enketo labori kun bando da eksterlandaj funkciuloj, pri kies metodoj, principoj kaj pensmanieroj li scias nenion, li sentus ilian konstantan ĉeeston ekstreme malagrabla.

Dum la diskuto daŭris, alvenis diversaj personoj. Unue eta eta virino blankakitela, kun severa mieno, kies severeco malaperis komplete, kiam ŝi ekridetis – ŝi estis la medicina fakulino, kiu prizorgos la nekropsion – kaj poste kelkaj policaj teknikistoj, pretaj ĉion foti, “levi” fingropremaĵojn, kaj serĉi tiajn etajn, sed ofte valorajn indikaĵojn, kiel estas haroj, polvo aŭ ŝu-spuro al nuda okulo nevidebla. Sed nek Adams, nek Maĥmetali permesis al ili komenci sian laboron.

Dume, Zajcev telefonis kaj telefonadis al homoj, kies respondoj ŝajne kontraŭdiris unu la alian, tiel ke ekfebris la tuta hierarkio de la kazaĥia ministrejo pri enlandaj aferoj kaj poste tiu de la tutsovetia ministrejo pri eksterlandaj aferoj. Siaflanke, la jura konsilisto sukcesis atingi telefone du el la ĝeneralaj direktoroj kaj unu el la vicprezidantoj de la konferenco. Ankaŭ tiuj telefonis al la sovetiaj instancoj, ĝis fine iu tre alte situanta sur la skalo de povo konfirmis la interpreton de la jura konsilisto, kaj donis striktajn ordonojn pri kunlaboro kun la internacia sekureca opo. Nur tiam la medicina kaj aliaj fakuloj ekrajtis eniri, sed antaŭ ol lasi al ili la lokon, Adams rimarkigis al la ĉeestantaro, ke la telefono de Kertsch inkluzivas ĉiokaptan mikrofonon konektitan al elsendilo. La sovetianoj aspektis embarasite.

————————


1  Kertsch — Prononcu: Kerĉ.

2  sledovatel’ — Tiel oni nomas, en Sovet-Unio, la ĉefa persono respondeca pri enketo, kaj ĝin direktanta. La rusa-esperanta vortaro de Bokarev tradukas tiun vorton per “juĝesploristo”. La plej ĝusta esperantigo eble estus “enketestro”.