Ĉu ni kunvenis vane?/4

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
3 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
4
5

En apuda ĉambro aranĝita kiel enketa stabejo, posttagmeze kunsidis Zajcev, Maĥmetali, Adams, Tuurken kaj Karal. La du sovetianoj sufiĉe bone scipovis la anglan, por ke la diskutoj okazu tiulingve.

“Nu, tute certe interesos vin la provizora raporto jurmedicina, ĉu ne?” deklaris Zajcev, rondrigardante siajn kolegojn.

“Jes”, respondis Adams. “Kompreneble ni vidis, ke la morton kaŭzis enpenetro de iu klingo en la bruston, sed ĉiun plian detalon ni bonvenigos. Kia klingo tio estis?”

“Tre pinta, maldika, mallarga kaj plata, jen kiel la raporto ĝin priskribas.”

“Ĉu ĝi trafis rekte en la koron?” Tuurken demandis.

“Jes. La klingo pasis tra la spaco interripa en la maldekstran kor-atrion. La fakuloj ekzamenis la imunecan reagon ĉe la vundorando kaj el tio deduktas, ke la morto okazis 10 aŭ 15 minutojn post la vundiĝo, sed la atakito certe restis nekonscia dum tiu tuta daŭro. Fakte, la ĝusta mortokaŭzo estas, ke sango elverŝiĝis el la koro en la pleŭran kavon.”

“Ĉu ili povas precizigi ion pri la murda gesto?” scivolis Karal.

“Pli malpli. La klingo penetris de antaŭe. Forestas sur la torako la tipaj spuroj, kiujn lasas la tenilo, se oni puŝas la armilon vigle. Tion oni povas klarigi per du hipotezoj. Povas esti, ke la armilo penetris relative malrapide, do ne per forta, energia ekfrapo. Ankaŭ povas esti, ke la murdinto ne uzis tranĉilon aŭ stileton kun mallonga klingo, sed pikilon sufiĉe pli longan.”

“Ĉu la viktimo baraktis?”

“Ne. Eĉ estas tute certe, ke antaŭ ol la pika vundo okazis, la viktimo jam estis nekonscia pro frapo sur la nukon, probable farita per la rando de mano plate tenata.”

“Okulfrapis min,” diris Adams, “la esprimo sur la vizaĝo, kiam mi rigardis ĝin. Pli ol ion alian, ĝi indikis miron.”

“Prave”, aprobis Zajcev. “La raporto mencias, ke li prezentis la sulkitan frunton de persono ne komprenanta, kio okazas al li.”

“Kiam la morto okazis? Ĉu la tempo jam estas preciza?” Karal informpetis.

“Ankoraŭ ne tre. Estas sciate nun, ke la morto estiĝis vendredon la 6-an de septembro inter la 17:15 kaj la 18:30. Pli postaj esploroj verŝajne helpos malvastigi tiun tempospacon.”

Ankaŭ la provizoraj raportoj de la teknikistaro estis haveblaj, sed ili ne lasis multe da espero tuj solvi la diversajn problemojn. Fingropremoj de kelkaj personoj estis trovitaj, sed ne la uzita armilo. Griza kapharo ne devenanta de la viktimo estis kaptita de sur la skribotablo. La aliaj postlasaĵoj konsistis el ŝu-spuroj, kiujn rivelis fotado de la planko ĉe diversaj lumanguloj kaj -specoj. Rilate al ĉiuj tiuj indikaĵoj, identigo de la spurlasinto estis nun serĉata kaj certe sukcesos, sed tio postulos tempon. La polveroj kolektitaj sur la planko ne alportis ian informon: ili estis tipaj pri la polvo trovebla en tiu parto de Alma-Ato, ekzemple sur la vojo inter la oficejoj kaj hoteloj Kazaĥstan, kie loĝas Kertsch, kaj Ala-Tau, kie loĝas lia sekretariino kaj multaj aliaj funkciuloj laborantaj ĉe la internacia konferenco.

“La sekvanta punkto”, diris Zajcev per voĉo, kiu ŝajnis origini en la malsupra abdomeno, “estas ekscii, kiu vizitis la viktimon hieraŭ posttagmeze, kaj kiu lasta vidis lin vivantan.”

“Tio estos facila”, Adams respondis. “Kiel vi scias, Kertsch estis unu el la subĝeneralaj direktoroj, respondeca pri la sfero financa kaj administra, kun statuso de vicministro. Kiel por la aliaj tre gravaj personoj, oni instalis oficejon por li sur tiu ĉi etaĝo; la koridoron, kiu kondukas al ĝi, la personaro jam nomis koridoro de la gravuloj. Ĉe la koridora enirejo troviĝas speco de vestiblo, kiun ni aranĝis kiel gardejo. Tie troviĝas konstante gardisto, kaj tablo kun registrolibro; ĉiu persono, kiu envenas, devas skribi sian nomon, laborfakon (aŭ adreson, se ne temas pri funkciulo de niaj organizaĵoj), horon de enveno kaj oficejon vizitotan; kiam li foriras, li devas noti la elirhoron. Ĉar la morto okazis post la 17-a, ni tuj scios, konsultante la skribaĵojn de la koncerna horo, kiu aŭ kiuj iris al Kertsch tiutempe. Bonvolu atendi minuteton.”

Li prononcis frazon telefone, kaj tuj poste gardisto alvenis kun dika registrolibro. Antaŭ ol li malfermis ĝin, Zajcev ekparolis:

“Ankaŭ ni havas gardistojn ekstere, kiel vi scias. Ili atentas, ke neniu ne allasita penetru en la konstruaĵon. Ĉiam estas du samtempe. Eble ili povos sciigi ion al ni.”

“Ĉu vi ne trovas stranga,” demandis Maĥmetali, “ke la koridora gardisto ne miris pri tio, ke Kertsch dum la tuta nokto ne eliris?”

“Tio ne estas vere miriga,” Tuurken respondis, “se konsideri, ke tiun gardiston alia anstataŭis je la 21-a. La unua gardisto pensis, ke Kertsch forlasos la oficejon post li, kaj la dua verŝajne opiniis, ke li jam estas for. Ne estas ilia tasko kontroli la registron por scii, kiu, se iu, ankoraŭ enestas.”

“Ne tre serioza gardado!” Zajcev murmuris, sed tiel mallaŭte, ke nur Karal klare aŭdis lin.

“Jen la koncernaj personoj”, diris Adams malferminte la dikan libron. “Eble utilus, ke vi notu.”

Kiel diligentaj lernantoj en klaso, ĉiu sin preparis al skribado.

“Ĉiuj personoj, kiuj tiam envenis, vizitis s-ron Kertsch. Tio estas normala, ĉar tiuhore li estis la sola, kiu plu laboris ĉe la gravula koridoro. Ĉiuj aliaj, inkluzive de la ĝeneralaj direktoroj, ĉeestis la akcepton organizitan de la sovetia ministrejo pri sanoprotekto. Je la 17:02 envenis iu… estas skribite ruslitere, mi ne povas legi. Olavi, ĉu vi bonvolos…”

La finno rigardis la registraĵon, kaj laŭtlegis:

“Peter Graf, alvenis je la 17:02, foriris je la 17:30; celo de la vizito: rendevuo kun s-ro Kertsch; adreso: Alma-Ato, ul. Ostrorogova 115/3, kv. 27.”

“Ŝajnas esti sovetia civitano”, rimarkigis Adams. “Estas por mi iom strange, ke sovetia civitano, loĝanta en Alma-Ato, vizitis ĉe ni subĝeneralan direktoron.”

“Ni esploros la aferon”, senemocie komentis Zajcev, kaj li flustris kelkajn vortojn en la orelon de Maĥmetali, kiu foriris. “Kiuj aliaj venis?”

“La aliaj skribis per niaj literoj”, Adams respondis, videble trankviligita, ke li ne plu devas senti sin analfabeto. “Je la 17:35 alvenis iu Lolita Fuentes, el la fako “laborhigieno” de ILO. Ŝi foriris je la 17:45. Poste…”

“Permesu, ke mi interrompu,” diris Karal, “sed se vi rigardas la registron nur ekde la 17-a, vi ne vidos la nomojn de tiuj, kiuj envenis pli frue, eble eĉ matene, kaj foriris nur post la 17-a. Necesas…”

“Prave, tute prave”, Adams siavice interrompis. “Mi rigardos ekde la mateno, sed diros al vi nur la nomojn de tiuj, kiuj eliris post la 17-a, ĉu konsentite?”

Ĉiuj aprobis.

“Jen unu: Marta Martin; celo: ĉambro 150 (estas ŝia oficejo); alvenis je la 8:50, foriris je la 17:40; fako: oficejo de la subĝenerala direktoro pri financaj kaj administraj aferoj. Tiu estas lia persona sekretariino, tiu, kiu malkovris la korpon ĉi-matene. Laŭ tiu registraĵo, ŝi foriris, kiam Lolita Fuentes ankoraŭ estis kun Kertsch. Ŝi estas la sola, kiu alvenis antaŭ la 17-a kaj foriris post tiu horo. Ŝajnas, ke ŝi eĉ ne eliris por tagmanĝi.”

“Tio estas normala,” intervenis Tuurken, “multaj ege laboris hieraŭ; ŝi verŝajne manĝis sandviĉojn en la oficejo.”

“Post tiu Lolita Fuentes,” rekomencis Adams, “venis iu Jakobo Plum, tradukfako, 17:50-18:05, kaj poste nur unu: A. Romian, servo de subvenciado al internaciaj kunordigitaj esploroj, alvenis je la 18:30 kaj foriris je la 18:35.”

“Verŝajne”, basis Zajcev, “li estas la lasta, kiu vidis Kertsch-on vivantan.”

“Ni kontrolos”, Adams respondis.

“Ĉu estas ebleco, ke iu envenis la ĉambron de Kertsch kaj la gardisto ne vidis lin, kaj ne igis lin registri sian nomon?” demandis Maĥmetali, kiu antaŭ minuteto revenis.

“Ne”, firmvoĉis Adams. “Eĉ dum la labortago, tio ne povus okazi, ĉar nur malmultaj personoj venas en la koridoron de la gravuloj, sed tiuhore eĉ pli certe ne. Kiel vi vidas, nur malmultaj homoj – kvar entute – alvenis. Li ne povus preterlasi iun. La gardistoj, kiuj venis al Alma-Ato, apartenas al niaj organizoj jam delonge, kaj ni estis tre striktaj, kiam ni ilin selektis. Mi havas al ĉiu el ili plenan konfidon.” Estis io definitiva en lia tono, sed ĝi videble ne konvinkis la du sovetianojn.

“Kiu estis gardisto tiuhore ĉi tie?” Tuurken demandis.

Adams konsultis dokumenton. “Arne Kristiansen”, li diris. “Ho jes, mi konas lin persone. Norvego, plej kompetenta. Antaŭe en la propralanda polico. Li havas sufiĉe altan gradon en la sekureca servo de UN, en la ĉefsidejo novjorka. Mi ĝojas, ke deĵoris homo, kiun mi persone konas kaj ŝatas. Ĉu vi volas, ke ni pridemandu lin tuj?”

Ĉe unuanima kapjesado, li prenis la telefonon: “Adams. Ĉu Arne Kristiansen estas disponebla? Venigu lin tuj. Al ĉambro 154.”

Invadis la ejon silento, kvazaŭ neniu scius, kion fari, dum ili atendis la gardiston. Ĝin rompis Adams:

“Atendante, mi ŝatus, ke ni pritraktu du demandojn. La unua rilatas al la armilo. Kiel ni organizos la serĉadon?”

“Miaj subuloj”, respondis Zajcev, “traserĉos tiucele la konstruaĵon kaj la ĉirkaŭan grundon. Ĉu ni ankaŭ traserĉu la aferojn de la suspektatoj? Mi povas doni la ordonon tuj.”

“Estas tro frue por serioze suspekti”, la nigrulo diris. “Pri tio ni decidos post kiam ni estos pridemandintaj ĉiujn personojn, kiuj venis hieraŭ post la 17-a. Ĉu konsentite?”

Neniu kontraŭstaris.

“Nun, al mia dua punkto, kiu tre gravas por nia enketo. Ĉu niaj sovetiaj kolegoj povus klarigi al ni, kial troviĝis mikrofono en la kabineto de s-ro Kertsch? Kiu aŭskultis, kio tie diriĝis? Kial? Ĉu la konversacioj estis surbendigataj?”

“Ne estas vere mistero, kolego,” respondis per sia profunda voĉo la dika Boris Zajcev, “kvankam temas pri ŝtatsekretoj, kaj mi ne rajtas diri al vi ĉion sen plua permeso. Ni havis motivojn por suspekti, ke al Kertsch iuj spionoj transdonos dokumentojn, pri kiuj scii ege gravas al nia registaro. Ni opiniis, ke la plej bona maniero informiĝi estas surbendigi ĉiujn konversaciojn, eĉ ĉiujn bruojn, kiuj aŭdeblas en lia kabineto…”

“Sed tiam”, Tuurken interrompis, “vi verŝajne surbendigis la krimon!”

“Preskaŭ certe jes”, Zajcev konfirmis.

“Mi do petas, ke vi aŭdigu al ni tiun bendon”, Adams diris.

“Mi volonte aranĝos tion, tuj kiam la koncerna servo de la Komitato pri ŝtata sekureco tion permesos al mi. Vi ja komprenos, ke se sur la bendo aŭdeblas ŝtatsekretoj, mi ne povus ilin komuniki al vi… kion ajn la Konvencio rakontas pri kriminala proceduro”, li sarkasme finis. Kaj tuj poste li parolis en la telefonon.

“Ili nun aŭskultas la bendon”, li anoncis. “Post unu horo kaj duono, iu ĝin alportos ĉi tien kun magnetofono.”

“Mi tutkore dankas”, prononcis Adams, kaj oni sentis lin sincera. Verŝajne li opiniis, ke dank’ al tiu bendo la afero estos rapide likvidita, eĉ se malplaĉis al li, ke alia polica servo antaŭe plantis mikrofonon ien sur lia teritorio.