Ĉu ni kunvenis vane?/6

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
5 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
6
7

Simile al tiu de Nixon, pri kiu oni tiom parolis okaze de la fama Watergate-afero, la surbendiga sistemo estis aranĝita tiamaniere, ke la magnetofono ekfunkciis ĉiufoje, kiam io bruis en la ĉambro. Tial, parto de la bendo konsistis el nekompreneblaj grumblaĵoj de Kertsch, kiu, efektive, kiel diris lia sekretariino, laŭtvoĉis siajn priokupojn dum li estis sola. Inter tiuj malfacile interpreteblaj diroj, pluraj enhavis la nomon “Romian”, akompanatan de tiaj kvalifikoj kiel “fripono”, “rabisto” kaj multaj aliaj ne decaj por preso.

Pro tiuj ripetataj mencioj, kaj pro la fakto, ke Romian estis la lasta vizitinto registrita, la kvinopo decidis revenigi la sekretariinon, por peti de ŝi detalojn pri tiu funkciulo.

Ŝi klarigis, ke s-ro Kertsch iom post iom akiris la certecon, ke tiu Romian deturnis al si altajn sumojn destinitajn al diversaj agadoj financataj de la organizo, al kiu li apartenas, kaj ke Kertsch firme decidis lin denunci. Li diktis al f-ino Martin tri memorandojn pri tio, kaj vokis lin al si por fina alfrontiĝo en la koncerna posttagmezo. Li nepre volis likvidi la kazon “Romian” tuj, ĉar tiu malhonestulo havas apogojn en pluraj delegitaroj, kaj oni jam citis lian nomon rilate al grava financa posteno kreota de la nuna konferenco. Interorganiza posteno. Ke li akiru tian pozicion, Kertsch absolute ne volis.

“Vi certe havas kopion de tiuj memorandoj, ĉu ne?” Maĥmetali demandis.

“Jes”, ŝi respondis. “Ili estas en la kabineto de s-ro Kertsch, same kiel ties personaj notoj pri la afero. Estis tuta dosiero pri Romian.”

“Estus saĝe, ke ni legu tiujn antaŭ ol pridemandi Romian”, diris Adams. “Jano, ĉu vi bonvolos akompani f-inon Martin ĉi-apuden kaj kolekti tiujn dokumentojn?”

Post kelkaj minutoj, Jano Karal kaj Marta Martin revenis. Ŝi aspektis konsternite.

“La dosiero malaperis!” ŝi anoncis.

“Ĉu vi estas certa?” demandis la ĉiam skeptika Zajcev.

“Absolute certa. Mi mem remetis ĝin hieraŭ en la aktoŝrankon de s-ro Kertsch. Post kiam mi tajpis la lastan memorandon kaj sendis ĝin al s-ro Romian, la trakopion mi endosierigis, kaj la dosieron mi remetis ĝialoken.”

“Ĉu vi memoras la enhavon de tiuj dokumentoj?” Tuurken demandis.

“Ne tiun de la personaj notoj de s-ro Kertsch, sed pri la memorandoj, mi ne nur memoras, mi havas la tekston en mia stenografia notlibro. Ĉiujn tekstojn, kiujn s-ro Kertsch diktas al mi, mi konservas, ili troviĝas en miaj stenokajeroj en la sama ordo, en kiu li ilin diktis, kun la dato kaj horo. S-ro Kertsch tute ne ŝatas diktomaŝinojn ankaŭ pro tio: estas pli facile retrovi perditan tekston en stenokajero, ol ĉerpi la ĝustan parton el bendo. Se vi deziras, mi povos retajpi por vi tiujn tri memorandojn.”

“Jes, faru tion, vi tre helpos al nia enketo”, Adams diris, kaj ŝi eliris. Sur ŝia vizaĝo, la tragedia masko iom lumiĝis per esprimo fiera. Ŝi videble ŝatis ludi rolon de perfekta sekretariino.

* * *

Adams etendis la manon al la magnetofono por aŭdigi la reston de la bendo, sed Zajcev lin haltigis.

“Momenton”, li diris. “Ni ne procedas bonorde. Mi ŝatus scii pri la viktimo. Ĉu vi havas dosieron pri li?”

“Ne. Sed vi pravas. Ni bezonas scii. Olavi,” la nigrulo sin turnis al Tuurken, “ĉu vi bonvolos prizorgi la aferon? Telefonu al la personara sekcio de lia organizaĵo, por ke ili telekse sendu al ni resumon de lia vivhistorio kaj aliajn necesajn detalojn pri li.”

“Ne necesas”, Karal intervenis. “Kiam mi avertis la internaciajn aŭtoritatojn, mi ekrilatis pri tio kun la Ĉefsidejo. Ni estas bonŝancaj, ĉar funkciulo, kiu ne povis ĉeesti la komencon de la konferenco devis tuj veni de Parizo ĉi tien, pasante tra Ĝenevo, kaj li estis petita kunpreni tiun dosieron, aŭ almenaŭ fotokopiojn de ĝi. Se mi ne eraras, li alvenos morgaŭ.”

“Mi levis tiun demandon,” Zajcev klarigis, “ĉar antaŭ ol veni ĉi tien, mi iris konsulti la vizoslipojn de la eksterlanda konferenca personaro. Ni havas kopiojn ĉi tie. Kaj kun intereso mi rimarkis, ke tiu s-ro Kertsch naskiĝis antaŭ sesdek jaroj en Moldavio, kiu ekde la fino de la dua mondmilito fariĝis sovetia. Li havas nun usonan civitanecon, sed… Nu… Estas interese scii tion, ĉu ne?”

“Ĉu ni nun aŭskultu?” Tuurken demandis, kaj Adams premis la klavon.

Post iom da Kertsch-a grumblado tute nekomprenebla, oni aŭdis la telefonsonorilon kaj la respondon de la subdirektoro: “Jes, venigu lin, mi lin atendas.” Aŭdiĝis pord- kaj paŝbruoj, kelkaj murmuraj neinterpreteblaj vortoj, kaj subite:

Thomas, ich hoffe…

La enketistoj konsterniĝe rigardis unu la alian. La konversacio estis en la germana. Zajcev eligis ruslingvan sakraĵon.

“Stultuloj! Kial ili ne avertis min?” li diris malkontente, mense insultante tiujn, kiuj ĵus kontrolis la bendon.

La rigardo de Adams rondiris al la grupo. “Ĉu unu el ni komprenas la germanan?” li demandis kun la paca, senekscita tono, kiun li konservis ĉiacirkonstance.

Karal kapjesis:

“Se la interparolo fariĝos faka, mi havos malfacilaĵojn, sed se estos nur ordinara konversacio, mi verŝajne povos traduki por vi.”

“Eble ni povus peti unu el niaj oficistoj transskribi la konversacion, kaj ĝin traduki por ni anglen”, Maĥmetali sugestis.

“Mi preferus ne”, diris Tuurken. “Estos relative longe, se Jano tradukos parton post parto, sed ni aŭdos la bruojn, la tonon de la voĉoj, la emociojn…”

“Kaj mi estas scivola,” aldonis Adams, “mi ŝatus aŭdi tion tuj. Mi ne komprenas la germanan, sed kiel certe ankaŭ vi, mi rimarkis la unuan vorton prononcitan de tiu Peter Graf: ‘Thomas’. Tio estas la individua nomo de Kertsch. Ĉu vi ne trovas stranga, ke alma-atano vokas subĝeneralan direktoron de monda organizo tiel familiare? Ne forgesu, ke Kertsch, laŭ protokolaj reguloj, havis la rangon de vicministro!”

“Antaŭ ol ni daŭrigos,” sonis la voĉo de Tuurken, “mi ŝatus demandi al niaj sovetiaj kolegoj, ĉu ili scias aŭ duonscias, kiam ili ricevos informojn pri tiu Peter Graf?”

“Ni jam havas,” respondis Zajcev, kun la esprimo de iu diranta ‘Vidu, kiel ni estas efikaj en Sovet-Unio’, “oni alportis al mi tiun raporton, dum ni pridemandis f-inon Martin.” Li tiris paperon el sia poŝo. “Tiu Peter Graf naskiĝis en Saratov en 1932. Lia nacieco estas notita kiel germana…”

“Li do ne estas sovetia civitano?” Adams interrompis.

“Ho jes. Videble vi ne konas nian sistemon. Ni distingas inter civitaneco kaj nacieco. Ekzemple, mia civitaneco estas sovetia, kaj mia nacieco rusa. Kamarado Maĥmetali, ĉi tie, kompreneble ankaŭ havas sovetian civitanecon, sed lia nacieco estas… ĉu kazaĥa, kamarado?”

“Ne”, la alia respondis. “Uzbeka. Mia familio devenas de Samarkando. Tiu Graf verŝajne estas tio, kion oni nomas ’Volga germano’, ĉu ne?”

“Certe.”

“Ili estis transportitaj en Centran Azion dum la dua mondmilito, ĉu ne?” diris Tuurken, “ĉar vi timis, ke ili alianciĝos kun la proksimiĝantaj naziaj trupoj. Mi rimarkis, ke oni relative ofte aŭdas la germanan en Alma-Ato. Kaj eĉ estas programo en la germana ĉe la loka radio.”

“Estu kiel ajn,” pludiris Zajcev, “li estas sovetia civitano. Li havis sinsekve tre diversajn okupojn, kaj nun laboras kiel oficisto ĉe Kazmedsnabsbyt.”

“Tio estas la kazaĥa entrepreno, kiu prizorgas la liveradon de medicinaj varoj, ekipaĵoj, ktp”, precizigis Maĥmetali.

La rusa koloso reparolis:

“Li neniam estis arestita aŭ spertis ion similan, sed li estas notita kiel nefidinda civitano, politike, t.e. verŝajne nelojala al la soveta ŝtato. Li plurfoje petis elirvizon, sed ĉiam estis rifuzite. Li havas edzinon kaj du filinojn. Ankaŭ la edzino estas, laŭ nacieco – ne civitaneco – germana. Ŝi laboras en Ĥimfarmtorg…”

“Komerca entrepreno pri produktoj ĥemiaj kaj farmaciaj”, glosis la sfereca uzbeko.

“Tiuj estas la esencaj punktoj”, Zajcev konkludis. “Ĉu ni nun aŭskultu?”

La teda procezo komenciĝis: ili aŭdigis kelkajn frazojn, Jano Karal faris notojn, kaj poste resumis al ili la substancon de tio, kion li ĵus sekvis.

Kertsch ne aperis tre simpatia el tiu interparolo. Riveliĝis, ke Graf estas lia kuzo, ke ili jam dum jaroj korespondis (aŭ almenaŭ Graf skribis al Kertsch, kiu ŝajne ne ofte respondis), kaj ke Kertsch jam renkontis la familion de Graf en Alma-Ato. La subĝenerala direktoro, laŭ tiu bendo, havis amikojn en tre altaj registaraj kaj partiaj sferoj de USSR, kaj pro tio ne dubis, ke li povus havigi al sia sovetia kuzo pasporton kaj elirvizon por tiu, ties edzino kaj iliaj infanoj. Sed li ne volis tion fari sen pagigi al Graf la prezon, kiun li imagis.

En la tono, kiun li uzis trudante siajn kondiĉojn, percepteblis akra plezuro sadisma: la volupto senti, ke jen homo estas komplete sub onia povo, kaj oni povas suferigi lin laŭplaĉe, la ĝua ludo de kato kun muso terurata. Ni rekopias ĉi-sube, el la poste farita transskribo de la bendo, tiun parton de la dialogo, jene:

… “Jes, sub unu kondiĉo.”

“Bone, se ĝi estas ebla por mi, mi volonte ĝin plenumos. Pri kio temas?”

“Nu, kiel diri? Mi estis tre kontenta konatiĝi kun via familio. Simpatia familio. Via filino Katarina estas tre bela.”

[Paŭzo]

“Si vere… ŝi vere plaĉas al mi. Ĉu vi povus disponigi ŝin dum la daŭro de ĉi tiu konferenco?”

“Pardonu… Permesu… mi ne estas certa, ĉu mi bone aŭdis vin. Kion vi deziras pri Katarina?”

“Nenion tre teruran. Ke vi disponigu ŝin al mi. Nur por tiuj vesperoj kaj noktoj, kiam mi estas libera, kio ne estas multe dum ĉi tiu konferenco.”

“Disponigu por… por kio? Mi ne scias, kion vi celas, ekzakte.”

“Por ludi kun mi. Ludi je amantoj, je patro kaj patrino, je karesata hundo, je mastro kaj sklavino, aŭ inverse, mi ŝategas ludi ludojn de plenkreskuloj kun junaj fraŭlinoj.”

“Sed… sed… sed Katarina estas nur dekkvarjara!”

“Ĝuste tial ŝi obsedas min, ekde kiam mi vidis ŝin ĉe vi. Mi ne havas virinon ĉi tie, taŭgan virinon. Kaj viro ne povas vivi sen virino, ĉu? Ĉefe dum periodoj tre streĉaj por la nervoj, kiel ĉi tiu. Viro bezonas karesojn kaj fizikan amon, ĉu ne? Kaj por mi… tio estas mia naturo… nenio alportas pli da kontento ol ĉiaspecaj korpaj ludoj kun juna knabino, kiu eĉ ne scias, kiel viro aspektas dum…”

“Thomas! Sed… sed… vi… mi ne kredas la proprajn orelojn… Ĉu vi estas monstro? Ĉu vi trovas plezuron en definitiva fuŝo de sentemo knabina? Ĉu vi ne havas konsciencon?”

“Peter, ne bigotu! Mi ne estas monstro. Mi estas pedagogo. Mi ŝatas inici tre junajn knabinojn al la realaĵoj de la vivo. Unu, kiu plej plezurigis min, estis nur okjara. Katarina estas iom pli aĝa, sed ŝi perfekte taŭgos. Ĝuste mi min demandis, kiel trovi iun ĉi tie, ĉe tiu tute pruda sovetia atmosfero… Kaj dank’ al vi mia sopiro povos realiĝi.”

“Thomas! Mi ne povas kredi tion. Estas ŝerco, ĉu ne? Iom dub-gusta, sed tamen ŝerco. Ŝi eĉ estas parencino via!”

Aŭdiĝis bato, kiel de mano sur tablon, kaj la voĉo de Kertsch fariĝis ekstreme malvarma, seka, senkompata.

“Mi ne ŝercas. Vi deziras eliri el Sovet-Unio, ĉu ne? Mi povas elirigi vin. Vi deziras laboron en Usono, ĉu ne? Mi povas garantii ĝin. Sed kial mi donacu mian influon senpage? Mi faras al vi servon, vi faru servon al mi! Mi havas ĉion dezireblan: monon, artaĵojn, potencon, interesan laboron, rilatojn kun plej agrablaj homoj. Sed mankas al mi io grava ĉi tie: la tipo de plezuro, kiun mi ŝatas. Kaj vi povas ĝin havigi al mi. Vi diris al mi, ke vi pretus doni al mi altan sumon en rubloj, eventuale eĉ dolarojn vi trovus, se tio necesus, por ke vi povu elmigri. Mi estas bonkora: mi ne volas malriĉigi vin, kvankam mi povus. Mi petas nur unu aferon, kiu estas tute facila al vi…”

“Thomas, Thomas! Vi ne povas paroli serioze. Estas nur infano!”

“Ĝuste tial, kuzo, ĝuste tial! Kaj nun mi kons-”

La bendo abrupte silentis.

“Kio okazas?” Adams demandis.

Zajcev rigardis la magnetofonon rezignacie.

“Oni informis min, transdonante la bendon, ke io teknike fuŝiĝis”, li diris senesprime. Dume, Adams irigis la bendon retroire dum kelkaj sekundoj kaj repremis la klavon por aŭdigo. La konversacio estis klare aŭdebla.

“Ne. Ne estas difekto de la aparato,” klarigis Zajcev, “la surbendigado haltis.” Li turnis sin al Maĥmetali:

“Ivan Ibrogimoviĉ, iru telefoni por peti konfirmon, vi scias, kie ili kontrolis la bendon rilate al eventualaj ŝtatsekretoj…”

Post kelkaj minutoj, dum kiuj Adams faris diversajn provojn per la aparato, la uzbeko revenis.

“La surbendigo haltis tiuloke, meze de vorto de Kertsch, ili konfirmas. Ili unue ekzamenis la magnetizitan tavolon sur la bendo, ĝi estas tute en ordo. Poste ili venis ĉi tien, al la ĉambreto apud tiu de Kertsch, kie troviĝas la magnetofono, por kontroli. Kaj ili trovis: estiĝis difekto en la ‘registra kapo’. La tuta resto de la bendo estas sensona.”

Tuurken ridetis kaj flustris al Karal, kiu sidis apud li:

“Tipa sovetia tekniko!”

Zajcev reparolis:

“Mi tre bedaŭras, kolegoj. Mi esperis, ke ni povos aŭdi la plimulton el la konversacioj, sed tiel ne estos. Nu, ni tamen ricevis bildon sufiĉe interesan pri la viktimo. Mi devas diri, ke la afero ŝokis min. Ni ne tre kutimas, ĉi-lande, je tia malsaneca malvirto.”

“Ne nur ĉi-lande tio ŝokas”, Karal mildavoĉis. “Tia konduto preskaŭ igas min simpatii kun la murdinto…”