Ĉu ni kunvenis vane?/8

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
7 Indekso : Ĉu ni kunvenis vane?
de Claude Piron
8
9

“Nu, nu, kia fuŝo!” diris Ĝoja. “Mi tiom antaŭĝojis tiun ekskurson kun vi. Kial vi devas labori dimanĉe?” Ŝia humoro defalis de alte.

“Kion fari?” respondis ŝia edzo. “Krimo okazis, kaj ni devas esplori plu. Ni ne povas ĉion interrompi dum tuta tago, dum kiu eble interesatoj forprenos spurojn aŭ havos tempon aranĝi siajn estontajn depoziciojn. Ni decidis ne daŭrigi hieraŭ dumnokte, kaj jam tio eble estis malsaĝa.”

“Tamen, Janĉjo, tiel grandioza mateno! Rigardu tiujn montojn, tiun bluan ĉielon! Kiel mi repaciĝos kun la penso, ke vi sidas la tutan tempon en ĉambreto, eĉ ne rigardante eksteren?”

“Kompatinda! Ne insistu tro, aŭ mi elpensos pretekston kaj iros kun vi, kaj iu denuncos min, kaj mi morgaŭ devos honte adiaŭi ĉi tiun urbon, la internaciulojn, kaj eble mian polican karieron…”

Plej neatendite, ŝi prenis pomon kaj donis ĝin al li. Eve.

“Ĉi tion almenaŭ prenu. Ili tiom bonodoras. Ĝi havigos iom da naturo al vi. Ĉu vi scias, kion signifas ‘Alma-Ato’?”

Li ne komprenis, kaj rigardis ŝin iom stulte. Ŝi ekridis.

“Ne, ne. Mi ne freneziĝis, kvankam eble tio liverus al vi la sopiratan pretekston; mi nur volis diri, ke la nomo de ĉi tiu urbo kazaĥe signifas ‘patro de la pomoj’, aŭ eble ‘pomo de la patroj’, mi ne plu memoras. Ĝi ricevis tiun nomon, ĉar la pomoj ĉi tie paradize bongustas…”

* * *

Jakobo Plum staris antaŭ la kvinopo, iom lame, kvazaŭ li ne scius, kiamaniere la korpopezo ekvilibriĝas. Li direktis al la enketistoj, stakate, strangajn, tuj estingatajn ridetojn, kiuj disvolviĝis ĉe preskaŭ nur unu flanko de la vizaĝo. Unu el la okuloj de tempo al tempo palpebrumis, sed ne eblis scii, ĉu vole aŭ nevole. En la mano li tenis okulvitrojn, kiujn li sidigis ridinde sur la ekstremaĵon de la nazo.

Liaj haroj konsistis el brungrizaj tufoj disigitaj, li surhavis faldoplenan jakon brunverdan, tute ne adaptitan al la klimato, kaj pantalonon tro larĝan por li. Bunta kravato, mislokita tiamaniere, ke la nodo troviĝis duone kaŝita sub pinto de la kolumo, kompletigis la klaŭnan aspekton. Rigardante lin, Karal sin demandis, ĉu li estas frenezulo, aŭ homo dotita per fortega humursento, kiu ebligas al li moki la sociajn konvenciojn kaj ĝui la plezuron ŝajnigi sin pli nenormala ol li efektive estas.

“Bonvolu sidiĝi, s-ro Plum”, afablis Adams, kaj la alia misgeste faligis seĝon.

‘Li troigas,’ Jano pensis, ‘tio estas komedio.’

“Oj, uj! Sinjoroj, ho, sinjoroj! Pardonu min, pardonu min”, Plum lispe prononcis. “Mallerta, mi estas tiel mallerta. Kaj polico – ĉu vi divenus tion? – polico min impresas. Jam unu policano min impresas en la propra lando. Do prezentu al vi… kvin policanoj, rozaj, nigraj, flavaj, ho, pardonu, sinjoroj, mi ne volas ofendi, tute ne deziras ofendi. Sed kvin policanoj… La juĝantaro, ĉu ne? Kvazaŭ mi trapasus ekzamenon. Vivekzamenon. Aŭ ĉu mi diru ‘mortekzamenon’? Kvin policanoj, inkluzive de du aŭtente USoSoRaj”, kaj lispante tiun lastan vorton, li grandigis la okulojn kvazaŭ pro teruro, embarasante la polican grupon, kiu ne sciis, ĉu ridi malkaŝe, aŭ ŝajnigi, kvazaŭ nenio speciala okazus.

‘Li jam regas nin’, Jano pensis. ‘Ni ne plu povas esti naturaj, kaj li faras el ni, kion li volas. Ĉi tiu ne estas freneza.’

“Tamen mi ne estas kulpa”, plu parolis la klaŭna voĉo. “Sed mi timas, sinjoroj, aŭ ĉu ĉi-lande oni devas diri ‘kamaradoj’? Ne. Neniam mi aŭdacus diri ‘kamaradoj’ al vi. Kion mi diris? Jes, mi timas, ĉar mi estas tiel mallerta, ke mi ne kapablos konvinki vin… Kaj oni min mortpafos… aŭ eble sendos al la orminejoj de Kolyma.”

Zajcev ekrigardis lin tre akre ĉe tiuj lastaj vortoj. Li parolis seke:

“Bonvolu ne paroli, se ni ne faras demandojn. Kaj unue diru al ni, mi petas, pro kio vi rendevuis kun direktoro Kertsch.”

Plum gapis kiel akvaria fiŝo sekvanta muŝeton.

“Vi ne amas min, ĉu?” li diris post longa silento, kaj estis aludo al singulto liavoĉe. “Videble vi ne amas min; kiel mi saviĝos, se jam ĉe la unua demando, montriĝas, ke vi ne amas min?”

La ruso faris senpaciencan geston.

“Respondu”, li ordonis.

“Kio…? Ha jes! Nu, mi estras la tradukfakon ĉi tie…” La du sovetianoj interŝanĝis rigardojn, kiuj ne enhavis multe da estimo por la dungosistemo de internaciaj organizoj.

“… kaj okazis tuta skandalo, du skandaloj, fakte, pro tiu s-ro Kertsch, kiun ni ĉiuj egale abomenas. Sed estas tre longa historio. Ĉu vi havos la paciencon?”

“Ni estas tre paciencaj”, Adams diris trankvile.

“Jen la longa historio. Du historioj, unu longa, unu mallonga. Mi komencu per la mallonga, ĉu ne? Temas pri la arabaj tradukistoj. Kertsch venis al nia oficejo. Ĝi situas en la Puŝkina Biblioteko, ĉe Prospekt Abaja, t.e. Abaj-avenuo. Oni transformis tutan parton de la biblioteko al oficejoj por la daŭro de la konferenco. S-ro Kertsch do venis al nia etaĝo kaj volis vidi la ĉefon de la arabaj tradukistoj, por paroli pri la dokumento, pri kiu plendis la iraka delegitaro. Kaj la ĉefo ne estis tie. Kompreneble, la subĝenerala direktoro malkontentis. Tiam li volis paroli al la vicĉefo. Ankaŭ li ne ĉeestis. Finfine montriĝis, ke la tuta araba tradukistaro decidis iri promeni, informante neniun. S-ro Kertsch furioziĝis. Li paŝis tien kaj reen, tien kaj reen, en la vasta salono (ĉiuj tradukistoj estas en unusola salonego, tre malagrable, oni ne povas taŭge labori tiakondiĉe), li paŝis kaj paŝis kaj kriaĉis. Poste li volis insulti min, sed ankaŭ mi ne ĉeestis. Sekve, la tutan koler-ofensivon ricevis mia helpanto kaj la sekretariinoj. Eĉ hodiaŭ ili ankoraŭ estas palaj, tiom la Kertsch-a ŝtormo ilin skuis.”

“Tio estas unu el la du skandaloj, ĉu ne?” Tuurken diris. “Kio pri la alia?”

“Ha, sinjoro kamarado, la alia koncernas la diplomatian incidenton. Vi scias, en la komisiono pri socia bonfarto, kiam la delegito de Bisaŭ-Gvineo parolaĉis dum tri kvaronhoroj plej ofende al Senegalio, tute ekster la tagordo, kaj la sudjemena prezidanto nenion faris por lin silentigi, kaj pluraj delegitaroj proteste eliris… Nu, la gravuloj finfine decidis, ke nenio el tio aperos en la protokolo. Sed ni ricevas la protokolojn paĝon post paĝo, dum la kunsidoj disvolviĝas, kaj ni tradukas ilin tuj, por ke ili estu pretaj kiel eble plej frue. Ne estas facile ĉion kontroli. La insulta parolado de la bisaŭ-gvinea delegito estis ĝustatempe forprenita de la protokoloj en la angla, rusa kaj hispana, sed ĝi restis inkluzivita en la araba kaj en la franca versioj. Senegalio tion kompreneble tuj rimarkis, kaj faris skandalon, kaj la skandalo iris ĝis Kertsch, ĉar li estas la subĝenerala direktoro respondeca pri la protokoloj… kaj… mi estas la ĉefo de la tradukistoj, kaj sekve mi… Oj!… Kia lavo, Dio mia, kia lavo!”

Li tremis tutkorpe, ruĝiĝis, paliĝis, tiris siajn kapharojn, viŝis al si la frunton, kaj lispis plu:

“Li minacis min pri maldungo. Diris, ke mi kaŭzas honton al la tuta interorganiza sekretariejo, ke mi ne prenas mian laboron serioze, ke mi estas neglektema… Mi ne estas neglektema! Nur, mi ne povas labori en tiu biblioteko. Mi ŝatas bibliotekojn por biblioteki, ne por fari laboron, kiu postulas egan, egan, jes, kamarado sinjoro, egan streĉon de la menso. Mi…”

Li forprenis la okulvitrojn, metis ilin rajde sur la kranio, viŝis al si refoje la frunton, elprenis el poŝo naztukon, kiu odoris kolonjakve, kaj tiun spiris, kvazaŭ savilo ĝi estus.

“Vi ne restis tre longe, ĉu?” rimarkigis Maĥmetali.

“Ne, kamarada moŝto, nelonge. Mi forkuris.”

“Forkuris?”

“Jes. Mi ne atendis la finon. Li skoldis kaj skoldis. Mi havas delikatajn nervojn. Mi ne elportis. Mi lasis lin plu skoldi. Meze de frazo, mi leviĝis, kaj forkuris… Mi supozis, ke li kuras malpli rapide ol mi, kaj efektive, li ne sukcesis atingi min.”

La enketistoj nevole ridetis.

“Ĉu vi opinias, ke li intencis postkuri vin?” Jano Karal demandis amuziĝe.

“Kompreneble ne,” la alia respondis kun okulumo, “sed tamen mi estas certa, ke li kuras malpli rapide ol mi.” Kaj lia buŝo refaris la stakatan ridetan tikon, kiu jam tiel strange impresis post lia enveno.

“Kion vi scias pri s-ro Kertsch, kio povus helpi al la enketo?” Tuurken kviete demandis.

“Nu, nu, nu.” Li kuntiris la brovojn, prenis poŝtukon, bruege, trumpete nazblovis, kaj zorge remetis la okulvitrojn sur la pinton de la nazo. “Mi ne scias, kion diri. En la tradukfako, ĉiuj abomenas lin. Li neniam komprenis, ke cerbo ne estas maŝino, kaj ne povas produkti ian ajn kvanton laŭplaĉe. Se murdorevoj ponarde pikus, Kertsch jam delonge povus konkuri kun kribrilo pri la nombro de truoj. Sed nur revoj, ĉar tradukistoj estas artista, pacama speco, kiu suferigus nek muŝon nek muson, eĉ se nur pro manko de kuraĝo batali. Verŝajne en la tuta organizaĵo oni malamis lin, eĉ en la tuta interorganiza sekretariejo, sed pli mi ne povus diri. Mi ne konis lin, ĉar mi havis kun li minimumajn rilatojn. Ju malpli mi vidis lin kaj aŭdis pri li, des pli bone mi fartis. Tial mi ne povas riveli al vi pri liaj litsekretoj aŭ spionaferoj. Pri tio serĉu aliloke.”

“Kial vi menciis spionaferojn?” Zajcev demandis.

“Mi ne scias, kamarado sinjoro, hazarde, eble ĉar li havas vizaĝon de spiono, se entute spionoj havas vizaĝon. Ne. Mi diras stultaĵojn. Pro la streĉo, sendube, kamarada moŝto, la streĉo. Eble mi pensis tion, ĉar li multe vojaĝas, povas eniri en multajn ministrejojn, sed mia diro havas neniun bazon. Estus amuze, se mi estus efektive trafinta ion veran… Amuze”, li ripetis tre forte, fikse rigardante Zajcev rekte en la okulojn, kaj gapante al li tiel komike, ke lia esprimo ŝajnis intence destinita veki ridon. Sed en la vizaĝo de l’ ruso, eĉ la plej eta el la esprimmuskoloj ne moviĝis. Diveni, kion Zajcev pensas, estis absolute neeble.

“Ĉu, dum vi estis ĉi tie vendredon vespere, vi aŭdis aŭ vidis ion, kio povus helpi kompreni la murdon de s-ro Kertsch? Ĉu vi renkontis iun?” Adams demandis.

“Ne. Nenion. Neniun. Eĉ ne la teruran ombrelulinon, la hom-manĝantan inon, kiu sekretarias por li.”

“Kion signifas tiuj esprimoj?” Zajcev basis, kun la ĉiam same senesprima voĉo.

“Fakte, mi ne konas ŝin, sed mi imagas ŝin tia. Dumnokte ŝi kraĉas fajron, trapikas senhelpajn hometojn kaj ilin rostas uzante sian pluvombrelon rostostange. Se ne, kiel klarigi, ke ŝi neniam ridas, kaj restis tiel longe vivanta apud tia monstro, kiel Kertsch? Estas tragedio en la vivo de tiu ino, tio legiĝas el ŝia vizaĝo, kaj en mia fantazio, ŝia tragedio estas jena. Ŝia ombrelo estas glavo sangon soifanta, al kiu ŝi tiras la homan familion… Sed fakte mi verŝajne kalumnias ŝin, kaj ŝi estas la plej ŝafida el ĉiuj ŝafidoj de l’ mondo… Pardonu min, miaj pensoj vagas, la streĉo, kamarado sinjoro, la streĉo sub la rigardo de polica gamo multkolora…”

“Je la kioma vi forlasis la kabineton de s-ro Kertsch?” Karal afable demandis.

“Ho, kamarada moŝto, kiel diri? Kiel scii? Kiel ne konfuziĝi? Mi…” Li haltis subite. “Ha jes,” li reparolis, “mi memoras! Eksterordinare, mi memoras: devis esti iom pli ol la sesa, ĉar mi iris al la cirko, kaj volis maltrafi kiom eble plej malmulte de la programo. Mi grumblis, kiam Kertsch decidis, ke mi vizitos lin je kvarono antaŭ la sesa, ĉar mi havis biletojn por la spektaĵo, kiu komenciĝis ĝuste je la sesa…” Li profunde ĝemspiris, antaŭ ol aldoni: “Ĉu mi povas alhoteli nun? Mi bezonas ripozon post la streĉo.” Kaj ĉe la jesa gesto de Adams kaj Zajcev, li abrupte leviĝis, faligis la seĝon, senkulpigis sin, salutis, kaj estis for.

“Mi proponas kvaronhoron da paŭzo”, la nigrulo diris. “Tiu superstreĉita homo elĉerpis min.”