Ŝablono:Elektitaj fragmentoj/2025/20
Aspekto
| “ | Iu jam diris vortojn tre verajn rilate al Esperanto kaj la naciaj lingvoj, kaj pri la rilatoj de la malgrandaj nacioj inter si, kaj kun la nombre pli grandaj. Ne estas do necese ripeti la vortojn, sed eble iome klarigi la signifojn de tiuj vortoj: grandaj—malgrandaj !
Ne ekzistas grandaj aŭ malgrandaj nacioj, ekzistas pli multnombraj aŭ malpli multnombraj individuoj formantaj la naciojn. Ofte la pli grandaj ne estas la pli pravaj ! Ili fariĝis pli “grandaj” nur tial, ke ili estis pli luktemaj, batalemaj ol tiuj kontraŭ kiuj ili batalis, anstataŭ amike interrilati kaj miksiĝi por akiri la kvalitojn de la indiĝena raso , kaj transdoni al ĝi siajn specialajn ecojn. La Kelta raso pruvis, ke se ĝi havis kaj havas kvalitojn de administrado interna, ekzemple, ĝi tute ne havis nek havas la necesajn kvalitojn por la batalo porviva, kiam precipe oni devas ruze ataki, aŭ uzi la mortigilojn. |
” |
—E. F. Cense, bretonlando (tralegi...) | ||