Ŝi, la tria/XIV

El Vikifontaro
XIV.

Dekunua horo matene…

Eva Venos tuj, tuj.

Mi surhavas stup-tolan ĉemizon, malfermitan sur la brusto, vilaĝanan surtuton iom difektitan, sed ankoraŭ sufiĉe bonan, krom tio: zonon, botojn, ĉion, kio estas bezona.

La haroj de la griza peruko malsupren-pendas sur miaj okuloj, kaj oni devus esti sagaculo, por ekkoni, ke tio estas peruko; mia barbo estas ĉefverko de pacienco. Komencante de la oka horo matene mi engluadis per koncentrita iĥtiokolo blankajn harfadenojn inter miaj propraj haroj — kaj mi griziĝis tiel, ke eĉ en mia maljuneco mi ne griziĝos pli nature… Diluita sepio donis al mi la brunetan haŭtkoloron, kaj la sulketojn faris Svjatecki vere genie. Mi aspektas sepdekjara.

Svjatecki asertas, ke, anstataŭ pentri, mi povus perlabori la panon kiel modelo, kio estus eĉ pli profitodona por la arto.

Estas duono de la dekdua horo… Eva alverturas.

Mi sendas paketon kun mia ordinara vestaĵo en la kaleŝon, ĉar mi ne scias, ĉu eble mi ne devos alivestiĝi; poste mi prenas la liron, malsupreniras, kaj ĉe la kaleŝpordeto mi ekkrias:

Slava Bohu![1]

Adami estas mirigita kaj ravita.

— Mirinda abelejgardisto! Mirinda did! — ŝi ripetas ridante. Nur artisto povas elpensi ion similan!

Paranteze parolante, ŝi mem aspektas kiel somera printempo. Ŝi surhavas robeton el kruda silkaĵo kaj pajlan ĉapelon kun papavo-floroj. Mi ne povas satiĝi rigardante ŝin. Ŝi alveturis en malkovrita kaleŝo, do la homoj tuj komencas nin ĉirkaŭi; sed tio estas por ŝi indiferenta.

Fine la kaleŝo moviĝas antaŭen; mia koro komencas bati pli vive — post kvaronhoro mi vidos la revitan Helenon…

Ni ankoraŭ ne veturis cent paŝojn, kiam mi de malproksime ekvidas renkonten-irantan Ostŝinski.

Li devas ĉie troviĝi!

Ekvidinte nin, li haltas, salutas Eveton, poste li kopiencas atente observi nin ambaŭ, kaj speciale min… Mi ne supozas, ke li min rekonis, tamen preterpasinte lin, mi ekrigardas malantaŭen kaj vidas, ke li ankoraŭ staras kaj akompanas nin per sia rigardo. Nur ĉe la strat-turniĝo li malaperas el niaj okuloj. La kaleŝo antaŭen-moviĝas sufiĉe rapide; malgraŭ tio, ŝajnas al mi, ke la vojaĝo daŭras eterne. Fine, en la Belvederaj aleoj ni haltas…

Ni estas antaŭ la domo de Hela.

Mi kuras al la pordo, kvazaŭ al brulejo.

Eva kuras malantaŭ mi, vokante:

— Netolerebla maljunulo!

Servisto, kun tre parada staturo, malfermas al ni la pordon, kaj apertas larĝe la okulojn je mia vido; Eva kvietigas lian mirigon, dirante, ke la maljunulo alveturis kun ŝi, kaj ni supreniras.

La ĉambristino aperas momente, sciigas ke la sinjorino vestas sin en la apuda ĉambro — kaj ŝi malaperas.

— Bonan tagon, Hela! vokas Eva.

— Bon-tagon, Eva! — respondas mirinde bela, freŝa voĉo — tuj, tuj! post momento mi estos preta.

— Henjo! Vi eĉ ne supozas, kia surprizo vin atendas kaj kiun vi ekvidos… Mi alveturigis „did’on“, plej efektivan „didon-liriston“, kiu iam ajn migris sur la ukrainaj stepoj.

Ĝojega pepo aŭdiĝas en la apudkuŝanta ĉambro, la pordo malfermiĝas subite kaj enkuras Hela nevestita, en korseto, kun malligitaj haroj.

Did! blinda did! tie-ĉi! en Varsovio!

— Li ne estas blinda! li vidas! — vokas rapide Eva, ne volante troigi la ŝercon.

Sed estas jam tro malfrue, ĉar en tiu-ĉi momento mi ĵetiĝas al la piedoj de Hela kun ekkrio:

Ĥeruvime boĵij![2]

Kaj ĉirkaŭprenante per manoj ŝiajn piedojn, kaj samtempe levante la okulojn, mi ekvidas iom pluan formon de tiuj piedetoj. Nacioj genufleksu! popoloj venu kun bonodoraj incensiloj, Milosa! tute Milosa![3]

Ĥeruvime! mi ripetas en nesimulita ekstazo!

Mia did’a entuziasmo klariĝas cetere per tio, ke post longa migrado mi renkontis la unuan ukrainan animon. Malgraŭ tio Hela forigas la piedojn el miaj manoj kaj ekpaŝas malantaŭen… Unu momenton mi vidas ankoraŭ ŝiajn nudajn ŝultrojn kaj la kolon, kiuj rememorigas al mi Psiĥe-on el la neapola muzeo — poste ŝi malaperas malantaŭ la pordo, kaj mi restas genuante en la mezo de l’ ĉambro.

Eva samtempe minacas al mi per sia sunombrelo kaj ridas, kaŝante sian rozkoloran nazeton en la bukedo da rezedo.

Dume tra la pordo komenciĝas interparolo en la plej bela dialekto, kiu iam ajn estis parolata de la enfluejo de Pripec-rivero ĝis Ĉertomeliko.

Mi prepariĝis antaŭe por ĉiuj eblaj demandoj, do mi mensogas sen ekbalbuto… Mi estas „abelej-gardisto“ el proksime de Ĉeĥrin. Mia filino sekvis sian polan edzon en Varsovion, kaj mi, maljunulo, tiel longe sopiris en la abelejo, ĝis mi mem postmigris ŝin. Bonaj homoj donis envoje monerojn por mia kantado… Kaj nun? Jen mi ekvidos la infaninon amatan, benos ŝin, kaj revenos, ĉar mi jam sopiras al mia Ukraino-patrino. Ĉiu devas morti, kaj por la maljuna Filipo estas de longe jam la tempo.

Jen kio estas aktora naturo! Enjo scias ja, kiu mi estas, sed ŝi tiel partoprenas en mia rolo, ke ŝi komencas melanĥolie balanci sian belegan kapeton kaj rigardi min kunsente. La voĉo de Helenjo el la apuda ĉambro ankaŭ tremas emocie.

La pordo iomete malfermiĝas, blanka mirinda brako montriĝas tra la malfermaĵo kaj mi surprize ricevas tri rublojn, kiujn mi akceptas, ne povante agi alie, kaj des pli, en nomo de ĉiuj sanktuloj, mi fluigas torenton da benoj sur la kapon de Helenjo.

Interrompas min la servistino, kiu eniras kun sciigo, ke sinjoro Ostŝinski estas malsupre kaj demandas, ĉu la sinjorino akceptas.

— Ne enlasu lin! mia kara — vokas timigite Eva.

Hela deklaras, ke ŝi kompreneble ne akceptos lin. Ŝi eĉ esprimas sian miron pro la matena vizito. Mi, vere, ankaŭ ne komprenas, kiel Ostŝinski, kiu fanfaronas kaj estas fama pro sia kono de societa etiketo, povis veni je tiu tempo.

— Tio ne estas senmotiva! — diras Eva.

Sed ni ne havas tempon por pluaj klarigoj, ĉar en tiu-ĉi momento aperas Hela jam vestita, kaj samtempe oni sciigas, ke la matenmanĝo estas preta.

Ambaŭ sinjorinoj transiras en la manĝejon.

Hela volas min nepre sidigi apud la tablo, sed mi obstinas kaj sidiĝas kun mia liro ĉe la sojlo. Post momento mi ricevas pladon, tiel plenŝarĝitan per manĝaĵo, ke, konsuminte ĉion-ĉi, ses ukrainaj almozuloj povus malsaniĝi je nedigestebleco. Mi tamen manĝas, ĉar mi estas malsata kaj dum manĝado mi observas Helenon.

Efektive, pli bela kapo ekzistas en neniu bildogalerio de l’ mondo! Kiel longe mi vivas, neniam mi vidis tiel travideblajn okulojn: vere oni vidas tra ili ĉiujn pensojn, kiel oni vidas la fundon de klara torento. La okuloj posedas krom tio la econ, ke ili komencas ridi antaŭe ol la buŝo, pro kio la vizago lumiĝas, kvazaŭ trafite de sunradio. Kia nekomparebla dolĉeco en la kunmeto de lipoj… La kapo estas iom laŭ speco de Carlo Dolce, kvankam la desegno de okuloj kaj brovoj rememorigas Sanzio’n en la plej nobla tipo.

Mi ĉesas fine manĝi kaj mi rigardas, rigardas… kaj mi rigardus ĝis fino de l’ vivo.

— Vi ne vizitis min hieraŭ — diras Hela al Eva — mi esperis, ke vi venos al mi post tagmezo.

— Matene mi havis teatran provon, kaj posttagmeze mi volis vidi la bildon de Magorski.

— Vi vidis ĝin?

— Nebone, estis tia interpremo… kaj vi?

— Mi estis matene. Kia poeto! Oni povus plori kune kun tiuj judoj.

Eva rigardas min, kaj mia brusto ĝoje leviĝas.

— Mi iros ankoraŭ, kiomfoje mi povos — diras, ree Hela. Ni iru kune, bone? Eble ankoraŭ hodiaŭ? Tiel pleeure estis al mi ne nur rigardi tiun pentraĵon, sed ankaŭ imagi al mi, ke ĉe ni en Polujo troviĝis tia talento.

Ĉu oni povas ne admiri tian virinon!

Subite mi aŭdas plu:

— Bedaŭrinde oni rakontas strangajn aferojn pri tiu Magorski… mi konfesas al vi, ke mi estas treege ecivola ekkoni lin.

— Ah! — diras senzorga-tone Eva.

— Vi lin konas? Vere?

— Mi povas vin certigi, ke li multe perdas ĉe plua konateco: li estas tromemfida, vanta, ah! kiel li estas vanta!…

Mi tiel volonte montrus al Eva la langon, ke mi apenaŭ povas min reteni, kaj ŝi turnas al mi fripone siajn violkolorajn okulojn kaj diras:

— Vi iel perdis la apetiton, avulo?

— Mi montros la langon — tion mi ne toleros!

Dume ŝi diras plu al Hela:

— Ho jes! Magorski indas pli admiron ol interkoniĝon. Ostŝinski difinas lin, ke li estas geniulo en korpo de „frizisto“.

De Ostŝinski mi forŝirus la orelojn, se li dirus ion similan; pri Eva mi sciis, ke ŝi havas malican koboldon malantaŭ sia kolumo, sed ŝi efektive transpaŝas la permesitan mezuron.

Feliĉe la tagmanĝo finiĝas.

Ni eliras en la ĝardenon, kie mi devas prezenti mian kantarton.

Tamen tio komencas min iom enuigi kaj mi preferus esti ĉe Hela kiel pentristo, ol kiel did…

Sed nenio helpos kontraŭ tio!

Mi sidiĝas apud la muro en ombro de kaŝtanarboj, tra kies folioj penetras la suno kaj formas sur la grundo multon da helaj makuloj. Tiuj-ĉi makuloj tremas, flagretas, malaperas kaj brilas denove, laŭ tio, kiel la ventbloveto movas la foliojn. La ĝardeno etendiĝas profunde, malproksime de l’ strato, do la veturila radbruo preskaŭ tute ne atingas ĝin, des pli ke supersonas ĝin la murmurado de la ĝardena fontano. La varmego estas netolerebla. Inter la densa foliaro aŭdiĝas la ĉirpado de paseroj, sed malforte, kvazaŭ dormeme. Cetere regas mallaŭto.

Mi perceptas, ke formiĝas tute bela bildo: ĝardeno, profundo de arboj, sunaj radioj, fontano; la du virinoj, kun neordinare belaj vizaĝoj, apogiĝas unu sur alia, kaj mi, did, sidas kun liro apud la muro; ĉio ĉi kune havas en si ian ĉarmon, kiun mi sentas kiel pentristo.

Mi preskaŭ forgesas pri mia rolo kaj mi komencas kanti emocie la ukrainan popolkanton:

„Homoj nomas min feliĉa!
Mi pro tio ridas,
Ĉar kaŝitan mian ploron
Ili ja ne vidas.

Malfeliĉa de naskiĝo
Restos mi ĝis morto.
Kial naskis vi, patrino,
Min por tia sorto!“

Eva estas kortuŝita, ĉar ŝi estas artistino, Hela — kiel ukrainanino, kaj mi — ĉar ambaŭ estas tiel belaj, ke ilia aspekto min ebriigas.

Hela aŭskultas sen ia troigo, sen artefarita raviteco, sed en ŝiaj klaraj okuloj mi vidas, ke la aŭskultado faras al ŝi veran kaj sinceran plezuron.

Kiel granda diferenco estas inter ŝi kaj tiuj ukrainaninoj, kiuj alveturas Varsovion por la karnavalo, kaj dum la kvadrilo turmentas la dancantojn per sia sopiro al Ukraino; kaj laŭvere, kiel diras unu el miaj konatoj: eĉ per ferhokoj neniu el ili estus eltirebla el Varsovio kaj el la karnavalo en sian Ukrainon!

Hela aŭskultas, movas laŭtakte sian belegan kapeton, iufoje ŝi diras al Eva: „tion mi konas“ kaj ŝi kantas kune kun mi, kaj mi vere superas min mem. Mi eligas el mia memoro kaj brusto la tutan provizon da stepa kantmaterialo, komencante de la „hetmanoj, kavaliroj kaj kozakoj“ kaj finante per „falkoj, Sonjoj Manjoj, stepoj, tombaj montetoj“, kaj tiel plu senfine. Mi mem miras, el kie mi ĉion-ĉi prenis.

La tempo pasis kiel sonĝo.

Mi revenis iom laca, sed ravita…




  1. Gloron al Dio! ukraina saluto.
  2. Kerubo dia!
  3. Venus el Milos.