Ŝi, la tria/XXIV

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
XXV.


Savu! aŭ mi mortos de rido…
El Parizo alveturis gesinjoroj Svjatecki. Ŝi alprenas pozojn kiel edzino de artisto el la „ora ciganaro“; li portas silkajn ĉemizojn, egale tonditan fruntharaĵon kaj barbon kojnforman… Ĉion mi komprenas! mi komprenas, ke ŝi povis ordigi liajn kutimojn, la karakteron, sed kiamaniere ŝi ordigis lian distaŭzitan kapharaĵon, tio restos por mi eterna enigmo.
Svjatecki ne ĉesis fari „kadavrulojn“, sed li pentras ankaŭ bildojn idiliajn. Li havas multe da sukceso. Li faras ankaŭ portretojn, sed tiuj ĉi malpli prosperas al li, ĉar ilia haŭtkoloreco rememorigas ĉiam la „kadavrulojn“.
Mi demandis lin kiel malnova amiko, ĉu li estas feliĉa kun sia edzino. Li diris al mi, ke li neniam revis pri simila feliĉo. Mi konfesas, ke Kazja montriĝis, en bona senco, alia ol mi esperis.
Ankaŭ mi estus tute feliĉa, se ne estus tio, ke Eva bedaŭrinde komencas malsaneti kaj krom tio estas ofte tre incitita. Mi aŭdis foje nokte, kiel ŝi ploris. Mi scias la kaŭzon! Ŝi sopiras al teatro. Ŝi silentas, sed sopiras…
Mi komencis la portreton de sinjorino Ostŝinska. Simple dirante, nekomparebla virino! La konsidero je Ostŝinski ne detenus min ja… Kaj se ne estus la cirkonstanco, ke mi ĝis nun treege amas Kazjon, tiam mi ne scius…
Sed mi treege amas Evon — treege!


FINO.