- Fonto: [1]
- Tradukisto: Ros' Haruo, (2004)
- Originala verko (Angle): Shiloh: A Requiem en Batal-Pecoj kaj Aspektoj de la Milito.
Ŝilo: Rekviemo[redakti]
Tange ŝvebas la hirund'
Sur flirt-flugilo
Super la kamp' en nubaj tagoj,
L'arbaro-kamp' de Ŝilo —
Kie aprila pluv-konsolo
Flegis streĉitajn en doloro
Tra la nokt-interval'
Post la dimanĉa batal'
Ĉirkaŭ la kirk' de Ŝilo —
La kirko soleca, ŝtipe forta,
Kie eĥiĝis ĝemado morta
Kaj peta spir'
De malamikoj mortantaj kune —
Matene malamikoj, sed amikoj je l' subir' —
Apenaŭ plu gravas fam', patri':
(Kio kiel kuglo igas sen iluzi'!)
Sed en trankvilo
Ili kuŝas nun sub la hirunda flirt',
Kaj regas silent' ĉe Ŝilo.