Ŝtona gasto

El Vikifontaro
Indekso : Ŝtona gasto
de Aleksandr Puŝkin
Tradukita de Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko
1895



BIBLIOTEKO
DE LA LINGVO INTERNACIA
ESPERANTO.
FOLIOJ 31 kaj 32.

Nr. 84.

A. S. PUŜKIN.

ŜTONA GASTO.

PROZA TRADUKO
DE
N. BOROVKO.

ODESO.
Presejo «Centralnaja», str. Poĉtovaja, 39.
1895.

Enkonduko[redakti]

Heroo de legendo pri konata al ĉiuj Don Ĵuan estas hispana "kaballero" Don Ĵuan Tenorio. Tiu ĉi familio efektive ekzistis en XIV centjaro kaj en unu registro de kavaliroj de ordeno de Banda (kavaliroj de ruĝa ligilo) oni vidas ĝian insignon. Don Ĵuan Tenorio vivis en tempo de regado de reĝo de Kastilio Pedro Kruela, estis lia favorato kaj prenis parton je liaj malĉastaj aventuroj. Per tio ĉi limiĝas historiaj scioj pri li. Legendo kreis el li tipon de delogisto, kiu vivas per vivo, plena de aventuroj. Unu fojon Don Ĵuan en nokto enŝtelas sin al filino de komandoro Ulloa. Al krioj de knabino alkuras ŝia patro kaj Don Ĵuan lin mortigas. Oni enterigis komandoron en preĝejeto de monaĥejo de Francisko. Don Ĵuan aperas tien kaj ofendas per vortoj lian monumenton; pro tio ĉi monumento fortiras Ĵuan'on en inferon. Ekzistas scio, ke efektiva Don Ĵuan, je postulo de parencaro de mortigita komandoro, estis enlogita de monaĥoj en ilian monaĥejon kaj estis mortigita de ili; por komprenigi lian malaperon monaĥoj propagandis famon, ke monumento de komandoro, ofendita de Don Ĵuan, fortiris lin en inferon. En tiu-ĉi formo legendo komencis ricevi literaturan prilaboradon de XVII centjaro. En 1630 jaro aperis en lingvo hispana dramo de Tirso-de-Molina: "Delogisto el Sivilio aŭ Ŝtona Gasto"; dua hispana peco de tiu-ĉi centjaro kaj je tiu-ĉi sama temo, restinta en manuskripto, apartenas al Alonzo-de-Kardoba. Dramo de Molina fariĝis konata en Italujo kaj sekvigis imitojn de Ĉikonjini kaj de Ĝilberti. En 1658 jaro itala aktoraro kun granda sukceso ludis "Ŝtonan Gaston" en Parizo kaj tio-ĉi sekvigis tutan vicon da francaj pecoj pri Don Ĵuan. En tiu-ĉi sama 1658 jaro aperas "Don Ĵuan" de Dorimon; post ĝi—dramo de Villié, glora komedio de Molier' (1665), transfaro de tiu-ĉi komedio de Kornel' kaj peco de Rozimon'. En XVIII centjaro aperis dramoj de itala poeto Goldoni (1736) kaj itala abato Lorenco Da-Ponte (1787), al vortoj de kiu estas verkita muziko de opero de Mocart'. En XIX centjaro estis skribitaj—en lingvo germana: fantazio de Hofman' kaj tragedio de Grabbe ("Don Ĵuan kaj Faust"), en lingvo rusa "Ŝtona Gasto" de Puŝkin kaj en lingvo franca "Don Ĵuan de Marano" de A. Dumas (1836).

Sed legendo pri Don Ĵuan havis ankoraŭ duan redakcion. Laŭ tiu-ĉi redakcio Don Ĵuan el familio de Maranja vivas ankaŭ kiel heroo de unua legendo, sed dank' al supernaturaj fortoj li pentas kaj mortas tute pardonita. Unua prilaboro de legendo en tiu-ĉi formo estis rakonto de Prospero Merime ("Les ames du purgatoire"—"Animoj de purigejo", 1834); post li sekvis Sorilia (1844) kaj rusa poeto A. Tolstoj ("Don Ĵuan", drama poemo, 1859). Fine, tute foriginte supernaturan elementon, tipon de Don Ĵuan prilaboradis Lenau (1844), Viese, Braun von Braunthal, Paul Heyse kaj Armand ("Don Ĵuan d'Armana", 1886).[1]

"Ŝtona Gasto" de Puŝkin (1799–1837) estas verkita en aŭtuno de 1830 jaro en lia vilaĝo Boldino, en la gubernio Niĵni-Novgorod. Sed tiu-ĉi tragedio—unu el plej grandaj kreitaĵoj de poezio—estis presita nur en 1839 jaro, post morto de aŭtoro, kiu estis mortigita en duelo kun Dantes' en 1837 jaro. Glora rusa kritikisto Belinskij estis unua, kiu komprenis tutan majestecon de tiu-ĉi malgranda per mezuro produktaĵo, nominte ĝin "perlo de kreitaĵoj de Puŝkin", "plej klara, plej luksa diamanto en lia krono de poeto".—"Tragedio aŭ komedio, diras Belinskij, kiel ĉiu arta produktaĵo, devas prezenti apartan, fermitan en si mem mondon, t.e. ĝi devas havi unuecon de agado, kiu eliras ne el ekstera formo, sed el ideo, kuŝanta en ĝia fundamento. Ĝi allasas nek elementojn, fremdajn al ĝia ideo, nek eksterajn puŝojn, kiuj helpus al irado de ago, sed disvolviĝas imanente, t.e. el interne de si mem, kiel arbo disvolvigas el grajno. Tial ĉiu peco en drama formo, esprimanta tute kaj tute konsumanta ĝian ideon, tuta kaj finita en arta signifo, t.e. kiu prezentas per si apartan kaj fermitan en si mondon—estas aŭ tragedio aŭ komedio, kio dependas de esenco de ĝia enhavo kaj tute ne dependas de gia amplekso kaj grandeco, eĉ se ĝi etendiĝas ne pli ol sur kvin paĝoj. Tiel, ekzemple, pecoj de Puŝkin: "Mocart' kaj Salieri", "Avara Kavaliro", "Nimfo", "Boris Godunov" kaj "Ŝtona Gasto" — estas tragedioj en plena senco de tiu-ĉi vorto, kiel pecoj, esprimantaj en drama formo ideon de venko de morala leĝo kaj prezentantaj, ĉiu aparte, tute apartan kaj fermitan en si mem mondon.[2]

"Ŝtona Gasto", postmorta verko de Puŝkin, estas drama poemo... Heroo de tiu-ĉi malgranda dramo estas Don Ĵuan, tiu sama, kiu aperas heroo en libreto de glora opero de Mocart', sed ĉe Puŝkin komunaj kur tiu-ĉi libreto estas nur nomoj de agantaj personoj, nomoj de Don Ĵuan, de donino Anno, de Leporello; ideo do de tuta produktajo, ĝia dismeto, irado, kunligo kaj disligo, situacio de agantaj personoj—ĉio tio-ĉi estas ĉe Puŝkin lia propra, originala. Poemo etendiĝas ne pli, ol sur tridek kvin paĝoj kaj malgraŭ tio-ĉi ĝi estas tuta, limigita produktaĵo de krea genio, arta formo, kiu tute ampleksis senfinan ideon, metitan en ĝia fundamento, grandegula kreitaĵo de granda majstro, kies kreanta mano povis konsumi sur tiuj-ĉi malmultaj tridek kvin paĝoj grandan ideon, tutan, ĝis plej malgranda nuanco. Ni petas ne akcepti niajn vortojn kiel ĵugo: ne, ili ne estas juĝo, ili estas nur sonoj, ekkrioj, interjekcioj... Ni ekvidis malproksimon sen limoj, profundaĵon sen fino—kaj ni kun tremo reiris posten".[3]

"Ŝtona Gasto" estas skribita per senrimaj versoj. Mi jam diris mian opinion pri tradukoj de grandaj produktaĵoj en rimoj; ("Esperantisto" 1891, No. 10). Tie-ĉi mi povas nur aldoni sekvantajn vortojn de Belinskij pri tradukoj de verkoj de Ŝekspir: "mi estas konvinkita, ke por perfekta traduko per versoj de dramoj de Ŝekspir tradukanto mem devas esti Ŝekspir, alie lia traduko estos eĉ se iom malĝusta,—malĝusta aŭ laŭ ideo aŭ laŭ formo kaj ĉiam estos pli aŭ malpli subjektiva. Por legado oni povas kaj devas traduki Ŝekspiron per prozo".[4] —Mi pensas ke ĝis oni trovos arton ne aliigi per versaj tradukoj figurojn de originalo, tiu-ĉi postulo devas esti uzata por tradukoj de verkoj de ĉiu granda poeto. Almenaŭ ĝi devas esti uzata por tradukoj de dramaj kreaĵoj, en kiuj maniero de esprimado de herooj estas ofte por artisto forta rimedo klarigi pli bone iliajn karakterojn.

En prilaboro de tipo de Don Ĵuan Puŝkin per nenio ŝuldis al siaj antaŭirantoj. Oni povas nur montri scenon de invito monumenton, kiu estas tre simila je tiu-ĉi sama sceno de Molier' kaj oni povas supozi influon de Ŝekspir en IV sceno, kiam Don Ĵuan diras sian nomon (Ŝekspir: "Riĉard III", akt. 1. sc. II). El emimentaj artistoj rolon de Don Ĵuan en "Ŝtona Gasto" ludis sur sceno Rossi. Rusa kompozitoro Dargomiĵskij verkis muzikon al vortoj de Puskin, sed indeco de tiu-ĉi opero (Ŝtona Gasto) ĝis nun estas disputa demando de muzika kritiko.

Tradukinto.

1. E. Braun: "Literatura historio de tipo de Don Ĵuan".
2. Belinskij: "Verkoj", t. III, 388–9, 1862.
3. Belinskij: "Verkoj", t. III, 61, 62.
4. Belinskij: "Verkoj", t. III, 362, rimarko.

Sceno 1[redakti]

Nokto. Tombejo proksime de Madrido.
Don Ĵuan' kaj Leporello.

Don' Ĵuan'.

Ni atendu tie-ĉi nokton. Uf! fine ni atingis pordegon
de Madrido. Baldaŭ mi kuregos sur konataj stratoj, kovrinte
lipharojn per mantelo kaj brovojn per ĉapelo. Kiel vi pensas:
ĉu oni povas min rekoni?

Leporello.

Jes, rekoni Don' Ĵuan'on estus tre malfacile! Tiaj, kiel
li, estas ja tia multego!

Don' Ĵuan'.

Ĉu efektive? Sed kiu do min rekonos?

Leporello.

Unua gardanto, gitano aŭ malsobra muzikisto aŭ via
propra egalulo—aroganta kavaliro, en mantelo, kun glavo sub
brako, en ĉapelo.

Don' Ĵuan'.

Kia estos malfeliĉo eĉ se oni rekonus! Nur mi ne volus
renkonti reĝon mem, sed, cetere, mi neniun timas en Madrido.

Leporello.

Kaj jam morgaŭ oni sciigos reĝon, ke Don' Ĵuan' revenis
arbitre el ekzilo en Madridon. Kion, diru, li tiam faros al Vi?

Don' Ĵuan'.

Li min resendos. Ja certe oni ne dehakos al mi kapon:
mi ne estas ja regna krimulo! Li min forigis pro amo al mi,
por ke familio de mortigito lasu min en paco.

Leporello.

Jen estas. Estus pli bone, se Vi sidus trankvile tie.

Don' Ĵuan'.

Mi dankas humile! Mi apenaŭ ne mortis tie pro enuo.
Kiaj homoj! kia tero! Sed ĉielo? ĝi estas vera fumo; kaj virinoj?
Jen ĉu vi vidas, mia malsaĝa Leporello: mi, certe, ne
elŝanĝos lastan vilaĝaninon de Andaluzujo por unuaj belulinoj
de tie. Je komenco ili plaĉis al mi per bluaj okuloj, per blankaĵo
kaj per modesteco, sed pleje per novajo: sed, dank' al
Dio mi baldaŭ konjektis: mi ekvidis, ke oni ne devas eĉ esti
konata kun ili,—ili ne havas vivon, ili ĉiuj estas vaksaj pupoj...
Kaj niaj!... Sed aŭskultu: tiu-ĉi loko estas konata al ni. Ĉu vi
ĝin rekonis?

Leporello.

Kompreneble, Moualejo de Antonio estas por mi memorinda.
Vi tien-ĉi veturadis kaj ĉevalojn mi tenadis en tiu-ĉi
arbareto.... Malbenita ofico—oni devas konfesi! Vi tie-ĉi pasigis
tempon, kredu, pli agrable, ol mi.

Don' Ĵuan' (reve).

Malfeliĉa Inezo! Ŝi jam ne ekzistas! Kiel mi ŝin amis!

Leporello.

Inezon kun nigraj okuloj? Ho, mi memoras! Tri monatojn
Vi ĉirkaŭflirtis ŝin—fine diablo helpis.

Don' Ĵuan'.

En julio.... en nokto... Strangan agrablecon mi trovadis
en ŝia malĝoja rigardo kaj en velkintaj lipetoj. Tio-ĉi estas
stranga. Vi ne trovis, ŝajnas, ke ŝi estus belulino. Kaj efektive,
— ŝi havis malmulte da vera beleco. Okuloj... nur okuloj
kaj rigardo... Tian rigardon jam mi neniam renkontadis! Sed ŝia
voĉo estis mallaŭta kaj malforta, kiel ĉe malsana... Kaj ŝia
edzo estis kruda fripono,—mi tion-ĉi ekkonis malfrue... Malfeliĉa
Inezo!

Leporello.

Nu, post ŝi aliaj estis.

Don' Ĵuan'.

Vere.

Leporello.

Kaj se ni estos vivaj—aliaj ankoraŭ estos.

Don' Ĵuan'.

Efektive.

Leporello.

Nun kian ni serĉos en Madrido?

Don' Ĵuan'.

O, Laura'n! Mi kuros rekte al ŝi.

Leporello.

Bone.

Don' Juan'.

Rekte al ŝia pordo,—kaj se iu jam estas ĉe ŝi—mi petas
salti en fenestron.

Leporello.

Kompreneble. Nu, ni gajiĝis. Mortintinoj nin trankviligas
mallonge. Kiu iras al ni?

(Monaĥo eniras).

Monaĥo.

Ŝi tuj alveturos tien-ĉi. Kiu tie-ĉi estas? Ĉu Vi estas
servantoj de donino Anno?

Leporello.

Ne, ni mem estas sinjoroj. Ni tie-ĉi promenas.

Don' Ĵuan'.

Kaj kiun Vi atendas?

Monaĥo.

Donino Anno devas tuj alveturi al ĉerkujo de edzo.

Don' Ĵuan'.

Donino Anno de Solva? Kiel? Edzino de komandoro, mortigita...
mi ne memoras de kiu.

Monaĥo.

De malĉasta, senkonscienca, malpia Don' Ĵuan'.

Leporello.

Ho, jen kiel estas! Famo pri Don' Ĵuan' penetris eĉ en
pacan monaĥejon: ermitoj kantas laŭdojn al li.

Monaĥo.

Ĉu li estas, eble, konata al Vi?

Leporello.

Al ni? Tute ne. Kaj kie li estas nun?

Monaĥo.

Li ne estas tie-ĉi. Li estas en ekzilo, malproksime.

Leporello.

Kaj dank' al Dio! Ju pli malproksime li estas, des ĝi
estas pli bona. Oni prenus ĉiujn ilin, malĉastulojn, en unu sakon
kaj—en maron.

Don' Ĵuan'.

Kio? Kion vi mensogas?

Leporello.

Silentu: mi diras ja intence.

Don' Ĵuan'.

Kaj tie-ĉi oni enterigis komandoron?

Monaĥo.

Tie-ĉi. Edzino konstruis al li monumenton kaj ĉiutage
alveturas tien-ĉi preĝi kaj plori.

Don' Ĵuan'.

Kia stranga vidvino! Mortinto estis ĵaluzema ne vane: li
tenis fermite doninon Annon; neniu el ni ŝin vidis. Kaj ĉu ŝi
estas beleta?

Monaĥo.

Ni, ermitaj, ne devas nin ĉarmi per virina beleco; sed oni
ne povas malkonfesi: eĉ Diservanto ne povas neigi ŝian mirindan
belecon.

Don' Ĵuan'.

Mi volus interparoli kun ŝi.

Monaho.

O, donino Anno neniam parolas kun viro.

Don' Ĵuan'.

Kaj kun Vi, mia patro?

Monaĥo.

Ĝi estas alia afero: mi estas monaĥo. Sed jen ŝi estas.

(Donino Anno eniras).

D. Anno.

Malfermu, mia patro.

Monaĥo.

Tuj, sinjorino: mi Vin atendis.

(D. Anno iras post monaĥo).

Leporello.

Nu, kia ŝi estas?

Don' Ĵuan'.

Oni tute ne vidas ŝin sub tiu-ĉi nigra vualo de vidvino;
mi apenaŭ rimarkis mallarĝan kalkanon.

Leporello.

Por Vi estas sufiĉa. Ĉe Vi imago en minuto alpentros
restan. Ĝi estas ĉe Vi pli lerta ol pentristo; por Vi estas tute
egale, de kio komenci: de brovoj aŭ de piedoj.

Don' Ĵuan'.

Aŭskultu, Leporello: mi konatiĝos kun ŝi.

Leporello (flanken).

Jen Vi havas! Oni tre bezonas. Faligis edzon kaj volas
ekrigardi larmojn de vidvino. Senkonscienca!

Don' Ĵuan'.

Tamen jam krepuskiĝis. Ĝis luno ne supreniris super ni
kaj ne aliformigis mallumon en luman krepuskon—ni eniru
Madridon.

Leporello.

Ho, Dio! Grando de Hispanujo atendas kiel ŝtelisto nokton
kaj timas lunon! Kaj ĉu longe mi klopodos kun li? Oni ne
havas, certe, jam fortojn!

Sceno 2[redakti]

Vespermanĝo ĉe Laura.

Unua gasto.

Mi ĵuras al vi, Laura: vi neniam ludis kun tia perfekteco!
Kiel fidele vi komprenis vian rolon!

Dua.

Kiel vi ĝin disvolvis! Kun kia forto!

Tria.

Kun kia arto!

Laura.

Jes, hodiaŭ al mi prosperis ĉiu movo, ĉiu vorto. Mi metis
min libere al inspiro. Vortoj verŝis sin, kvazaŭ naskis ilin ne
timema memoro, sed koro.

Unua.

Vere. Kaj nun ankoraŭ viaj okuloj brilas kaj vangoj
flamas,—via ravo ne silentiĝas. Ne permesu, Laura, al ĝi malvarmiĝi
senfrukte: kantu, Laura, kantu ion!

Laura.

Donu al mi gitaron.

(Ŝi kantas).

Ĉiuj.

Ho, brave! brave! Mirinde! Senkompare!

Unua gasto.

Ni dankas, sorĉistino! Vi sorĉas niajn korojn. El plezuroj
de vivo muziko cedas nur al amo; sed amo ankaŭ estas melodio.
Rigardu: eĉ Karlos', via malafabla gasto, estas tuŝita!

Dua.

Kiaj sonoj! Kiom da sento ili havas! Kaj kies estas vortoj,
Laura?

Laura.

De Don' Ĵuan'!

Don' Karlos'.

Kio; Don' Ĵuan'!

Laura.

Ilin verkis iam mia fidela amiko, mia flirtema amanto.

Don' Karlos'.

Via Don' Ĵuan' estas malpiulo kaj abomenulo kaj vi—vi
estas malsaĝulino!

Laura.

Vi freneziĝis! Sed mi tuj ordonos al Miaj Servantoj vin
buĉi, kvankam vi estas grando de Hispanujo.

Don' Karlos' (levas sin).

Voku do ilin!

Unua gasto.

Laura, ĉesu! Ne koleru, Don' Karlos'. Ŝi forgesis...

Laura.

Kion? Ke Don' Ĵuan' honeste mortigis en duelo lian fraton?
Estas domaĝo, vere, ke ne lin mem.

Don' Karlos'.

Mi estas malsaĝa, ke mi ekkoleris.

Laura,

Ha, vi mem konsentas, ke vi estas malsaĝa! Tial ni
paciĝu.

Don' Karlos'.

Mi estas kulpa, Laura. Pardonu min. Sed mi ne povas
aŭdi indiferente tiun-ĉi nomon.

Laura.

Kaj ĉu mi estas kulpa, ke tiu-ĉi nomo ĉiuminute al mi
venas sur langon?

Gasto.

Nu, por signo de tio, ke vi jam tute ne koleras, kantu
ankoraŭ, Laura.

Laura.

Jes, por adiaŭdiro: jam estas nokto. Sed kion do mi
kantos? Ha, aŭskultu!

(Ŝi kantas).

Ĉiuj.

Belege! senkompare!

Laura.

Adiaŭ do, sinjoroj.

Gastoj.

Adiaŭ, Laura.

(Ili eliras. Laura haltigas Don' Karlos').

Laura.

Vi, furioza, restu ĉe mi. Vi plaĉis al mi; vi memorigis
al mi Don' Ĵuan'on, kiam vi ekmallaŭdis min kaj kunpremis
kun grinco dentojn.

Don' Karlos'.

Feliĉulo! Vi sekve amis lin?

(Laura faras jesan signon).

Don' Karlos'.

Tre?

Laura.

Tre.

Don' Karlos'.

Kaj ĉu nun vi amas lin?

Laura.

En tiu-ĉi minuto? Ne, mi ne amas. Mi ne povas ami du.
Nun mi vin amas.

Don' Karlos'.

Diru, Laura: kian aĝon vi havas?

Laura.

Dek ok jarojn.

Don' Karlos'.

Vi estas juna kaj estos juna ankoraŭ kvin aŭ ses jarojn.
Ankoraŭ eble ses jarojn ili puŝos sin amase ĉe vi, karesos vin,
vin dorlotos kaj faros donacojn kaj amuzigos vin per noktaj
serenadoj kaj en nokto mortigos por vi unu duan sur kruciĝoj
de vojoj. Sed kiam tempo foriros, kiam viaj okuloj fariĝos
kavaĵaj kaj palpebroj, sulkinĝinte, fariĝos nigraj kaj grizaĵo
briletos en via harligo kaj oni nomados vin maljunulino,—tiam
kion vi diros?

Laura.

Tiam?... Sed kial pensi pri tio-ĉi? Kia interparolo? Aŭ ĉu
vi ĉiam havas tiajn pensojn? Iru, malfermu balkonon... Kiel
ĉielo estas trankvila! Varma aero estas senmova; nokto odoras
citronon kaj laŭron, hela luno brilas sur densa kaj malluma
bluaĵo kaj tirante, klare krias gardistoj!... Sed malproksime, en
nordo—en Parizo—ĉielo, eble, estas kovrita de nuboj, malvarma
pluvo falas kaj vento blovas. Sed kion tio nin interesas? Aŭskultu,
Karlos: mi postulas, ke vi ridetu... Nu, tiel, bone!

Don' Karlos'.

Kara demono.

(Oni frapas).

Don' Ĵuan'.

He, Laura!

Laura.

Kiu estas tie? Kies estas tiu-ĉi voĉo?

Don' Ĵuan'.

Malfermu!

Laura.

Ĉu efektive! Dio!

(Si malfermas pordon; Don' Ĵuan' eniras).

Don' Ĵuan'.

Bonan vesperon!

Laura.

Don' Ĵuan'!

(Ŝi ĵetas sin al kolo al li).

Don' Karlos'.

Kiel! Don' Ĵuan'!

Don' Ĵuan'.

Laura, kara amikino! (Li ŝin kisas) Kiu estas ĉe vi, mia
Laura?

Don' Karlos'.

Mi, Don' Karlos'.

Don' Ĵuan'.

Jen estas neatendita renkonto! Morgaŭ mi estos tuta al
viaj servoj...

Don' Karlos'.

Ne! Nun,—tuj.

Laura.

Don' Karlos', ĉesu! Vi ne estas sur strato, vi estas ĉe
mi,—plaĉu al Vi eliri for.

Don' Karlos' (ne aŭskultante).

Mi atendas. Nu, kio do estas? Vi havas ja glavon.

Don' Ĵuan'.

Se vi ne povas esti pacienca—bone.

(Ili batalas).

Laura.

Aj, aj, Ĵuan'! (Ŝi ĵetas sin sur liton. Don' Karlos' falas).

Don' Ĵuan'.

Levu vin, Laura: estas finita.

Laura.

Kio tie estas? Ĉu li estas mortigita? Bonege! en mia
ĉambro! Kion mi nun faros, diboĉulo, diablo? Kien mi lin
elĵetos?

Don' Ĵuan'.

Li, eble, estas ankoraŭ viva... (Li ĉirkaŭrigardas korpon).

Laura.

Jes, estas viva! Rigardu, malbenita! Vi puŝis rekte en
koron, ja ne preter. Eĉ sango ne iras el triangula malgranda
vundo, sed li jam ne spiras,—kiel?

Don' Ĵuan'.

Kion fari? Li mem tion volis...

Laura.

Ha, Don' Ĵuan', mi, certe, havas ĉagrenon! Eternaj petoloj—kaj
ĉiam vi estas senkulpa. De kie vi venas? Ĉu jam
longan tempon vi estas tie-ĉi?

Don' Ĵuan'.

Mi ĵus alveturis kaj nur sekrete: mi ne estas ja pardonita.

Laura.

Kaj vi rememoriĝis tuj pri via Laura? Jen tio-ĉi estas
bona! Sed ne,—mi ne kredas. Vi iris okaze preter kaj ekvidis
domon.

Don' Ĵuan'.

Ne, mia Laura: demandu Leporello'n. Mi loĝas posturbe,
en malbenita vento. Mi alvenis serĉi Laura'n en Madrido.

(Li ŝin kisas).

Laura.

Mia amiko! Atendu... apud mortinto!.. Kion ni faros
kun li?

Don' Ĵuan'.

Lasu lin: mi lin elportos antaŭ tagiĝo, frue, sub mantelo
kaj metos sur disvojo.

Laura.

Nur gardu vin, ke oni vin ne ekvidu. Kiel bone vi faris,
ke vi aperis unu minuton pli malfrue! Viaj amikoj tie-ĉi vespermanĝis
ĉe mi. Ili ĵus eliris. Se vi ilin trovus!

Don' Ĵuan'.

Kaj jam longan tempon, Laura, vi lin amas?

Laura.

Kiun? Vi deliras.

Don' Ĵuan'.

Ne. Kaj, diru al mi, kiom da fojoj vi havis tempon perfidi
min en mia foresto?

Laura.

Kaj vi, diboĉulo?

Don' Ĵuan'.

Diru do... Ne, ni poste parolos!...

Sceno 3[redakti]

Tombejo. Monumento de komandoro.

Don' Ĵuan'.

Ĉio fariĝas por pli bona: mortiginte senatende Don' Karlos'on,
mi kaŝis min tie-ĉi kiel humila ermito kaj ĉiutage mi vidas
mian belegan vidvinon kaj, ŝajnas al mi, mi ankaŭ estas rimarkita
de ŝi. Ĝis nun ni ambaŭ ceremoniis, sed hodiaŭ mi
komencos interparolon kun ŝi, tempo estas! De kio mi komencos?
„Ĉu mi kuraĝos“ aŭ ne: „sinjorino“... ba! Kio venos en
kapon, tion nepretigite mi diros, improvizante aman kanton. Ŝi
devus jam alveturi. Komandoro, mi pensas, enuas sen ŝi. Kia
grandegulo li estas prezentita tie-ĉi! Kiaj ŝultroj! kia Herkuleso!
Kaj mortinto mem estis malgranda kaj malgrasa: starigante
tie-ĉi sur piedofingroj, li ne povus atingi per mano sian
nazon. Kiam ni kunvenis post Eskurialo, li surpuŝis sin sur
mian glavon kaj formortis kiel libelo sur pinglo, sed li estis
fiera kaj kuraĝa kaj havis krudan animon.... A! jen ŝi estas.

(D. Anno eniras).

D. Anno.

Ree li estas tie-ĉi... Mia patro, mi Vin distris en Viaj
pensoj, — pardonu.

Don' Ĵuan'.

Mi devas peti pardonon ĉe Vi, sinjorino. Ĉu mi malhel
pas, eble, Vian malĝojon sin elverŝi libere?

D. Anno.

Ne, mia patro: mia malĝojo estas en mi; apud Vi miaj
preĝoj povas sin levi humile al ĉielo. Mi petas Vin ankaŭ
aligi Vian voĉon al ili.

Don' Ĵuan'.

Ĉu mi, mi preĝos kun Vi, donino Anno?! Mi ne estas
inda tian sorton. Mi ne estos aroganta ripeti per malvirta buŝo
Vian sanktan petegon; mi nur de malproksime rigardas Vin
kun respektego, kiam Vi mallaŭte kliniĝinte, disŝutas nigrajn
buklojn sur pala marmoro, kaj ŝajnas al mi, ke tiun-ĉi ĉerkujon
sekrete vizitis anĝelo. Tiam mi ne trovas preĝojn en konfuzita
koro. Mi miras silente kaj pensas: feliĉa estas tiu, kies
malvarma marmoro estas varmigita de ŝia ĉiela spirado kaj
ŝprucita de larmoj de ŝia amo.

D. Anno.

Kiaj strangaj paroloj!

Don' Ĵuan'.

Sinjorino!

D. Anno.

Al mi... Vi forgesis...

Don' Ĵuan'.

Kion? Ke mi estas seninda ermito? Ke mia peka voĉo
ne devas tie-ĉi tiel laŭte soni?

D. Anno.

Ŝajnis al mi.... Mi ne komprenis....

Don' Ĵuan'.

Ha, mi vidas: Vi ĉion, ĉion ekkonis!

D. Anno.

Kion mi ekkonis?

Don' Ĵuan'.

Jes, mi ne estas monaĥo... ĉe Viaj piedoj mi petas pardonon.

D. Anno.

Ho, Dio! Levu Vin, levu Vin! Kiu do Vi estas?

Don' Juan'.

Malfeliĉulo, ofero de senespera pasio!

D. Anno.

Ho, Dio mia! Kaj tie-ĉi, apud tiu-ĉi ĉerko! Iru for!

Don' Ĵuan'.

Minuton, donino Anno, unu minuton!

D. Anno.

Se iu eniros!

Don' Ĵuan'.

Krado estas fermita. Unu minuton!

D. Anno.

Nu? kio? Kion Vi postulas?

Don' Ĵuan'.

Morton! Ho, mi mortu tuj ĉe Viaj piedoj, oni enterigu
mian malfeliĉan cindron tie-ĉi same, ne apud cindro, kara por
Vi, ne tie-ĉi, ne proksime,—ie malproksime, tie, ĉe pordo, ĉe
sojlo mem, por ke Vi povu tuŝeti mian ŝtonon per malpeza
piedo aŭ per vesto, kiam Vi pasos tien-ĉi, al tiu-ĉi fiera tombo
klini buklojn kaj plori!

D. Anno.

Vi estas freneza.

Don' Ĵuan'.

Ĉu deziro de morto estas signo de frenezo? Se mi estus
frenezulo—mi volus resti viva, mi havus esperon tuŝi Vian
koron per delikata amo; se mi estus frenezulo—mi pasigus
noktojn apud Via balkono, maltrankviligante Vian sonĝon per
serenadoj; mi ne kaŝus min, mi, kontraŭe, penus esti ĉie rimarkita
de Vi; se mi estus frenezulo—mi ne suferus silente...

D. Anno.

Kaj Vi tiel silentas?

Don' Ĵuan'.

Okazo, donino Anno, okazo min forlogis! Alie Vi neniam
sciigus mian malĝojan sekreton....

D. Anno.

Kaj longe jam Vi min amas?

Don' Ĵuan'.

Longe aŭ nelonge—mi mem ne scias, sed nur de tia
tempo mi scias koston de momenta vivo, nur de tiu tempo mi
komprenis, kion signifas vorto "feliĉo".

D. Anno.

Iru for. Vi estas danĝera homo.

Don' Ĵuan'.

Danĝera! Per kio?

D. Anno.

Mi timas Vin aŭskulti.

Don' Ĵuan'.

Mi eksilentos, nur ne pelu for tiun, por kiu vidi Vin
estas sola konsolo. Mi ne havas arogantajn esperojn, mi nenion
postulas, sed mi devas Vin vidi, se mi estas kondamnita al vivo.

D. Anno.

Iru—tie-ĉi ne estas loko por tiaj paroloj, por tiaj malprudentaĵoj...
Venu morgaŭ al mi; se Vi ĵuras konservi tian
saman estimon al mi,—mi Vin akceptos, sed vespere, pli malfrue...
Mi neniun vidas de tiu tempo, kiam mi vidviniĝis.

Don' Ĵuan'.

Anĝelo, donino Anno! Dio konsolu Vin, kiel Vi mem
konsolis hodiaŭ malfeliĉan suferanton!

D. Anno.

Iru for.

Don' Ĵuan'.

Ankoraŭ unu minuton.

D. Anno.

Ne, videble mi devas foriri... Krom tio mi ne estas disponita
al preĝo. Vi min distris per mondaj paroloj: mia orelo
longe, longe malkutimis de ili. Morgaŭ mi Vin akceptos...

Don' Ĵuan'.

Mi ne estas ankoraŭ kuraĝa kredi, mi ne estas kuraĝa
min redoni al mia feliĉo! Mi Vin ekvidos morgaŭ!.. Kaj ne
tie-ĉi, kaj ne sekrete!

D. Anno.

Jes, morgaŭ, morgaŭ. Kia estas Via nomo?

Don' Ĵuan'.

Diego de Kalviro.

D. Anno.

Adiaŭ, Don' Diego.

(Si foriras).

Don' Ĵuan'.

Leporello!

(Leporello eniras).

Leporello.

Kio plaĉas al Vi?

Don' Ĵuan'.

Kara Leporello! Mi estas feliĉa! "Morgaŭ... je vespero...
pli malfrue"... Mia Leporello,—morgaŭ!... Pretigu... Mi estas
feliĉa kiel infano!

Leporello.

Ĉu Vi parolis kun donino Anno? Ŝi, eble, diris al Vi du
afablajn vortojn aŭ Vi ŝin benis?

Don' Ĵuan'.

Ne, Leporello, ne! Ŝi difinis al mi sinvidon!

Leporello.

Ĉu efektive? O, vidvinoj! Vi ĉiuj estas tiaj!

Don' Ĵuan'.

Mi estas feliĉa! Mi estas preta kanti, mi estas preta
ĉirkaŭpreni tutan mondon!

Leporello.

Sed komandoro? Kion li diros pri tio-ĉi?

Don' Ĵuan'.

Ĉu vi pensas, ke li estos jaluza? Jam kredeble ne: li
estas prudenta homo kaj kredeble fariĝis pli kvieta de tiu
tempo, kiam li mortis.

Leporello.

Ne, ekrigardu lian monumenton.

Don? Ĵuan'.

Kio do estas?

Leporello.

Ŝajnas, ke ĝi rigardas Vin kaj koleras.

Don' Ĵuan'.

Iru do, Leporello, petu ĝin veni al mi, ne, ne al mi,
sed al donino Anno, morgaŭ.

Leporello.

Inviti monumenton! Kial?

Don' Ĵuan'.

Jam certe ne por paroli kun ĝi. Invitu monumenton veni
morgaŭ al donino Anno, malfrue vespere kaj stariĝi gardon.

Leporello.

Kiaj ŝercoj—kaj kun kiu!

Don' Ĵuan'.

Iru do!

Leporello.

Sed...

Don' Ĵuan'.

Iru!

Leporello.

Plejbona, bela monumento! Mia sinjoro, Don' Ĵuan', humile
petas vin veni... Je Dio, mi ne povas: mi havas timon.

Don' Ĵuan'.

Timemulo! Jen mi donos al vi!

Leporello.

Permesu. Mia sinjoro, Don' Ĵuan'. vin petas veni morgaŭ
pli malfrue en domon de Via edzino kaj stariĝi ĉe pordo...

(Monumento balancas kapon je signo de konsento).

Leporello.

Aj!

Don' Ĵuan'.

Kio estas tie?

Leporello.

AJ, aj! Mi mortos!

Don' Ĵuan'.

Kio al vi okazis?

Leporello (balancante kapon).

Monumento... aj!

Don' Ĵuan?'.

Ĉu vi salutas?

Leporello.

Ne, ne mi—ĝi!

Don' Ĵuan'.

Kian sensencaĵon vi parolas!

Leporello.

Iru mem.

Don' Ĵuan'.

Nu, rigardu do, sentaŭgulo! (Al monumento).

Mi petas vin, komandoro, veni al via vidvino, ĉe kiu mi
estos morgaŭ, kaj stariĝi gardon ĉe pordo. Kio? Ĉu vi venos?

(Monumento ree balancas kapon).

Ho, Dio!

Leporello.

Kio? Mi parolis...

Don' Ĵuan'.

Ni foriru.

Sceno 4[redakti]

Ĉambro de D. Anno.
D. Anno kaj Don' Ĵuan'.

D. Anno.

Mi Vin akceptis, Don' Diego; nur mi timas, ke mia malĝoja
interparolo estas enua por Vi. Malfeliĉa vidvino, mi daŭrigas
memori mian perdon; mi, kiel aprilo, miksas larmojn kun
rideto.... Kial do Vi silentas?

Don' Ĵuan'.

Mi plezuriĝas silente, profunde per penso esti en soleco
kun belega donino Anno, tie-ĉi, ne tie, ne apud ĉerkujo de
malviva feliĉulo kaj mi vidas Vin jam ne sur genuoj antaŭ
marmora edzo.

D. Anno.

Don' Diego, Vi estas, sekve, ĵaluzema! Eĉ en ĉerko mia
edzo Vin turmentas.

Don' Ĵuan'.

Mi ne devas esti ĵaluza: li estis elektita de Vi.

D. Anno.

Ne, mia patrino ordonis al mi doni manon al Don' Alvaro.
Ni estis malriĉaj, Don Alvaro estis riĉa.

Don' Ĵuan'.

Feliĉulo! Li alportis sensignifajn trezorojn al piedoj de
diino,—jen por kio li ĝuis paradizan feliĉon! Se mi Vin ekkonus
antaŭe—kun kia ravo mian rangon, miajn trezorojn, ĉion
mi fordonus,—ĉion por unu favora rigardo. Mi estus sklavo de
Via sankta volo! Mi ellernadus ĉiujn Viajn kapricojn, por ke
Via vivo estu unu senĉesa sorĉo! Ho ve! sorto aljuĝis alion al mi!

D. Anno.

Diego, ĉesu! Mi pekas, aŭskultante Vin, mi ne povas Vin
ami: vidvino devas esti fidela eĉ al ĉerko. Se Vi scius, kiel
min amis Don' Alvaro! Ho, Don' Alvaro, se li vidviĝus, jam
kredeble ne akceptus ĉe si enamitan sinjorinon; li estus fidela
al edza amo.

Don' Ĵuan'.
Ne turmentu, donino Anno, mian koron per eterna ekmemoro
pri edzo. Ĉesu min ekzekuti, kvankam mi meritis, eble,
ekzekutadon.

D. Anno

Per kio-do? Ja Vi kun neniu estas ligita per sanktaj
katenoj? Ja vere? Ja min ekaminte, Vi estas senkulpa antaŭ
mi kaj ĉielo?

Don' Ĵuan'.

Antaŭ Vi! Dio!

D. Anno.

Ĉu Vi estas kulpa antaŭ mi? Diru per kio do? Nu!

Don' Ĵuan'.

Ne, neniam!

D, Anno.

Diego, kio estas? Ĉu Vi estas kulpa antaŭ mi? Per
kio?—diru.

Don' Ĵuan'.

Ne, ne eble!

D. Anno.

Diego, tio-ĉi estas stranga! Mi Vin petas, mi postulas...

Don' Ĵuan'.

Ne, ne!

D. Anno.

Ho, jen kiel Vi estas obea al mia volo! Sed kion Vi tuj
diris? Ke Vi volus esti mia sklavo. Mi ekkoleros, Diego: respondu,
per kio Vi estas kulpa antaŭ mi?

Don' Ĵuan'.

Mi ne estas kuraĝa: Vi min malamos.

D. Anno.

Ne, ne! Mi Vin pardonas pli antaŭe, sed mi volas scii.

Don' Ĵuan'.

Ne volu scii teruran, mortigan sekreton.

D. Anno.

Teruran!... Vi min turmentas: mi estas ekstreme scivola —
kio estas? Kaj kiel Vi povis min ofendi? Mi Vin ne konis; mi
ne havis kaj ne havas malamikojn. Estas nur unu, mortiginto
de edzo.

Don' Ĵuan' (interne).

Afero iras al solvo.—Diru al mi: ĉu malfeliĉa Don' Ĵuan'
estas konata al Vi?

D. Anno.

Ne, mi neniam lin vidis.

Don' Ĵuan'.

Ĉu Vi havas en animo malamon kontraŭ li?

D. Anno.

El devo de honoro. Sed Vi penas min detiri de mia
demando, Don' Diego. Mi postulas...

Don' Ĵuan'.

Kio okazus, se Vi renkontus Don' Ĵuan'on?

D. Anno.

Tiam mi enpuŝus ponardon en koron de malbonulo.

Don' Ĵuan'.

Donino Anno, kie estas Via ponardo? Jen estas mia brusto.

D. Anno.

Diego, kion Vi havas?

Don' Ĵuan'.

Mi ne estas Diego,—mi estas Ĵuan'.

D. Anno.

Ho Dio! Ne, ne eble.... mi ne kredas...

Don' Ĵuan'.

Mi estas Don' Ĵuan'.

D. Anno.

Malvere.

Don' Ĵuan'.

Mi mortigis Vian edzon kaj mi ne bedaŭras pri tio kaj
mi ne havas penton.

D. Anno.

Kion mi aŭdas? Ne, ne,—ne eble!

Don' Ĵuan'.

Mi estas Don' Ĵuan' kaj mi Vin amas.

D. Anno.

Kie mi estas? Kie mi estas? Mi svenas!

(Si falas).

Don' Ĵuan'.

Ĉielo! Kio estas kun ŝi? Kio estas kun Vi, donino Anno?
Maldormiĝu, rekonsciiĝu: Via Diego, Via sklavo estas ĉe Viaj
piedoj.

D. Anno.

Lasu min. (Malforte) Vi, Vi, estas mia malamiko, Vi forprenis
de mi ĉion, kio en vivo...

Don' Ĵuan'.

Kara kreitaĵo! Mi estas preta pardonigi per ĉio mian ekbaton;
mi nur atendas ĉe Viaj piedoj ordonon: ordonu—mi
mortos, ordonu—mi spiros nur por Vi....

D. Anno.

Kaj tia estas Don' Ĵuan'?

Don' Ĵuan'.

Ĉu vere li estis priskribita al Vi kiel malbonulo, malhomo?
O, donino Anno! famo, eble, ne estas tute malprava:
sur laca konscienco, eble, kuŝas ŝarĝe multe da malbono; sed
de tia tempo, kiam mi Vin ekvidis, ĉio ŝanĝiĝis: ŝajnas al mi,
ke mi tuta renaskiĝis! Vin ekaminte, mi amas virton kaj je
unua fojo mi fleksas humile antaŭ ĝi tremantajn genuojn.

D. Anno.

Ho. Don' Ĵuan' estas elokventa—mi scias. Mi aŭdis: li
estas ruza homo... Vi estas, oni diras, malpia malĉastulo, Vi
estas efektiva demono. Kiom da malfeliĉaj virinoj Vi pereigis?

Don' Ĵuan'.

Ĝis nun mi ne amis eĉ unu el ili.

D. Anno.

Kaj ĉu mi kredos, ke Don' Ĵuan' enamiĝis je unua fojo,
ke li ne serĉas en mi novan oferon!

Don' Ĵuan'.

Se mi volus Vin trompi—ĉu mi konfesus, ĉu mi dirus
tiun nomon, kiun Vi ne povas aŭdi? Ĉu oni vidas en tio pripensadon,
malicon?

D. Anno.
Kiu Vin scias? Sed kiel Vi povis veni tien-ĉi: oni povus
tie-ĉi Vin rekoni kaj Via morto estus neevitebla!

Don' Ĵuan'.

Kion signifas morto? Mi fordonos senplende vivon por
dolĉa momento de sinvido.

D. Anno.

Sed kiel do Vi, malsingardema, eliros de tie-ĉi?

Don' Ĵuan' (kisante ŝiajn manojn).

Kaj Vi zorgas pri vivo de malfeliĉa Ĵuan'? Sekve malamo
ne havas lokon en Via ĉiela amo, donino Anno?

D. Anno.

Ho, se mi povus Vin malami! Tamen ni devas disiĝi.

Don' Ĵuan'.

Kiam do ni ree nin vidos?

D. Anno.

Mi ne scias; iam.

Don' Ĵuan'.

Sed morgaŭ?

D. Anno.

Kie do?

Don' Ĵuan'.

Tie-ĉi.

D. Anno.

Ho, Don' Ĵuan', kiel mia koro estas malforta!

Don' Ĵuan'.

Al adiaŭdiro pacan kison...

D. Anno.

Iru, tempo estas.

Don' Ĵuan'.

Unu, malvarman, pacan...

D. Anno.

Kia trudema Vi estas! Jen Vi ĝin havas. (Oni frapas).
Kia frapo estas tie?... Ho, kaŝu Vin, Don' Ĵuan'!

Don' Ĵuan'.

Adiaŭ do, ĝis sinvido, mia kara amikino (Li foriras kaj
ree enkuras). Ha!...

D. Anno.

Kio estas al vi?

(Monumento de komandoro eniras. D. Anno falas).

Monumento.

Mi aperis laŭ voko.

Don' Ĵuan'.

Ho, Dio! Donino Anno!

Monumento.

Lasu ŝin,— ĉio estas finita. Ĉu vi tremas, Don' Ĵuan'?

Don' Ĵuan'.

Mi? ne! Mi vin invitis kaj ĝojas, ke mi vin vidas.

Monumento.

Donu manon.

Don' Ĵuan'.

Jen ĝi estas... O, multepeza estas premo de lia ŝtona
mano! Lasu min, forlasu mian manon!... Mi pereas... finita...
Ho, donino Anno!

(Ili falas en teron).