12 respondoj al tiu, kiu scivolas pri Esperanto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

1. Kio estas Esperanto?


Esperanto estas utila komunikilo por malsamlingvanoj.


La mondo iĝas pli kaj pli internacia. Homoj, mono kaj varoj moviĝas pli kaj pli libere. Tamen, ĉar la homoj parolas malsamajn lingvojn, kiuj estas malfacile lerneblaj, pensoj ne povas moviĝi tute libere. Esperanto estas solvo kiu tre bone transpontas lingvajn barilojn. Tiu kiu lernas Esperanton samtempe diras: "Mi estas malfermita al la mondo."


2. Kiom da homoj scipovas Esperanton en la tuta mondo?


Sufiĉe multaj por ke oni jam hodiaŭ povu senti la "guston" de reala internacia komunumo. Bedaŭrinde, estas neniu rimedo scii, kiom da homoj kapablas paroli en Esperanto, same kiel ne eblas scii, kiom da homoj komprenas la latinan aŭ, ekster Ĉinio, la ĉinan. La nombro verŝajne situas ie inter 50 000 kaj du milionoj. Ĉiaokaze, la esperantoparolantoj estas sufiĉe multaj kaj sufiĉe dise loĝantaj sur nia planedo, por konsistigi kreskantan internacian kulturon.


3. Ni jam havas la anglan kiel internacian lingvon, ĉu ni vere bezonas novan lingvon?


Novaj kulturoj naskas novajn lingvojn. La internacia kulturo ne estas escepto.


La angla estas mirinda lingvo, precize kiel ĉiu alia lingvo estas mirinda ene de sia kulturo, tamen, ĉu ĝi vere estas "internacia"? Jen tri pensigaĵoj:


A) Neniu el la multaj interŝtataj aŭ interregistaraj organizoj (kiaj estas UN, Eŭropa Unio aŭ Interpol) uzas nur la anglan, kaj la samo validas pri la plimulto el la internaciaj Neregistaraj Organizoj. Fakto estas ke kaj UN kaj EU estis devigataj plurfoje pligrandigi la nombron da oficialaj lingvoj.


B) La opinio, ke oni povas utiligi la anglan ĉie en la mondo estas iluzio. Vizito al Sudameriko, regionoj en Afriko kie oni parolas i.a. la francan, Rusio, Ĉinio, Japanio k.t.p. montras klare, ke vere temas pri iluzio se oni provas komuniki kun homoj ekster la grandaj hoteloj, flugkompanioj kaj similaĵoj. Eĉ en Eŭropo ofte ne eblas uzi la anglan, kaj kiam eblas, la gamo de la temoj pritrakteblaj estas ĝenerale limigita.


C) Multaj japanoj kaj ĉinoj studas la anglan dum dek jaroj en la lernejo, tamen la plej granda nombro de la lernintoj ne kapablas paroli ĝin. Kaj tre malmultaj eŭropanoj post multjara studado de la angla povas atingi la saman kapablon kiel denaska anglalingvano. Esperanto povas post relative mallonga studperiodo kaj praktiko iĝi lingvo kiun oni sentas esti "sia propra lingvo".


4. Ĉu eblas havi vivantan lingvon sen popolo kaj sen nacia teritorio?


Jes. Kio ne eblas, tio estas vivanta lingvo sen komunumo de homoj, kiuj uzas, amas kaj flegas ĝin, sed tiu komunumo povas esti io alia ol popolo kaj troviĝi dise sur la tuta terglobo. La latina mezepoke estis vivanta lingvo sen popolo: profesoro el Kembriĝo, Kolonjo aŭ Prago tiam instruis latine en Parizo, kaj ĉiuj trovis tion normala. La komunumo de Esperanto-uzantoj kelkrilate similas popolon, en kiu partoprenas homoj el ĉiuj popoloj, kiuj konservas sian propran identecon sed aldonas al ĝi novan, "homaran" identecon. Oni povus diri ke Esperanto havas "popolon", kiu estas potenciale la popolo de la tuta planedo.


Ne haŭtkoloro kaj matenmanĝaj kutimoj donas vivon al lingvo, sed la volo komunikadi. Ke tiu volo ekzistas, montras ekzemple la Interreto, kiu kreskis eksplode en la pasintaj jaroj. Tiu evoluo estis ebla pro la fakto, ke oni interkonsentis, ke komputiloj uzu la saman kodon, t.e. lingvon, kiam ili komunikas inter si, sendepende de tio, ĉu ili estas de la Makintoŝa, Vindoza aŭ Uniksa/Linuksa mondoj. Tiu evoluo ja estas logika. Kial la sama logiko ne validu por homoj kun diversaj kulturoj kaj lingvoj?


5. Ĉu la intenco estas, ke Esperanto anstataŭu ĉiujn ekzistantajn lingvojn?


Absolute ne. Esperanto estas iaspeca defendilo por la ekzistorajto de ĉiuj lingvoj.


Unu el la grandaj avantaĝoj de Esperanto estas, ke ĝi ne estas nacia lingvo, sed lingvo kiun malsamlingvanoj uzas por interŝanĝi opiniojn aŭ pensojn, aŭ por esprimi siajn sentojn. Esperanto do ne estas konkuranto de naciaj aŭ lokaj lingvoj sed male kontribuas al la forigo de lingva subpremado kiu okazas plurmaniere en la mondo.


Krome, la eblo havi rektajn personajn kontaktojn kun homoj el aliaj kulturoj probable estas la plej efika metodo spertiĝi kaj riĉiĝi per la kultura kaj homa diverseco kiu ĉirkaŭas nin. Tiaj spertoj ofte grandigas la scivolemon kaj intereson pri aliaj lingvoj kaj kulturoj.


Lerninte Esperanton, multaj homoj eksentas memfidon - "Jes, mi ja povas lerni fremdan lingvon!" kaj pluraj iam poste ekstudas iun nacian aŭ lokan lingvon. Multaj esperantistoj interesiĝas ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri fremdaj lingvoj kaj kulturoj ĝenerale.


6. Ĉu vasta enkonduko de Esperanto ne estas utopio? La ideo ŝajnas nekredebla.


Ĉiu grava kaj utila progreso estas realigo de utopioj. Nur tiu, kiu jam nun konus la estontan evoluon, povus diri ĉu io estas utopia aŭ ne. Sed kiu, ni diru, en majo 1989, antaŭvidis la falon de la berlina muro kaj la diseriĝon de USSR? Fakte, homoj ne kapablas ĝuste antaŭvidi. En multaj sciencfikciaj romanoj, komplikaj situacioj ne ekzistus se la roluloj havus poŝtelefonon. Tiuj estas nun io normala, sed pri ili ne pensis verkistoj pri venontaj tempoj. Ĉu la teknika evoluo en la mondo ne estas granda "utopio" kiu realiĝis kaj daŭre realiĝas?


Hodiaŭ Esperanto estas multe pli ol utopio. Ĝi estas efektiva propono, rezulto de 120 jaroj da uzado, en ĉiuj kontinentoj kaj en ĉiuj cirkonstancoj de la vivo.


La lingvaj komunikproblemoj kiujn ni hodiaŭ spertas en internaciaj cirkonstancoj tre bezonas solvon. Kelkfoje homoj pensas ke, "ĉiam estis problemo kaj ĉiam estos problemo", tamen en la historio troviĝas abundo da ekzemploj de solvitaj problemoj. Ĉu estus nekredeble, ke ni sukcesos solvi ankaŭ tiun problemon?


Fakte, por multaj esperantistoj tute ne gravas ĉu iam okazos vasta enkonduko de Esperanto aŭ ne. Ili simple ĝuas la lingvon kaj la mondan komunumon ĉirkaŭ ĝi, ekz. korespondante, vojaĝante aŭ muzikante.


7. Hodiaŭ ni registras kreskantan intereson pri dialektoj. Ĉu tio ne estas malkongrua al la ideo pri Esperanto?


Paradokse, la nova intereso pri dialektoj kondukas samdirekte kiel la intereso pri Esperanto.


Dialektoj tre ofte estas pli kapablaj esprimi sentojn kaj priskribi rilatojn kiuj estas specifaj por difinita loka komunumo, kelkfoje tre malgranda. En la sama maniero la internacia lingvo Esperanto estas pli bone adaptita por esprimi tion, kio apartenas nek al la nacia nek al la dialekta kulturo sed estas komuna por ĉiuj homoj. Ideale estus, ke ĉiu homo havu tri lingvojn kaj tri identecojn: lokan, nacian/regionan kaj tutmondan. Sperto montras, ke ili senprobleme povas harmonii. Loĝanto en Colmar (Francio), kiu hejme parolas la ĝermanan alzacan dialekton, scipovas la nacian lingvon, la francan, kaj krome uzas Esperanton en siaj rilatoj kun la mondo, sentas sin samtempe alzacano, franco kaj mondcivitano, kaj verŝajne havas pli riĉan kulturan vivon ol franco kiu scipovas nur la francan.


8. Ĉu ne ĉiu popolo uzos Esperanton en sia propra maniero, tiel ke la lingvo disiĝos?


Kiam lingvoj disiĝas tio estas indiko, ke la popoloj aŭ ne volas aŭ ne povas havi reciprokan kontakton. La latina uziĝis sur vastega teritorio dum pluraj jarcentoj, dum kiuj ĝi restis unueca. Ĝi disdialektiĝis kaj naskis la latinidajn lingvojn nur post kiam la Roma Imperio disfalis kaj ĉesis la kontaktoj.


La teknika evoluo jam respondis al la demando ĉu ni povas havi reciprokan kontakton – satelitoj, komputilaj retoj, poŝtelefonoj, amaskomunikiloj, trajnoj, aviadiloj, aŭtoj ... Kaj Esperanto estas en si mem forta esprimo, ke homoj vere deziras rektan kontakton inter si.


9. Ĉu Esperanto ne estas artefarita lingvo kaj pro tio nenatura?


Ĉiu lingvo estas produkto de homa kreemo. Multaj aferoj aŭ estaĵoj, kiujn ni rigardas naturaj – kiel pano, rozoj, porkoj, hundoj – fakte same rezultas el la apliko de homa kreemo al naturo.


La baza strukturo de Esperanto estiĝis per selektado kaj fajnigo de trajtoj, kiujn la evoluo aperigis en la diversaj ”naturaj” lingvoj. Sekve, Esperanto impresas tute natura por la parolanto de la lingvo. Tiu impreso de natureco ŝuldiĝas ankaŭ al la fakto, ke Esperanto respektas pli ol la plimulto el la lingvoj la naturan emon de la homa cerbo ĝeneraligi signifajn signojn al la tuta lingvo. En multaj lingvoj estas unu speciala vorto por la koncepto "pli bona". Sed tiulingvaj infanoj komence uzas la duvortan esprimon "pli bona", ĉar ili rimarkis la signon "pli" en "pli juna", "pli bela", "pli forta" ktp kaj ĝeneraligas ĝin ankaŭ al la ideo "bona". Nur korektado fare de la gepatroj kaj instruistoj aŭ la emo plej bone imiti la ĉirkaŭulojn igas ilin anstataŭigi tiun naturan formon per la korekta, la laŭnorma en la koncerna lingvo. Same estas pri ĉiuj neregulaĵoj. Estas lingvoj, en kiuj por diri "prenis" oni ne aplikas la kutiman sistemon (ekzemple aldoni aŭ modifi finaĵon), sed ŝanĝas la vokalon interne de la verbo. Ankaŭ tiukaze oni konstatas, ke infanoj aŭ fremdlingvanoj nature komence aplikas la ĝeneralan rimedon formi la preteriton, kaj ne tuj asimilas la neregulan formon. Tiaj malfacilaĵoj estas multe malpli oftaj en Esperanto.


Mirinda afero pri la “naskiĝo” de Esperanto estis, ke la iniciatinto de la lingvo (L.L. Zamenhof) sukcesis krei kondiĉojn por ke ĝi fariĝu io viva, se diversaj homoj alprenos ĝin por praktike interkompreniĝi. Tio okazis, kaj la uzado transformis la projekton al vivanta lingvo. Kion semis nekonata okulkuracisto en Varsovio en la jaro 1887 en la formo de broŝureto, tio fakte ne estis pli ol semo. Semo kiu trovis favoran grundon (homoj, kiuj sopiris al lingvo por facile komuniki trans la lingvaj bariloj) kaj kiu en tiu grundo nature kreskis al vivanta lingvo.


Kvankam la 'semo' de Esperanto estis ĵetita de nur unu persono, la lingvo evoluas samkiel aliaj lingvoj evoluas, pro la uzado. Kvankam la bazo ĉiam restos sama (ĝi estas prezentita en la libro Fundamento de Esperanto), la lingvo nun havas multajn vortojn kaj esprimojn kiujn ĝi ne havis antaŭ cent jaroj. Do, Esperanto riĉiĝis kaj daŭre riĉiĝas. La evoluon de la lingvo sekvas kaj dokumentas Akademio de Esperanto.


10. Kial okazas ke eminentaj lingvistoj esprimas negativajn eldirojn pri Esperanto?


Tiuj kiuj plej bone komprenas la kompleksecon de lingvo estas la lingvistoj. Eble ĝuste pro tio, tiom multaj el ili, cetere ege kompetentaj homoj, ne povas kredi, ke Esperanto povas funkcii kiel plena, vivanta lingvo, kaj do esti atentinda kaj esplorinda.


Lingvo estas io tiel kompleksa kaj delikata, ke la apero de vera, riĉa, vivanta lingvo bazita sur projekto de unu junulo (Zamenhof estis 27-jara kiam li prezentis Esperanton post pli ol dekjara laboro pri ĝi) estas afero ege neprobabla. Nature do oni skeptikas. Sed se oni kontrolas la realon, oni rimarkas, ke Esperanto mirinde bone funkcias por internacia komunikado.


11. Ĉu eblas uzi Esperanton por altnivelaj diskutoj, poezio kaj por esprimi sentojn?


Jes. Poezio troviĝis jam en la unua broŝureto pri Esperanto kiu aperis en 1887. Aperas regule novaj poemaroj, kaj multaj famaj klasikaj poemoj estas tradukitaj al Esperanto.


La simpla fakto, ke ekzistas bonaj Esperanto-tradukoj de la Monadologio de Leibniz, de la Sonetoj de Shakespeare, de pluraj Tinĉjo-libroj de Hergé, de La Mastro de l' Ringoj de Tolkien, de Malsata Ŝtono de Tagore, de La Taglibro de Frenezulo de Lu Xun, de la Biblio, de la Korano kaj de la Analektoj de Konfuceo, kaj ke aperas multaj verkoj poeziaj pruvas la taŭgecon de Esperanto por literatura verkado.


Diskuto tre gajnas en klareco, distingeco kaj kvalito kiam ĉiuj povas rekte esprimi sin per lingvo kiun ili sentas, ke ili bone regas, kaj kiam la aŭskultantoj tuj povas kompreni tion, kio estas dirata, pro tio ke ankaŭ ili sentas sin hejme en la uzata lingvo. Tion ĉi montras ampleksaj spertoj de la ĉiujaraj tutmondaj Universalaj Kongresoj, kaj de la multaj internaciaj kunvenoj, seminarioj pri sciencaj temoj, someraj universitatoj k.t.p kiuj okazas ĉiujare kaj kie instruado, diskutoj kaj koridora interparolado okazas en Esperanto.


La historio rakontas pri multaj homoj el diversaj partoj de la mondo kiuj esprimis siajn sentojn per Esperanto. Egale ĉu en libroj, kantoj, poemoj aŭ ĉu dum renkontiĝoj kun aliaj homoj. Kiu partoprenas en la vivo de la Esperanto-komunumo, tiu scias, ke oni povas en Esperanto insulti iun alian, akre disputi sed ankaŭ esprimi sian solidarecon, sian partoprenon en aliula sufero same kiel plej profundan amon.


12. Kial lerni Esperanton? Kiel eblas uzi la lingvon?


Se vi interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus scii pli pri tio, kiel eblas uzi la lingvon, bonvolu viziti http://lernu.net/enkonduko, tie vi trovas plurajn respondojn al la demandoj "Kial lerni Esperanton", "Kiel uzi la lingvon" ks.