Aŭgusteno: Prediko 13

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Dio fariĝis homo, por ke la homo fariĝu Dio

Karaj fratoj, nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu estas Kreanto de ĉio poreterne, hodiaŭ naskiĝis el la Patrino kaj tiel fariĝis nia Savanto. Hodiaŭ Li propravole naskiĝis en la tempo, por alkonduki nin en la eternecon de la Patro.

Dio fariĝis homo, por ke la homo fariĝu Dio. Por ke la homo povu manĝi anĝelan panon,[1] la Sinjoro de la anĝeloj hodiaŭ fariĝis homo.

Hodiaŭ plenumiĝis la profetaĵo diranta: «Gutigu, ho ĉielo, desupre, kaj la nuboj verŝu virton; malfermiĝu la tero kaj produktu la savon.» [2] La Kreanto fariĝis kreitaĵo, por ke troviĝu tiu, kiu estis perdita. Pro tio ni konfesas en la psalmo: «Antaŭ mia humiligo mi erarvagadis.» [3] La homo erarvagadis kaj fariĝis kulpulo: Dio naskiĝis kiel homo, por ke la kulpulo liberiĝu. Homo falis, sed Dio descendis. Homo falis mizere, Dio descendis mizerikorde. Homo falis pro fiereco, Dio descendis kun graco.

Jen kiaj mirakloj, kiaj mirigaĵoj, miaj fratoj! Pro la homo ŝanĝiĝas la leĝoj de la naturo: Dio naskiĝas, virgulino gravediĝas sen viro, la Dia vorto faras, ke tiu, kiu ne konis viron, fariĝu patrino. Ŝi estas patrino, sed samtempe virgulino. Ŝi fariĝis patrino, sed samtempe estas netuŝita. Virgulino havas filon, sed ŝi ne konas viron. Ŝi ĉiam restas netuŝita, sed ne senfrukta. Li unusola naskiĝis sen peko, Li, kiu ne naskiĝis el la vira ĉirkaŭbrako, nek el la volo de karno,[4] sed el la obeema koro.

  1. kp. Psa 78,25
  2. Jes 45,8
  3. Psa 119,67
  4. kp. Joh 1,13

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Aŭgusteno († 430): Sermo 13 de Tempore
en: Patrologia Latina 39, 1097-1098
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000

Envicigo[redakti]

  • Kristnaska tempo > la 7-a de januaro – antaŭ Epifanio

Vidu ankaŭ[redakti]

Gregorio el Nacianco: Pri la sanktaj Lumoj (la 6-a de januaro – antaŭ Epifanio)
Leono la 1-a: La Epifanio de la Sinjoro (Epifanio)