Aŭgusteno: Prediko 185

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno

Vero elkreskas el la tero, kaj justeco rigardas el la ĉielo
«Vero elkreskas el la tero,
kaj justeco rigardas el la ĉielo» [1]

Vekiĝu, ho homo: Dio por vi fariĝis homo. «Vekiĝu vi, kiu dormas, reviviĝu, kaj Kristo lumigos vin.» [2] Por vi, mi diras, Kristo fariĝis homo.

Vi estus eterne morta, se Li ne naskiĝus en la tempo. Vi neniam liberiĝus el la febleco de la peka korpo, se Li ne akceptus la korpon similan al la peka.[3] Eternan mizeron vi suferus, se ne efektiviĝus Lia mirinda mizerikordo, neniam vi akirus novan vivon, se Li ne akceptus vian morton. Vi falus, se Li ne alkurus por helpi vin. Vi certe pereus, se Li ne alvenus.

Festu do ĝoje la alvenon de nia savo kaj de nia elaĉeto. Ni travivu kun ĝojo la gloran tagon, kiam en nian mallongan kaj paseman tagon venis granda, eterna tago el la eterne granda tago.

«Li fariĝis nun nia justeco, sanktiĝo kaj elaĉeto. Kiu volas fieri, fieru en la Eternulo, kiel estas skribite.» [4]

«Vero elkreskas el la tero»:[5] El la Virgulino naskiĝis Kristo, kiu proklamis: «Mi estas la Vero.» [6]

«Justeco rigardas el la ĉielo.» [7] Ĉar homo kredanta je Tiu, kiu naskiĝis, ne povas senkulpiĝi per si mem, sed nur per Dio.

«Vero elkreskas el la tero», ĉar «la Vorto fariĝis karno.» [8]

«Kaj justeco rigardas el la ĉielo», ĉar «ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre malsuprenvenante.» [9]

«Vero elkreskas el la tero», la korpo el Maria.

«Kaj justeco rigardas el la ĉielo», ĉar «la homo povas alproprigi nenion, se tio ne estus al li donacita el la ĉielo.» [10]

«Ĉar ni pravigitaj per fido povas vivi en paco kun Dio»,[11] ĉar «justeco kaj paco sin kisos. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo», ĉar «la vero elkreskis el la tero. Per Li ni havas aliron al tiu graco, en kiu ni persistas kaj laŭdas nin en la espero je la gloro de Dio.» [12] Li ne diras «je nia gloro», sed «je la gloro de Dio», ĉar «la justeco» ne devenas de ni, sed ĝi «rigardas el la ĉielo». «Kiu do laŭdas sin, ne laŭdu sin per si mem, sed laŭdu sin en la Sinjoro.» [13]

Tial do, kiam la Sinjoro naskiĝis el la Virgulino, eksonis la anĝela laŭdkanto: «Gloro al Dio en la supera alto, kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.» [14]

Kie troviĝus la paco sur la tero, se «la Vorto ne elkreskus el la tero», nome se Kristo ne naskiĝus el la karno? «Li estas nia paco. Li el du faris unu popolon»,[15] por ke ni estu homoj de bona volo, bonintence unuiĝintaj per la ligo de unueco.

Ĝoju ni do pro tiu graco, por ke nia gloro fariĝu esprimo de nia konvinko, ke ni ne laŭdas nin per ni mem, sed per la Sinjoro. Tial estas skribite: «Mia gloro, kiu levas mian kapon.» Ĉu povis al ni ekbrili pli granda graco ol tiu, kiun donis al ni Dio, kiam sian ununaskitan Filon Li faris Filo de homo kaj la homon Li faris filo de Dio?

Serĉu, ĉu estas ia merito, ia kaŭzo, ia ĝustigo; kaj diru, ĉu vi trovis ion alian ol gracon.

  1. Psa 85,12
  2. Efe 5,14
  3. kp. Rom 8,3
  4. 1 Kor 1,30-31
  5. Psa 85,12a
  6. kp. Joh 14,6
  7. Psa 85,12b
  8. Joh 1,14
  9. Jak 1,17
  10. Joh 3,27
  11. Rom 5,1
  12. kp. Rom 5,2; Efe 2,18
  13. 1 Kor 1,31
  14. Luk 2,14
  15. Efe 2,14

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Aŭgusteno († 430): Sermo 185
en: Patrologia Latina 38, 997-999
  • Esperanta traduko:
Magda Šaturová, 2000

Envicigo[redakti]

  • Advento > la 24-a de decembro

Vidu ankaŭ[redakti]

Hipolito: Kontraŭ Noeto (advento > la 23-a de decembro)
Leono la 1-a: Kristnaska Prediko 1 (kristnasko > la 25-a de decembro)