Aŭgusteno: Prediko 194

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Ni nutriĝos rigardante la Vorton

Kiu el la homoj povus koni ĉiujn trezorojn de saĝeco kaj scio sekretigitajn en Kristo, kaŝitajn en la povreco de Lia karno? [1] Ĉar «Li, kvankam riĉa, fariĝis por ni povra, por ke ni per Lia povreco povu riĉiĝi.» [2] Kiam Li akceptis la morteman naturon kaj suferis morton, Li montriĝis malriĉa, sed promesis la estontan riĉaĵon, kiun Li ne perdis, sed nur por certa tempo forŝovis ĝin. Kiel senmezura estas Lia boneco! Li rezervis ĝin al tiuj, kiuj Lin timas.[3]

Ni nun konas nur laŭparte, ĝis kiam venos perfektaĵo.[4] Por ke ni poste povu Lin percepti, Li, estinte egala kun la Patro en la Dia naturo, fariĝis simila al ni en la naturo de servisto [5] transformigante nin je Dia simileco. La unusola Filo de Dio fariĝis filo de homo, kaj multajn filojn de homo transformas je filoj de Dio. Per la videbla formo de servisto Li nutras la servistojn farante ilin liberaj, por ke ili povu vidi Lin en la formo de Dio.

Reale, «nun ni estas infanoj de Dio, sed ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se Li elmontriĝos, ni estos similaj al Li, ĉar ni vidos Lin, kiel Li estas.» [6]

Kiaj do estus la trezoroj de saĝeco kaj scio, kia riĉeco de Dio, se ili ne sufiĉus al ni? Kaj kia estus tiu senlima boneco, se ĝi ne povus satigi nin? Do «montru al ni la Patron kaj tio sufiĉos al ni.» [7]

En unu psalmo iu el ni diras al li pri ni aŭ en nia nomo: «Kiam foje montriĝos via gloro, tiam mi satiĝos.» [8] Li kaj la Patro estas unu;[9] kiu vidas Lin, vidas ankaŭ la Patron.[10] «La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro.» [11] Li konvertos nin, montros sian vizaĝon kaj ni estos savitaj;[12] ni satiĝos kaj tio sufiĉos por ni.

Ĝis kiam tio ne efektiviĝos, ĝis kiam Li ne montros al ni tion, kio sufiĉus al ni, ĝis kiam ni ne sattrinkos kaj satmanĝos de Li, la fonto de vivo,[13] ĝis kiam ni vivas en kredo, restante en ekzilo, malproksime de Li,[14] ĝis kiam ni estas malsataj kaj soifantaj je la justeco [15] kaj neesprimeble sopirantaj [16] vidi la belecon de Dio, ĝis tiam ni solenu kun pia sindono Lian naskiĝon en formo de servisto.

Ni ankoraŭ ne povas rigardi je tiu, kiun naskis la Patro antaŭ la eliro de matenstelo.[17] Do ni solenu tiun, kiu naskiĝis el la Virgulino dum la nokta horo. Ni ankoraŭ ne komprenas tiun, «kies nomo jam estas antaŭ la suno»,[18] pro tio ni ekkonu Lian «tendon» situantan «sur la suno».[19]

Ni ankoraŭ ne vidas la Ununaskitan, kiu restas en sia Patro, pro tio ni pensu je la Fianĉo eliranta «el sia ĉambro».[20] Ni ne estas ankoraŭ taŭgaj al la festeno ĉe nia Patro, pro tio ni konatiĝu kun la kripo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.[21]

  1. kp. Rom 11,33; Kol 2,3
  2. kp. 2 Kro 8,9
  3. kp. Psa 31,20
  4. kp. 1 Kor 13,9-10
  5. kp. Flp 2,6-7
  6. 1 Joh 3,2
  7. Joh 14,8
  8. kp. Psa 17,15
  9. Joh 10,30
  10. kp. Joh 14,9
  11. Psa 24,10
  12. kp. Psa 80,4
  13. kp. Psa 36,10
  14. kp. 2 Kor 5,7.6
  15. kp. Mat 5,6
  16. kp. Rom 8,26
  17. kp. Psa 110,3 (Vg.)
  18. Psa 72,17 (Vg.)
  19. Psa 19,5 (Vg.)
  20. kp. Psa 19,6
  21. kp. Jes 1,3

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Aŭgusteno († 430): Sermo 194, Cap. 3-4
en: Patrologia Latina 38, 1016-1017
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000

Envicigo[redakti]

  • Kristnaska tempo > la 5-a de januaro

Vidu ankaŭ[redakti]

Maksimo la Konfesoro: Kvincent Ĉapitroj (la 4-a de januaro)
Leono la 1-a: La Epifanio de la Sinjoro (Epifanio)
Gregorio el Nacianco: Pri la sanktaj Lumoj (la 6-a de januaro antaŭ Epifanio)