Aŭgusteno: Prediko 293 (2)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno

Johano estis la voĉo, Kristo estas la vorto

Johano estis la voĉo. Sed la Sinjoro estis «komence la Vorto».[1] Johano estis la voĉo dum certa tempo, Kristo estas la eterna Vorto ekde la komenco.

Forprenu la vorton – kio restos el la voĉo? Kie mankas la ideo, tie estas nur senenhava sono. La voĉo sen la vorto tuŝas la orelon, sed la koron ĝi ne pliriĉigas.

Pliriĉigado de nia koro okazas laŭ certaj leĝoj. Kiam mi pripensas, kion mi diros, la vorto estas jam en mia koro. Kaj kiam mi volas al vi ion diri, mi klopodas atingi, ke ankaŭ en via koro estu tio, kio estas en la mia.

Kiam mi esploras, kiel povus sukcese veni al vi kaj en via koro enhejmiĝi la vorto estanta en mia koro, mi uzas mian voĉon kaj helpe de ĝi mi parolas kun vi. La sono de mia voĉo transportas al vi la sencon de la vorto. Post kiam tio okazis, la sono mem malaperas, sed la vorto, kiun al vi la sono transportis, estas jam en via koro, sed mian koron ĝi ne forlasis.

Ĉu ne ŝajnas al vi, ke kiam la sono alportis al vi la vorton, kvazaŭ ĝi dirus: «Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi»? [2] La sono de la voĉo finsonis servinte kaj malaperis, kvazaŭ ĝi dirus: «Kaj mia ĝojo estas kompleta.» [3] Respektu ni la vorton; la vorton koncipitan en profundaĵoj de nia koro ni ne rajtas perdi.

Ĉu vi volas koni la paseblan voĉon kaj la grandecon de la Dia vorto, kiu restas? Kie estas nun la bapto de Johano? Ĝi servis sian celon kaj malaperis. Sed la bapton de Kristo ni solenas ankaŭ nun. Ni ĉiuj kredas je Kristo, esperas je Kristo la Savanto, kiun la voĉo heroldis.

Sed ĉar estas malfacile distingi la vorton disde la voĉo, ankaŭ pri Johano oni opiniis, ke li estas Kristo. Pri la voĉo oni pensis, ke ĝi estas la vorto. Sed la voĉo agnoskis, por ke ĝi ne ofendu la vorton, dirinte: «Mi ne estas Kristo, nek Elija, nek profeto.» Ili demandis: «Do kiu vi estas?» Kaj li respondis: «Mi estas voĉo de krianto en la dezerto, pretigu la vojon al la Sinjoro.» [4]

«La voĉo de krianto en la dezerto» estas la voĉo, kiu interrompas la silenton. «Pretigu la vojon al la Sinjoro» signifas: Mi sonas nur pro tio, ke mi lin alkonduku en la koron. Sed laŭ kiu vojo mi alkonduku lin? Li povos veni nur tiam, kiam vi pretigos la vojon.

«Pretigu la vojon» signifas: Sincere preĝu! «Pretigu la vojon» signifas: Humile pensu! Johano la Baptisto estu modelo de nia humileco. Oni lin konsideras kiel Kriston, kaj li diras, ke li ne estas tiu, kiun oni en li vidas. Li ne uzas fiere alies eraron por sia gloro.

Se li estus dirinta: Mi estas Kristo, oni tre facile kredus al li. Tion ja oni kredis eĉ se li ne estus ion dirinta. Sed li tion ne diris; li konfesis kaj diris, kiu li estas, li humiliĝis.

Johano vidis, kie li trovos sian savon. Li komprenis, ke li estas lampo, timante, ke la vento de fiereco ne estingu ĝin.

  1. kp. Joh 1,1
  2. Joh 3,30
  3. kp. Joh 3,29
  4. Joh 1,23

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Aŭgusteno († 430): Sermo 293,3
en: Patrologia Latina 38,1328-1329
  • Esperanta traduko:
Magda Šaturová, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 43-45

Envicigo[redakti]

  • Advento > 3-a semajno > dimanĉo

Vidu ankaŭ[redakti]

Isaak el Stella: Prediko 51 (2-a adventa semajno > sabato)
Vilhelmo el Saint-Thierry: Kontempli Dion (3-a adventa semajno > lundo)