Aŭgusteno: Pri Psa 110 (109)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la klarigo pri Psa 110 (109) de la sankta episkopo Aŭgusteno

La promesojn de Dio ni ricevas pere de la Filo

Dio destinis la tempon por siaj promesoj, kaj ankaŭ la tempon, kiam plenumiĝos tio, kion Li promesis.

La tempo de la promesoj estis la tempo ekde la profetoj ĝis Johano la Baptisto; ekde tiam ĝis la fino estas la tempo de la plenumado de la promesoj.

La fidela Dio fariĝis nia ŝuldanto, sed ne per tio, ke Li ion ricevis de ni, sed per tio, ke Li promesis al ni grandajn aferojn. Kaj por Li ne sufiĉis Lia promeso; ankaŭ skribe Li volis devo-ligi sin farinte kun ni kvazaŭ ŝuldkontrakton, por ke ni povu priatenti kiel Li plenumos siajn promesojn, kiam Li komencos partopagi, kion Li promesis. Do la tempo de la profetoj, kiel ni jam multfoje diris, estis la tempo por proklami la promesojn.

Dio promesis eternan savon, feliĉegan senfinan vivon inter la anĝeloj, nepereontan heredaĵon, eternan gloron, beatan vidon de Lia vizaĝo, sanktan hejmon en la ĉielo kaj, per la resurekto, finon de mortotimo. Tiu ĉi promeso estas kiel zenito, al kiu celas nia tuta atentemo. Kiam ni atingos ĝin, ni jam havos nenion por serĉi, nenion por sopiri.

Sed kiam Li promesis kaj antaŭdiris, kio estos je la fino, Li ne sekretigis, kiel ni atingos le celon. Li promesis al homoj senkulpigon, al mortemuloj senmortecon, al pekuloj senkulpigon, al forpuŝitaj gloron.

Sed fratoj, al la homoj ŝajnis nekredeble, kion al ili Dio promesis, ke ĉi tiuj mortemaj, difektemaj, forpuŝitaj, malfortaj homoj el polvo kaj cindro, fariĝos homoj similaj al la anĝeloj de Dio. Tial Li kontraktis kun la homoj ne nur skriban interligon, sed por ke ili kredu, Li donis al ili ankaŭ peranton de sia kredindeco; ne ajnan princon, nek anĝelon aŭ ĉefanĝelon, sed sian unusolan Filon. Li pere de ĉi tiu sia Filo volis montri kaj doni al ni la vojon, laŭ kiu Li gvidos nin al la promesita celo.

Ĉar al Dio ne sufiĉis igi sian Filon nur vojmontrilo; Li igis Lin la vojo, por ke ni iru gvidataj de tiu, kiu paŝas laŭ sia propra vojo.

Kaj tiel la unusola Dia Filo devis alveni inter la homojn kaj akcepti la homan naturon. Per tio, ke Li akceptos ĝin, Li iĝos homo, mortos, resurektos, ascendos en la ĉielon, eksidos apud la dekstra flanko de Dio, kaj al la gentoj Li plenumos tion, kion Li promesis.

Post la plenumo de siaj promesoj Li plenumos al la gentoj ankaŭ tion, ke Li alvenos kaj postulos, kion Li antaŭe petis. Li apartigos la ujojn de kolero disde la ujoj de mizerikordo. Al la maljustuloj Li plenumos tion, per kio Li minacis ilin, kaj al la justuloj Li donos tion, kion Li promesis al ili. Do ĉion ĉi estis necese antaŭdiri profetmaniere, estis necese anonci, por ke ĝi ne alvenu neatendite kaj ne veku teruron, sed por ke ni povu tion atendi kun fido.


Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Aŭgusteno († 430): Enarrationes in psalmos, in ps. 109,1-3
en: Corpus Christianorum Latinorum 40, 1601-1603
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 32-33

Envicigo[redakti]

  • Advento > 2-a semajno > merkredo

Vidu ankaŭ[redakti]

Dua Vatikana Koncilio: Lumen Gentium 48 (2-a adventa semajno > mardo)
Petro Krizologo: Prediko 147 (2-a adventa semajno > ĵaŭdo)