Aŭgusteno: Pri Psa 38 (37)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la klarigo pri Psa 38 (37) de la sankta episkopo Aŭgusteno

Jam via sopiro estas preĝo

«En la lamentado de mia koro mi ploras.» [1]

Ekzistas ankaŭ silenta veado, kiun la homo ne aŭdas. Sed kiam la sopirplena ideo obsedas la koron tiel ege, ke la interna vundo de la homo klare esprimas sin ekstere, ni serĉas la kaŭzon. Kaj ni diras al ni mem: Eble li ploras pro tio aŭ pro io alia, kio al li okazis. Kiu povas tion kompreni krom Tiu, kiu vidas kaj aŭdas la ploron de la homo? La psalmisto diras: «En la lamentado de mia koro mi ploras», ĉar la homoj, eĉ se ili aŭdas la ploron, kutime aŭdas nur la ploron de la korpo; la veadon de la dolorplena koro ili ne aŭdas.

Kiu povas scii, kial la homo ploras? Li daŭrigas: «Vi konas ĉiun mian sopiron.» [2] Do ne homoj, kiuj ne kapablas vidi en la koron, sed «Vi konas ĉiun mian sopiron». Ĉar se via sopiro supreniras al Li, la Patro vin rekompencos, ĉar Li vidas ankaŭ en la sekreto.[3]

Jam via sopiro estas preĝo; kaj se via sopiro estas daŭra, ankaŭ via preĝo estas daŭra. Ne vane diris la Apostolo: «Preĝu senĉese.» [4] Ĉu tio signifas, ke ni devas senĉese genui aŭ kuŝi surtere aŭ levadi la manojn, kiam li diras: «Preĝu senĉese»? Se ni asertus, ke nur tiamaniere ni povas preĝi, mi pensas, ke ni tion ne povas fari senĉese.

Ekzistas alia ena seninterrompa preĝo, kaj tio estas sopiro. Eĉ se vi faras kion ajn alian, se vi sopiras je tiuspeca sabata paco, vi ne ĉesas preĝi. Se vi ne volas interrompi vian preĝon, ne ĉesu sopiri.

Via konstanta sopiro estas via senĉesa voĉo.

Se vi ĉesas ami, vi eksilentos. Kaj kiuj silentas? Tiuj, pri kiuj oni diras: «Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos.» [5]

Malvarmiĝo de la amo estas eksilento de la koro. Ardo de la amo estas ekkrio de la koro. Se daŭras via amo, vi daŭre vokas; se vi daŭre vokas, vi ankaŭ daŭre sopiras; se vi sopiras, vi serĉas en via koro trankvilon.

«Vi konas ĉiun mian sopiron.» Se Li konas nian sopiron, ĉu Li povas ne koni nian ploron? Kiel tio povus esti? Ja ploro estas la voĉo de sopiro.

Tial la psalmisto daŭrigas:»Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi» [2] Antaŭ Vi ĝi ne estas kaŝita, sed antaŭ multaj homoj ĝi estas kaŝita. Kelkfoje oni aŭdas, ke iu humila Dia servanto diras: «Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.» Alifoje oni vidas, ke la Dia servanto ridetas. Ĉu la sopiro en lia koro estas morta? Se en la homa koro estas sopiro, estas tie ankaŭ ve-spiro. Ĝi ne ĉiam devas atingi la orelojn de la homoj, sed neniam ĝi ĉesas soni en la oreloj de Dio.

  1. Psa 38,9
  2. 2,0 2,1 Psa 38,10
  3. kp. Mat 6,6
  4. 1 Tes 5,17
  5. kp. Heb 4,1-8

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Aŭgusteno († 430): Enarrationes in psalmos, in ps. 37, 13-14
en: Corpus Christianorum Latinorum 38, 391-392
  • Esperanta traduko:
Magda Šaturová, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 58-59

Envicigo[redakti]

  • Advento > 3-a semajno > vendredo

Vidu ankaŭ[redakti]

Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 3-4 (3-a adventa semajno > ĵaŭdo)
Leono la 1-a: Letero 31 (advento > la 17-a de decembro)