Aŭgusteno: Pri la 1-a letero de Johano (1)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la traktato de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la 1-a letero de Johano

La vivo mem revelaciiĝis en la karno

«Tion, kio estis de la komenco, kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj kion niaj manoj palpis, tion ni anoncas: la Vorton de vivo.» [1] Sed kiu povus permane palpi la Vorton, se la «Vorto» ne «fariĝus karno kaj restadus inter ni?» [2]

Kaj tiu Vorto, kiu fariĝis karno, por ke ni povu ĝin permane palpi, komencis esti karno en la Virgulino Maria. Sed tiam Li ne komencis esti Vorto, ĉar la apostolo diras: «Kio estis de komenco.» [1] Diru, ĉu li per sia letero ne konfirmas sian evangelion, el kiu vi nun aŭdis: «En la komenco estis la Vorto kaj la Vorto estis kun Dio»? [3]

Iu eble povus per la Vorto de vivo kompreni la vorton pri Kristo, ne la karnon de Kristo, kiu estas permane palpebla. Vidu, kio sekvas: «Jes, la vivo mem elmontriĝis.» [4] Do Kristo estas la Vorto de la vivo.

Kiel Li revelaciiĝis? Kvankam Li ekde la komenco estis, Li ne revelaciiĝis tuj al la homoj. Li tamen revelaciiĝis al la anĝeloj. Ili vidis Lin kaj nutriĝis per Li kiel per sia pano. Kion diras la Skribo? «La homo manĝis la anĝelan panon.» [5]

La vivo mem aperis en la karno, ĉar al la naturo de la revelacio apartenas, ke ni vidas per niaj okuloj tion, kio estas videbla nur per nia koro, por ke la koro povu saniĝi. La Vorto estas videbla nur per la koro, la karno tamen ankaŭ per homaj okuloj. Alvenis do la ebleco vidi la Vorton. La Vorto fariĝis karno, kaj tiel ni kapablas vidi Lin. Tiel ankaŭ saniĝos nia koro, per kiu ni povas rigardi la Vorton.

Li diras: «Ni estas la atestantoj kaj anoncas al vi la vivon eternan, kiu estis ĉe la Patro, kaj revelaciiĝis en ni.» [6] Tio signifas, ke Li revelaciiĝis inter ni. Tion oni povus eĉ pli klare esprimi: Li revelaciiĝis al ni.

«Kion do ni vidis kaj aŭdis, tion ni anoncas al vi.» [1] Notu, miaj karaj: «Kion ni vidis kaj aŭdis, tion ni anoncas al vi.» Ili vidis ja la Sinjoron mem ĉeestanta en la karno, kaj el la buŝo de la Sinjoro ili aŭdis la vortojn, kiujn ili anoncis al ni. Ni do nur aŭdis, sed ne vidis.

Ĉu ni estas pro tio malpli feliĉaj ol tiuj, kiuj vidis kaj aŭdis? Kiel li povus poste daŭrigi: «Por ke ankaŭ vi havu kunulecon kun ni»? [7] Ili vidis, ni ne vidis, sed tamen ni estas en kunuleco kun ili, ĉar nia kredo estas ĉiam la sama.

«Ni havas kunulecon kun Dio Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo. Kaj tion ni skribas», li diras, «por ke nia ĝojo estu kompleta.» [8] Li intencas diri, ke kompleta ĝojo estas en tiu kunuleco, en tiu amo, en tiu unueco.

  1. 1,0 1,1 1,2 1 Joh 1,1
  2. kp. Joh 1,14
  3. Joh 1,1
  4. kp. 1 Joh 1,2
  5. Psa 78,25 (Vg.)
  6. 1 Joh 1,2
  7. 1 Joh 1,3
  8. 1 Joh 1,3.4

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Aŭgusteno († 430): Tractatus in epistulam Ioannis ad Parthos 1, 1-3
en: Patrologia Latina 35, 1978. 1980
  • Esperanta traduko:
Magda Šaturová, 2000

Envicigo[redakti]

  • Sanktuloj > la 27-a de decembro > Sankta apostolo kaj evangeliisto Johano

Vidu ankaŭ[redakti]

Fulgentio el Ruspe: Prediko 3 (la 26-a de decembro > Sankta Stefano, la unua martiro)
Quodvultdeus: Pri la Kredokonfeso (la 28-a de decembro > Sanktaj Senkulpaj Infanoj)