Aŭtoro-Diskuto:Henriko Barbuso
Aldoni temonAspekto
Latest comment: antaŭ 4 monatoj by ThomasPusch
Mi notis la saman kritikon ĵus en la vikipedia biografio: nomon "en Esperanto Henriko Barbuso" estas en ordo noti, se pri tio prezentiĝas kontrolebla ekstervikipedia referenco el la esperantlingva literaturo aŭ gazetaro, aŭ el iu presita renoma Esperanto-vortaro. Ni ĉi tie ne simple esperantigas ĉiun ajn nomon, por kiu iu esperantisto private kreeme inventis esperantlingvan nomon. Kie estas la indiko pri tiu kontrolebla ekstervikipedia referenco??? Mi ne nepre postulus tian pruvon ĉi tie en la vikifontara diskutpaĝo - sufiĉus se ĝi troveblas en la vikipedia biografio. Sed ĉi tie estas nenio. Se tiel estas, la homo nomiĝas laŭ sia franca nomo, kiu estas dokumentita. ThomasPusch (diskuto) 11:34, 15 feb. 2025 (UTC)