Aŭtuna Malsato
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Vidu ankaŭ • See also • Vois aussi • Siehe auch: Aŭtoro:Penka Batoeva/Licence
Lup' malsata hurlas,
hund' malsata bojas.
Hom' malsata ploras,
suferas doloras.
La beatoj satiĝas
per freŝa viando,
la homoj per amo,
sincera kaj vera.
Sed kie troviĝas
tiu amo sankta,
satigi milionojn
santigi miliardojn.
Jen kie ĝi nestas
vera amo homa -
en la lasta lando,
Esperantujo.
Kaj la verda stelo
sur pura ĉielo
jam senlime brilas
sur la tuta tero.
Ja kie troviĝas
amo kaj bonkoro,
tie malaperas
bataloj, kvereloj.
Nenieas militoj,
paco fruktodona
kaj homo por homo
- amiko plej bona!