Adiaŭ riveroj, adiaŭ fontoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Adiaŭ riveroj, adiaŭ fontoj
de Rosalía de Castro
Tradukita de Héctor Gómez Picallo
El la libro Cantares Gallegos (1863)

Adiaŭ, riveroj; adiaŭ, fontoj;
adiaŭ, etaj rojoj;
adiaŭ, vidaĵo de miaj okuloj;
scias mi ne kiam ni intervidiĝos.

Mia lando, mia lando,
lando, kie mi elkreskis,
agretejo kiun mi tiom amas,
figarbetoj kiujn mi plantis.

Paŝtejoj, riveroj, arbaroj,
pinoj movataj de la vento,
kvikemaj birdetoj,
dometo de mia kontento.

Muelejoj de la kaŝtanejoj,
helaj noktoj de lunlumo,
sonoriletoj sonoremaj,
de la loka kapeleto.

Plurfruktetoj de rubusoj,
kiujn mi al mia amo donis,
etaj vojoj inter la maizo,
adiaŭ, porĉiama adiaŭ!

Adiaŭ, gloro! Adiaŭ, kontento!
Mi forlasas mian naskodomon,
mian vilaĝon, kiun mi konas,
por mondo, kiun mi ne vidis!

Mi forlasas amikojn por fremduloj,
la riverbordon por la maro;
forlasas mi, nu, kion mi amegas…
se mi nur povus ne forlasi!

[…]

Adiaŭ, adiaŭ, mi adiaŭas,
herbetoj de la tombejo,
kie mian patron oni sepultis,
herbetoj kiujn mi tiom kisis,
landeto kiu min bredis.

[…]

Oni aŭdas lontane, tre lontane,
la sonorilojn el Pomar;
por mi, aj! kompatinda,
neniam plu sonoros ili.

[…]

Adiaŭ ankaŭ, mia kara…
porĉiama adiaŭ, eble!…
Mi adiaŭas plorante
ekde la bordeto de l’maro.

Ne forgesu min, mia kara,
se mi mortas pro soleco…
tiom da leŭgoj en la maro…
Mia kara dometo!, mia hejmo!

Fontoj[redakti]