Akra konflikto inter TEJO kaj UEA
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | Akra konflikto inter TEJO kaj UEA |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 18-a de julio 2017 |
Permesilo: | ![]() |
La divorco de TEJO kaj UEA eniras ŝtorman fazon. La ĝenerala direktoro de UEA malpermesis al TEJO-volontuloj paroli kun laborantoj de UEA, asertas la prezidanto de TEJO.
Dum la komitata kunsido de TEJO en aprilo oni akuzis la Centran Oficejon pri "rekta sabotado" de TEJO, ĉar la nova statuto de la sendependiĝanta junulara sekcio de UEA daŭre ne estis registrita ĉe la nederlandaj oficialaj instancoj. Poste la statuto fine estis registrita, sed evidente restas grandaj problemoj en la rilatoj inter la estraro de TEJO kaj la Centra Oficejo.
– La situacio inter UEA kaj TEJO parte malblokiĝis pro la ekhavo de jura personeco. Tio ebligis al ni malfermi bankokonton kaj danke al tio TEJO povas mem elpagi monon sen dependi de la Centra Oficejo, kiu post 8-taga pretekstumado de la ĝenerala direktoro efektivigis la petitan ĝiron de parto de la rimedoj de TEJO de la UEA-kontosistemo al la nova bankokonto de TEJO, rakontas la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola.
Tamen UEA daŭre ne permesas, ke respondeculoj de TEJO rekte aliru la datumbazon de la asocio ekzemple por vidi la staton de la kontoj de TEJO, li aldonas.
– Krome la kunlaboro kun UEA bedaŭrinde malboniĝas. La ĝenerala direktoro malpermesas kontaktadon inter la stabo de UEA kaj tiu de TEJO, eĉ inter la volontuloj de la CO, por eviti ke la kunlaboro povu funkcii malgraŭ la problema rilato inter ŝi mem kaj la aktivuloj de TEJO.
Ne nur la prezidanto de TEJO, sed pluraj aliaj fontoj asertas, ke la volontuloj de TEJO en la Centra Oficejo ne plu rajtas paroli kun laborantoj de UEA pri oficaj aferoj. Tion spertis ankaŭ oficistoj de UEA, al kies demandoj TEJO-oficistoj respondis, ke ili ne rajtas paroli.
Libera Folio sendis al ĝenerala direktoro Veronika Poór demandon pri la asertata malpermeso. Ŝi ne respondis, sed sendis la demandon al prezidanto Mark Fettes, kiu respondis jene:
– Kompreneble tiu informo estas komplete erara, kaj la ideo en si mem estas absurda. Aliflanke estas ja tiel, ke mi petis al Veronika diri al la oficistoj, ke TEJO-estraranoj ne rajtas doni laboron al ili sen ŝiaj scio kaj permeso.
Libera Folio: Tamen laŭ fontoj de Libera Folio, volontuloj de TEJO ne plu rajtas paroli kun UEA-oficistoj pri oficaj aferoj, sed ili ja rajtas paroli pri personaj aferoj. Ĉu povas temi pri ia miskompreno?
Mark Fettes: – Jes, klare okazis miskompreno. Verŝajne temas pri la peto de Veronika, ke la volontuloj de TEJO ne transdonu taskojn (de TEJO) al la oficistoj, konforme al mia ĝenerala peto ke tia taskigo okazu nur tra ŝi.
Kvankam la ĝenerala direktoro ne trovis tempon respondi la demandon de Libera Folio, ŝi ricevinte ĝin trovis tempon skribi retmesaĝon al ĉiuj laborantoj en la Centra Oficejo por atentigi, ke ŝi ja neniam faris tian malpermeson, kaj por miri, de kie povis aperi tia “supozo”.
La konflikto inter TEJO kaj la ĝenerala direktoro de UEA ekbolis ankaŭ en la diskutejo de la komitato de UEA, kie Boris Mandirola esprimis sian malkontenton pri la laboro de Veronika Poór:
– Poór Veronika estas granda problemo kiu signife preteriras la rilatojn inter TEJO kaj UEA. […] Indas ke la Komitato sciu ke duono de la teamo kiu laboras por la renovigo de la retejo de UEA, devis forlasi la laboron pro maleblo kunlabori kun la Ĝenerala Direktoro kaj pro ŝia persekuta sinteno. Kaj kompreneble sekve okazis neniu malferma alvoko por anstataŭi ilin, tiel ke la publiko ne sciu pri la problemoj.
La kontrakto de Veronika Poór kiel ĝenerala direktoro laŭ Michael Boris Mandirola komence devis esti farita por unu jaro kaj poste renovigita. Tamen, poste la estraro de UEA fakte faris senliman laborkontrakton kun ŝi.
Tiajn kontraktojn UEA antaŭe ne kutimis fari kun siaj oficistoj, sed laŭ prezidanto Mark Fettes estas nenio eksterordinara pri la kontrakto de Veronika Poór:
– Lau la leĝoj de Nederlando, kiuj ĝenerale estas tre favoraj por dungitoj, se oni laboras tri jarojn por iu dunganto la posteno iĝas konstanta. Do la demando estis nur, ĉu fari kontrakton por malpli ol tri jaroj, kaj ni decidis, ke ne indas por tia posteno kiel Ĝenerala Direktoro. Estas la kutimaj kondiĉoj pri eventuala ĉesigo de la kontrakto fare de unu flanko aŭ la alia, kaj krome estas ĉiujara pritaksa kunsido kun la Prezidanto kaj eventuale aliaj estraranoj.
– Ĉar ĉiuj aliaj oficistoj de UEA laboris en la CO jam pli ol tri jarojn, ĉiuj nun havas kontrakton de nelimigita daŭro.
Libera Folio: Sed kiam tio okazis? Ĉu la kontrakto komence ne estis unujara?
– La kontrakto kun Veronika estas por nelimigita daŭro dekomence. Tio ne signifas ke ni ne povas ĉesigi ĝin – ni povas fari tion iam ajn kun trimonata averto – sed oni ne dungas Ĝeneralan Direktoron por nur unu-du jaroj, do unujara kontrakto simple ne havus sencon.
La respondoj de Mark Fettes pri la kontrakto de Veronika Poór estis aldonitaj je 20.30 laŭ la mezeŭropa somera horo. Laŭ liaj informoj estis samtempe korektita la aserto, ke komence temus pri unujara kontrakto.