Al-Iso

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Al-Iso
de Alexander Kuprin
Tradukita de S. Pŝenickij
Legendo. El: Esperanto-Praktiko, Berlin.

2-a jaro, n-ro 1 (13), januaro 1920.

Redaktoro: Friedrich Ellersiek.

Kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo ek­zistis, precize en la centro de Hindo­stano, forta, tamen nemultnombra popolo. Ĝia nomo malaperis en la historio, eĉ la sanktaj Vedoj ne diras pri ĝi iun limon. Sed la maljunaj fakiroj, la fer­voraj konservantoj de legendoj, diras, ke la praavoj de tiu gento sentime venis de la malproksima okcidento kaj sub­igis post mallonga tempo al sia potenco la tutan Hindostanon. Ĉiuj reĝoj kaj princoj de Hindostano pagadis al ili tributon, kaj la malliberigitaj sklavoj kulturadis ilian kamparon. Ili konis nek luksaĵon nek timon, kaj tio ĉi igis ilin nevenkeblaj.

Ĉi tiu potenca popolo adoris vivan kreitaĵon - virinon, laŭnome "Diino de la morto". La diinon de la morto neniu niam vidis, krom la plej maljunaj idol­pastroj. Ankaŭ ili kaŝe elektis ŝin el ĉiuj plej belaj knabinoj ankoraŭ ne atin­gintaj la 4-jaran aĝon, edukadis ŝin kaj alkondukis ŝian belecon per de ili mem eltrovitaj rimedoj, ĝis supernatura per­fekteco. Kiam mortis unu diino de la morto la du idolpastroj tuj anstataŭigis ŝin per alia, sed pri tio sciis sole ili mem. La popolo kredis, ke la diino estas nemortema kaj ke ŝia beleco estas nevelkebla.

Unufoje dum kvinjaro, nokte, la diino de la morto elveturis el sia templo sur giganta ĉaro ŝirmita ĉiuflanke kaj jun­gita per dek blankaj elefantoj, Ŝin ren­kontis la tuta popolo kun kantado de sanktaj himnoj kaj bruligitaj torĉoj en la manoj. La entuziasmo de l' popolo atingis furiozecon. Oni forhakis la ka­pojn al centoj da sklavoj, multaj tur­mentis sin mem per vipoj kaj kurbaj ponardoj kaj ĵetis sin furioze sub la ĉaron de l'diino, por esti dispremotaj de la elefantoj kaj radoj.

En unu el tiaj noktoj la pastraro kaj la popolo elektis edzon por la diino de la morto. Nur dum dekdu horoj li estis ŝia edzo. Matene oni oferdonis lin so­lene sur brulstiparo, ĉar ĉiu, kiu vidis la vizaĝon de l' diino eĉ nur unu momenton, laŭ la leĝo baldaŭ devis esti mortigata. Kaj malgraŭ tio ĉiun kvin­jaron dek du plej gloraj junuloj dediĉis sin al servado alia terura diino. Ilin atendis tiel penigaj provaĵoj, ke la tra­dicio nomas nur kvar heroojn, kiuj akiris la grandan honoron - morti kiel edzo de l' diino de la morto.

Al-Iso estis filo de fama reĝo. Kiel dekkvin-jarulo li jam superis ĉiujn junu­lojn per siaj kuraĝo, forto kaj beleco. La plej nobela kaj plej fiera belulino de Hindostano konsiderus kiel feliĉon, esti lia edzino. Sed Al-Iso dediĉis sin al la diino de la morto.

Li devis rezigni pri sia familio. Tuŝon al virino li konsideris krimo.Sian tutan vivon li kuraĝis nek ekrideti, nek ek­kanti ... Militaj kaj atletaj ekzereadoj estis liaj solaj okupadoj.

Kaj Al-Iso bone sukeesis en la malfacila provo. La larmoj de l' patrino kaj de la fratinoj ne kortuŝis lin, kiam li foriris de sia luksa kortego. Renkon­tante virinon, li mallevis la okulojn, kaj de malproksime li ĉirkaŭiris plej ĉarmajn belulinojn ... Neniu niam lin vidis ridanta aŭ sindonita al vanta interparolado.

Kaj lia nomo baldaŭ komencis teruri la plej batalemajn najbarojn. Sen kiraso, nur en malpeza neĝblanka vestaĵo, li ĵetis sin en la densan malamikaron. Torsoj, dishakitaj de la ŝultro ĝis femuro, forhakitaj manoj kaj piedoj montradis al li la vojon. Renkonto kun li estis neevitebla morto, kaj harditaj malami­karoj forkuradis antaŭ li kiel ŝafaro kun krioj: Al-Iso! Al-Iso! Dum nemilita tempo li okupadis sin per ĉasado al so­vaĝaj aproj kaj tigroj. La akvo de ar­bara rivereto kaj panpeco servis al li kiel nutraĵo, selo estis lia kapapogilo.

Fine, post tri kvinjaroj, en unu el tiuj tagoj, kiam elveturis la ĉaro de la diino de la morto, la heroldoj proklamis al la popolo la nomon Al-Iso.

Grandega homamaso jam de mateno iradis al la placo, ĉirkaŭbarita per muro, antaŭ la templo, kie Al-Iso-n atendis la lastaj provoj. Lia noma estis en ĉies buŝo. Ĉiuj sciis, ke la diino de la morto mem, de neniu vidata, nun rigardas la placon el la kaŝita embrazuro de la templo.

Oni elmezuris interspacon de ducent ulnoj, enigis en la teron ŝildon kun kvin sagoj enpikitaj en ĝi kaj donis al Al-­Iso grandegan pafarkon... Kaj Al-Iso ĉe laŭtaj kriegoj de neesprimebla ĝojo dissplitis per siaj kvin sagoj la kvin sagojn en la ŝildo. Poste oni armis Al-Iso-n per kurba ponardo kaj sur la placon enlasis malsatan, furiozan bengalan tigron.

Al-Iso antaŭ la okuloj de la tuta popolamaso, turmentite per la teruraj ungegoj kaj sangokovrite, tratranĉis la gorĝon de la furioza rabobesto kaj metis la piedojn sur lamalvivan korpon ...

Fine disiĝis la homamaso, kaj al Al-Iso estis alkondukata pereiga barbara ĉevalido. Sovaĝa, nigra, kun flamaj nazotruoj, ĝi neniam havis sur sia dorso ofendan ŝarĝaĵon. Ses grumoj apenaŭ detenis ĝin. Furioze ĝi blekegis, tur­nante ĉirkaŭen la fajrajn okulojn, kaj tremis per sia atlasa haŭto.

Al-Iso trankvile aliris al ĝi kaj ek­kaptis ĝin ĉe la postnuko. La ĉeval­servantoj diskuris. La publiko ĵetis sin flanken en teruro kaj konfuziĝo...Post momento Al-Iso sidis jam sur la ĉevalo. Komence la fiera besto nur skuis sin pro furiozeco kaj ofendiĝo. Sed post minuto ĝi malaperis kun la rajdanto antaŭ la okuloj de la publiko. Pasis tuta horo de turmenta atendado, kaj fine Al-Iso montriĝis malproksime sur la ŝaŭmo-polvokovrita ĉevalo. La barbara ĉevalido ŝanceliĝis pro laciĝo, sed ĝi estis obea al Al-Iso kvazaŭ mal­sovaĝa safido,

La provaĵoj de Al-Iso finiĝis. Nokto­meze, vestite en multvaloraj vestaĵoj kaj ŝmirite per aromaĵoj de l' Oriento, Al-Iso estis forkondukata en la templon kaj lasata sola. Li aŭdis la kriegon de la publiko en la stratoj, kiu pli kaj pli alproksimiĝis al la templo: la diino ĉir­kaŭveturis la urbon en sia ĉaro, jungita de blankaj elefantoj. Poste eniris la templon du ĉefpastroj - centjaraj maljunuloj kun neĝblankaj hararoj. Ili ek­genuis antaŭ Al-Iso, kisis liajn piedojn kaj, prenante lin ĉe la manoj, ekkondukis lin en la sanktejon. Tie, inter groteska orienta pompeco, altiĝis ora loĝio... Fumantistinoj aromis per bonodoraj par­fumaĵoj de Arabujo kaj Persujo ... fantaziaj lanternoj torentigis magian lumon... en oraj kaĝoj balanciĝis di­verskoloraj sanktaj birdoj, silkaĵoj per multpezaj faldoj kovris la murojn . . .

La idolpastroj senvorte foriris, per la manoj kovrante la vizaĝon. Al-Iso-n atendis feliĉego kaj post dek du horoj terura morto.

Jen, proksime post la muro aŭdigis delikata kaj dolĉa kantado de virina ĥoro. La masivaj eburaj pordoj larĝe malfermiĝis ... Kaj malrapide en iris la diino de la morto en sia propra per­sono, en longaj blankaj vestaĵoj, ĉirkaŭ­volvite per kovrilo. Al-Iso ĵetis sin al ŝi, per tremanta mano li fortiris la deli­katan ŝtofon, kiu ŝirmis ŝian vizaĝon kaj - ŝtoniĝis pro teruro kaj mirego: An­taŭ li staris kaduka maljunulino, sulkita, sendenta kun ploremaj okuloj kaj estin­gita rigardo.