Al ĉieloj flugu kante
La ĉeĥa kanto „K nebesům dnes zaleť písní“, esperantigita fare de Sac. Jan Filip. Laŭ Dio benu 34-2/1999.
Al ĉieloj flugu kante,
kie loĝas la Patrin’.
La malĝojojn eldirante
preĝu, Ŝi konsolos vin.
Oni aŭdis ja neniam,
iun ke forlasis Ŝi,
petu ankaŭ vi kaj tiam
estos ĝojigita vi.
Ref: Ho, Maria, Patrinet’
de la Dia Infanet’.
Via propetad’ ĉe Di’
estas konsoleg’ por ni!
Via Filo antaŭ morto
rekomendis nin al Vi
per sanktega sia vorto,
Vin do helpopetas ni.
Ŝirmu en malbono ĉia
ĉiam nin, ho Dipatrin’,
ke ne povu man’ malpia
de satan’ makuli nin.
Ref.
La animoj sen espero
ofte mortas en la pek’.
Vane via mortsufero
ilin savis de kulpeg’.
Ŝirmu la gefilojn viajn
de pereo en infer’,
kaj pardonu pekojn niajn,
helpu en la viv’ sur ter’.
Ref.
Ah, ne lasu, ke nin ree
katenigu pekligil’
kaj ke estu de ni nove
krucumata via Fil’!
Kiam korpo, mond’, satano
minacegas per la tent’,
Patrineto, al infano
tiam helpu en turment’!
Ref.
En malĝojo kaj mizero
ni rigardu al ĉiel’,
tie estas la espero
nia helpa brila stel’.
Pelu for ni la angoron,
estu nia fortigil’,
kaj ni donos al Vi koron
en la regno de Di-Fil’.
Ref.