Al ĉiu ŝajnas siaj propraj idoj plej belaj
P. Chr. Asbjørnsen
H. Th. Thomsen
Indekso : Al ĉiu ŝajnas siaj propraj idoj plej belaj de P. Chr. Asbjørnsen Tradukita de H. Th. Thomsen |
El Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj. Esperanto-Forlaget, Kristiania, 1908. |
Al ĉiu ŝajnas siaj propraj idoj plej belaj
P. Chr. Asbjørnsen
H. Th. Thomsen
Pafisto iam iris en arbaro, jen li renkontis skolopon.
"Kara, bela, ne pafu miajn idojn," petis la skolopo.
"Kiaj estas viaj idoj?" demandis la pafisto.
"La plej belaj idoj irantaj en la arbaro estas miaj," respondis la skolopo.
"Nu, mi ne volas pafi ilin," diris la pafisto.
Sed revenante, li portis per la mano tutan faskon da skolopidoj, kiujn li estis pafinta.
"Ve, kial tamen vi pafis miajn idojn," diris la skolopo.
"Ĉu tiuj-ĉi estas viaj?" demandis la pafisto, - "mi ja pafis la plej malbelajn, kiujn mi trovis."
"O, jes," diris la skolopo, "sed ĉu vi ne scias, ke ĉiu trovas siajn proprajn idojn plej belaj."