Al J...

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Wiktor Elski

Al J...[redakti]

De l' unua la momento,
De l' ekkono Min eniris ia sento
De l' sindono
Per la ond',
Kaj ne scias mi, kiele
Sen konfeso
Mi ekamis vin kruele,
Ĝis forgeso
Pri la mond'...

Kvankam sentas mi sincere,
Vi ne fidos
Kaj ne amos vi min vere,
Sed nur ridos
Je la sent';
Tamen sub rigard' mi via
Tremos iam,
Tamen mia cel' radia
Vi por ĉiam
Kiel tent'.