Al XXVI Universala Kongreso de Esperanto en Stokholm

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Al XXVI Universala Kongreso de Esperanto en Stokholm (1934)
de Halina Weinstein
Publikigita en Pola Esperantisto p. 107/1934


Al XXVI Universala Kongreso
de Esperanto en Stokholm

— Ne veturu al Stokholmo, —
    Diris la doktoro —
Marvojaĝon ja ne ŝatas
    La malforta koro.

— Mi ĝin lasos en Polujo, —
    Diris mi ĝojvoĉe —
Mi vojaĝos sen la koro! —
    Sed aŭdu! Riproĉe

Min rigardis kuracisto:
— Resaniĝi penu,
Kaj sen koro la Kongreson
    Vi ne partoprenu.

Do mi restis larmokule,
    Obeis doktoron,
Sed al bela la Kongreso
    Sendis mian koron.

Mi salutas vin, Stokholmo,
    Kaj vin, kongresanoj,
Vin, venintaj el tutmondo,
    El transoceanoj,

El oriento, okcidento,
    Sudo kaj la nordo.
Vi pasigu bone tempon
    Ĉe la Balta bordo.

Mi salutas tre sincere
    Vin el malproksime,
Kun vi ĉiuj en Stokholmo
    Estas mi anime.

Varsovio, 2. VIII. 1934.
Halina Weinstein.