Al kongreso en Parizo 1914
Astrid Rybo
1914
Indekso : Al kongreso en Parizo 1914 (1914) de Astrid Rybo |
El: Esperanto Raporto de la Centra-Dana-Esperantista–Ligo. 1-a jarkolekto. Aŭgusto – Septembro 1914. N-ro. 9 – 10. |
Al kongreso en Parizo 1914
Astrid Rybo
1914
Al kongreso en Parizo 1914
Esperanto Raporto de Centra-Dana-Esperantista–Ligo. Aŭgusto-septembro 1914.
Supozeble estas nun ĝenerale konate, ke la Deka Universala Kongreso, kiu devus okazi en Parizo 2a-10a aŭgusto, kaj pri kiu ni atendis grandan sukceson, ne okazis pro la malfeliĉa milito. Mi vojaĝis al Parizo semajnon antaŭ la malfermo de la kongreso, ĉar kvankam la politika situacio certe tiam estis kriza, neniu tamen atendis, ke la fulmotondro koncentriĝos tiel rapide, ke nia Esperanto-kongreso eĉ ne okazos.
Multaj samideanoj jam alvenis al la mondurbo, kaj kiam stelanoj renkontiĝis, la demando inter ili ĉiam estis: Kion vi opinias rilate al nia kongreso? La plej multaj opiniis, ke certe nia kongreso okazos, sed ke multaj el la 3.700 anoj, kiuj aliĝis al la kongreso, estos devigataj resti hejme pro la kriza epoko.
La 1-an de aŭgusto oni ankaŭ malfermis la akceptejon en Gaumont palace; kaj vidante, ke oni ornamis la tribunon per kreskantaj floroj, miaj dubemaj antaŭpensoj kvietiĝis, kaj mi ĝojiĝis je la certiĝo, ke nia kongreso do malfermiĝos la proksiman tagon.
Mi nun trairis la belegan konstruaĵon, kun ĝojo imagante ke entuziasmaj esperantistoj baldaŭ plenigus tiun grandiozan halon. Ĉie estis dikaj tapiŝoj por moderigi bruantajn paŝojn. Ĉio estis vere eleganta. Ankaŭ la vastaj koridoroj estis kovritaj per molaj tapiŝoj kaj provizitaj je salikŝegoj; tie-ĉi oni bonege povus ĝui la konversacion kun amikoj el fremdaj landoj! Certe neniu alia kongreso kapablus prezenti al siaj anoj tiel elegantan, grandiozan kaj tamen komfortan kunvenejon. Ĉu;io estis harmonia! Orientigante mi trarigardis la programon. Kiel zorgeme oni aranĝis ĉion! Mian veran komplimenton al la kongresa komitato! Oni komprenis, ke oni estos en bona societo; devus esti ĉarmaj tagoj, kiujn ni travivus!
Sed tute alie ĉio okazus! La laboro de la komitatanoj, tage kaj nokte jarlonge – nun, kiam oni staris antaŭ la celo, kiam ĉio estis preta, kaj preta je ĝusta horo – tiu laboro nun estis brute renversita. Ĉiu samidano partoprenas la doloron, kiun certe sentas la Parizanoj; kaj ni, kiuj staris sur la sojlo de la festhalo, ni komprenas ilian doloron, ĝi ankaŭ trafis nin.
Kiam posttagmeze mi forlasis la subteran fervojon (la métro) por iri al mia hotelo, mi observis starante ĉe la elirejo de l’ métro militiston kun bajoneto sur la pafilo. Nun mi komprenis, ke la malfeliĉa situacio, kiun ni estis kredintaj, ke oni povus deturni, nun estas veninta kun terura potenco. Nun ni ankaŭ rimarkis afiŝojn, kiuj anoncis ĝeneralan mobilizadon, kaj alian afiŝon, kiuj donis informojn al la fremduloj, kiuj estas en Francujo.
Dum vespero ĉiuj veturiloj ĉesis veturi; sed ĉar ni tiun vesperon atendis niajn geamikojn el Danlando, ni iris al Gare du Nord pensante ke eble ili povus alveni per la vagonaro.
En la stratoj ni rimarkis multajn homojn, kiuj iris al la stacidomo trenante siajn kofrojn. Sed alvenante al la stacidomo, ni observis, ke ĝi estas fermata kaj ekokupata de la militistoj. Malfrue – eble neniam – mi forgesos mian unuan impreson de la ĝenerala mobilizado kaj la malfeliĉulojn – malriĉaj hebreoj, poloj kaj rusoj supozeble – kiuj sidis sur siaj malriĉaj posedaĵoj, pretaj forlasi Parizon, se ili nur prosperus.
Kiam ni petis permeson iri en la stacidomon por akcepti niajn samlandanojn, oni respondis, ke neniu vagonaro plu transiros la landlimon. Ni tiam hejmeniris, kaj dum la sama nokto ni preparis niajn kofrojn, por ke ni povu vojaĝi la proksiman tagon, la dimanĉon. Sed unue ni intencis viziti la danan konsulon, kaj li diris al ni, ke estus absolute nekonsilinde tuj forlazi Parizon, ĉar multaj personoj jam amase alkuris al la landlimoj, kaj la vagonaroj ne funkcios plu. Ni do decidis resti.
– Nun ni – kiel ĉiuj fremdlandanoj – devis ekhavi nian permis de séjour antaŭ pasis tri tagoj. Provizitaj de la konsulo je pasporto, kiu estis subskribota de la hotelestro kaj de la poliakomisaro ni iris al la prefekto por ricevi nian permeson de restado. La kontoro, al kiu miaj tri kunvojaĝantinoj kaj mi devis iri, provizore estis aranĝita en lernejo, kiu staras en mallarĝa strato. Tie-ĉi staris homoj centope el ĉiuj nacioj, eŭropanoj kaj homoj el la aliaj mondpartoj; ni staris sur la trotuaro ekster la lernejo sen sufiĉaj kontrolistoj.
En la prefektejo oni laboris treege malrapide, kaj post 6 horoj ni nur avancis mallonge, tiam unu el la danaj sinjorinoj svenis; kaj dum bonfaremaj homoj sur la alia flanko de la strato helpis ŝin, mi iris al la konsulo por rakonti al li, kiel malfeliĉaj ni estas. Mi demandis, kio povus okazi, se ni ne ricevus la permeson de restado, kaj li respondis, ke estas absolute necese, ke ni ĝin havu, ĉar se ni ĝin ne ekhavu, estus neeble por ni forlasi la landon, kaj oni eĉ volos aresti nin.
Nu, ni do la proksiman matenon je la 6-a horo laŭvice atendadis; tiun-ĉi tagon la kontoro translokiĝis al pli freŝa strato, sed ankaŭ tie-ĉi nur estis tre malmultaj kontrolistoj kaj centoj da fremduloj; ankaŭ tie-ĉi nur treege malrapide oni avancis.
La tutan tagon ni staris en la strato kaj batalis por eviti, ke aliaj pli fortaj personoj nin malantaŭenpuŝu; sed ni ne tute prosperis pri tio. Tiam komenciĝis proksime vespero fulmotondro – ĝi nur daŭris preskaŭ kvaronhoro – sed neniam mi travivis tian pluvegon.
La akvo elfluis el la kloakoj; la popolamaso kriegis kaj forkuris pro timego. Sinjoro, kiun mi tute ne konas, volis ekpreni mian pluvombrelon; sed mi ĝin tenis tiel firme, ke li estis devigata kontentiĝi je dividi mian ŝirmilon kun mi. Cetere nek li nek mi longe ĝuis la profiton de la pluvombrelo, ĉar dum la batalado aliaj personoj disrompis la silkŝtofon per iliaj pluvombreloj. Dume la pluvego ĉesis, kaj oni ree serĉis lokojn en la vicoj; sed ĉar neniu kontrolisto ĉeestis, la plejmulto serĉis lokon proksime la pordo, kiu ja por ni estis la enirejo al la Promesita Lando; sed tio okazigis interpremon kaj veran bataladon.
Tiam la policanoj alvenis, kaj je treege bruta maniero ili malantaŭenpuŝis la amason. Tiu maniero kontraŭ pacemaj fremduloj estis hontinda por la francaj policanoj! Nun oni malantaŭenpuŝis nin, kiuj jam starintaj 11 horojn en la strato, tiamaniere ke ni forlasis la vicojn.
La proksiman matenon je la 6-a horo ni ree estis ĉe la kontoro; sed tiam jam staris centoj da homoj, kaj kvankam sufiĉaj kontrolistoj ĉeestis tiun tagon, ni komprenis – laŭ niaj spertoj de aliaj tagoj – ke ni ne sukcesus ekhavi nian permeson de restado, eĉ se ni starus la tutan tagon.
Ni kapitulacis kaj iris al la konsulo klarigante al li, ke ni ne plu intencas laŭvice atendadi, eĉ se oni nin arestus aŭ pafus. La konsulo konfesis, ke persone li vidis kiel maloportune la afero estis aranĝita, kaj ke oni nun komprenas, ke estus neeble aranĝi la aferon tiel, kiel oni unue postulis; nun ni nur bezonos nian pasporton kun la subskribo de la polickomisaro. Ni do tute senutile travivis du vere malagrablajn tagojn en Parizo.
Ankaŭ alimaniere – sed tute kompreneble – ni spertis la mobilizadon: Estis treege malsufiĉa aŭtomobil- kaj traminterkomunikiĝo, limigita veturado de l’ métro, neniu varma akvo en la hoteloj, la prezoj en la restoracioj pli altiĝis, nia ĉokolado estis kuirata en akvo, (la lakto estis rezervita al la infanoj kaj al la malsanuloj), dum la unuaj tagoj ni cetere ne ricevis buteron kaj nur iomete sukeron. Telegramojn oni devis france formuli kaj ĉe la polickomisaro ricevi permeson ilin forsendi. Telefone nur estis permesata paroli france; unu tagon, kiam ni telefonis al la dana konsulejo kaj parolis dane, la centralo tuj postulis: Bonvolu paroli france.
Dum la unuaj tagoj oni ne volis ŝanĝi altvalorajn francajn bankbiletojn, poste oni ĉe Banque Francaise povus interŝanĝe ricevi malaltvalorajn bankbiletojn; sed ankaŭ por atingi tiun-ĉi oni estis devigata atendante stari en la strato. Dana esperantisto pro tio atendis 5 horojn en la strato! Se oni intencis vojaĝi per la fervojo oni ankaŭ dum horoj atendadis en la strato kaj tiam ricevis numeron, per kiu oni la proksiman tagon havis la rajton aĉeti fervojbiletojn. Tamen estis admirinde ke la francoj, malgraŭ la militisttransportoj, povus forsendi vagonarojn kun vojaĝantoj; jes, eĉ la poŝton oni prizorgis, kaj la leteroj kaj poŝtkartoj, kiun ni forsendis, ĉiuj alvenis al nia hejmlando, efektive ĝis 10 – 12 tagoj tro malfrue; sed tamen ili alvenis; kion oni ne atendis dum tiuj malpacaj tagoj.
Jes, malpacaj okazintaĵoj okazis en la bulvardoj dum la unua epoko de l’ mobilizado. Sed en kiu granda urbo ne okazus similaj okazintaĵoj dum similaj cirkonstancoj! Estis speciale la kafejoj kaj restoracioj, kiujn la malpaciguloj furioze detruis. Ni vidis kelkajn tiamaniere detruitajn kafejojn, kaj vere oni kompatis nenion en la ĉambrego. La metalaj kranoj, per kiuj oni enboteligas bieron kaj vinon, estis premtorditaj kiel lavtukoj, la porcelankaheloj de l' muroj kaj de l’ plafono estis tute splitaj, ĉio estis detruita. Sed baldaŭ la tumultoj ĉesis, ĉar la policaro ĝentile donis senpagan loĝejon al multaj tumultistoj. La restoracioj kaj la kafejoj ricevis ordonon ne enlasi personon post la 8-a horo, kaj ĉiujn pordojn oni estis devigita fermi je la 10-a. Certe estis malagrable por la Parizanoj, kiuj ja kutimas ĝui la vivon vespere en la bulvardoj, la restoracioj kaj la kafejoj, sed tiuj aranĝoj donis pacon kaj ordon en la stratoj.
La mobilizadon ĝin mem ni ankaŭ iom observis. Amasoj da alvokitoj iris al la kazernoj, kie ili estis vestitaj per la uniformo, apud la bordo de l’ Seine oni inspektis belegajn ĉevalojn, kaj en la granda placo antaŭ la Hotel des Invalides la militistaro ekzamenis aŭtomobilojn – kian amason de tiuj-ĉi modernaj veturiloj posedas la Parizanoj! La luksajn aŭtomobilojn oni destinis je la servado de Ruĝa Kruco. Kaj ni vidis soldatarojn foriri! Entuziasmaj ili estis, kaj entuziasme ilin salutis la homoj, kiuj preterpasis, oni ilin aplaŭdis kaj salutsignis per flagoj kaj floroj. Senĉese oni aŭdis la krion: Vive l’ armée! Speciale fervore oni aplaŭdis la kavalerion, estis ankaŭ vere pompa vidaĵo ĝin rigardi. La militistoj forlasis urbon ornamitan per flagoj, de preskaŭ ĉiu fenestro ondiĝis flago. Donu Dio, ke la milito ne daŭros, ĝis blovado kaj pluvo ilin detruos!
Dume ni renkontiĝis kun aliaj danaj samideanoj, kaj nia malgranda kolonio entute 9 anoj, ekloĝis en la sama hotelo, kie ni vivis kiel bonaj kamaradoj. Ni permesis al ni la lukson loĝi sufiĉe kare, sed cetere ni estis prudente ŝparemaj, ĉar ni ja ne sciis, kiel longe ni estos devigataj resti en Parizo.En restoracioj ni nur manĝis dimanĉe kaj kiam ni faris adiaŭan feston, supozante ke ni devus forlasi Parizon la proksiman tagon, tio okazis du fojojn, sed ni estis trompetitaj, ĉar la proksiman tagon ni tamen ne povus forlasi la urbon. La patro kaj la patrino matene iris al Les Halles por aĉeti manĝaĵon, kaj granda estis la malpacienco de la infanoj, kiam la korbo estis malfermata, kaj aperis la diversaj aĵoj: karotoj, melono, tomatoj, rafanetoj, bananoj, pano kaj fromaĝo. Buteron ni ne uzis pro ŝparemo. La tablo estis kovrata per pura mantuko anstataŭ tablotuko.
Niaj hotelĉambroj ne estis bone provizitaj per seĝoj, do ni estis iomete embarasitaj rilate al sidlokoj, ial la lito faris servadon kiel sofon, kaj en la apogseĝo estis loko por du maldikaj. Dum la vespermanĝo ni eklumigis ĉiujn elektrajn lampojn en la ĉambro por montri al ni mem, ke ni havas feston. Bonhumoro feliĉe ne mankis al ni. Bedaŭrinde mi ne tie-ĉi povas prezenti al vi kelkajn el la fotografaĵoj, kiuj montras la danojn en Parizo, certe ili amuzus la legantojn de l’ Esperanto Raporto.
Cetere ni pasigis la tagojn kun longaj promenadoj; mi supozas, ke nur malmultaj Parizvojaĝintoj estas studintaj la fizionomion de la urbo tiel energie kiel ni, sed ĉie ni nur povis studi la eksteraĵon. Unu aŭ du fojojn ĉiutage ni cetere faris viziton en la dana konsulejo por demandi, ĉu estas eble por ni vojaĝi, kaj iom post iom ni estis iomete senpaciencaj, ĉar kompreneble ni sopiris je nia hejmo, neniu ja sciis, kio vere okazis hejme, kaj pro tio ni efektive fariĝis iomete nervaj; kaj cetere alproksimiĝis la tempo, je kiu oni atendis la vunditajn militistojn al Parizo, kaj ni deziris esti for antaŭ tiu tempo. Tamen mi devas konfesi, ke ĉie (escepte kiam ni serĉis permeson de restado) oni nin renkontis tre afable, speciale kiam oni sciis, ke ni estas danoj.
Fine la konsulo opiniis, ke la tempo estas oportuna por nia hejmenveturado, kaj ni forlasis Parizon nokte inter la 13-a kaj 14-a de aŭgusto. Ni estis provizitaj de multaj skribaĵoj i.a. de la dana kaj la angla konsuloj en Parizo, kaj post tre lacigebla kaj malrapida vojaĝo ni alvenis al Boulogne sur Mer.
Ni iris al la vaporŝipo, kiu veturus al Falkstone en Anglujo, sed oni anoncis la ni, ke niaj diversaj pasportoj estos esplorataj de la prefekto. Nun ni rapide marŝis tra krudaj stratoj ĝis lia kontoro, kiu staras sur la plej alta loko de la urbo, sed ĝuste kiam ni alvenis al la pordego, la prefekto forlasis la prefektejon per aŭtomobilo; kaj la kontoron oni ne malfermis antaŭ post la forvojaĝo de la ŝipo! Oni konsilis al ni atendi ĝis la proksima tago aŭ provi, ĉu oni donus al ni permeson vojaĝi per la ŝipo, kvankam la prefekto ne esploris niajn pasportojn.
Nun ni ree marŝis al la ŝipo, tiel rapide ke ni preskaŭ ne havis tempon rigardi la karakterizan urbon kaj la soldatojn, kiuj servis kiel postenojn ĉe siaj interligitoj, la francoj.
Sur la ŝipo oni aprobis niajn pasportojn; kaj estis skribataj en la listoj de la ŝipo niaj nomoj, nacio, aĝo, profesio k.c. kaj antaŭ ol estas permesata al ni forlasi la ŝipon en Anglujo, ni ree devis nin turni al la nomar-skribinto, por ke li povu konstati, ke ni forlasas la ŝipon.
Nun per la vagonaro ni veturis al London, kaj tie ni tuj la proksiman matenon vizitis la danan ĝeneralkonsulon, s-ron Faber, kiu kiel ĉiam estas bonega helpanto por siaj samlandanoj. Li aranĝis por ni nian vojaĝon, sed ni estis devigitaj vojaĝi tra Leith en Skotlando, longa malrekta vojo, vere. Por ree forlasi Anglujon ni devis havi de l’angla prefekto vojaĝpermeson.
Ni alvenis al Londono vendredon vespere, kaj lundon matene ni per unu el la bonegaj anglaj vagonaroj vojaĝis al Leith. Nun ni ja per dana ŝipo vojaĝus de Leith, kaj tial ni opiniis, ke nu la formalaĵoj ĉesis, sed neniel – la dana ĝeneralkonsulo en Leith estis informita pri nia alveno, kaj li nin atendis por doni al ni skriban permeson vojaĝi per la dana ŝipo, sen tiu-ĉi ni ne havus permeson eniri la dokojn.
Preterpasintaj policanojn kaj soldatojn ĉe la enirejo de la dokoj, ni alvenis al la ŝipo, sed ni nur unu post unu havis permeson suriri la ŝipon; kaj antaŭ la kapitano de l’ŝipo kaj angla oficiro ne ree estis respondecaj pri kiu ni estas, kaj ree ni estis skribataj en ŝiplisto – sed nun tio ankaŭ okazis la lastan fojon dum nia ne ĉiam agrabla, sed tamen tre interesa kongresvojaĝo. Vespere la ŝipo A.P.Bernstorff levis la ankrojn, kaj post 1½ tagnokta ŝipvojaĝo ni alvenis al Esbjerg. Tiu-ĉi parto de la vojaĝo estis ĉiumaniere bonega, kaj ni admiris, ke D.F.D.S. dum tiu-ĉi danĝera epoko lasas sian novan kaj treege belan ŝipon prizorgi la iradon inter Danlando kaj Skotlando.
Merkredon la 19-an de aŭgusto ni ree metis niajn piedojn sur dana tero en Esbjerg, kaj certe ni estis dankemaj ree vidi nian patran landon. Kvankam nia vojaĝo estis vere interesa, espereble neniam plu Esperanto kongresvojaĝontoj travivos tian epizodon kiel la nunan.