Al la Edinburgh-a Esperanto-Kongreso

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Al la Edinburgh-a Esperanto-Kongreso (1926)
de Otto Flatauer
Publikigita en Germana Esperantisto, n-ro 8-9/1926. En la ferma kunsido en Edinburgh deklamis Edith Herrnstadt-Oettingen.
Al la Edinburgh-a Esperanto-Kongreso

Tra la miljaroj marŝas la mizero:
Malamo estas ĝia kruda celo!
Ĉu fratmortigo estas hommistero?
Tra la miljaroj krias al ĉielo
La sango de la profanita tero ...
Ekbrilu forte vi, espera stelo:
La mondon liberigu de doloro:
Jam estas tempo por saviga horo!

    Ĉu tia stelo estis — mondmilito?
Ĉu la feliĉo de l’ homaro do en vero
Nur naskiĝinta estas el ekscito,
Ekfloras el kruela sang-ofero?
Ĉu estis de Locarno la spirito
Unua paŝo al la Dia sfero?
Korfratoj, vi, en Edinburgh-a rondo:
Jam brilas tia stelo en la mondo!

    Jen brilas nia kara verda stelo,
Kaj ĝi forigas limon nun post limo.
Fariĝas nia grandioza celo
Nun pli kaj pli ja ankaŭ la esprimo
De la sopiro al la bono, belo
Por ĉiu vere granda homanimo! ....
Mi vin salutas, Edinburgh-a rondo!
La stelo brilas! Nia do la mondo!