Al la abstinenculoj de alkoholo
Parolante pri “ La plej bonaj rimedoj kontraŭ la drinkemo ”. S-ro I. L. Saxon el Stockholm diris dum la internacia vegetarana kongreso:
Ni diras, ke la kaŭzo de ĉiu drinkemo estas la soifo, t. e. la nenatura soifo, kiu per la sola natura trinkaĵo, la akvo, ne povas esti kontentigata.
Post avengriaĵo, ni ne sentas la bezonon, trinki pokalon da biero. Manĝante patovaĵon, ni ne postulas brandon. Kaj fragoj ne necesigas vinon, por gliti pli facile en la stomakon.
Kial? Ĉar tiuj ĉi aĵoj estas la nutraĵo, kiun difinis al ni la naturo. Sed tuj, kiam ni provas nutriĝi per kadavreroj de aliaj kreitaĵoj, la afero estas diferenca.
Ni ne povas engluti tiajn kadavrerojn, se ili ne estas impregnitaj per spicaĵoj, kiuj trompas la “ prosanecan gardstaranton ” flaro, kaj per salo, kiu malakrigas la prosanecan gardstaranton “ gusto ”. Kaj tuj, kiam ni manĝas viandon, ekekzistas malagrablaj sentoj devenantaj parte de la viando mem, parte de la spicaĵoj, parte de la salo. Tio signifas: La gardstarantoj, kiel ni povas nomi niajn stomakajn nervojn, plenumas sian devon. Tio devus esti averto, por ke ni neniam plu faru el nia stomako tombejon de mortigitaj kunkreitaĵoj.
Anstataŭ pripensi tion ĉi, ni surdigas niajn stomaknervojn per alkoholo. Kaj kiam la stomakaj nervoj reagas kontraŭ la alkoholo, ni batas ilin per kafo. Kaj se eĉ tiu ĉi traktado ne sufiĉas, por silentigi niajn plej bonajn amikojn, ni turmentas ilin per tabako.
Tio memorigas la rakonton pri viro, kiu butonis malprave unu butonon de sia jako kaj konsekvence devis malprave butoni la tutan jakon.
