Al la germana popolo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Al la germana popolo
de Vilhelmo la 2-a
Tradukita de Vikifontaro
Germane: An das deutsche Volk


Al la germana popolo!

Ekde la regna kreiĝo mi kaj miaj prapatroj dum 43 jaroj multe klopodis konservi la pacon por la mondo kaj prosperigi nian fortan evoluon en paco. Sed la kontraŭantoj envias nin pri la sukceso de nia laboro.

Ĝis nun ni eltenis ĉiun malkaŝitan kaj kaŝitan malamikecon de oriento kaj okcidento, de trans la maro, konscie pri nia respondeco kaj forteco. Sed nun oni intencas humiligi nin. Oni postulas, ke ni spektu kun krucigitaj brakoj kiel niaj malamikoj sin preparas al insida atako; oni ne volas aprobi, ke ni helpos kun decidema lojaleco al nia federacia aliancito, kiu batalas pri sia prestiĝo kiel grandpotenco kaj per kies humiligo ankaŭ estas perditaj nia potenco kaj honoro.

Tiel do devos decidi la glavoj. Meze en la paco nin atakas la malamiko. Do ek! Al la armoj! Ĉiu atendado, ĉiu hezitado estus perfido de la patrujo. Temas pri la esto aŭ la neesto de la regno, kiun fondis nove al si niaj prapatroj. Pri la esto aŭ neesto de germana potenco kaj de germana esenco. Ni defendiĝos ĝis la lasta ero de viroj kaj ĉevaloj. Kaj ni venkos en tiu batalo eĉ kontraŭ mondo da malamikoj. Neniam estis Germanujo superata, kiam ĝi estis unuiĝa.

Antaŭen, kun Dio, kiu estos kun ni, kiel li estis kun la prapatroj!

Berlino, la 6-an de aŭgusto 1914.

Vilhelmo.[1]

Referencoj[redakti]

  1. Al la germana popolo, D. Ĝamadio, (kreita kaj vidita) la 6-an de oktobro 2012.