Al la virino (Konopnicka)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Al la vespera stelo Indekso : Al la virino (Konopnicka)
de Maria Konopnicka
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Al la virino (Krasiński)
Al la virino
elpoligis Antoni GRABOWSKI

 Czy wiesz ty piękna i ty uśmiechniona,
 Której usteczka rozchyla pustota.

Ĉu vi scias, vi bela kaj vi ridetanta,
Kies buŝon disigas gajeco petola,
Kion signifas tiu sankta vort' "mi amas",
Kiu flugas el brusto kiel ora sago,
Kaj simile al reĝa purpura kurteno
Apartigas vin, kiu emocie flamas
Kaj pro feliĉorevoj estas kor-tremanta,
For de ĉiuj la homoj sur ter' en ĉi tago,
Ke vi brakojn malfermu — nur al unu sola?

* * *

Ĉu vi scias pri tio, papilio, floro,
Vi kantema birdeto de printemp'-mateno,
Ke tiu sama horo, kiam buŝo via
Diras la vorton, estas de mirakloj horo?
Ke tiam hellumiĝas tuta mondo dia,
Ke ĉiu viva fonto ekŝprucas arĝente,
Ke de printempa rozo ruĝiĝas burĝono,
Ke mirindaj vidaĵoj sonĝaj ĉi-momente
Enkorpiĝas sub via blank-mano tremanta?
Ke, kiel sun' en prismo, en viaj pupiloj
La vivo rebriligas milojn da mirbriloj
Kaj fleksiĝas radio ĝia brilianta? ...
Ke, al viaj piedoj, nokt' el sia krono
Arĝentajn rosoperlojn ŝutas el ĉieloj?
Ke, pro via kortuŝo, eĉ tremas la steloj?

* * *

Ĉu vi scias pri tio, ke la vort' "mi amas"
De plej puraj altaroj vin faras pastrino?
Ke tiu sento, kiu virgece ekflamas
Kaj ardas sur vizaĝa blankeco lilia,
Kaj diamant'-fajrere brilas en okulo,
Ne estas nur feliĉo, sed ora pesilo,
Kiu tutmondan movon daŭrigas sen fino;
La unua fajrero de l' grandega brulo,
Kiu mondon per sia ĉirkaŭprenas brilo,
En ĉeno de l' kreado la unua ero?
Ĝu vi scias, ke kiam krepuska mistero
Elsinigis la junajn formojn de la tero,
Staranta en ĥaoso, en nudeco sia,
Unua vorto, kiun Dio el etero
Eldiris tiam, estis: "mi vin amas, tero!"

* * *

Aŭskultu do! "Mi amas" tute ne parolas;
Mi, kiel karesata reĝino en domo,
Tra l' viv' sur florsternata vojo iri volas;
En viaj kisoj volas mi sveni ebria;
Al mi ĉiumatene lumu ora suno;
Ĉiuvespere, kiel lampo diamanta,
Ekbrulu, super mia kap', arĝenta luno;
Mi volas, ke vi aŭdu min dum tago tuta,
Kaj renkontu per via rideto saluta,
Kaj kantu al mi kiel najtingalo kanta;
Mi volas, ke min nutru ŝvit-laboro via;
Mi volas, ke vi kiel ombro, eĥo mia,
Ĉiam por mi responda, vivu mallibere.

* * *

Ne, — "mi vin amas", tio signifas laŭvere:
Kun vi mi levos ŝarĝon, vivo ĝia nomo!
Mi estos via lumo, ornamo en domo,
Mi portas al vi sanon, pacon kaj trankvilon!
"Mi amas" tio diras: idealo via,
Kaj ĉiu via celo estas same mia;
Ni kune laboradu, ke tago radia
   Al ter' pli frue sendu sian brilon!
Kaj mi volas, ke via vojo estu mia,
Via deziro estu de mi la deziro,
Ke estu vi de mia konscienc' inspiro,
   Kaj min konduku — al spirito dia.
Kurante ĉirkaŭprene, unu ĉe alia,
Du spiritoj en regnon de la eterneco,
Ni briligu en mondo, la malhela nia,
   Stelaran vojon de la estonteco.
Mi volas vian scion ankaŭ ekposedi,
Kiel ĵuron konservi ĉiun vian vorton,
Kun vi mi volas revi, sopiri kaj kredi
   La nerompeblan, la spiritan forton ...
"Mi amas", tio diras: mi volas partigi
Kun vi maldolĉan panon de peno, doloro;
Al malĝoja — okulojn mi volas gajigi,
   Esti la ŝildo de via honoro.
Sur via brust' mi estos blanka rozofloro,
Ardanta per mistera flameto radia;
Mi volas esti kiel rubin'-sigelilo,
   Sur senparola kara buŝo via.
Forgesite, mi volas vivi en trankvilo
En ia mond-angulo, sed al vi komuna ...
Kaj al nia ideto, super la lulilo,
   Kanti kantetojn en nokto senluna.

* * *

"Mi amas!" tio diras: spirito libera!
Mi ne volas flugilojn ligi viajn helajn,
Nek forĝi vin al zorgo malvasta, mizera;.
Vin, kiu kvazaŭ aglo kutimis al kuroj,
Supren, laŭ pensoflugo, en altojn ĉielajn,.
   Por plekti neston tie en lazuroj.
Mi ne volas vin ŝarĝi kiel fer-kateno,
Nek ligi vin kun tero kiel peza ĉeno;
Mi volas nur konigi al vi, ho amata,
   Kiel spirito parenca kaj frata.
"Mi amas!" tio diras: jen mia deziro,
Esti ĵuro de l' vero, de l' bono kaj belo,
Esti via anima infano amata,
   Esti revado via pri ĉielo.
Esti al via domo la blanka hedero,
Esti al via frunto ŝirmo de sunbruloj.
Mi volas esti via brako, penso, spiro,
   Via amiko - kaj via edzino.

* * *

Se ne batas en via brusto, ho virino,
Kor' kapabla por amo de tia alteco,
Ne diru: "mi vin amas" al iu sur tero;
Ĉar tiu, kiu ligos kun vi sian sorton,
Malgaje rigardante vin per sonĝ-okuloj,
Ke li vivas, neniam li diros la vorton;
Li, spirito premata de sia sklaveco, '
   Nenion faros por la posteuloj.