Al morto

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
La sento Indekso : [[Unuaj agordoj]]
de Wiktor Elski
Al morto
Malgaje sonas mia liro

Al morto


Estrin' de l' homoj, Reĝin' de l' mondo
Vi kun glacia rigardo fera,
Neevitebla vi sorto tera
                Morto-responda
Vidu: mi fidas al via forto,
Ke post la vivo sekvas trankvilo
Kredas mi firme, mi via filo.
                Venu vi—sorto.

Venu vi Morto... en la reĝejo
De via paca lando vastega
Troviĝos loko por mi lacega
                La rifuĝejo.
Por turmentita l' animo mia,
Por soifanta spirit' sen forto
La pac' senlima estas vi, morto,
                Venu vi dia.