Al nova tutmonda lingvoordo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Intervjuo al Claude Piron, fakulo pri internacia komunikado, fare de Giorgio Bronzetti


La problemoj pri komunikado, kvankam tiu fako estas unu el la plej esplorataj en la lastaj jaroj, ne ĉesas daŭre turmenti la homojn, kiuj por vivi bezonas paroli. Ni proponas al vi intervjuon al Claude Piron, kiu dum dudek jaroj instruis ĉe Psikologia kaj Edukscienca Fakultato de Ĝeneva Universitato, verkis multajn artikolojn pri interlingvistiko kaj estis siatempe tradukisto el la angla, ĉina, hispana kaj rusa ĉe UN kaj ĉe Monda Organizo pri Sano. Li estas kunlaboranto de la itala asocio Allarme Lingua. (1)


GB: Claude Piron, kion vi opinias kiel psikologo pri la nuna tutmonda lingvoordo?


CP: Ke ĝi reliefigas bedaŭrindajn trajtojn de la homa socio, ekzemple ĝian masoĥismon, ĝian emon agi neracie, la forton de ĝia inerteco kaj ĝian malinklinon rigardi al la realo fronte.


GB: Kial vi parolas pri masoĥismo?


CP: Nu, nia socio elektis por komuniki unu el la lingvoj malplej adaptitaj al internacia uzado: la anglan, lingvon, kiu estas malfacila eĉ por siaj denaskaj parolantoj. Pli ĝuste, oni nenion elektis, oni simple lasis la forton de inerteco agi. Rezulte, 95 elcentoj el la homaro rezignacie akceptas pozicion lingve malsuperan al tiu de la restantaj 5 elcentoj, la denaskaj anglalingvanoj, kiuj trovas normala, ke ĉiuj aliaj prenu sur sin la tutan taskon peni por ebligi komunikadon. Peni kaj spekti dekadencon ĉiam pli rimarkeblan de sia lingvo.


GB: Vi devus ne plendi, kiel franclingvano. Sciu ke en Italio ni havas leĝon pri privacy, ministerion por welfare kaj parlamentanoj nomas question time la momenton dediĉitan al demandoj. Estas tre humilige, ke ĝuste de politikistoj venas tiu puŝo al lingva dekadenco. Ne temas cetere ĉi-kaze pri alvoko al naciaj valoroj sed simple pri komuna saĝo. Ĉie tamen regas inerto kaj neniu klopodas kompreni kiel statas la realo. La realo estas la superregado de la angla, kaj tio, kion oni kelkfoje nomas The Great English Divide, la divido inter tiuj, kiuj regas la anglan kaj la novaj "barbaroj" (2) , kiuj senĉese luktas por transiri al la alia flanko. Sed kion vi volas diri, kiam vi asertas, ke la socio malemas rigardi al la realo fronte ?


CP: Oni diras : ekzistas la angla, ĝi solvas ĉiujn lingvajn problemojn. Ne estas vere. La nuna sistemo kreas multege da viktimoj. Ne ekzistas sento de kompatemo, de solidareco, al eksterlanda laboristo maljuste traktata de la polico, ĉar li ne kapablas komprenigi sin; al estro de mezgranda entrepreno, kiu perdas kontrakton kun fremdlanda firmao, ĉar lia scio de la angla ne estas sufiĉe altnivela por delikataj traktadoj; al turisto angora pro io terure doloriga en la ventro, sed ne scianta klarigi al loka kuracisto, kion li sentas ktp. Sed anstataŭ vidi tiujn viktimoj, la socio rigardas ilin kulpaj, ĉar ili ne sukcesas komprenigi sin. "Ili nur devis lerni lingvojn!" Kvazaŭ estus tiel simple por ĉiuj ! Kaj pensu pri la milionoj kaj milionoj da junuloj en la tuta mondo, kiuj dum multaj jaroj streĉas sian menson penante konkeri la anglan lingvon, sed ne sukcesas. Kia grandega kolektiva investo de nerva kaj intelekta energio por mizeraj rezultoj. Estas des pli absurde, ĉar la faktoroj, kiuj igas la anglan tiel malfacile regebla, neniel rilatas al la bezonoj de komunikado, ili estas nur kapricoj de la praavoj de la brita loĝantaro. La prezidanto de Nissan, Carlos Ghosn, iam diris: "la angla estas nur ilo, komputa programaro". Prave. Lingvo multrilate estas komparebla al komputa programaro. Sed kiu raciulo, havante la eblon elekti inter programaro, kiun oni ankoraŭ ne plene regas post sep jaroj, kaj alia, en kiu oni sentas sin hejme post nur unu jaro – ĉe sama nombro da lernhoroj semajne –, elektos la unuan, se krome praktiko montras, ke la pli rapide asimilita fakte funkcias pli bone? Tamen tio estas la situacio, se oni komparas la anglan kun Esperanto. Evidente, neracie oni "elektis".


GB: Ĉu cetere nia socio ne estas tro facilanima, tro supraĵa, rilate al lingvoj ?


CP: Jes. Nia socio rifuzas rigardi fronte al la malfacileco de la lingvoj. "Lernu la anglan en tri monatoj", "La rusa en 90 lecionoj", "La franca sen peno". Mesaĝoj trompaj. En Eŭropo, mezume, post ses jaroj da lerneja studado, nur unu junulo el cent kapablas senerare uzi la lernitan lingvon. En Azio, la proporcio estas unu el mil. Sed neniu ministro pri edukado kuraĝas alfronti la fakton, ke niaj lingvoj estas tro malfacilaj por esti finlerneblaj en lernejaj kondiĉoj.


GB: Sed ĉu ne estas same pri ĉiuj lingvoj?


CP: Eĉ se estus same, tio ne pravigus, ke oni rifuzu serĉi solvon vere optimuman. Tamen, la angla prezentas per si apartan kazon. Pensu pri la litero a. Nur en anglalingvaj landoj oni prononcas ĝin, ne simple kaj konstante /a/, sed jen /éj/ (case), jen io inter /a/ kaj /è/ (bad), jen io kiel /a/ (father), jen io kiel /ò/ (hall). Kaj estas simile pri ĉiuj aspektoj de la lingvo. Konsideru la vortprovizon. La peno estas duobla por enmemorigi al si tooth kaj dentist en la angla kompare kun la samsencaj esprimoj en la aliaj lingvoj, en kiuj unu el la vortoj derivas de la alia. En Esperanto, vi eĉ ne bezonas serĉi la vorton en vortaro. Post kiam vi lernis, ke la profesiulon vi markas per la sufikso -isto, vi mem formas dentisto el dento, kiel vi formas programisto ('programmatore') el programi ('programmare'), seruristo ('magnano') el seruro ('serratura), kaj parolisto ('annunciatore') el paroli ('parlare').

[Tradukistoj: anstataŭ la vortoj en la itala metu la vortojn en via gepatra lingvo].


GB: Ĉu vi do kontraŭas la ideon instrui lingvojn lerneje?


CP: Tute ne. Mi kontraŭas la iluzion, ke la angla solvas la lingvoproblemon en la mondo, kaj ke ĝi estas lernebla, kiel bona komunikilo, en lernejaj kondiĉoj. Mi proponas, ke estu rekomendate al la civitanoj lerni Esperanton, por ke ili povu relative rapide disponi agrablan rimedon interkompreniĝi kun alilingvanoj, kaj ke en la lernejo oni studu lingvojn, ne kiel komunikilojn, sed kiel riĉigilojn kulturajn, kiel vojon al kompreno de aliaj popoloj. Estas absurde, ke nun en la mondo 90 elcentoj el la studentoj en duagradaj lernejoj dediĉas konsiderindajn fortostreĉojn al akiro de la sola angla, kaj neglektas ĉiujn aliajn kulturojn, kiujn ili povus aliri per lingvokurso. Estas des pli absurde, ĉar, post tiu longa penado, la plimulto tamen ne povas efektive kaj egalece komuniki je tutmonda skalo.


GB: Se vi pravas, kial malmultaj homoj parolas kiel vi?


CP: Ĉar multaj emociaj faktoroj, en la nekonscia parto de la psiko, konfuzas la problemon kaj kreas neraciajn timojn. Lingvo estas ligita en la menso al la sento pri identeco. Homoj ne vidas, ke ili pli bone protektas sian identecon per lingvo, kiu apartenas al neniu popolo, kiel Esperanto (aŭ kiel la latina mezepoke), ol per lingvo kiel la angla, kiu portas kun si, subtile, nevidate, tutan pensmanieron, multajn elvokaĵojn [konotaciojn], multajn mitojn, kiuj ne kongruas kun la eŭropkontinentaj aŭ aziaj tradiciaj pensmanieroj.


GB: Ĉu viaopinie la situacio povas ŝanĝiĝi?


CP: Eble la situacio en Eŭropa Unio kun novaj membroj kaj do novaj lingvoj devigos al de-baza studado de la tuta problemo, sed eble plu mankos la kuraĝo starigi al si la fundamentajn demandojn. Bedaŭrinde homoj estas tre konservemaj. Ŝanĝi la lingvan nunan (mal)ordon postulas ŝanĝon en la pensmaniero, kaj tia ŝanĝo estas "psikologie multekosta ago", kiel diris Janet.


GB: Konsentite pri Esperanto en lernejoj. Esperanto ĉiuokaze povas utili, ĉar ĝi speciale bone preparas al la asimilado de aliaj lingvoj. Sed en eŭropaj institucioj temas, ne pri interamika babilado, sed pri aferoj plej komplikaj el la ekonomia, jura, politika, socia kaj teknika kampoj. Ĉiu, kiu konas la temon, scias, kiel malveraj estas la akuzoj, laŭ kiuj Esperanto estus lingvo sen kulturo aŭ sen esprimpovo, sed ĉe la lumo de viaj spertoj pri komunikado en internaciaj organizoj ĉu terminologiaj nesufiĉecoj ne povas esti serioza malhelpo fronte al la komplekseco de la fakoj de Eŭropa Unio ?


CP: Certe, la problemo ekzistas kaj ne estas bagatela, sed ĝi solveblas per la teknikoj de lingvoplanado, pri kiuj oni havas sperton jam rilate al diversaj naciaj lingvoj, kiel la estona ekzemple, aŭ la ĉina en UN en la jaroj 1950-aj, kaj per kiuj oni revivigis la hebrean, kiu iam havis nur 5000 vortojn, kaj kiu altiĝis al la stato de moderna lingvo. La fakto, ke la finnlanda prezidejo de Eŭropa Unio publikigas ĉiusemajnan informbultenon en Esperanto (3), pruvas, ke la lingvo bone taŭgas por pritrakti eŭropajn temojn. La vera problemo estas, kiel atingi, ke la publikopinio, kaj do la politikistaro, akiru sufiĉe fajnan senton pri la problemo, por pli respekti la propran lingvon kaj pli serioze atenti la demandon pri monda lingva komunikilo. Necesus disvastigi la koncepton de lingva demokratio, kaj konsciigi, precipe en la anglalingvaj landoj, ke kompreni kaj komprenigi sin apartenas al la sfero de rajtoj kaj devoj. Mi esperas ke ĉiam plimultiĝos la homoj, kiuj konscias pri la kulturaj valoroj defendendaj kaj kiuj reagos antaŭ ol tiuj estos por ĉiam endanĝerigitaj. Daŭre forĵeti Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas tro absurde por esti akcepteble. Krome, tio estas kontraŭa al la sciencaj kaj juraj principoj de Eŭropo, laŭ kiuj oni ne decidas sen antaŭe objektive esplori.


Giorgio Bronzetti

Kunordiganto de asocio Allarme Lingua


1. Ĉi tiu artikolo aperis en Abruzzo Oggi, taggazeto de itala regiono Abruzzo, la 1-an de septembro 2006 kun titolo "Ni realproprigu al ni nian kulturon" kaj enkonduka noto de la redaktejo. La originala titolo estis: "La nova tutmonda lingvoordo".

2. En la malnovgreka, la vorto barbaros, proprasence "balbutulo", estis aplikata al ĉiuj, kiuj ne kapablis bone komuniki greke.

3. http://conspectus.wordpress.com